Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono
tradukis Lidja Zamenhof

Doloro kaj chagreno
la 22-an de novembro 1911.


En tiu chi mondo ni estas influataj de du sentoj: ghojo kal doloro.

Ghojo donas al ni flugilojn. En ghojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla kaj nia komprenemo malpli vualita. Ni shajnas pli kapablaj kontraùstari al la mondo kaj trovi nian propran sferon de utileco. Sed kiam malghojo venas al ni, nia forto forlasas nin, nia komprenemo estas malklara kaj nia inteligenteco vualita. La aktualajhoj de la vivo shajnas gliti preter nia kompreno, la okuloj de nia spirito malsukcesas malkovri la sanktajn misterojn kaj ni ighas kvazaù mortuloj.

Ne ekzistas homa estajho, kiu ne estus influata de tiuj chi du sentoj; sed chiuj malghojoj kaj chagrenoj, kiuj ekzistas, devenas de la mondo de materio - la spirita mondo havigas nur ghojon !

Se ni suferas, tio estas la sekvo de materialaj aferoj, kaj chiuj afliktoj kaj zorgoj devenas de tiu chi mondo de iluzio.

Ekzemple komercisto perdas sian negocon kaj el tio sekvas lia malghojo. Laboristo estas eksigita kaj malsatmorto staras antaù lia vizagho. Terkulturisto havis malbonan rikolton kaj maltrankvilo plenigas lian menson. Homo estas konstruinta domon, kiu forbrulis ghis la fundamento, kaj li estas subite senhejma, ruinigita kaj en malespero.

Chiuj tiuj ekzemploj celas montri al vi, ke la afliktoj, kiuj akompanas chiun nian pashon, chiuj niaj chagrenoj kaj doloroj, malhonoroj kaj zorgoj estas naskitaj en la mondo de materio. La Spirita Regno, kontraùe, neniam kaùzas malghojon. Homo, vivanta kun siaj pensoj en la Spirita Regno, ighas konstante ghoja. Chiuj korpaj malbonoj ne preterpasas lin, sed ili tushas nur la suprajhon de lia vivo, kaj la profundajho restas trankvila kaj serena.

Hodiaù la homaro klinas sin sub la shargho de zorgoj, malghojoj kaj chagrenoj. Neniu estas libera de ili. La mondo estas malseka de larmoj, sed dank' al Dio, ni havas kuracilon che niaj pordoj. Ni forturnu niajn korojn de la mondo de materio kaj vivu en la spirita mondo ! Nur ghi sola povas doni al ni liberecon ! Se ni estas cirkaùitaj de malfacilajhoj, ni devas nur alvoki Dion, kaj de Lia granda Kompatemo ni ricevos helpon.

Se venas al ni malghojo kaj malfelicho, ni turnu la vizaghojn al la Regno, kaj la chiela konsolo estos vershita sur nin.

Se ni estas malsanaj kaj en mizero, ni petegu de Dio kuracon, kaj Li respondos niajn preghojn.

Kiam niajn pensojn plenigas la maldolcheco de tiu chi mondo, ni turnu la okulojn al la dolcheco de la Dia Kompatemo, kaj Li sendos al ni chielan trankvilon ! Se en la materiala mondo ni estas malliberuloj, nia spirito povas flugi en la chielon, kaj ni estos vere liberaj !

Kiam la tagoj de nia vivo venas al la fino, ili pensu pri la eterna mondo kaj ni estos plenaj de ghojo.

Chie chirkaùe vi vidas pruvojn de nesuficheco de la materialaj aferoj, vi vidas, ke ghojo, kontenteco, trankvilo kaj konsolo ne estas troveblaj en la pasemaj aferoj de la mondo. Chu ne estas do malsaghe rifuzi serchi tiujn chi trezorojn, kie ili povas esti trovitaj ? La pordoj de la Spirita Regno estas malfermitaj al chiuj, kaj ekster ili estas absoluta mallumo.

Dankon al Dio, ke vi en tiu chi kunveno havas la scion pri chi tio, char en chiuj malghojoj de la vivo vi povas ricevi plejsuperan konsolon. Se viaj tagoj sur la tero estas kalkulitaj, vi scias, ke la eterna vivo vin atendas. Se materialaj zorgoj chirkaùvolvas vin per malluma nubo, spirita radieco lumigas vian vojon. Vere, tiuj, kies pensoj estas lumigitaj de la Spirito de la Plej Alta, havas plejsuperan konsolon.

Mi mem estis en malliberejo dum kvardek jaroj; unu sola jaro estus neelportebla - neniu elportis tiun malliberecon dum pli ol unu jaro ! Sed, dank' al Dio, dum chiuj tiuj kvardek jaroj mi estis ekstreme felicha ! Pasigi chiun tagon estis kvazaù aùdi bonan novajhon, kaj en unu nokto senfina ghojo estis al mi donata. Spiriteco estis mia konsolo kaj sinturno al Dio estis mia plej granda ghojo. Se ne estus tiel, chu vi pensas, ke estus eble por mi travivi chiujn tiujn jarojn en la malliberejo ?

Tiel spiriteco estas la plej granda donaco de Dio, kaj « Eterna Vivo » signifas: « Sinturno al Dio ». Chiuj kaj chiu kresku vi tagon post tago en spiriteco, fortighadu en chiuj bonaj ecoj, pli kaj pli grandan helpon ricevadu de la Dia konsolo, estu liberigitaj per la Sankta Spirito de Dio, kaj la potenco de la Chiela Regno vivu kaj efiku inter vi.

Tio chi estas mia plej varma deziro, kaj mi petegas al Dio, ke Li bonvolu doni al vi tiun chi favoron.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >