Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La plej granda Dia dono al homo
Jhaùde, la 26-an de oktobro 1911.


La plej granda Dia dono al homo estas intelekto, aù kompreno.

Kompreno estas la povo, per kiu homo akiras scion pri diversaj regnoj de l’kreajho kaj pri diversaj statoj de l’ekzisto, kiel ankaù pri multe el tio, kio estas nevidebla.

Posedante tiun chi donon, li estas, en si mem, sumo de la antaùaj kreajhoj - li kapablas starigi kontakton kun tiuj regnoj; kaj dank' al tiu chi dono li ofte povas, per sia scienca instruiteco, iri ekster ilin per profeta antaùenrigardo.

Intelekto estas vere la plej altvalora trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco. Inter la kreitaj estajhoj sole homo posedas tiun chi mirindan povon.

Chiuj kreajhoj, antaùantaj homon, estas ligitaj per la severaj leghoj de l’naturo. La granda suno, la amasoj da steloj, la oceanoj kaj maroj, montoj, arboj kaj chiuj bestoj, grandaj aù malgrandaj - neniu el ili povas liberigi sin de la obeo al la leghoj de la naturo.

Sed homo havas liberecon, kaj, dank' al sia kompreno aù intelekto, sukcesis ekestri aù alkonformigi kelkajn el la leghoj de l’naturo al siaj propraj bezonoj. Per la potenco de sia intelekto li malkovris la rimedojn, per kiuj li ne nur trapasas grandajn kontinentojn en ekspresaj vagonaroj kaj traveturas vastajn oceanojn en shipoj, sed ankaù, kiel fisho, vojaghas sub akvo en subakvaj veturiloj, kaj, imitante birdojn, flugas tra la aero en aeroplanoj.

Homo sukcesis adapti elektron al diversai uzoj - por lumo, por movforto, por sendi komunikojn de unu fino de la tero al la alia - kaj per elektro li povas ech aùdi vochon, malproksiman je multaj mejloj !

Dank' al tiu chi donaco de kompreno aù intelekto li kapablas ankaù uzi la radiojn de la suno, por bildi homojn aù objektojn, kaj ech por kapti la formojn de malproksimaj astroj.

Ni vidas, en kiel multaj manieroj homo sukcesis fleksi la fortojn de la naturo al sia volo.

Kiel plorinde estas vidi, ke homo uzis siajn de Dio donitajn kapablojn, por konstrui batalilojn, por rompi la ordonon de Dio « Ne mortigu » kaj malrespekti la instruon de Kristo « Amu unu la alian ».

Dio donis al homo tiun chi povon, ke li ghin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun chi donacon por malkonstrui, anstataù konstrui, por maljusteco kaj tiraneco, por semi malamon, malpacon kaj detruon, por ruinigadi siajn proksimulojn, kiujn Kristo ordonis al ni ami, kiel nin mem.

Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro, por doni lumon kaj civilizacion al la popoloj, por florigi amon en chiuj chirkaù vi kaj por venigi la universalan pacon.

Studu la sciencojn, akiradu pli kaj pli da scio. Oni povas, ekster chia dubo, lerni ghis la fino de sia vivo ! Uzu vian scion chiam por bono de la aliaj; tiel malaperu milito de la suprajho de tiu chi bela tero kaj starigita estu la glora konstruajho de paco kaj konkordo. Klopodu, ke viaj altaj idealoj estu efektivigitaj en la Regno de Dio sur la tero, kiel ili estas en la chielo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >