Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La evoluado de materio kaj progresado de la animo
la 3-an de novembro 1911.


En Parizo farighas malvarme, tiel malvarme, ke ni baldaù devos forveturi, sed la varmo de via amo retenas min ankoraù chi tie. Se plachos al Dio, mi esperas resti ankoraù inter vi dum kelka tempo; la korpa malvarmo kaj varmo ne povas influi la spiriton, char ghi estas varmigata per la fajro de Amo de Dio. Kiam ni ekkomprenas tion chi, ni komencas kompreni ion el nia vivo en la estonta mondo.

Dio en Sia Malavareco lasis nin antaùgustumi ghin chi tie, donis al ni certajn pruvojn pri la diferencoj, kiuj ekzistas inter la korpo, la animo kaj la spirito.

Ni vidas, ke malvarmo, varmego, sufero ktp. koncernas nur la korpon; ili ne influas la spiriton.

Kiel ofte ni vidas homon malrichan, malsanan, mizere vestitan, havantan neniajn vivrimedojn, tamen spirite fortan. Kion ajn devas suferi lia korpo, lia spirito estas libera kaj sana ! Aliflanke, kiel ofte ni vidas homon richan, fizike fortan kaj sanan, sed kun animo morte malsana.

Estas tute evidente al vidanta menso, ke la homa spirito estas io tre malsimila al lia fizika korpo.

La spirito estas senshangha, nedetruebla. La progresado kaj evoluado de la animo, ghojo kaj malghojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo.

Se amiko kaùzas al ni ghojon aù suferon, se amatino montrighas fidela aù malfidela - impresita estas la animo.  Se niaj karuloj estas for de ni - la animo chagrenighas, kaj la malghojo aù zorgo de la animo povas kaùzi reagon de la korpo.

Tiel, kiam la spirito estas nutrata per sanktaj virtoj, la korpo estas ghoja; se la animo falas en pekon, la korpo suferas turmentojn !

Kiam ni trovas veramon, konstantecon, fidelecon kaj amon, ni estas felichaj, sed kiam ni renkontas mensogemon, malfidelecon kaj ruzecon, ni estas malfelichaj.

Chio tio estas aferoj, koncernantaj la animon, kaj ne korpaj malsanoj. Estas do evidente, ke la animo, same kiel la korpo, havas sian propran individuecon. Sed se la korpo estas subigita al sanghoj, la spirito ne bezonas esti tushita. Se vi rompas spegulon, en kiun brilas la suno, la spegulo estas rompita, sed la suno plue brilas ! Se oni detruas kaghon, en kiu birdo estis fermita, la birdo ne estas vundita ! Se oni rompas lampon, la flamo tamen povas lume brili !

La samo koncernas la spiriton de homo. Kvankam morto senvivigas lian korpon, ghi havas nenian influon je lia spirito -  tiu chi estas eterna, chiama, sennaska kaj senmorta.

Koncerne la animon de homo post lia morto, ghi restas sur tiu grado de pureco, ghis kiu ghi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ghi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.

De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Chielan Mondon, ghia evoluado estas spirita, kaj tiu chi evoluado estas: Alproksimighado al Dio.

En la sfero de la fizika kreiteco la evoluado okazas de unu grado de perfekteco al alia. La mineraloj kun siaj mineralaj perfektecoj trapasas al la vegetajhoj; la vegetajhoj kun siaj perfektecoj trapasas en la mondon de bestoj, kaj tiel plu, ghis la mondo de homoj. Tiu chi mondo estas plena de shajnaj kontraùajhoj; en chiu el tiuj chi regnoj ( la minerala, la vegetajha kaj la besta ) la vivo ekzistas konforme al sia grado. Kvankam kompare kun la vivo de homo la tero shajnas esti morta, ghi tamen ankaù vivas kaj havas sian propran vivon. En tiu chi mondo kreajhoj vivas kaj mortas, kaj vivas denove en aliaj formoj de vivo, sed en la mondo de líspirito estas tute alie.

Ne estas legho de la animo evolui de grado al grado, ghi nur evoluas pli proksimen al Dio, per la Kompatemo kaj Malavareco de Dio.

Mia fervora pregho estas, ke ni chiuj estu en la Regno de Dio kaj proksime al Li.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >