Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Pri kalumnio
lunde, la 20-an de novembro 1911.


De la komenco de la mondo ghis la nuna tempo chiu « Malkashanto » ( t.e. Dia Malkashanto ), sendita de Dio, renkontadis kontraùstaron flanke de enpersonigoj de la « Potencoj de Mallumo ».

Tiu malluma potenco chiam penadis estingi la Lumon.  En chiuj tempoj tiraneco strechadis la fortojn, por venki Justecon. Nescio persiste klopodadis premi Scion per siaj piedoj. Tio chi estis de la plej fruaj jarcentoj la metodo de la materiala mondo.

En la tempo de Moseo Faraono faris sia celo malhelpi la disvastigon de la Lumo de Moseo.

En la tagoj de Kristo Annaso kaj Kajafaso flamigis la judan popolon kontraù Lin, kaj la instruitaj doktoroj de Izraelo unuighis por rezisti Lian potencon. Oni disaùdigis pri Li chiaspecajn kalumniojn. La skribistoj kaj la fariseoj konspiris por kredigi la popolon, ke Li estis mensogulo, apostato, blasfemanto. Ili disvastigis tiujn chi malbonfamojn tra la tuta orienta mondo kaj rezultigis Lian kondamnon je la malhonora morto !

En la afero de Mahometo ankaù la instruitaj doktoroj de lia tago decidis estingi la lumon de lia instruo. Ili penis per la forto de glavo malhelpi la disvastighadon de liaj instruoj.

Spite chiuj iliaj penoj la Suno de l’Vero brilis de la horizonto. En chiu fojo la Armeo de Lumo venkis la Potencojn de Mallumo sur la batalkampo de la mondo, kaj la radieco de la Dia Instruo lumigis la teron. Tiuj, kiuj akceptis la Diajn Instruojn kaj laboris por la Afero de Dio, ighis lumantaj steloj sur la chielo de l’homaro.

Nun, en niaj propraj tagoj, la historio ripetighas.

Tiuj, laù kies deziro homo devus kredi, ke religio estas ilia privata proprajho, refoje strechis siajn fortojn kontraù la Sunon de l’Vero; ili kontraùstaras la Ordonon de Dio; ili elpensas kalumniojn, ne havante argumentojn kontraù ghi nek pruvojn. Ili atakas kun maskitaj vizaghoj, ne kuraghante elpashi en la tagan lumon.

Niaj metodoj estas aliaj. Ni ne atakas, nek kalumnias, ni ne deziras disputi kun ili. Ni elmontris pruvojn kaj argumentojn, ni invitas ilin refuti niajn asertojn.  Ili ne povas respondi al ni sed anstataùe ili skribas chion, kio venas en iliajn kapojn kontraù la Sendito de Dio, Baha'u'llah.

Ne lasu chagreni viajn korojn per tiuj malbonfamigaj skribajhoj ! Obeu la vortojn de Baha’u’llah kaj ne respondu al ili. Ghoju prefere char ech tiuj mensogajhoj rezulte servos al disvastigo de la Vero. Kiam aperas tiuj malbonfamoj sekvas demandoj kaj tiuj, kiuj demandas, estas kondukataj al la kono de la Kredo.

Se iu homo diros: « En la apuda chambro estas lampo, kiu ne donas lumon », unu aùskultanto povas kontentighi per lia sciigo, sed sagha homo iros en la chambron, por jughi mem, kaj kiam li trovos la lampon, hele lumantan, li konos la veron.

Alifoje homo diras: « Estas ghardeno, en kiu staras arboj kun rompitaj branchoj, donantaj neniujn fruktojn, kaj iliaj folioj estas velkintaj kaj flavaj. En tiu ghardeno kreskas ankaù kreskajhoj kun neniuj floroj kaj rozaj arbustoj sekighintai kaj mortantaj - ne eniru tiun ghardenon ! » Justa homo aùdinte tiun chi priskribon de la ghardeno ne estas kontentigita, ne vidinte mem chu ghi estas vera aù ne. Li do eniras la ghardenon kaj jen li trovas ghin bone kulturita ; la branchoj de la arboj estas fortikaj kaj fortaj kaj ili estas sharghitaj de plej dolchaj maturaj fruktoj meze de lukso de belaj verdaj folioj. La belfloraj kreskajhoj abundas per diverskoloraj floroj ; la rozaj arbustoj estas kovritaj de bonodoraj kaj charmaj rozoj kaj chio estas verda kaj bone zorgata. Kiam la gloro de la ghardeno disetendas sin antaù la okuloj de la justa homo, li laùdas Dion, ke dank' al la malinda kalumnio li estas kondukita en la lokon de tia mirinda beleco.

Jen kio rezultas el la laboro de la kalumniantoj: ghi kaùzas, ke homoj estas alkondukitaj al malkovro de la Vero.

Ni scias, ke chiuj mensogoj, diskonigitaj pri Kristo kaj pri Liaj apostoloj en chiuj libroj, skribitaj kontraù Li igis nur homojn esplori Lian doktrinon; tiam, vidinte la belon kaj spirinte la aromojn ili enpashis por chiam inter la rozojn kaj fruktojn de tiu chiela ghardeno.

Tial mi diras al vi : disvastigadu la Dian Veron per chiuj viaj fortoj, por ke klerigita estu la intelekto de la homoj ; tio chi estas la plej bona respondo al la kalumniantoj. Mi ne volas paroli pri tiuj homoj, nek rakonti ion malbonan pri ili, nur diri al vi, ke kalumnio havas nenian signifon !

Nuboj povas vuali la sunon, sed kiel ajn densaj ili estus, ghiaj radioj penetros tra ili ! Nenio povas malhelpi la radiadon de la suno, aperanta por varmigi kaj vivigi la Dian ghardenon.

Nenio povas malhelpi pluvofalon de la chielo.

Nenio povas malhelpi plenumighon de la Vorto de Dio.

Tial, kiam vi vidas librojn kaj artikolojn, skribitajn kontraù la Revelacio, ne estu chagrenitaj; sed konsolu vin per la certeco, ke la afero per chi tio gajnos pli da forto.

Neniu jetas shtonojn sur arbon senfruktan. Neniu penas estingi lampon sen lumo.

Rigardu la pasintajn tempojn. Chu la kalumnioj de Faraono havis ian efikon ? Li certigis, ke Moseo estas murdisto, ke li mortigis homon kaj meritas mortkondamnon. Li ankaù deklaris, ke Moseo kaj Aarono estas ekscitantoj de malpaco, ke ili penas faligi la religion de Egiptujo kaj tial devas esti mortpunitaj. Tiuj chi vortoj de Faraono estis vane diritaj. La lumo de Moseo ekbrilis. La radieco de la Legho de Dio chirkaùlumigis la mondon !

Kiam la fariseoj diris pri Kristo, ke Li rompis la Sabatan tagon, ke li malrespektis la leghojn de Moseo, ke Li minacis detrui la templon kaj la Sanktan Urbon, Jerusalemon, kaj ke Li meritas esti krucumita - ni scias, ke chiuj tiuj kalumniaj atakoj neniel rezultis malhelpon kontraù la disvastigho de la Evangelio !

La Suno de Kristo ekbrilis lumege en la chielo kaj la Spiro de la Sankta Spirito disblovighis super la tuta tero.

Kaj mi diras al vi, ke nenia kalumnio havas la povon altighi super la Lumon de Dio; la sola kaùzebla rezulto estas, ke ghi estos pli universale ekkonita. Se iu afero estus sen signifo, kiu klopodus labori kontraù ghi ?

Sed chiam ju pli granda estas la afero, des pli multaj malamikoj elpashas, kreskante en la nombro, por peni ghin faligi.  Ju pli bela estas la lumo, des pli malhela estas la ombro ! Nia devo estas agi laù la instruoj de Baha'u'llah en humileco kaj firma persistemo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >