Reveno al BEL.

KIEL MI EKKREDIS
de Bernhard Westerhoff el Germanio


Kreskis mi en kampara familio romkatolika. Religio estis grava parto de la chiutaga vivo, esenca trajto de la vilagha kulturo. Junule mi tamen konstatis ke chio estis eksterajho - shelo sen kerno. Almenaù tiel sentiÃghis la afero al mi. Aldonighis la konsciigho pri la malperfektoj kaj ech pekoj de la eklezio. Rezultis perdo de ajna kredo je io transcenda kaj plena retirigho de la eklezio. Kaj tio malgraù la tiel kaùzitaj severaj konfliktoj kun la gepatroj. Ja volis mi sinceron.

La mondpercepto ateista tamen povis kontentigi ne longe. Ke hedonisma materialismo estas kruda memtrompo, tio jam frue klaris. Kaj racia humanismo lasis ian vakuon enkoran. Altiris hinduismaj kaj budhismaj promesoj pri ilumigho kaj nirvano atingebla rezulte de profunda meditado. Provadis mi diverse kaj dume esploradis la propran internon. Da seniluziighoj estis multaj, la interna vakuo daùre grandighis - memestimo kaj interhoma rilatkapablo grandparte perdighis. Pli kaj pli firme establighis sento de kompleta kateniteco en strukturoj rezultighintaj el la biografiaj hazardoj. Emocie sidis mi en malvasta kagho senluma - kaj neniel scieblis chu ekster ghi helo ekzistus.

Dume konatighis mi kun bahaanoj. Ne daùris longe ghis firmighis konvinkigho ke jen instruoj nesupereblaj : tiom profundaj, adekvataj kaj kompletaj. Nova mondpercepto kiu faris chion klara. Jen ordo perfekta, vere altira; konkludo : se religio, nur tiu chi. Kaj tio ech malgraù la rapida konstato ke la adeptoj de Bahá'u'lláh plejparte sin trovas nur je la eko de l'vojo elektita. Sed kial devojighi pro homaj malperfektoj ? Ja serchis mi la esencon.

Sed ghuste ghi, la kerno, la respondo el la mondo transcenda - kiel ghin trovi sen konvinko ke entute ghi ekzistas ? La providenco min kondukis al arangho en kiu rakontis bahaanino irana, kiu sukcesis fughi el la lando dum daùris tie la kruelaj persekutadoj de shiaj samkredanoj far la reghimo islame fundamentisma (mi tamen forte malemas konsideri islamanoj tiujn, kiuj arogas esti la sole veraj adeptoj de l'profeto Mahometo, sed en Ties sankta nomo senhonte torturas kaj murdas). Rakontis shi pri homoj kiuj sur la sojlo de l'ekzekuto ekzalte ghojkantis, pri homoj certaj pri la paradizo, pri la vera hejmo transcenda. La morton ili ne timas sed ghoje bonvenigas. Chu ili chiuj stultegas, mem sin trompas ? Aù chu vere eblas ?

Almenaù provi mi volas - jen la decido hejmenvoja. Pri la vojo irenda ne estis dubo : preghi. « La kernon de religia kredo konsistigas mistika percepto, kiu unuigas la homon kun Dio. Tiu chi stato de spirita konekto atingeblas kaj konserveblas pere de meditado kaj preghado … Por kredanto ne sufichas akcepti kaj sekvi la instruojn. Li devas krome evoluigi en si spiritecon, kaj tio chefe fareblas pere de preghado. » Chi citajhon malkovris mi nur pli poste; tamen, jen kion klare mi konsciis. Neniel povas sufichi ia intelekta konvinko. Bezonatas vera interna konfirmo.

Sed ja ankoraù mi ne povis kredi. Kiel do eki vojon sen scii chu celo entute estas ? « La vojo jam estas la celo ». Ankaù tion mi poste lernis. Do, malgraù chiaj duboj mi devigis min chiutage preghi. Kaj fakte post iom da tempo tio ja havis efikon. Mi estas konvinkita ke tiu efiko venis char sincere mi serchis, mi vere volis scii kaj sincere petis Dion je konfirmo. Ne estis ia grandioza iluminigho kiu venis al mi. Sed estis vera interna konfirmo. Tre malforta komence, tamen suficha por certighi ke la vivo estas pli ol fizika estado etendighanta de nasko al morto, ke esence vivi estas spirita afero, ke estas la animo senmorta, survoja al la mondo transcenda.

La kagho ricevis fendon, tre etan, tamen fendon tra kiu jen kaj jen enpenetris lumradio. Proprasperte mi eksciis ke ja tiu kagho ne estas jam chio, ke ekster ghi brile helas. Necesos sincera penado, sed estas la shanco iom post iom pligrandigi tiun fendon kaj iam atingi veran liberighon : « Nur kiam la lampo de serchado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigho kaj ekstazo eklumas en la koro de la serchanto kaj la brizo de Lia [t.e. la Dia] korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispelighos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido levighos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ghojigan mesaghon de la Spirito, brile kiel la aùroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elvershoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serchanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso ». (Bahá'u'lláh)

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >