Reveno al BEL.

BAHAA LITERATURO EN ESPERANTO


La chi-sube donita listo entenas la plej gravan kaj la plej multan en Esperanto aperintan bahaan literaturon. Ghi estas aranghita lau la eldonjaro, tamen ne estas kompleta. Precipe mankas etaj broshuroj kaj faldfolioj k.s., kiuj kelknombre aperis. Ankaù estas la bibliografiaj indikoj precipe pri la fruaj eldonajhoj ofte mankozaj.

La per * signitaj titoloj estas aktuale haveblaj che unu el la esperantaj libroservoj :
ekzemple tiu de UEA en Rotterdamo : uea@inter.nl.net   /   http://www.uea.org
au che: Bahá'í-Verlag, Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim, Germanio ( fakse: +49-(0)6192-992999; e-poshte: info@bahai-verlag.de  /   http://www.bahai-verlag.de ) .

La historio de la bahaj’a movado, de Sidney Sprague, London, 1907, 24 p.

Religio kaj scienco lau la lumo de la bahaja rivelajho, de John E. Esslemont, eld. Hildner, London, 1919, 28 p.

Baha'u'llah kaj Lia Misio, de John E. Esslemont, Esperanto-Komitato de la Bahaa movado n:o 2, Hamburgo 1922, 22 p.

La Nova Tago - Internacaia Bahaa Esperanto Gazeto, publikigita kvaronjare inter 1925 kaj 1936 de "la Esperanto-komitato de la Baha'i-movado Hamburg" resp. "La Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek" kaj poste "La Bahaa Esperanto-Eldonejo Weinheim" resp. "Bahaa Esperanto-Eldonejo 'La Nova Tago'"

Historio, instruoj kaj valoro de Baha'i-Movado, de Hermann Großmann, Esperanto-komitato de la Baha'i-Movado Hamburg, 1925; 8 paghoj

La bahaa revelacio, trad. Bahaa Esperanto-Eldonejo, Wandsbek, 1926, 16 p.

9 - Kompilajho de bahaaj vortoj (aperis en la dudekaj jaroj)

Bahaaj Pruvoj de Vivo post Morto, de Martha L. Root (propre eldonita UK-prelego; aperis en la dudekaj jaroj)

La esenco de l' Bahaismo, de Hermann Grossmann (aperis en la dudekaj jaroj)

Bahaismo kaj politiko, de Ernst Kliemke (propre eldonita artikolo de la tiama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio el La Nova Tago IV-4 p. 37 k.s.; aperis en la dudekaj jaroj)

Kashitaj Vortoj de Bahá'u'lláh, trad. el la persa originalo de J.E. Esslemont kaj L. Hakim, Bahaa Esperanto-eldonejo, Wandsbek, ch. 1935, 39 p.

Bahá'u'lláh kaj la nova epoko* de J.E. Esslemont, trad. Lidia Zamenhof, unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago", 1930; dua, ghisdatigita eldono: Bahaa Esperanto-Ligo, 1978; 324 p. (la plej grava kaj plej disvastighinta enkonduko en Bahaismon)

Homo, Dio, Profeto, de Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo, Weinheim, 1931 (propra eldono de parolado farita okaze de la bahaa fak-kunveno dum la XXII-a Universala Esperanto-Kongreso en Oxford, la 8-an de augusto 1930)

La Bahaa Revelacio, 17 paghoj (esperanta traduko de broshuro eldonita en Usono - probable el la tridekaj jaroj)

La Mondreligio, de Shoghi Effendi, 8 paghoj (skizo de la celoj, instruoj kaj historio de Bahaismo de ghia "Gardanto"; esperanta traduko, probable de Lidia Zamenhof; aperis probable en la tridekaj jaroj)

Parizaj Paroladoj de 'Abdu'l-Bahá *; trad. Lidja Zamenhof, Bern, 1978; represo de la eldono de Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago", Weinheim, 1932; 110 paghoj, (la bazaj principoj kaj instruoj de Bahaismo kiel ilin prezentis 'Abdu'l-Bahá en Parizo en 1911)

Bahaaj Informoj, bulteno eldonita de Internacia Bahaa Oficejo, Ghenevo, de 1947 ghis 1949 (entute 14 numeroj)

Bahaismo - la religio de Paco, de Lidja Zamenhof; Bahaa Esperanto Komitato, Neckargemünd apud Heidelberg, 1959; 8 paghoj (reaperigo de la samtitola artikolo de Lidia Zamenhof el "La Nova Tago" - julio 1931; represo far Imprenta Gutenberg, La Laguna de Tenerife, aperis en 1966)

Mesagho de 'Abdu'l-Bahá, Bahá'í-Verlag, 1964; 15 paghoj (esperanta traduko de ampleksa letero de la 17a de decembro 1919 de 'Abdu'l-Bahá al la Centra Organizo por Daura Paco, Den Haag, Nederlando)

Kio estas la Bahaa Religio, de Hermann Grossmann, Bahá'í-Verlag, 1969; 60 paghoj (konciza superrigardo pri la fundamentaj trajtoj de la Bahaa Religio kaj ghiaj instruoj)

Komunio kun Dio, Bahaaj Preghoj, Bahaa Esperanto-Ligo, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette Ill. Usono, 1973, 22 paghoj (kolekto de kelkaj bahaaj preghoj)

Unueco kaj Universala Lingvo, de Johano Dale, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1976; 29 paghoj (lingvopolitikaj rezonadoj de la autoro surbaze de bahaaj principoj)

Bahaaj Respondoj, el la hispana trad. P.A. Cardoso, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1977; 30 paghoj (bazaj informoj pri Bahaismo kaj BEL)

Bahá'í: La Mondkredo por la Nuntempa Homaro, de Arthur L. Dahl, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, repr. 1981; 22 paghoj (prezento de Bahaismo kiel respondanta al aktualaj problemoj)

La Kashitaj Vortoj de Bahá'u'lláh *; trad. E. Rodriguez Ontario, Fortaleza-Ceará Brazilo, 1981, 56 paghoj, (moralaj aforismoj reprezentantaj la esencon de religio, revelaciitaj de Bahá'u'lláh)

La Promeso de Malarmado kaj Paco; Bahaa Esperanto-Ligo, 1983; 11 paghoj (traduko de deklaro de Bahaa Internacia Komunumo, la bahaa NRO che UN, de junio 1982)

La Promeso de Monda Paco, Bahaa Esperanto-Ligo, 1986; 21 paghoj; (mesagho de 1985 de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo okaze de la Internacia Jaro de Paco)

Koresponda Kurso *; Bahaa Esperanto-Ligo, 1986, 64 paghoj (21-leciona kurso pri Bahaismo kun respondfolioj)

La Bahaa Religio - Vojo al la Paco *; Bahá'í-Verlag Hofheim-Langenhain, 1987; 16 paghoj (multkolora ilustrita broshuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon de la bahaa komunumo)

Turnopunkto al Tutmonda Socio, de Ingo Hofmann, Bahá'í-Verlag, Hofheim-Langenhain, 1988, 10 pagxoj (tezoj pri Bahaa Koncepto)

La Bahaa Religio, de Heinz-Dieter Maas, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1987; 31 paghoj (konciza priskribo de la chefaj instruoj de Bahaismo kaj ghiaj rilatoj al Esperanto)

La Bahaa Kredo*; Internacia Bahaa Komunumo, Bahá'í Publishing Trust UK, 1989; 16 paghoj (multkolora ilustrita broshuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon de la bahaa komunumo)

Bahá'u'lláh *; Bahaa Esperanto-Ligo, Belvaux, 1992; 60 paghoj, (deklaro de Bahaa Internacia Komunumo aperinta okaze de la centa datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh en 1992; enkonduko en la vivon kaj instruojn de Bahá'u'lláh kun multaj citajhoj el Liaj skriboj)

La Nekredebla Paradokso. The Incredible Paradox, de Vinson Brown, dulingva angla-esperanta (E-traduko de D. Evans); Naturegraph Publishers, Happy Camp, 1992; 63 paghoj (sciencista sinteno rilate religiajn demandojn kaj prezenton de Bahaismo)

Preghoj *; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1992; 70 paghoj, (kompilajho de ch. 50 bahaaj preghoj revelaciitaj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá)

Perloj de l' Sagho el la Skriboj de Bahá'u'lláh *; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1994, 56 paghoj, (kompilajho el la skriboj de Bahá'u'lláh kovranta plej vastan gamon da temoj)

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >