Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La bonfaroj de Dio al homo
4, Avenue de Camoëns, la 27-an de oktobro 1911.


Dio sola aranghis chiujn aferojn kaj estas chionpova. Kial Li do sendas suferojn al Siaj servantoj ?

Suferoj de homo estas duspecaj:

a) La sekvoj de liaj propraj agoj: se homo manghas tro multe, li malbonigas sian digeston; se il prenas venenon, li malsanighas aù mortas. Homo, kiu hazardas, perdas sian monon; homo, kiu drinkas, perdas la mensan egalpezon. Chiuj tiuj suferoj estas kaùzitaj de la homo, mem, estas do tute klare, ke certaj malghojoj estas rezultoj de niaj propraj agoj.

b) Ekzistas aliaj suferoj, kiuj venas al fideluloj de Dio. Konsideru la grandajn malghojojn, elportitajn de Kristo kaj de Liaj apostoloj !

Tiuj, kiuj suferas plej multe, atingas plej grandan perfektecon.

Tiuj, kiuj deklaras la deziron multe suferi pro Kristo, devas pruvi sian sincerecon; tiuj, kiuj proklamas la sopiron fari grandan sinoferon, povas nur per tiaj faroj pruvi la verecon de siaj sentoj. Ijob pruvis la sincerecon de sia amo al Dio, estante fidela al Li en siaj grandaj malfelichoj, same kiel en la prosperaj tagoj de sia vivo. La apostoloj de Kristo, kiuj elportadis kun firmeco chiujn siajn suferojn kaj malfelicojn - chu ili ne pruvis sian fidelecon ? Chu ilia elportemo ne estis la plej bona pruvo ?

Tiuj malghojoj nun estas finitaj.

La vivo de Kajafaso estis komforta kaj felicha, dum la vivo de Petro estis plena de malghojoj kaj suferoj ; kiu el ili estas pli enviinda ? Sendube ni devas elekti la nunan staton de Petro, char li posedas la senmortan vivon, dum Kajafaso akiris eternan malhonoron. La suferoj de Petro estis provoj de lia sincereco.  Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Chagrenoj kaj malghojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektigho.

Kiam homo estas felicha, li povas forgesi sian Dion ; sed kiam venas chagreno kaj malghojo la homo rememoras sian Patron, kiu estas en la Chielo, kaj kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilajhoj.

Homo, kiu ne suferas, ne atingas perfektecon. La kreskajho plej multe purigata de ghardenisto estas tiu, kiu, kiam venos la somero, havos la plej belajn florojn kaj la plej abundajn fruktojn.

Terkulturisto tranchas la teron per sia plugilo kaj el tiu tero elkreskas richa kaj abunda rikoltajho. Ju pli provpurigata estas homo, des pli granda estas la rikolto de l’spiritaj virtoj, kreskintaj en li. Soldato ne estos bona gheneralo, antaù ol li estis en kampo dum plej sanga batalo kaj ricevis plej profundajn vundojn.

La pregho de la Profetoj de Dio chiam estis kaj estas : Ho Dio ! mi sopiras fordoni mian vivon sur Via vojo ! Mi deziras forvershi mian sangon pro Vi kaj fari la plej grandan sinoferon.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >