Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Dio estas granda kaj kompatema kuracisto, kiu sola donas veran kuracon
la 19-an de oktobro 1911.


Chiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaùzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ghi estas spirita, oni bezonas la spiritan.

Se estas kun ni la chiela beno, kiam ni estas kuracataj, nur tiam ni povas ighi ree sanaj, char la kuracilo estas nur ekstera kaj videbla rimedo, pere de kiu ni ricevas la kuracon el la chielo. La kuracado de la korpo nenion valorus, se la spirito ne estus kuracata. Chio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ghui sanon !

Ekzistis multaj homoj, kiuj fine mortis ghuste pro tiu sama malsano, al kiuj ili dedichis specialajn studojn. Ekzemple Aristotelo, kiu speciale studis la digestadon, mortis pro malsano de la stomako. Aviseu' estis korspecialisto, sed li mortis pro malsano de la koro. Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.

Chiuj kreitoj dependas de Dio, kiel ajn granda povas shajni ilia scienco, povo kaj sendependeco.

Rigardu la potencajn reghojn de la tero : ili havas en la mondo chiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj che iliaj pordegoj.

Rigardu ankaù la bestojn - kiel senhelpaj ili estas malgraù sia shajna forto ! Char elefanto, la pli granda el la bestoj, estas maltrankviligata de muso, kaj leono ne povas defendi sin kontraù incitado de vermo. Ech homo, la plej alta formo el chiuj kreitaj estajhoj, bezonas, por vivi, multajn aferojn ; unue li bezonas aeron, kaj estante senigita de ghi, mortas dum kelkaj minutoj. Li dependas ankaù de posedo de akvo, nutrajho, vesto, varmo kaj de multaj aliaj objektoj. De chiuj flankoj li estas chirkaùata de dangheroj kaj malfacilajhoj, al kiuj lia fizika korpo sola ne povas kontraùstari. Se oni rigardas la mondon chirkaù si, oni vidas, kiel chiuj kreitajhoj estas ligitaj depende kaj sklave per la fortoj de l'naturo.

Sole homo, dank' al sia spirita povo, kapablas elliberighi, flugi super la mondon de materio kaj fari ghin sia servanto.

Sen la helpo de Dio homo estus egala al la pereemaj bestoj, sed Dio donacis al li tiun mirindan forton, ke li chiam povu rigardi supren kaj ricevadi, inter aliaj donacoj, kuracon de Lia Dia Malavareco.

Ve tamen ! homoj ne estas dankaj por tiu plejsupera bono, sed dormas la dormon de senzorgeco, senatentaj al la granda favoro, kiun Dio elmontris al ili, turnante la vizaghojn for de la lumo kaj irante plue sian volon en mallumo.

Mia plej varma pregho estas, ke vi ne similu al tiuj, sed kontraùe, havu la vizaghojn persiste turnitajn al la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torchoj en mallumaj lokoj de vivo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >