Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Parolado de Abdul Baha en la « Friends' Meeting House »,
St. Martin Lane, Londono W. C., dimanche, la 12-an de januaro 1913.


Antaù proksimume mil jaroj estis fondita en Persujo societo, nomata Societo de Amikoj, kiuj kunvenadis por silente komunikighadi kun la Chionpova.

Ili dividis la dian filozofion en du partojn: unu kategorio estis tia, konon de kiu oni povas akiri per lecionoj kaj studado en lernejoj kaj kolegioj. La dua kategorio de la filozofio estis tiu chi de « illuminati », de sekvantoj de la interna Lumo. La lecionoj de tiu chi filozofio okazadis en silento. Homoj meditadis kaj turnadis la vizaghojn al la Fonto de líLumo kaj el tiu chi centra Lumfonto la misteroj de la Regno estis rebriligataj en iliajn korojn. Chiuj Diaj problemoj estis solvataj per tiu chi forto de lumigiteco.

Tiu Societo de Amikoj grade pligrandighadis en Persujo kaj ech en la nuna tempo ekzistas iliaj societoj. Multajn librojn kaj epistolojn verkis iliaj gvidantoj. Kiam ili kunvenas en sia kunvenejo, ili sidas silente kaj meditas; la gvidantoj malfermas la kunvenojn kun certaj proponoj kaj diras al la kunvenintoj: « Meditu pri tiu chi problemo ». Post tio, liberiginte siajn mensojn de chio alia, ili sidas kaj konsideras, kaj post mallonga tempo estas malkashita al ili la respondo. Multaj malklaraj demandoj estas solvitaj per tiu chi lumigiteco.

Kelkaj el la grandaj demandoj, kiuj per la radioj de la Suno de líRealeco klarighas al la homa menso, estas la jenaj: la problemo de realeco de la homa spirito, de naskigho de líspirito, de ghia naskigho el tiu chi mondo en la mondon de Dio, la demando pri la interna vivo de la spirito kaj pri ghia sorto post la suprenigho el la korpo.

Ili meditas ankaù pri la sciencaj demandoj de la nuna tago, kaj tiuj chi estas same solvataj.

Tiuj chi homoj, nomataj « sekvantoj de la Interna Lumo », atingas la plej altan gradon de povo kaj liberighas komplete de blindaj dogmoj kaj imitajhoj. Homoj fidas al iliaj diroj: per si mem, en si mem ili solvas chiujn misterojn.

Se ili trovas solvon kun la helpo de la Interna Lumo, ili akceptas ghin, kaj poste ili deklaras ghin: alie ili konsideras tion chi kiel aferon de blinda imitado. Ili ech meditas pri la esenca naturo de Dio, pri Diaj revelacioj, pri sinaperigo de Dio en tiu chi mondo. Chiujn diajn kaj sciencajn demandojn ili solvas per la povo de la spirito.

Baha'u'llah diras, ke signo ( donita de Dio ) ekzistas en chiu fenomeno: la signo de la intelekto estas meditado, kaj la signo de la meditado estas silento, char ne estas eble por homo fari samtempe du aferojn - li ne povas kune paroli kaj mediti.

Estas aksiomo, ke dum vi meditas, vi estas parolantaj kun via propra spirito. En tiu stato de la menso vi prezentas certajn demandojn al via menso, kaj la spirito respondas: la lumo trapenetras kaj la realeco estas malkashita.

Vi ne povas koncernigi la nomon « homo » al iu estajho, senigita de tiu chi kapablo; sen ghi li estus nur besto, malpli alta, ol besto.

Per la kapablo de meditado homo atingas la eternan vivon; per ghi li ricevas inspiron de la Sankta Spirito - la donacoj de la Spirito estas donataj en pripensado kaj meditado.

La homa spirito mem ricevas sian scion kaj forton dum la meditado; per ghi aferoj, pri kiuj li nenion sciis, malkashas sin antaù liaj okuloj. Per ghi li ricevas Dian inspiron, per ghi li ricevas la chielan nutrajhon.

Meditado estas shlosilo, kiu malfermas la pordojn de misteroj. En tiu stato homo forabstraktigas sin mem; en tiu stato homo apartigas sin de chiuj eksteraj objektoj : en tiu subjektiva animstato li estas profundigita en oceano de spirita vivo kaj povas malkashi la sekretojn de la esencoj de aferoj. Por bildi tion chi pensu pri homo kvazaù pri posedanta du specojn de vido; kiam uzata estas la povo de la interna vido, la ekstera vidpovo ne funkcias.

Tiu chi kapablo de meditado liberigas homon de la besta naturo, distingas la realecojn de aferoj kaj rilatigas homon kun Dio

Tiu chi kapablo aperigas el la sferoj de nevidebleco sciencojn kaj artojn. Dank' al la meditkapablo eltrovoj estas eblaj, grandegaj entreprenoj estas plenumataj; dank' al ghi regado povas bonorde prosperi. Dank' al tiu chi kapablo homo eniras la Regnon de Dio.

Malgraù tio certaj pensoj estas senutilaj por homo; ili estas kvazaù ondoj, senefike balancantaj sin en maro. Sed se la kapablo de meditado estas banita en la interna lumo kaj karakterizita per diaj ecoj, la rezultato alportas konfirmon.

La meditkapablo estas simila al spegulo; se vi metas antaù ghin terajn objektojn, ghi respegulas ilin. Tiel se la homa spirito meditas pri teraj objektoj, li ighas scianta pri ili.

Sed se vi turnos la spegulojn de viaj spiritoj chielen, la chiela stelaro kaj la radioj de la Suno de líRealeco respegulos sin en viaj koroj, kaj vi akiros la virtojn de la Regno.

Tial ni gardu chiam la ghustan direkton de tiu chi kapablo, turnante ghin al la chiela Suno, ne al teraj objektoj - por ke ni povu malkovri la sekretojn de la Regno, kompreni la alegoriojn de la Biblio kaj la misterojn de la Spirito.

Ighu ni vere speguloj, reflektantaj la chielajn realecojn, kaj ighu ni tiel puraj, ke ni reflektu la stelojn de líchielo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >