Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Du specoj de lumo
la 5-an de novembro 1911.


Hodiaù la vetero estas nuba kaj malserena. En Oriento la suno konstante brilas, la steloj neniam estas vualitaj kaj tre malmulte da nuboj estas tie. Lumo chiam levighas en Oriento kaj sendas siajn radiojn en Okcidenton.

Ekzistas du specoj de lumo. Ekzistas la videbla lumo de la suno, dank' al kiu ni povas ekkoni la belecon de la mondo chirkaù ni; sen ghi ni povus nenion vidi.

Malgraù tio, kvankam la funkcio de tiu lumo estas videbligi al ni objektojn, ghi ne povas doni al ni la povon vidi aù kompreni, el kio konsistas iliaj diversaj charmoj, char tiu lumo ne havas inteligentecon, ne havas konscion. La scion kaj komprenon donas al ni la lumo de intelekto, kaj sen tiu chi lumo la fizikaj okuloj estus senutilaj.

La lumo de intelekto estas la plej alta lumo, kiu ekzistas, char ghi estas naskita de la Dia lumo.

La lumo de intelekto kapabligas nin konscii kaj kompreni chion, kio ekzistas, sed nur la Dia Lumo povas doni al ni la eblon vidi aferojn nevideblajn, kaj nur ghi kapabligas nin vidi la Verojn, kiuj estos videblaj por la mondo nur post miloj da jaroj.

Dank' al la Dia Lumo la profetoj povis vidi antaù du mil jaroj la okazontajn aferojn, kaj hodiaù ni vidas la realigon de iliaj vizioj. Sekve tio chi estas la Lumo, pri kiu ni devas klopodi, char ghi estas pli granda, ol chiu alia.

Dank' al tiu chi Lumo Moseo povis vidi kaj kompreni la Dian Malkashighon kaj aùdi la Chielan Vochon, kiu parolis al li el la brulanta arbusto ( Eliro III 2 ).

Pri tiu chi lumo parolas Mahometo, kiam li diras: « Allaho estas la Lumo de la Chielo kaj de la tero. »

Serchu per viaj tutaj koroj tiun chi Dian Lumon, por ke vi ricevu la povon kompreni la realecon, por ke vi ekkonu la sekretojn de Dio, por ke la kashitaj vojoj ighu klaraj antaù viaj okuloj.

Tiun chi Lumon oni povas kompari kun spegulo, kaj kiel spegulo reflektas chion, kio estas antaù ghi, tiel tiu chi Lumo montras al la okuloj de nia spirito chion, kio ekzistas en la Regno de Dio, kaj videbligas al ni la realecojn de l’aferoj. Dank' al tiu chi radiantega Lumo chiuj spiritaj interpretoj de la Sanktaj Libroj ighis klaraj al ni, la kashitaj aferoj de la Dia universo ighis malkashitaj, kaj ni ricevis la povon kompreni la Diajn celojn koncerne homon.

Mi preghas, ke Dio en Sia Favoro lumigu viajn korojn kaj animojn per Sia Glorega Lumo; tiam chiu el vi brilos, kiel radianta stelo, en la mallumaj lokoj de la mondo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >