Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Baha'u'llah
la 7-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

Mi volas paroli al vi hodiaù pri Baha'u'llah. En la tria jaro post kiam Bab deklaris sian mision, Baha'u'llah, akuzita de fanatikaj mulaoj pri kredo je la nova doktrino, estis arestita kaj lokita en malliberejon. La sekvintan tagon tamen kelkaj ministroj kaj aliaj influaj personoj kaùzis lian liberigon. Poste il estis denove arestita kaj la pastroj kondamnis lin je morto ! La provincestro hezitis plenumi tiun chi verdikton pro timo de revolucio. La pastroj kunvenis en moskeo, antaù kiu estis la ekzekuta placo. La tuta loghantaro de la urbo amasighis ekster la moskeo. Charpentistoj kunportis siajn segilojn kaj marteloin, buchistoj venis kun siaj tranchiloj, brikmetistoj kaj konstruistoj armis sin per siaj fosiloj - chiuj tiuj homoj instigitaj de la furiozaj mulaoj avidis la honoron partopreni en lia mortigo. En la moskeo estis kunvenintaj la doktoroj de religio. Baha'u'llah staris antaù ili kaj respondis chiujn iliajn demandojn kun granda sagheco. Precipe la chefa saghulo estis tute silentigita de Baha'u'llah, kiu refutis chiujn liajn argumentojn.

Ekestis diskuto inter du el tiuj pastroj koncerne la signifon de kelkaj vortoj en la verkoj de Bab ; akuzante lin pri neprecizeco, ili elvokis Baha'u'llah-on defendi lin, se li povos.  La du pastroj estis tute humiligitaj, char Baha’u’llah pruvis antaù la tuta kunveno, ke Bab estis absolute prava kaj ke la akuzo estis farita pro malklereco.

La venkitoj subigis lin nun al la torturo de bastonado kaj pli furiozaj, ol antaùe, ili venigis lin ekster la murojn de la moskeo sur la ekzekutan placon, kie la misgvidita amaso atendis lian venon.

Tamen la provincestro timis cedi al la postuloj de la pastroj volantaj lian ekzekuton. Konsiderante la dangheron, en kiu trovis sin la distingita malliberulo, oni sendis kelkajn homojn por lin savi. Ili sukcesis tion chi, farante rompon en la muro de la moskeo kaj forkondukante Baha'u'llah-on tra la elrompajho en sendangheran lokon sed ne en liberecon; char la provincestro formetis la respondecon de siaj propraj shultroj, sendante lin en Teheranon. Tie li estis fermita en subteran malliberejon, kie oni neniam vidis la lumon de tago. Chirkaù lian kolon oni metis pezan chenon, per kiu li estis katenita kun kvin aliaj babanoj; tiuj chi katenoj estis kune fiksitaj per fortaj, tre pezaj boltoj kaj shraùboj. Liaj vestoj estis shiritaj en chifonojn, same kiel lia fezo. En tiuj teruraj kondichoj li estis tenata dum kvar monatoj.

Dum tiu tuta tempo al neniu el liaj amikoj estis permesite aliri al li.

Mallibereja oficisto penis veneni lin, sed, krom grandegaj suferoj la veneno restis senefika.

Post certa tempo la registaro liberigis lin kaj ekzilis lin kune kun lia familio en Bagdadon, kie li restis dum dekunu jaroj. Dum tiu tempo li travivis severajn persekutojn, chiam chirkaùate per la gardema malamo de siaj malamikoj.

Li elportadis chiujn malbonojn kaj turmentojn kun plej granda kuragho kaj forto. Ofte, levighante matene, li ne sciis, chu li ghisvivos la sunsubiron. Intertempe chiutage la pastroj venadis kaj demandadis lin pri religio kaj metafiziko.

Post paso de longa tempo la turka registaro ekzilis lin en Konstantinopolon, el kie li estis sendita en Adrianopolon. Fine oni sendis lin en la malproksiman fortikitan malliberejon de Akko. Tie oni lin malliberigis en la militista parto de la fortikajho kai tenis lin sub plej severa observado. Mankas al mi vortoj, por rakonti al vi pri la multegaj persekutoj, kiujn li devis suferi, kaj pri la tuta mizero, kiun li travivis en la malliberejo. Malgraù tio el tiu malliberejo Baha'u'llah skribis al chiuj monarhhoj de Eùropo, kaj chiuj tiuj leteroj, krom unu, estis senditaj per poshto.

La epistolo al la shaho Nassar-ed-din estis konfidita al persa babano, Mirza Badi Hhorasani, kiu entreprenis transdoni ghin en la proprajn manojn de la shaho. Tiu brava homo atendis en la chirkaùajho de Teherano trapason de la shaho, kiu intencis veturi tiuvoje al sia somera palaco. La kuragha sendito sekvis la shahon ghis lia palaco kaj atendis kelkajn tagojn sur la vojo apud la enirejo. Oni vidadis lin chiam, atendantan sur la vojo, ghis homoj komencis miri, por kio il estis tie. Fine la shaho ekaùdis pri li kaj ordonis al siaj servantoj, ke oni venigu tiun homon antaù lin.

« Ho, servantoj de la shaho, mi alportas leteron, kiun mi devas transdoni en liajn proprajn manojn », diris Badi, kaj poste Badi diris al la shaho: « mi alportas al vi leteron de Baha'u'llah ».

Tiuj, kiuj volis eltiri de li informojn, kiuj povus helpi ilin en la plua persekutado de Baha'u'llah, tuj kaptis lin kaj komencis lin jugh-esplori. Badi ne respondis ech vorton; sekve de tio ili torturis lin, li tamen restis trankvila. Post tri tagoj ili mortigis lin, ne sukcesinte perforti lin al parolado. Tiuj kruelaj homoj fotografis lin, dum li estis torturata. (*)

La shaho donis la leteron de Baha'u'llah al la pastroj, ke ili ghin klarigu al li. Post kelkaj tagoj la pastroj diris al la shaho, ke la letero estis de politika malamiko. La shaho ekkoleris kaj diris : « Tio chi ne estas klarigo. Mi pagas al vi, por ke vi legu kaj respondu miajn leterojn, obeu do ! »

La senco kaj signifo de la Tabuleto al la shaho Nassar-ed-din estis mallonge, la sekvanta: « Nun kiam la tempo venis, kiam la Gloro de Dio aperis, mi petas, ke estu al mi permesite veni en Teheranon kaj respondi al chiuj demandoj, kiujn la pastroj volus fari al mi. Mi alvokas vin, ke vi malligu vian koron de la monda brileco de via imperio. Rememoru chiujn tiujn grandajn reghojn, kiuj vivis antaù vi - ilia gloro pasis for ! »

La letero estis skribita en plej belega maniero, kaj en sia plua parto ghi avertis la reghon kaj anoncis al li la estontan triumfon de la Regno de Baha'u'llah tiel en Oriento, kiel en Okcidento.

La shaho ne atentis la averton de tiu chi letero kaj vivis plue en tiu sama maniero, ghis la fino.

Kvankam Baha'u'llah estis en malliberejo, la grandega potenco de la Sankta Spirito estis kun li !

Neniu alia en malliberejo povus simili al li. Malgraù chiuj malfacilajhoj, kiujn li suferis, li neniam plendis.

En la digno de sia majesteco li chiam rifuzadis vidi la provincestron aù la influajn personojn de la urbo.

Kvankam la gardado estis senindulge severa, li venis kaj foriris, kiel li volis. Li mortis en domo, trovanta sin chirkaù tri kilometrojn de Akko.

(*)Homo, kiu cheestis en la momento, kiam Badi ekaùdis, ke li portu la epistolon al la shaho, vidis lin tute aliighinta; li ighis radianta. ñ

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >