Reveno al BEL.

KIEL MI EKKREDIS
de Eric Coffinet el Francio.


Mi naskighis en 1957 che familio, kiu sincere kredis je Jesuo-Kristo sed ne observis kulton, kaj oni edukis min laù firma tradicio kristana : bapton, katekismon, komunion, konfirmacion, edzighon mi plenumis laù la romkatolika ritaro... Kvankam mi shajnis (chu tro ?) "bona dischiplo", mi chiam sentis min fremda en tiu mondo kaj ribelema kontraù ghia hipokriteco. Tiom da foje mi revis, ke mi estis vivanta dum la epoko de Jesuo-Kristo por Lin agnoski, Lin sekvi, kaj sperti la purecon de la jhus naskita kristanismo...

Mi elektis la medicinon kiel profesion char ghi estas la vojkruco de scienco kaj de humanismo, kie eblas havi ambaù piedojn sur la tero kaj kapon meze de la steloj kun koro chiam vivoplena. Ekster malamo kaj perfido de la homaj aferoj, mi provas "foje resanigi, ofte helpi sed chiam konsoli" miajn suferantajn homofratojn.

Plej fore kiel eble mi memoras mian pasintecon, chiam allogis min Dio. Mi ech projektis farighi monahho aù pastro, sed mi rezignis char mi rapide ekkonsciis, ke mi ne eltenos la limigojn truditajn de la eklezio romkatolika, kies ritojn kaj dogmojn mi estis pli kaj pli pridubanta. Tiam mi serchis Dion kie ajn mi esperis trovi Lin, kaj chie mi vidis Lian lumon sen kompreni kial chion oni rajtas fari kaj pravigi pro Lia nomo : kiu pravas ? kie estas la vero ? Dum la plej mallumaj kaj malesperaj tempoj de mia vivo chiam vigligis min la espero, ke iam mi trovos tiun Lumon ekviditan dum miaj songhoj.

Je iu tago de la sankta jaro 149a de la Baha-a Erao (1992-1993) mi eniris en la baha-an centron de la franca urbo Nico, same kiel mi faris en multajn aliajn preghejojn aù religiajn kunvenojn, kiujn mi vizitadis dum tiuj jaroj da spiritaj vagado kaj serchado. Kaj same kiel en miaj songhoj, mi tie ekvidis la "Libron de Certeco" verkitan de Bahà'u'llàh. Ghi estis kvazaù la katalizilo de la sekreta alkemio bolanta en mi, la ero ebliganta ordigi mian puzlon, la shlosilo por malkovri la dian planon. Oficiale deklari min baha-ano estis la simpla agnosko pri tio, kio mi estis jam delonge sed kion mi ne sukcesis nomi. Mi, kiu sopiradis esti kristano dum la 2a jarcento post la alveno de Jesuo-Kristo por Lin servi kaj anonci Lian Evangelion, subite farighis baha-ano de la 2a jarcento post la reveno de Kristo, servante Bahà'u'llàh-on kaj provante diskonigi Lian Bonan Novajhon ! Kiu estus anoncinta tion al mi, tiun mi certe estus taksinta kiel frenezulon ! ...

Ofte oni demandas min pri kia frenezo instigis min al "malkonfeso de mia prapatra kredo kaj aligho al islama sekto" ? Mi chiam respondas, ke ghi similas al tiu de la unuaj kristanoj sekvintaj Jesuon, kies mesagho estis skandalo laù la judoj kaj frenezo laù la grekoj. Mi opinias, ke baha-anighinte mi ne malkonfesis mian kredon je Jesuo-Kristo sed male plenumis ghian promeson, same kiel la apostoloj kristanighintaj plenumis tiun de la Malnova Alianco. La Baha-a Kredo estas por mi lumo kaj vorto diaj por revivigi nian mondon. Ghi estas nek juda, nek kristana, nek islama sed trans la vualoj de la nomoj ambaù eterna pro sia koncepto pri la homo kaj revolucia pro sia koncepto pri la homaro.

Eric COFFINET (Erik Kofine)


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >