Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo
por estigi pli bonan staton de la mondo
la 19-an de novembro 1911.


Kiel ghojige estas vidi tian kunvenon kiel tiu chi, char ghi vere estas interrenkontigho de « chieluloj ». Ni chiuj estas unuigitaj por unu Dia celo, ni havas neniajn materialajn motivojn kaj nia plej kora deziro estas disvastigi la Amon de Dio tra la mondo !

Ni laboras kaj preghas por la unueco de la homaro, ke chiuj nacioj de la mondo farighu unu nacio, chiuj landoj unu lando, kaj ke chiuj koroj batu, kiel unu koro, kune laborante por perfekta unueco kaj frateco.

Danko estu al Dio, ke niaj pensoj estas sinceraj kaj ke niaj koroj estas turnitaj al la Regno. Nia plej granda deziro estas, ke la Vero estu starigita en la mondo kaj en tiu chi espero ni proksimighas unu al la alia en amo kaj amikeco. Chiu kaj chiuj ni estas koraj kaj malegoistaj, pretaj oferi chiujn personajn ambiciojn al la granda idealo, por kiu ni klopodas: frateco, amo, paco kaj unueco inter la homoj !

Ne dubu, ke Dio estas kun ni, che nia dekstra mano kaj che la maldekstra, ke tagon post tago Li kreskigados nian nombron kaj, ke niaj kunvenoj richighados en forto kaj utileco.

La plej granda espero de mia koro estas, ke chiu el vi ighos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj, aùdon al spirite surdaj kaj vivon al tiuj, kiuj estas mortaj en peko.

Helpu ai tiuj, kiuj dronas en materialismo, ekkompreni sian Di-filecon kaj donu al ili la kuraghon levighi kaj esti indaj je siaj nasko-rajtoj; tiel, ke per viaj penoj la mondo de l’homoj farighu la Regno de Dio kaj de Liaj elektitoj.

Mi dankas Dion, ke ni estas en harmonio en tiu chi granda idealo, ke miaj deziroj estas ankaù viaj kaj ke ni laboras kune en perfekta unueco.

Hodiaù sur la tero oni vidas la malghojan spektaklon de kruelaj militoj ! Homo mortigas sian fraton por egoista gajno kaj por plivastigi siajn teritoriojn. Pro tiu malnobla ambicio malamo ekposedas lian koron, kaj pli kaj pli da sango estas vershata !

Okazas novaj bataloj, pligrandighas la armeoj, oni elsendas pli multe da kanonoj, da pafiloj, da chiuspecaj eksplodajoj - tiel la akreco de sentoj kaj malamo kreskas de tago al tago !

Sed tiu chi kunveno, dank' al Dio, deziras nur pacon kaj unuecon, kaj devas labori per la tuta koro kaj animo, por estigi pli bonan staton de la mondo.

Vi, kiuj estas servantoj de Dio, batalu kontraù premado, malamo kaj malharmonio, por ke militoj chesu kaj la Dia legho de paco estu starigita inter la homoj.

Laboru ! Laboru per chiuj viaj fortoj, disvastigadu la Aferon de la Regno inter la homoj. Instruu memkontentulon turni sin humile al Dio, pekulon ne peki plu kaj atendu en ghoja espero la alvenon de la Regno.

Amu kaj obeu vian Chielan Patron kaj estu certaj, ke la Dia helpo estas kun vi. Vere mi diras al vi, ke efektive vi konkeros la mondon !

Havu nur kredon, paciencon kaj kuraghon - tio chi estas nur la komenco, sed vi certe sukcesos, char Dio estas kun vi !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >