Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La Lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento
lunde, la 23-an de oktobro 1911.


Se homo trovis ghojon de la vivo en iu loko, li revenas en la saman lokon por trovi pli da ghojo. Se homo trovis oron en ruino, li revenas al la sama ruino, por plue serchi oron.

Tio chi montras la internan forton kaj naturan instinkton, kiun Dio donis al homo, kaj la potencon de la energio de la vivo, kiu ghermas en li.

Okcidento chiam ricevadis la spiritan lumigon de Oriento. La kanto de la Regno estas ekaùdita unue en Oriento, sed en Okcidento pli forta tonaro frapas la aùskultantajn orelojn.

Kristo Sinjoro aperis, kiel radieganta stelo, sur la orienta chielo, sed la lumo de Lia instruado bruis pli perfekte en Okcidento, kie Lia influo enradikighis pli firme kaj Lia afero disvastighis en pli alta grado, ol en Lia naskigholando.

La sono de la kanto de Kristo ehhighis tra chiuj landoj de la okcidenta mondo kaj enigis en la korojn de iliaj popoloj.

La popoloj de Okcidento estas firmaj, kaj la fundamento, sur kiu ili konstruas, estas rokajho; ili estas persistaj kaj ne forgesas facile.

Oriento estas kiel forta, vivplena kreskajho: kiam pluvo delikate falas sur ghin, donante al ghi nutron, kaj la suno brilas sur ghin, tiam ghi floras ghustatempe kaj donas bonajn fruktojn. Multe da tempo pasis, de kiam la Suno de l’Vero, reflektita en Kristo Sinjoro, disradiis sian lumon tra Okcidento, char la vizagho de Dio kovrighis per la pekoj kaj forgesemo de la homoj. Sed nun ree, glor' al Dio, la Sankta Spirito parolas al la mondo ! La stelaro de amo kaj sagho kaj potenco denove brilas de la Dia horizonto, por doni ghojon al chiuj, kiuj turnas la vizaghojn al la lumo de Dio. Baha'u'lhah disshiris la vualon de antaùjughoj kaj superstichoj, kiu sufokadis homajn animojn. Ni preghu al Dio, ke la spiro de la Sankta Spirito denove donu esperon kaj refreshigon al homoj, vekante en ili la deziron plenumadi la volon de Dio; ke vivighu en chiu homo la koro kaj la animo: tiel chiuj ghuos la felichon de la nova naskigho !

Tiam la homaro surmetos novan veston en la radieco de Amo de Dio, kaj estos tagigho de nova kreajho ! Tiam la Kompato de la Plej Kompatema estos vershita sur la hormaron, kaj ghi levighos al nova vivo.

Mi deziras varmege, ke vi chiuj klopodu kaj laboru por tiu glora fino; ke vi estu persistaj kaj amplenaj laborantoj en la konstruado de la nova spirita civilizacio, elektitoj de Dio, efektivigantaj kun volemo kaj ghojplena obeo Lian superegan planon !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >