Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Beleco kaj harmonio en diverseco
la 28-an de oktobro 1911.


La Kreinto de chio estas Unu Dio.

De tiu sama Dio chiuj kreajhoj venis en la ekziston, kal Li estas tiu celo, al kiu sopiregas chio en la naturo. Tiun chi koncepton prezentis la vortoj de Kristo, kiam Li diris: « Mi estas la Alfo ( unua litero de la greka alfabeto ) kaj la Omego ( lasta litero de la greka alfabeto ), la komenco kaj la fino. » Homo estas la sumo de la kreo, kaj perfekta homo estas la esprimo de la kompleta Dia penso - la Vorto de Dio.

Konsideru la mondon de kreitajhoj, kiel diversaj kaj malsimilaj ili estas en la specoj, kaj tamen de unu sola deveno. Chiuj diferencoj, kiujn ni vidas, estas la diferencoj de formo kaj koloro. La diverseco de tipoj estas videbla tra la tuta naturo.

Rigardu belan ghardenon, plenan de floroj, arbustoj kaj arboj. Chiu floro havas alian charmon, specialan belecon, sian propran, dolchan aromon kaj belan koloron. Ankaù la arboj - kiel ili diferencas en la formo, kresko kal foliaro, kaj kiel diversajn fruktojn ili donas ! Tamen chiuj tiuj floroj, arbustoj kaj arboj elkreskas el tiu sama tero, tiu sama suno lumas sur ilin kaj tiuj samaj nuboj donas al ili pluvon.

Same estas kun la homaro. Ghi konsistas el multaj rasoj, kaj ghiaj popoloj estas diversaj en koloro - blankaj, nigraj, flavaj, brunaj kaj rughaj - sed ili chiuj devenas de tiu sama Dio kaj chiuj estas Liaj servantoj. Tiu chi diverseco inter la idoj de l’homaro havis bedaùrinde ne tian saman efikon, kiel inter la kreitajhoj de la mondo de kreskajhoj, kie vidighas la spirito de pli granda harmonio. Inter homoj ekzistas multegaj malamikecoj, kaj tio chi estas la kaùzo de militoj kaj malamoj inter diversaj nacioj de la mondo.

Diferencoj, kiuj koncernas nur la sangon, igas ilin mortigadi kaj pereigadi unu la aliajn. Ve, ke tiaj aferoj ekzistas ankoraù ! Ni rigardu prefere la belecon de la diverseco, la belecon de l’harmonio, kaj lernu nian lecionon de la kreskajhoj. Se vi vidus ghardenon, en kiu chiuj kreskajhoj estas samaj laù la formo, koloro kaj aromo, ghi tute ne shajnus al vi bela, sed kontraùe, monotona kaj enuiga. Ghardeno, kiu plachas al la okuloj kaj kontentigas la koron, estas ghardeno, en kiu kreskas unu apud aliaj floroj de chiaj nuancoj, formoj kaj aromoj, kaj la ghoja kontrasto de la koloroj estas la kaùzo de ghia beleco kaj charmo. Same estas kun arboj. Fruktoghardeno, plena de fruktarboj, estas belega, same ankaù plantejo, kie estas plantitaj multaj specoj de arbustoj. La diverseco kaj varieco estas tio, kio formas ghian charmon; chiu floro, chiu arbo, chiu frukto estas ne nur bela en si mem, sed per la kontrasto vidigas pli la kvalitojn de la aliaj kaj elmontras de la profito la specialan shatindecon de chiu aparte kaj de chiuj kune.

Tiel same devus esti inter la idoj de l’homaro ! La diverseco en la homa familio devus esti kaùzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuighas en perfektan akordon. Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili kaj ne rigidigu vin en via shelo de konveneco sed kontraùe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon.  Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ghardeno de l’homaro kaj ghoju, ke vi estas inter ili.

Simile, kiam vi renkontas tiujn, kies opinioj diferencas de viaj propraj, ne forturnu de ili viajn vizaghojn.  Chiuj estas serchantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al ghi. La Vero havas  multajn formojn, sed ghi estas chiam kaj eterne unu.

Ne permesu, ke diferenco de opinio aù alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj, aù estu kaùzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj.

Prefere serchu diligente la Veron kaj amikighu kun chiuj homoj.

Chiu konstruajho estas konstruita el diversaj shtonoj sed chiu el ili tiel dependas de la aliaj, ke, se unu estus forigita, la tuta konstruajho suferus, se unu estus mankohava, la tuta strukturo estus malperfekta.

Baha'u'llah strekis la cirklon de unueco. Li faris planon por unuigi chiujn popolojn kaj kunvenigi ilin chiujn sub la shirmon de la tendo de universala unueco. Tio chi estas la farajho de la Dia Malavareco kaj ni chiuj devas klopodadi per la koroj kaj per la animoj ghis ni havos la realecon de unueco en nia mezo, kaj laù nia laborado forto estos donita al ni. Forlasu chiujn pensojn pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subighema al la Volo de Dio. En tia maniero ni farighos civitanoj de la Regno de Dio kaj atingos la chiamdaùran vivon.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >