Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo
4, Avenue de Camoëns, la 31-an de oktobro 1911.


La Dia Realeco estas neimagebla, senlima, eterna, senmorta kaj nevidebla.

La mondo de kreajhoj estas ligita per la leghoj de l’naturo, limhava kaj mortema.

La Senfina Realeco ne povas esti konceptita kiel supreniranta aù malsuprenvenanta. Ghi estas ekster la homa kompreneblo kaj ne povas esti priskribita per vortoj, kiuj koncernas la fenomenan sferon de la kreita mondo.

Homo do bezonas neprege iun Potencon, ebligantan al li ricevadi helpon de la Dia Realeco, tiun Potencon, kiu sola povas kontaktigi lin kun la Fonto de chia vivo.

Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Richeco kaj malricheco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraùajhoj.

Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu chi estas ghuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la « Neimagebla », la Dia Realeco.

La Dia Realeco povas esti komparita kun la suno kaj la Sankta Spirito kun la radioj de la suno.  Kiel la sunaj radioj alportas lumon kaj varmon de la suno al la tero, donante vivon al chiuj kreitajhoj, tiel same la « Malkashantoj » ( de Dio ) alportas la potencon de la Sankta Spirito el la Dia Suno de Realeco, por doni Lumon kaj Vivon al homaj animoj.

Peranto estas necesa inter la suno kal la tero; la suno ne malsuprenvenas al la tero nek la tero supreniras al la suno. La kontakto estas kreita de la sunaj radioj, kiuj alportas lumon, varmon kaj ardon.

La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l’Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro, survershanta chiujn animojn per la Dia Radieco, transdonanta la Benon de la Favoro de Dio al la tuta mondo. La tero sen la sunradia perado de varmo kaj lumo povus ricevi nenian donon de la suno.

Simile la Sankta Spirito estas la kaùzo de la vivo de homo. Sen la Sankta Spirito li havus nenian intelekton, li ne povus akiradi la sciencan komprenon, per kiu li gajnas sian grandan influon je la cetero de la kreajhoj. La lumigo de la Sankta Spirito donas al homo la povon de penso kaj lasas lin fari malkovrojn, per kiuj li fleksas la leghojn de l’naturo laù sia volo.

Ghi estas la Sankta Spirito, kiu per la perado de la Profetoj de Dio instruas spiritajn virtojn al homo kaj ebligas al li atingi la eternan vivon.

Chiuj tiuj benoj estas transportitaj al homo de la Sankta Spirito; ni do povas kompreni, ke la Sankta Spirito estas Peranto inter la Kreinto kaj la kreitoj. La lumo kaj varmo de la suno fruktodonigas la teron kaj kaùzas vivon en chio, kio kreskas; kaj la Sankta Spirito vivigas la homajn animojn.

La du grandaj apostoloj, Sankta Petro kaj Sankta Johano, la Evangelistoj, estis iam ordinaraj, simplaj laboristoj, shvite perlaborantaj siajn chiutagan panon. Per la potenco de la Sankta Spirito iliaj animoj ighis lumigitaj kaj ili ricevis la eternajn benojn de Kristo Sinjoro.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >