Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La potenco kaj valoro de penso dependas de ghia elmontrigho en ago
la 18-an de oktobro 1911.


La realajho de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super chiuj kreitajhoj.

Se la penso de homo estas senchese turnita al la chielaj aferoj, tiam li farighas sanktanima; se kontraùe, lia penso ne flugas chielen, sed direktas sin malsupren, por koncentrighi sur aferoj de tiu chi mondo, li farighas chiam pli materiema, ghis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.

Oni povas dividi pensojn en du klasojn :
1. Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive al la mondo de pensoj
2. Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.

Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ghia elmontrigho en faroj.  Pensoj de filozofoj povas tamen en la mondo de progreso kaj evoluado enkorpighi en agojn de aliaj homoj, se ech ili mem ne povas aù ne volas elmontri siajn grandajn idealojn en la propra vivo. Al tiu chi klaso apartenas la plimulto da filozofoj, kies instruoj alte superas iliajn proprajn agojn. Tio chi estas la diferenco inter la filozofoj, kiuj estas spiritai instruantoj, kaj tiaj, kiuj estas nur filozofoj : la spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla. Kiam ni trovas filozofon, emfaze glorantan la signifon kaj grandecon de justeco, kaj samtempe kuraghigantan rabeman monarhhon al premado kaj tiraneco, ni tuj komprenas, ke li apartenas al la unua klaso : char li pensas chielajn pensojn, sed ne praktikas la konformajn al ili chielajn virtojn.

Tiu stato estas neebla rilate al la spiritaj filozofoj, char ili chiam esprimas siajn altajn kaj noblajn pensojn per agoj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >