Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La evoluado de la spirito
15, Rue Greuze, Parizo, la 10-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

En tiu chi vespero mi parolos pri la evoluado aù progreso de la spirito.

Absoluta senmoveco ne ekzistas en la naturo. Chio aù progresas, aù devojighas. Chio movas sin antaùen aù malantaùen, nenio estas senmova. De sia naskigho homo progresas fizike, ghis li atingas maturecon, kaj tiam, atinginte sian plej bonan aghon, li komencas malfortighadi, la fortoj kaj povoj de lia korpo malkreskas, ghis li iom post iom atingas la horon de sia morto. Simile kreskajho progresas de la semo al matureco, poste ghia vivo komencas malgrandighadi, ghis ghi velkas kaj mortas. Birdo flugas ghis certa alteco, kaj atinginte en sia flugo la plej ekstreman eblan nivelon, ghi komencas malsuprenighadi al la tero.

Tiel estas evidente, ke movo estas esenca por chio, kio ekzistas. Chio materiala progresas ghis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio chi estas la legho kiu regas la tutan materialan kreajharon.

Nun ni konsideru la animon. Ni vidis, ke movo estas esenca en ekzisto; nenio, kio vivas estas sen movo. Chiu kreajho, chu el la minerala, vegetajha aù besta regno, estas devigita obei la leghon de movo; ghi devas iri antaùen aù malantaùen. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ghia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

Dia perfekteco estas senfina, pro tio ankaù la progreso de la animo estas senfina. De la naskighmomento de homa estajho la animo progresas, la inteleleto kreskas kaj la scio pligrandighas. Kiam la korpo mortas, la animo vivas plue. Chiuj diversaj gradoj de fizika kreitajho, estas limhavaj, sed la animo estas senlima.

En chiuj religioj ekzistas la kredo, ke la animo postvivas la morton de la korpo. Oni sendas petojn pro amataj mortintoj, oni preghas pri ilia progreso kaj pri pardono de iliaj pekoj. Se la animo devus perei kune kun la korpo, chio tio havus nenian signifon. Plue, se ne estus eble por la animo progresi al perfekteco post la liberigho el la korpo, kion efikus chiuj tiuj amplenaj preghoj de sindonemo ?

Ni legas en la Sankta Skribajho, ke « chiu bona faro estas retrovota » ( T.e. chiu bona ago sekvigas sian propran rekompencon ). Do, se la animo ne postvivus ankaù tio chi estus sensignifa !

Chu la fakto mem, ke nia spirita instinkto, kiu certe neniam parolas vane, igas nin preghi pri la bono de tiuj niaj amatoj, kiuj forlasis la materialan mondon, ne atestas la daùrecon de ilia ekzisto ?

En la mondo de Spirito ne ekzistas malprogreso. La mondo de mortemeco estas mondo de kontraùajhoj, de kontrastoj; char movado estas en ghi nepra, chio devas iri antaùen, aù malantaùen. En la Regno de Spirito reiro ne estas ebla - chiu movo laùdeve direktas sin al la stato de perfekteco. La inteligenteco de homo, lia konkludemo, lia scio, liaj sciencaj akirajhoj - chiuj tiuj elmontroj de la spirito estas subigitaj al la nevidebla legho de spirita progreso, kaj sekve de tio ili estas nepre senmortaj.

Mi esperas, ke chiu el vi progresados en la mondo de spirito, same kiel en la mondo de materio; ke via inteligenteco evoluados, pligrandighados via scio kaj plivastighados via kompreno.

Vi devas chiam peli vin mem antaùen, neniam stari loke. Evitu staron, la unuan pashon al malantaùeniro, al malprogreso.

La tuta fizika kreajharo estas pereema. La materiaj korpoj estas kunmetitaj el atomoj; kiam la atomoj komencas apartighadi, komencighas la malkunmetado kaj sekvas tio, kion ni nomas morto. La kunmeto de atomoj, kiuj formas la korpon aù morteman elementon de iu ajn kreitajho, estas kelkatempa. Kiam la altira povo, kiu kuntenas la atomojn, estas forigita, la korpo, en sia formo, chesas ekzisti.

Alie estas kun la animo. La animo ne estas kombinajho dc elementoj; ghi ne konsistas el multaj atomoj, ghi estas unu substanco, nedividebla kaj pro tio eterna. Ghi estas entute ekster la leghoj de la fizika kreajharo; ghi estas senmorta !

La scienca filozofio elmontris, ke simpla elemento ( per « simpla » komprenante « nekombinita ») estas nedetruebla, eterna. La animo, ne estante kombinajho de elementoj, estas en sia karaktero, kiel simpla elemento, kaj pro tio ghi ne povas chesi ekzisti.

La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ghia finigho. Chiuj vivajhoj elmontras signojn de sia ekzisto, kaj sekvas, ke tiuj chi signoj ne povus ekzisti per si mem, se tio, kion ili esprimas aù kion ili atestas, ne havus ekziston. Estajho, kiu ne ekzistas, ne povas, kompreneble, doni signon pri sia ekzisto. La multaj signoj de ekzisto de la spirito estas chiam antaù ni.

La postsignoj de la Spirito de Jesuo Kristo, la influo de Lia Dia Instruo, estas kun ni en tiu chi tempo kaj estas chiamdaùra.

Estajhon neekzistantan, kiel oni konsentas, oni ne povas vidi per signoj. Por skribi devas ekzisti homo - neekzistanto ne povas skribi. Skribajho estas, en si mem, signo de l’animo kaj inteligenteco de la skribinto. La Sanktaj Skribajhoj  ( kun chiam tiuj samaj instruoj ) pruvas la daùrecon de la Spirito.

Konsideru la celon de la kreo: chu estas eble supozi, ke chio estas kreita por evoluadi kaj disvolvadi sin tra sennombraj jarcentoj por unu malgranda celo - la malmultaj jaroj de la homa vivo sur la tero ? Chu ne estas nepenseble, ke tio chi estas la fina celo de la ekzisto ?

Mineralo evoluas, ghis ghi estas ensorbita en la vivon de vegetajho; la vegetajho progresas, ghis ghi fine solvas sian vivon en tiu chi de besto; la besto, siavice, prezentante parton de homa nutrajho, estas ensorbita en homan vivon.

Ni elmontris tiel, ke homo estas la sumo de la tuta kreo, supera al chiuj kreitaj estajhoj, la celo, al kiu progresadis sennombraj jarcentoj de ekzisto.

En la plej bona okazo homo pasigas naùdek jarojn en tiu chi mondo - mallonga tempo, vere !

Chu homo chesas ekzisti, kiam li forlasas sian korpon ? Se lia vivo finighas, tiam la tuta antaùa evolucio estis senutila, chio estis vana. Chu oni povas imagi, ke la kreo ne havas celon pli grandan, ol chi tio ?

La animo estas eterna, senmorta.

La materialistoj diras: « Kio estas la animo ? Kio ghi estas ? Ni povas nek vidi. nek tushi ghin ».

Jen kiel ni devas respondi al ili: - Kiom ajn progresus mineralo, ghi ne povas kompreni la vegetajhan mondon. Tiu chi manko de kompreno ne pruvas neekziston de vegetajho.

Al kia ajn grado vegetajho evoluus, ghi ne povas kompreni la bestan mondon; tiu chi nescio ne estas pruvo, ke besto ne ekzistas.

Besto, kiel ajn progresinta ghi estus, ne povas imagi la inteligentecon de homo aù kompreni la naturon de lia animo. Sed denove tio chi ne pruvas, ke homo estas sen intelekto aù sen animo. Ghi nur elmontras, ke unu formo de ekzisto ne kapablas kompreni formon superan, ol ghi mem.

Tiu chi floro povas ne konscii pri tia estajho, kiel homo, sed la fakto de ghia senscio ne malhelpas la ekziston de la homoj.

En la sama maniero, se la materialistoj ne kredas je la ekzisto de la animo, ilia nekredo ne pruvas, ke ne ekzistas regno, kiel la mondo de Spirito. La ekzisto mem de la inteligenteco de homo pruvas lian senmortecon; plie, mallumo pruvas ekziston de lumo char sen lumo ne estas ombro. Malricheco pruvas ekziston de richeco, char kiel ni povus sen richeco mezuri malrichecon ? Nescio pruvas, ke scio ekzistas, char sen scio chu povus ekzisti nescio ?

Tiel la ideo de mortemeco antaùsupozas ekziston de senmorteco, char se Vivo Eterna ne ekzistus, oni ne povus mezuri la vivon de tiu chi mondo !

Se la spirito ne estus senmorta, kiel la Malkashantoj de Dio povus elporti tiel terurajn provojn ?

Kial Jesuo Kristo suferis la teruran morton sur la kruco ?

Kial Mahometo elportadis la persekutojn ?

Kial Bab faris la plej altan sinoferon kaj kial Baha'u'llab pasigis la jarojn de sia vivo en malliberejo ?

Por kio estis chiuj tiuj suferoj, se ne por pruvi la chiaman vivon de la spirito ?

Kristo suferis, Li akceptis chiujn Siajn provojn pro la senmorteco de Sia spirito. Se homo pripensos, li komprenos la spiritan signifon de la legho de progreso - kiel chio pasas de malpli alta grado al la pli alta.

Nur homo sen inteligenteco povas, konsiderinte tiujn chi aferojn, imagi, ke la grandega skemo de la kreajho povus subite chesi progresadi, ke la evolucio povus havi tian nekontentigan finon !

La materialistoj, kiuj rezonas en tiu chi maniero kaj kontraùdiras, ke ni ne povas vidi la mondon de Spirito aù percepti la Benojn de Dio, similas efektive al bestoj, kiuj posedas nenian komprenon: havante la okulojn, ili ne vidas, kaj ili havas la orelojn, sed ne aùdas. Kaj tiu chi manko de vido kaj aùdo estas nur pruvo de ilia propra malsupereco. Ni legas pri ili en la Korano: « Tio estas homoj, kiuj estas blindaj kaj surdaj kontraù la spirito ». Ili ne uzas tiun grandan donacon de Dio, la kapablon de kompreno, per kiu ili povus vidi per la okuloj de la spirito, aùdi per spiritaj oreloj kaj ankaù kompreni per die lumigita koro.

La neebleco flanke de la materialistaj mensoj koncepti la ideon pri la Eterna Vivo ne estas pruvo de neekzisto de tiu Vivo.

La kompreno de tiu alia Vivo dependas de nia spirita naskigho.

Mi preghas por vi, ke viaj spiritaj kapabloj kaj aspiroj kresku tagon post tago, kaj ke vi neniam permesu al la materialaj sentoj forvuali de viaj okuloj la glorojn de la Chiela Lumigo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >