Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Vera felicho kaj progreso ne povas esti sen spiriteco
la 21-an de novembro 1911.


Krueleco kaj sovagheco estas naturaj en bestoj, sed homoj devas elmontradi la kvalitojn de amo kaj bonsento. Dio sendis chiujn Siajn Profetojn en la mondon kun unu ideo - semi en la homajn korojn amon kaj bonvolon, kaj por tiu chi granda celo ili volonte akceptadis suferojn kaj morton. Chiuj Sanktaj Libroj estis skribitaj por konduki kaj direkti homon sur la vojon de amo kaj unueco; kaj tamen, malgraù chio tio, ni havas inter ni la malghojan spektaklon de militoj kaj sangovershado.

Kiam ni rigardas la paghojn de la historio, de la pasinta kaj de la nuna, ni vidas la nigran teron rughigitan per homa sango. Homoj mortigas sin reciproke, kiel sovaghaj lupoj, kaj forgesas la leghon de amo kaj toleremo.

Nun venis tiu chi luma tempo, alportante kun si mirindan civilizacion kaj materialan progreson. Plivastighis la intelekto de la homoj, pligrandighis ilia scio, sed ve, malgraù chio tio fresha sango estas vershata tagon post tago. Konsideru la nunan turka-italan militon; pripensu por momento la sorton de tiuj malfelichaj homoj ! Kiel multaj estas mortigitaj dum tiu malgaja tempo ! Kiel multaj domoj estas ruinigitai kaj infanoj orfigtaj ! Kaj kion oni povas gajni repage por chiuj tiuj turmentoj kaj korsuferoj ? Nur malgrandan peceton da tero !

Chio tio montras, ke la materiala progreso sola ne kaùzas altigon de homo. Kontraùe, ju pli li profundighas en la materiala progreso, des pli mallumighas lia spiriteco.

En la pasintaj tempoj la progreso en la materiala sfero ne estis tiel rapida, nek la sangovershado tiel abunda. En la antikvaj militoj oni konis neniajn kanonojn, pafilojn, dinamiton, bombojn, torped-shipojn, militshipojn, subakvajn veturilojn. Nun dank' al la materiala civilizacio ni havas chiujn tiujn elpensajhojn, kaj milito farigas chiam pli kaj pli terura. Eùropo mem ighis kvazaù unu grandega arsenalo, plena de eksplodajhoj, kaj Dio bonvolu gardi kontraù fajrigo, char se tio chi okazus, la tuta mondo estus enplektita.

Mi deziras komprenigi al vi, ke la materiala progreso kaj la spirita progreso estas du diferencaj aferoj, kaj ke nur se la materiala progreso iros manon che mano kun spiriteco, povos okazi vera progreso kaj la Plej Granda Paco povos ekregi en la mondo. Se la homoj sekvus la sanktajn konsilojn kaj la instruojn de la Profetoj, se la Dia Lumo brilus en chiuj koroj kaj la homoj estus vere religiaj, ni baldaù vidus pacon sur la tero kaj la regnon de Dio inter la homoj. La Leghoj de Dio povas esti komparitaj kun la animo kaj la materiala progreso kun la korpo. Se la korpo ne estus vivigata de la animo, ghi chesus ekzisti. Mi preghas fervore, ke spiriteco chiam kresku kaj plimultighadu en la mondo, por ke lumigitaj estu la moroj kaj starigita estu paco kaj harmonio.

Milito kaj rabo kun la akompanantaj ilin kruelajhoj estas abomenaj al Dio kaj sekvigas sian propran punon, char la Dio de Amo estas ankaù Dio de Justeco, kaj chiu homo devas nepre rikolti, kion li semas. Ni penu kompreni la Ordonojn de la Plej Alta kaj aranghi niajn vivojn, kiel Li direktas. Vera felicho dependas de spiriitaj bonajhoj kaj de chiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavarajhojn.

Se la koro forturnas sin de la benoj, kiujn Dio oferas, kiel ghi povas esperi felichon ? Se ghi ne bazas sian esperon kaj fidon sur la Dia Kompatemo, kie ghi povas trovi trankvilon ?  Ho, fidu je Dio, char Lia Malavareco estas eterna, kaj je Liaj Benoj, char ili estas plejsuperaj.  Ho, konfidu vin en kredo al la Chionpova, char Li ne malfidelas kaj Lia boneco daùras eterne. La Suno senchese donas lumon kaj la nuboj de Lia Malavareco estas plenaj de la akvo de Kompato, per kiu Li akvumas la korojn de chiuj, kiuj fidas je Li. Lia refreshiga Blovo chiam portas sur siaj flugiloj kuracon al la sekighintaj animoj ! Chu estas saghe turni sin for de tia amema Patro, kiu vershas Siajn Benojn sur nin, kaj preferi esti sklavoj de materio ?

Dio en Sia senfina Boneco glorlevis nin al tiel granda honoro kaj faris nin mastroj de la materiala mondo. Chu ni do farighu ghiaj sklavoj ?  Ne, ni serchu prefere nian naskorajton kaj penu vivi la vivon de spiritaj filoj de Dio. La glora Suno de l’Vero refoje levighis en Oriento. De la malproksima horizonto de Persujo ghia radieco disiras for kaj malproksimen, dispelante la densajn nubojn de superstichoj. La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaù la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la chielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !

Ho, popoloj kaj nacioj ! Levighu kaj laboru kaj estu felichaj ! Kunighu sub la tendo de la unueco de l’homaro !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >