Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La universala amo
la 24-an de oktobro 1911.


Unu hindo diris al Abdul Baha: « La celo de mia vivo estas transdoni al la mondo la revelacion de Krishno tiagrade, kiel ghi ekzistas en mi. »

Abdul Baha diris:

La revelaclo de Krishno estas la revelacio de amo. Chiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj. Chiuj konsentas, dirante, ke amo kaj bonvolo estas plej bonaj.

Amo malkashas sian realecon en faroj, ne nur en vortoj - nura vortoj estas sen rezulto. Por ke amo povu malkashi sian potencon, devas ekzisti celo, ilo, motivo !

La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrujo, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaù amo al interes-kunularo en servo. Chio tio estas manieroj kaj rimedoj, por elmontri la povon de amo. Sen tiaspecaj manieroj amo estus nevidebla, neaùdebla, nesentebla - ghenerale neesprimita, nemalkashita ! Akvo elmontras sian povon en diversaj manieroj: ghi sensoifigas, ghermigas semojn, ktp. Karbo esprimas unu el siaj ecoj en gaslumo, dum unu el la povoj de elektro montrighas en la elektra lumo. Se ekzistus nek lumgaso, nek elektro, la noktoj de la mondo estus senlumaj ! Tiel estas necese havi ilon, motivon por elaperigo de amo, celon kaj manieron de esprimo.

Ni devas trovi kielon por disvastigadi amon inter la filoj de la homaro.

Amo estas senlima, senborda, senfina ! Materiajhoj havas dimensiojn, estas limigitaj, finitaj. Oni ne povas ghuste esprimi senfinan amon per limhavaj manieroj.

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita; la ligoj de parenceco ne estas la plej fortaj teniloj. Ofte membroj de unu familio malkonsentas, ech malamas unu la alian.

La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaùzanta malamon kontraù chiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo ! Ankaù samlandanoj ne estas liberaj de malpacoj inter si.

La amo al raso estas limigita ; ekzistas chi tie certa unueco sed ghi estas nesuficha. Amo devas esti libera de limigoj.

Ami sian propran rason povas signifi malamon kontraù chiuj aliaj kaj ech popoloj de la sama raso ofte malamas unu la alian.

La politika amo estas ankaù grandparte miksita kun malamo de unu partio kontraù alia; tiu chi amo estas tre limigita kaj necerta.

La amo al interes-kunularo en servo estas simile shanghighema; ofte ekestas konkurenco, kiu kondukas al jhaluzo, kaj fine malamo ekokupas la lokon de la amo.

Antaù kelkaj jaroj Turkujo kaj Italujo estis en amika politika harmonio; nun ili militas !

Chiuj tiuj chi ligoj de amo estas malperfektaj. Estas klare, ke la limhavaj materialaj ligoj malsufichas, por ghuste esprimi la universalan amon.

La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj chi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta hornaro, kaj ghi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito. Nenia monda povo kapablas realigi la universalan amon.

Unuighu chiuj en la Dia Potenco de amo ! Chiuj penu kreski en la lumo de la Suno de l’Vero, kaj reflektante tiun brilegan amon sur chiujn homojn, iliaj koroj tiel unuighu, ke ili restadu chiam en la radieco de la senlima amo.

Memoru tiujn chi vortojn, kiujn mi diras al vi dum la mallonga tempo, kiam mi estas inter vi en Parizo. Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kushadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi levighu kaj liberigu vin de ghiaj chenoj !

La besta mondo estas sklavigita al materio - al homo Dio donis liberecon. Bestoj ne povas sendependighi de la legoj de l’naturo, dum homo povas regi ilin, char li, entenante la naturon, povas levi sin super ghin.

La potenco de la Sankta Spirito, kleriganta la homan intelekton, permesis al li malkovri la rimedojn por fleksi al sia volo multajn leghojn de la naturo. Li flugas tra la aero, vojaghas sur la maro kaj ech veturas sub la akvo.

Chio tio montras, kiel la intelekto de homo ebligis al li liberigi de la limigoj de l’naturo kaj solvi multajn ghiajn misterojn. Ghis certa grado homo rompis la chenojn de materio.

La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.

Se vi amas membron de via familio aù samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu chi amo estu en Dio kaj per Dio. Kie ajn vi trovos la kvalitojn de Dio, amu tiun personon, chu li estas el via familio, aù el alia. Vershu la lumon de la senlima amo sur chiun homan estajhon, kiun vi renkontas, chu el via lando, via raso, via politika partio, aù el iu alia nacio, koloro aù nuanco de politika opinio. La Chielo helpos vin, kiam vi laboros por tiu kunvenigo de la disshutitaj popoloj de la mondo en la ombron de la chionpova tendo de unueco.

Vi estos servantoj de Dio, kiuj loghas proksime al Li, Liaj diaj helpantoj en la servado, klopodantaj por la tuta homaro. Por la tuta homaro ! Por chiu homa estajho ! Neniam forgesu chi tion !

Ne diru, ke li estas italo, aù franco, aù amerikano, aù anglo, memoru nur, ke li estas filo de Dio, servanto de la Plej Alta, homo ! Chiuj estas homoj !  Forgesu naciecojn; chiuj estas egalaj antaù Dio !

Ne pensu pri viaj propraj limigitecoj; la helpo de Dio venos al vi. Forgesu vin mem. La Dia helpo certe venos !

Kiam vi alvokas la Favoron de Dio, atendante fortigon, via forto estos dekobligita.

Rigardu min: mi estas tiel malforta, tamen mi ricevis la forton veni al vi - mi, mizera servanto de Dio, ricevis la eblon transdoni al vi tiun chi revelacion ! Mi ne estos kun vi longe. Oni devas neniam konsideri sian propran malfortecon; la forto de la Sankta Spirito de Amo donas la povon instrui. La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super chiujn terajn pensojn, apartigi nin de chiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l’spirito, fiksi niajn okulojn sur la eterne malavara Favoro de la Chionpova, kiu plenigas niajn animojn per la kontenteco de la ghojplena servado al Lia ordono: « Amu unu la alian. »

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >