Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Tabuleto de Abdul Baha
la 28-an de aùgusto 1913.

Ho mia amata filino !

Via elokventa kaj flua letero estis tralegita en ghardeno, en malvarmeta ombro de arbo, dum delikata venteto blovetis. La objektoj de fizika ghojo etendis sin antaù la okuloj, kaj via letero estis kaùzo de spirita ghojo. Vere mi diras, ghi ne estis letero, sed rozghardeno, ornarnita per hiacintoj kal floroj.

Ghi enhavis la dolchajn aromojn de paradizo kaj la zefiro de Dia Amo blovis el ghiaj rozoplenaj vortoj.

Mi ne havas multe da tempo al mia dispono, mi donos chi tie mallongan, nerefuteblan kaj vastenhavan respondon. Ghi estas la jena:

En la Revelacio de Baha'u'llah la Virinoj iras manon che mano kun la viroj. En neniu movado ili restos malantaùe. Iliaj rajtoj estas egalgradaj kun tiuj de la viroj. Ili enpashos chiujn administrajn branchojn de politiko. Ili atingos en chio tian gradon, kiu estos konsiderata la plej alta stato en la mondo de homeco, kaj ili partoprenos en chiuj aferoj. Estu certa. Ne rigardu la nunajn kondichojn; en ne tre malproksima estonteco la mondo de la virinoj ighos brilega kaj glorega, char Lia Sankteco Baha'u'llah volis tion chi ! En tempo de elektoj la balotrajto estos neforigebla rajto de la virinoj, kaj la enpasho de la virinoj en chiujn  homajn vivofakojn estas nerefutebla kaj nekontraùdirebla problemo. Neniu malfruigos aù malhelpos ghin.

Sed ekzistas certaj aferoj, en kiuj partoprenado ne estas inda je la virinoj. Ekzemple en tempo, kiam socio entreprenas energiajn rimedojn de defendo kontraù atako de malamikoj, la virinoj estas esceptitaj de militaj preparoj. Povas okazi, ke en certa tempo sangamaj kaj sovaghaj gentoj povas ataki shtaton kun la intenco komplete ekstermi ghian loghantaron. En tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa, sed organizi kaj plenumi tiajn defendajn entreprenojn estas la devo de la viroj, ne de la virinoj, char iliaj koroj estas sentemaj kaj ili lie povas elporti la vidajhon de la terurajhoj de hombuchado, ech se tio estas por defendo. De tiaj kaj similaj entreprenoj la virinoj estas esceptitaj.

Koncerne la organizon de la Domo de Justeco, Baha'u'llah turnas, sin al viroj. Li diras: « Ho homoj ( viroj ) de la Domo de Justeco ! »

Sed kiam elektotaj estas ghiaj membroj la apartenantaj al la virinoj rajtoj koncerne ilian vochon kaj vochdonon estas sendisputaj. Kiam la virinoj atingos la plejsupran gradon de progreso, tiam, konforme al la bezonoj de la tempo, loko kaj de sia granda kapablo, ili ricevos eksterordinarajn privilegiojn. Estu certaj pri tiu chi okazontajhoj. Lia Sankteco Baha’u’llah multe fortigis la aferon de la virinoj, kaj la rajtoj kaj privilegioj de la virinoj estas unu el la plej grandaj principoj de Abdul Baba. Estu certaj ! Baldaù venos la tago, kiam la viroj, turnante sin al la virinoj diros : « Benitaj estas vi ! Vere vi estas indaj je chiaj donacoj. Vere vi meritas, ke viaj kapoj estu ornamitaj per la krono de eterna gloro, char en sciencoj kaj artoj, en virtoj kaj perfektecoj vi ighos egalaj al la viro, kaj koncerne la kormolecon kaj abundon da kompatemo kaj kunsento vi estas superaj ».

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >