Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Religiaj antaùjughoj
la 27-an de oktobro 1911.


La fundamento de la instruoj de Baha'u'llah estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

Char li alvokis la popolojn, ke ili forlasu malpacojn kaj konfliktojn, mi volas klarigi al vi la chefajn kialojn de la malharmonio inter la nacioj. La chefa kaùzo estas misprezentado de religio flanke de religiaj gvidantoj kaj instruistoj. Ili instruas siajn sekvantojn kredi, ke ilia propra formo de religio estas la sola, kiu plachas al Dio, kaj ke sekvantoj de chiu alia kredo estas kondamnitaj de la Chionamanta Patro kaj senigitaj de Lia Favoro kaj Subteno. Pro tio inter la popoloj naskighas malshato, malrespekto, malpaco kaj malamo. Se tiuj religiaj antaùjughoj povus esti forigitaj, la nacioj baldaù ekghuus pacon kaj konkordon.

Mi estis iam en Tiberiado, kie judoj havas templon. Mi loghis en domo kontraù la templo kaj mi vidis kaj aùdis tie rabenon, kiu parolis al la kunvenintaj antaù li judoj. Li parolis tiel: « Ho judoj, vi estas vere la popolo de Dio ! Chiuj aliaj nacioj kaj religioj estas de diablo. Dio vin kreis posteuloj de Abrahamo kaj vershis Siajn benojn sur vin. Al vi Dio sendis Moseon, Jakobon kaj Jozefon kaj multain aliajn grandajn profetojn. Chiuj tiuj profetoj estis el via nacio. Por vi Dio rompis la potencon de Faraono kaj igis la Rughan Maron sekighi; al vi ankaù Li sendis manaon de supre, ke ghi nutru vin, kaj el shtona roko shprucigis akvon, por vin sensoifigi. Vi estas vere la elektita popolo de Dio, vi estas super chiuj aliaj nacioj de la tero !  Tial chiuj aliaj nacioj estas abomenaj al Dio kaj kondamnitaj de Li. Vere vi subigos kaj regos la mondon, kaj chiuj homoj igos viaj sklavoj. Ne profanu vin per interrilatado kun homoj, kiuj ne estas de via religio; ne amikigu kun tial homoj. »

Kiam la rabeno finis sian elokventan paroladon, liaj aùskultantoj estis plenaj de ghojo kaj kontenteco. Ne estas eble priskribi ilian felichon !

Ve ! la kaùzo de divido kaj malamo sur la tero estas misgviditoj, similaj al tiuj. Ekzistas hodiaù milionoj da homoj, kiuj adoras idolojn kaj la grandaj religioj de la mondo batalas unu kontraù la aliaj.  De 1300 jaroj malpacas la kristanoj kaj la mahometanoj, dum per tre malgranda fortostrecho iliaj diferencoj povus esti forigitaj, paco kaj harmonio povus ekesti inter ili, kaj trankvilo venus en la mondon !

En la Korano ni legas, ke Mahometo parolis al siai sekvantoj, dirante: « Kial vi ne kredas je Kristo kaj je la Evangelio ? Kial vi ne volas akcepti Moseon kaj la Profetojn - char certe la Biblio estas Libro de Dio ? Vere, Moseo estis nobla profeto, kaj Jesuo estis inspirita de la Sankta Spirito. Li venis en la mondon per la Povo de Dio, naskita de la Sankta Spirito kaj de la benita Virgulino, Mario. Mario, Lia patrino, estis chiela sanktulino. Shi pasigadis la tempon en sanktejo, preghante, kaj nutrajho estis sendata al shi de supre. Shia patro, Zahhario, venis al shi kaj demandis, de kie venadas sia nutrajho, kaj Mario respondis: « De supre ».  Evidente Dio glorigis shin super chiuj aliaj virinoj. »

Jen kion Mahometo instruis al sia popolo koncerne Jesuon kaj Moseon, kaj riprochis ilin pro la manko de kredo je tiuj grandai instruistoj, kaj instruis ai ili lecionon de vero kaj toleremo. Mahometo estis sendita de Dio, por labori meze de popolo tiel kruela kaj ne civilizita, kiel sovaghaj bestoj. Ili posedis nenian komprenon, ili havis neniajn sentojn de amo, simpatio kaj kompato. Virinoj estis tiel degraditaj kaj malshatataj, ke viro rajtis enterigi sian filinon vivantan kaj li edzinigadis tiom da virinoj, kiuj ighadis liaj sklavinoj, kiom li volis.

Inter tiujn bestosimilajn homojn estis sendita Mahometo kun sia Dia revelacio. Li instruis la homoin, ke la idolkulto estas malbona kaj ke ili devas adori Kriston Moseon kaj la Profetojn. Sub lia influo ili farighis popolo pli klera kaj civilizita kaj levighis el la malaltaj kondichoj, en kiuj ili trovis sin. Chu tio ne estis bona farajho, inda je chia laùdo, respekto kaj amo ?

Rigardu la Evangelion de Kristo Sinjoro kaj vidu, kiel glorinda ghi estas. Tamen ech hodiaù homoj ne scipovas kompreni ghian senkomparan belon kaj misinterpretas ghiajn vortojn de sagheco.

Kristo malpermesis militon ! Kiam la dischiplo Petro, volante defendi sian Sinjoron, fortranchis la orelon de la servanto de l’chefpastro, Kristo diris al li: « Metu vian glavon en ghian ingon » ( St Joh XVIII 11 ). Tamen malgraù la rekta ordono de la Sinjoro, al kiu ili servas laùkonfese, homoj plue militas, mortigas unu alian, kaj Liaj konsiloj kaj instruoj shajnas esti tute forgesitaj.

Sed kaùze de tio ne atribuu al la Majstroj kaj Profetoj la malbonfarojn de iliaj sekvantoj. Se pastroj, instruistoj kaj popoloj vivas en mianiero kontraùa al la religioj, al kiuj ili laùkonfese apartenas, chu ghi estas kulpo de Kristo aù de la aliaj Instruistoj ?

La mahometanoj estis instruitaj kompreni, ke Jesuo venis de Dio kaj estis naskita de la Sankta Spirito, kaj ke chiuj devas Lin glori. Moseo estis profeto de Dio kaj aperigis en siaj tagoj kaj al la popolo, al kiu Li estis sendita, la Libron de Dio.

Mahometo rekonis la altan majestecon de Kristo kaj la grandecon de Moseo kaj de la Profetoj. Se nur la tuta mondo rekonus la grandecon de Mahometo kaj de chiuj chielsenditaj Instruistoj, la malpacoj kaj konfliktoj baldaù malaperus de la suprajho de la tero kaj la Regno de Dio venus en la homan mondon.

La lslamanoj gloras Kriston kaj ne estas humiligitaj per tio chi.

Kristo estis la Profeto de la kristanoj, Moseo de la hebreoj - kial la sekvantoj de chiuj el tiuj chi Profetoj ne rekonu kaj honoru ankaù la aliajn Profetojn ? Se homoj povus nur lerni la lecionon de reciproka toleremo, kompreno kaj frata amo, la unueco de la mondo estus baldaù plenumita fakto.
Baha'u'llah pasigis sian tutan vivon, instruante tiun chi lecionon de amo kaj unueco. Ni do forpushu de ni chian antaùjughon kaj netoleremon kaj klopodu per niaj tutaj koroj kaj animoj estigi interkomprenon kaj unuecon inter la kristanoj kaj la mahometanoj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >