Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La vera signifo de bapto per akvo kaj fajro
la 9-an de novembro 1911.


En la Evangelio de Sankta Johano Kristo diris : « Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio » (St Joh III 5 ). Pastroj interpretis tion chi en la senco, ke bapto estas necesa por savo. En alia Evangelio estas dirite : « Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro » ( St Mat III 11 ).

Tiel la akvo de bapto kaj la fajro estas la samo ! Ghi ne povas signifi, ke la priparolata « akvo » estas la materiala akvo, char ghi estas rekta malo de « fajro », kaj unu neniigas la alian. Kiam en la Evangelio Kristo parolas pri « akvo », Li komprenigas tion, kio kaùzas vivon, char sen akvo povas vivi nenia enmonda kreitajho - mineraloj, kreskajhoj, bestoj kaj homoj, chiuj ili dependas de akvo en sia ekzisto. Jes, la lastaj sciencaj malkovroj pruvas al ni, ke ech mineralo havas certan formon de vivo kaj ke ghi ankaù bezonas akvon por sia ekzisto.

Akvo estas la kaùzo de vivo, kaj kiam Kristo parolas pri akvo, Li simboligas tion, kio estas la kaùzo de la Eterna Vivo.

Tiu chi vivodona akvo, pri kiu Li parolas, similas fajron, char ghi estas ghuste la Amo de Dio, kaj tiu chi Amo signifas vivon por niaj animoj.

La fajro de la Amo de Dio forbruligas la vualon, kiu apartigas nin de la chielaj Realecoj, kaj ni povas kun klara vido pushi nin antaùen kaj supren, chiam progresante sur la vojo de virto kaj sankteco kaj farighante lumigiloj de la mondo.

Ekzistas nenio pli granda, aù pli benita, ol la Amo de Dio ! Ghi donas sanon al malsanulo, balzamon al vundito, ghojon kaj konsolon al la tuta mondo, kaj nur per ghi oni povas atingi la Eternan Vivon. La esenco de chiuj religioj estas la Amo de Dio, kaj ghi estas la fundamento de chiuj sanktaj instruoj.

La Amo de Dio gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo en Egiptujo kaj kuraghon kaj paciencon al Moseo.

Per la Amo de Dio Kristo estis sendita en la mondon kun Sia inspiranta ekzemplo de perfekta vivo de sinfero kaj sindonemo, anoncante al la homoj la Eternan Vivon. La Amo de Dio donis al Mahometo la povon transigi la arabojn el la stato de besta malalteco en la pli altan staton de ekzisto.

La Amo de Dio subtenadis Babon kaj alkondukis lin al lia plej supera ofero kaj faris lian bruston volema celo por milo da kugloj.

La Amo de Dio, fine, donis Baha'u'llah-on al Oriento kaj portas nun la lumon de liaj instruoj malproksimen en Okcidenton kaj de la poluso la poluso.

Tial mi alvokas chiun chi vi, ke, komprenante ghian tutan plenecon kaj belecon, vi oferu chiujn viajn pensojn, vortojn kaj agojn, por enporti la scion pri la Amo de Dio en chiun koron.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >