Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Parolado en « L'Alliance Spiritualiste »
Salle de l’Athenée, St. Germain, Parizo, la 9-an de novembro 1911.


Mi deziras esprimi dankon por via gastamo kaj ghojon pro tio, ke vi estas spiritemaj. Mi estas felicha cheesti kunvenon, similan al tiu chi, kunighintan por aùdi Dian Bonnovajhon. Se vi povus vidi per la okulo de l’Vero, vi vidus en tiu chi loko grandajn ondojn de spiriteco. La potenco de la Sankta Spirito estas chi tie por chiuj. Dankon al Dio, ke viaj koroj estas inspiritaj per la Dia fervoro ! Viaj animoj estas kiel ondoj en la maro de la Spirito; kvankam chiu individuo estas aparta ondo, la oceano estas unu, kaj chiuj estas unuigitaj en Dio.

Chiu koro devas disradiigadi unuecon, por ke la lumo el la Unusola Dia Fonto de chiuj brilu forte kaj hele. Ni ne devas konsideri la nurajn apartajn ondojn, sed la tutan maron. Ni devas trapasi de individuo al tuto. La Spirito estas kvazaù unu grandega oceano, kaj ghiaj ondoj estas la homaj animoj.

En la Sankta Libro estas dirite, ke la Nova Jerusalemro aperos sur la tero. Estas nun klare, ke tiu chiela urbo ne estas konstruita el materialaj shtonoj kaj mortero, sed ke ghi estas urbo, ne farita per manoj, urbo eterna en la Chielo !

Ghi estas profeta simbolo, signifanta revenon de la Dia Instruo, por klerigi la homajn korojn.  Multe da tempo pasis, de kiam la Sankta Gvido regis la vivojn de homoj. Sed nun, fine, la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo denove venis en la mondon, ghi denove aperis sur la orienta chielo; ghia brilego levighis sur la horizonto de Persujo, por esti lumo, lumiganta la tutan mondon. Ni vidas en chi tiuj tagoj plenumighon de la Dia profetajho. Jerusalemo malaperis. La chiela urbo estis detruita; nun ghi estas rekonstruita; ghi estis samniveligita kun la tero, sed nun ghiaj muroj kaj turpintoj estas restarigitaj kaj etendas sin supren en sia renovigita kaj glora beleco.

En la okcidenta mondo ektriumfis la materiala prospero, dum en Oriento ekbrilis la spirita suno.
Mi tre ghojas, ke mi vidas similan al chi tiu kunvenon en Parizo, kie harmonie unuighas la spirita prospero kun la materiala.

Homo - vera homo - estas animo, ne korpo; kvankam fizike homo apartenas al la regno de bestoj, tamen lia animo levas sin super chiujn ceterajn kreajhojn. Rigardu, kiel la lumo de la suno lumigas la mondon de materio; tute same la Dia Lumo disvershas siajn radiojn en la regno de animo. La animo faras el homa estajho chielan estajhon.

Per la potenco de la Sankta Spirito, efikanta je lia animo, homo havas la eblon perceptadi la Diajn Realecojn de aferoj. Chiuj grandaj verkoj de arto kaj akirajhoj de scienco estas pruvoj de tiu chi potenco de la Spirito.

Tiu sama Spirito donas la Eternan Vivon.

Nur tiuj, kiuj estas baptitaj de la Dia Spirito, havos la eblon kunigi la popolojn de la mondo en la ligon de unueco. Per la potenco de la Spirito la orienta mondo de spirita penso miksos sin kun la okcidenta regno de ago, por ke la mondo de mateno farighu Dia mondo.

Sekvas, ke chiuj, kiuj laboras por la Plejsupera Plano, estas soldatoj en la armeo de la Spirito.

La lumo de la chiela mondo militas kontraù la mondo de ombro kaj iluzio. La radioj de la Suno de l’Vero dispelas la mallumon de superstichoj kaj miskomprenoj.

Vi estas de la Spirito ! Al vi, kiuj serchas la Veron, la Revelacio de Baha'u'llah venos kiel granda ghojo ! Tiu chi instruo estas de la Spirito; estas en ghi neniu regulo, kiu ne estus de la Dia Spirito.

La Spiriton oni ne povas percepti per la materialaj sentopovoj de la fizika korpo, escepte se ghi estas esprimita per eksteraj signoj kaj faroj. La homa korpo estas videbla, la animo estas nevidebla. Tamen la animo direktas la kapablojn de homo kaj regas lian homecon.

La animo havas du chefajn kapablojn :

a) Kiel eksteraj cirkonstancoj estas komunikataj al la animo de la okuloj, oreloj kaj cerbo de la homo, tiel la animo komumikas siajn dezirojn kaj intencojn per la cerbo al la manoj kaj lango de la fizika korpo, esprimante sin mem en tia maniero. La Spirito en la animo estas la esenco mem de vivo.

b) La dua kapablo de la animo esprimas sin en la mondo de vizio, kie la animo, loghata de la spirito havas sian estecon kaj funkciojn sen helpo de la korpaj sentorganoj. Tie, en la sfero de vizioj, la animo vidas sen helpo de la fizika okulo, aùdas sen interpero de la fizika orelo kaj vojaghas sendepende de la fizika movo. Estas do klare, ke la spirito en la homa animo povas funkcii per la fizika korpo uzante la ordinarajn sentorganojn kaj ke ghi povas ankaù vivi kaj agi sen ilia helpo en la mondo de vizioj. Tio chi pruvas ekster chia dubo la superecon de la homa animo super la korpo, de spirito super materio.

Rigardu, ekzemple, tiun chi lampon. Chu la lumo en ghi ne estas supera kompare kun la lampo, kiu ghin entenas ? Kiel ajn bela estus la formo de la lampo, se ne estas en ghi lumo, ghia tasko estas neplenumita, ghi estas objekto sen vivo - morta. Lampo bezonas lumon, sed la lumo ne bezonas lampon.

Spirito ne bezonas korpon, sed la korpo bezonas spiriton; alie ghi ne povas vivi. Animo povas vivi sen korpo, sed la korpo sen animo mortas. Kiam homo perdas sian vidon, aùdon, sian manon aù piedon, se lia animo restas plue en la korpo, li vivas kaj povas elmontradi diajn virtojn. Aliflanke sen la spirito ech perfekta korpo ne povus ekzisti.

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkashantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la chielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro. Per la potenco de la Spirito la Eterna Vivo venis al la idoj de homoj. Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentighis la diaj virtoj de la homaro.

Ni devas klopodi plej multe, por sendependighi de la aferoj de la mondo. Ni devas peni ighi pli spiritaj, pli lumaj, sekvi la konsilojn de la Diaj Instruoj, servi la aferon de la unueco kaj vera egaleco, esti kompatemaj, reflektadi la Amon de la Plej Alta sur chiujn homojn, tiel, ke la lumo de la Spirito estu evidenta en chiuj niaj agoj, kun la celo, ke la tuta homaro estu unuigita, ke la maltrankvila maro de l’homaro estu trankviligita, ke chiuj furiozaj ondoj malaperu de la suprajho de la oceano de l’vivo, de nun kvieta kaj trankvila. Tiam la Nova Jerusalemo aperos al la okuloj de la homaro, kiu eniros ghiajn pordegojn kaj spertos la Dian Malavarecon.

Mi dankas al Dio, ke mi estas meze de vi dum tiu chi posttagmezo kaj mi dankas al vi por viaj spiritaj sentoj.

Mi preghas, ke vi kresku en la Dia fervoro kaj ke plifortighadu la potenco de unueco en la Spirito, por ke plenumitaj estu la profetajhoj kaj por ke en tiu chi grandega jarcento de la Lumo de Dio efektivighu chiuj bonaj novajhoj, enskribitaj en la Sanktaj Libroj. Tio chi estas la glora tempo, pri kiu parolis Sinjoro Jesuo Kristo, kiam Li instruis nin pregi: « Venu Via Regno, plenumighu Via Volo sur la tero, kiel en la chielo ». Mi esperas, ke ankaù vi atendas chi tion, ke ghi estas ankaù via granda deziro.
Ni estas unuigitaj en la sama celo kaj espero, ke chiuj estu kiel unu kaj ke chiu koro estu lumigita per la amo de nia Chiela Patro, Dio !

Estu spiritaj chiuj viaj agoj, kaj chiuj viaj pensoj kaj sentoj centru sin en la Regno de Gloro !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >