Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La devo de afableco kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj
la 16-an kaj 17-an de oktobro 1911.


Kiam homo turnas la vizaghon al Dio, li trovas chie la sunbrilon. Chiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu, ke la formoj de konveneco shajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaù vi suspektus ilin malbonfarantoj, shtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias, ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatigho kun tiaj, eble nedezirindaj personoj.

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, chu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Chinujo aù el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informighu, kie ili loghas, demandu, chu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli felicha.

Tiel, se ech tio, kion vi komence suspektis, montrighus vera, estu, malgraù chio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili farighi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj ?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Bahá’u’lláh, la instruon pri bonkoreco al chiuj nacioj. Ne kontentighadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al chiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimighintaj al tio. Al orientanoj tia sintenado shajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraùe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aù alian fremdulon parolu al li, kiel al amiko ; se li shajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ; se li estas malgaja - ghojigu lin, se malricha - helpu lin, se premita - savu lin, se malfelicha - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras chiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daùras en la mondo ghuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataùus la vortojn, la malfelicho de la mondo baldaù sanghus sin en felichon.

Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.

Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ghin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.

Se mi amas vin, mi ne bezonas senchese paroli pri mia amo - vi scios pri ghi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaù scios tion kaj ne kredos al mi, se mi ech milfoje dirus, ke mi vin amas.

Kelkaj homoj multe parolas pri boneco, malshparante belajn vortojn, char ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn ; ili serchas famon en la mondo.  Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj agoj.

La infanoj de Dio plenumas siajn farojn sen fanfaronado, obeante Liajn leghojn. Mi esperas, ke vi chiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senchese, ghis justeco regos en chiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

Jen estas tio, kion postulas de vi la alproksimigho al Dio, jen estas tio, kion mi atendas de vi.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >