Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Dio entenas chion; Li ne povas esti entenata
vendrede vespere, la 20-an de oktobro 1911.

Abdul Baha diris:

Chiutage okazas en Parizo multaj kunvenoj por diversaj celoj, por diskutadi la aferojn de politiko, komerco, edukado, arto, scienco kaj multajn aliajn.

Chiuj tiuj kunvenoj estas bonaj, sed tiu chi rondo kunighis, por turni la vizaghojn al Dio, por lerni, kiel labori plej bone por la bono de líhomaro, por esplori, kiel antaùjughoj povas esti forigitaj kaj la semo de amo semita en la homajn korojn.

Dio aprobas la motivojn de nia kunveno kaj donas al ni Sian Benon.

Ni legas en la Malnova Testamento, ke Dio diris: « Ni kreu homon laù Nia biido ». En la Evangelio Kristo diris: « Mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi. » ( St Joh XIV 11). En la Korano Dio diras: « Homo estas Mia mistero, kaj Mi estas la lia. » Baha'u'llah skribis, ke Dio diras: « Via koro estas Mia domo; sanktigu ghin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia elaperajho; preparu ghin por Mia elmontrigho. »

Chiuj tiuj sanktaj vortoj montras al ni, ke homo estas kreita laù la bildo de Dio. Tamen la esenco de Dio estas nekomprenebla por homa menso, char limhava komprenemo ne povas esti aplikita al tiu senlima Mistero. Dio entenas chion; Li ne povas esti entenata. Tio, kio entenas, estas pli granda, ol tio, kio estas entenata. La tuto estas pli granda, ol ghiaj partoj.

Aferoj, kiujn homo komprenas, ne povas esti ekster lia kompreneblo, tiel do neeble estas por homa koro kompreni la naturon de la Majesto de Dio. Nia imago povas bildi nur tion, kion ghi kapablas krei.

La povo de kompreno grade diferencas en diversaj regnoj de la kreajhoj. Neniu regno - minerala, vegetajha aù besta - kapablas kompreni ian kreajhon super si mem. Mineralo ne povas imagi la kreskopovon de vegetajho. Arbo ne povas klarigi al si la movopovon de besto, nek ghi povas kompreni, kion signifus posedi vidon, aùdon kaj flaron. Chio tio koncernas la fizikan sferon de la kreajhoj.

Homo ankaù apartenas al tiu chi sfero; sed ne estas eble por iu ajn el la malpli altaj regnoj kompreni, kio okazas en la homa menso. Besto ne povas konsciigi al si la inteligentecon de homo; ghi scias nur tion, kion ghi perceptas per siaj bestaj kapabloj, ghi povas imagi nenion abstraktan. Besto ne povas konkludi, ke la mondo estas glob-forma, ke la tero rondiras chirkaù la suno, nek la konstruon de elektra telegrafo. Tiuj chi aferoj estas eblaj nur por homo. Homo estas la plej alta verko de kreado, la plej proksima al Dio el chiuj kreajhoj.

Chiuj pli superaj regnoj estas nekompreneblaj por la pli malsuperaj; kiel do estus eble, ke, la kreito, homo, povu kompreni la Chionpovan Kreinton de chio ?

Tio, kion ni prezentas al ni, ne estas la realajho de Dio. Li, la Nekonebla, Neimagebla estas for ekster plej alta koncepto de homo.

Chiuj ekzistantaj kreajhoj dependas de la Dia Malavareco. La Dia Favoro mem donas vivon. Kiel la lumo de la suno brilas sur la tutan mondon, ankaù la Favoro de la Senfina Dio estas disvershita sur chiujn kreajhojn. Kiel la suno maturigas fruktojn sur la tero, donas vivon kaj varmon al chiuj vivaj estajhoj, tiel ankaù la Suno de l'Vero brilas sur chiujn, plenigas ilin per la fajro de Dia amo kaj kompreno.

La supereco de homo super la resto de la kreita mondo estas videbla ankaù en tio, ke homo havas animon, en kiu loghas la Dia Spirito; la animoj de la pli malaltaj kreajhoj estas malpli altaj en sia esenco.

Estas do nenia dubo, ke el chiuj kreitaj estajhoj homo estas plej proksima al la Naturo de Dio, kaj pro tio li ricevas pli grandan parton de la Dia Malavareco.

La minerala regno posedas la povon de ekzistado. Vegetajho havas la povon de ekzistado kaj kreskado. Besto krom la ekzistado kaj kreskado, havas la eblon de movo kaj kapablon de la uzado de la sentoj. En la homa regno ni trovas chiujn kvalitojn de la malsuperaj mondoj kaj multe pli krom ili. Homo estas la sumo de chiuj antaùaj kreajhoj, char li entenas ilin chiujn.

Al homo estas donita la speciala donaco, intelekto, per kiu li povas ricevadi pli grandan parton de la Dia Lumo. Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio.

Kristo Sinjoro diris: « Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron » - Dion, elmontrighantan en la homo.

La Suno ne forlasas sian lokon en la chielo kaj ne malsuprenvenas en la spegulon, char irado supren kaj malsupren, venado kaj forirado ne apartenas al la Senfina ; tio estas ecoj de limhavaj estajhoj. En Elmontranto de Dio, la perfekte polurita spegulo videbligas la proprecoj de Dio en tia formo, kian homo kapablas kompreni.

Tio chi estas tiel simpla, ke chiu povas ghin kompreni kaj tion, kion ni kapablas kompreni, ni devas nepre akcepti.

Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, char Li estas senlime justa por Siaj infanoj.

Tiu chi ekzemplo estas tamen tiel logika, ke facile povas ghin ekkompreni chiu menso, kiu volas dedichi al ghi sian konsideron.

Ke chiu el vi ighu brilanta lampo, kies flamo estas la Amo de Dio ! Ke viaj koroj ardu per la radivarmo de unueco ! Ke viaj okuloj estu lumigitaj per la brilego de la Suno de l'Vero !

La urbo Parizo estas tre bela. Malfacile estus trovi en la nuna mondo urbon pli civilizitan kaj pli progresintan en chiuj materialal aranghoj. Sed la spirita lumo ne brilas super ghi de longa tempo : ghia spirita progreso estas malproksime malantaù ghia materiala civilizacio. Necesa estas supera forto por veki ghin al la realeco de líspirita Vero, por enspiri la spiron de vivo en ghian dormantan animon. Vi chiuj devas unuighi, por per la komuna laboro stimuli ghin, revivigi la animon de ghia popolo per la helpo de tiu Supera Forto.

Kiam malbonfarto estas negrava, malforta kuracilo sufichas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto farighas terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon.  Estas arboj, kiuj floras kaj donas fruktojn en malvarma klimato, estas ankaù aliaj, kiuj bezonas plej varmajn radiojn de la suno por atingi la perfektan maturecon. Parizo estas unu el tiuj urboj, por kies spirita disvolvigho bezona estas grandega flamanta Suno de la Sankta Povo de Dio.

Mi postulas de vi chiuj, de chiu el vi aparte, ke vi bone sekvu la lumon de la Vero en la sanktaj instruoj, kaj Dio fortigos vin per Sia Sankta Spirito tiel, ke vi povos venki la malfacilajhojn kaj detrui la antaùjughojn, kiuj kaùzas disecon kaj malamon inter la popoloj.

Viaj koroj plenighu per granda Amo de Dio, kiu estu sentebla por chiuj; char chiu homo estas servanto de Dio kaj chiu rajtas partopreni en la Dia Malavareco.

Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco.

Se vi estos fidelaj al via granda tasko, neflankigante sekvantaj la sanktan lumon de la Vero, la benita tago de la universala frateco matenighos super tiu chi bela urbo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >