Reveno al BEL.

BAHAA ESPERANTO-LIGO (B.E.L.)
 

Antaùparolo

La fondigho de BEL

Unuaj aktivecoj

Malfaciloj, aspiroj kaj atingoj

Nova etapo post la UK-oj en Pekino kaj Varsovio

BEL aktuale


Antaùparolo

En la dudekaj kaj tridekaj jaroj estis precipe individuoj kiel Martha Root, Lidia Zamenhof kaj Hermann Grossmann, la fondinto de la bahaa Esperanto-gazeto kaj -eldonejo "La Nova Tago", kiuj organizis la reprezentighon de Bahaismo en la Esperanto-movado. Post la Dua Mondmilito mallonge tion klopodis fari la Gheneva oficejo de la Bahaa Internacia Komunumo. Sed dum la kvidekaj kaj sesdekaj jaroj daùris tia agado denove per precipe la engaghigho de individuoj kiel Adelbert Mühlschlegel kaj Roan Orloff-Stone. Por doni pli firman bazon al tiu agado estis nur konsekvence ke fondighis komence de sepdekaj jaroj Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu tamen radikas en la longtradiciaj rilatoj inter bahaanoj kaj esperantistoj.

Reveno al la Komenco


La fondigho de BEL

Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj levighis jam komence de la sesdekaj jaroj kaj precipe antaù la 1966-a UK en Budapeshto. Tiuj chi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mühlschlegel, sed restis sen konkretaj rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paùlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo farighis projekto, kiu relative rapide jam realighis.

Per letero de julio 1971 Cardoso skribis, tiam nome de kaj kiel sekretario de la bahaa Loka Spirita Asembleo de Fortaleza, Brazilo, ke "ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion". Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj. Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo (8), Hindio (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ghuste tiuj personoj. Sed estis almetita krome ankoraù listo de pliaj 47 adresoj en 13 landoj, preskaù la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone. Krome Cardoso komencis verki sub la nomo "Komuna Bahaa Letero" cirkuleron, kiu poste farighis la unua organo de la Ligo.

Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naù partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ghi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. La Universala Domo de Justeco, post konsulto de la "Mano de la Afero de Dio" Adelbert Mühlschlegel, kiu estis laù la Universala Domo de Justeco "entuziasma" pri tiu propono, donis sian aprobon per letero datita per la 19a de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa Epoko): jen la naskighdato de Bahaa Esperanto-Ligo.

Per la 5a n-ro (aprilo 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaù jam estis dissenditaj alighiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.

Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj spiritaj asembleoj (chiu membro vochdonis por naù nomoj el chiuj membroj sen kandidatighoj). Per aparta letero de la 30a de julio (kiu tamen portas nur la daton laù la bahaa kalendaro: 18an de Kalemat' 130) estis diskonigita la rezulto de tiu elekto, en kiu vochdonis 30 personoj: s-ro Paulo Amorim Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh (Israelo [Bahaa Mondcentro]), s-ro Adelbert Mühlschlegel (Svisio), s-ro Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C. Gupta (Hindio), s-ro Chagzin Kim (Koreio), s-ino Leonora Stirling Armstrong (Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.

Per n-ro 9 (novembro 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis informite, ke "BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Argentinio 1, Aùstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3, Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio 2, Svisio 1, Usono 27."

Kaj en la sekva 10a n-ro (januaro 1974) estis anoncita: "Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mühlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Izraelio, Sekretario: Paulo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Portugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo." Krome estis anoncite, ke laù pli frua decido chiuj tiuj membrighintaj ghis la formigho de tiu unua estraro aùtomate farighus fondaj membroj de BEL; estis 80 membroj en 17 landoj.

Reveno al la Komenco


Unuaj aktivecoj

La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz. la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro (aldone al la 15a n-ro de "Komuna Bahaa Letero" de majo 1975 trovighis kalendaro, lau kiu eblis paralele uzi la bahaan kaj la gregorian kalendarojn). Ankaù la Ligo submetis al UEA peton farighi kunlaboranta faka asocio (kiu efektivighis la sekvan jaron dum la UK).

Malgraù chiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiche malfacilaj. Precipe pro la disjhetiteco de ne nur la membraro sed ankaù la estraranoj la agado limighis al tiu de unuopuloj kaj multo koncentrighis che la sekretario. La unua estis P.A. Cardoso, Brazilo. Apud li plej grava por la disvolvigho de la Ligo estis Roan Orloff-Stone, Usono, kiu partoprenis chiujn UK-ojn inter 1976 kaj 1988. La Ligo tiel povis helpe de tiu ghia motoro kaj kelkaj kromaj membroj kutime reprezenti Bahaismon che la UK-j.

En 1976 BEL faris provon revivigi "La Nova Tago". Kun la tempindiko "Splendoro 133" (marto 1976) aperis la unua, seppagha numero, en kiu klarigatas ke la BEL-anoj en Fortaleza lanchis ghin "en sia Nova Fazo" kiel oficialan organon de BEL direktitan ankaù al la ghenerala esperantistaro. Pliaj numeroj tamen ne aperis. Sed daùris iom ankoraù la komence unupagha kaj ek de la 12a numero dupagha "Komuna Bahaa Letero", de kiu probable aperis entute 20 numeroj. Sekvis ghin du numeroj de t.n. "Bahaaj Noticoj", kiujn evidente ankaù Cardoso redaktis.

Same kiel antaùe Cardoso, la lin en 1976 sekvanta sekretario, John T. Dale, Usono, signife difinis la trajtojn de la Ligo. Per multaj elanoj li kontribuis ideojn pri la plua evoluado de la Ligo kaj iniciatis kelkajn, chefe eldonajn projektojn. Ankaù li transprenis la redaktadon de la bulteno de la Ligo, al kiu li donis la nomon "BELmonda Letero" (kiu ghis hodiaù restis krom farighinte en 1994 "La BELmonda Letero"), sed konservis la nombradon de ties antaùintoj, tiel ke la unua numero farighis la 23a ! Tiu aperis probable (klara indiko mankas) en aprilo 1978, do preskaù jaron post la lasta "Komuna Bahaa Letero".

Aperis post tiu unua, kvarpagha numero tamen nur ankoraù du numeroj, ambaù sen tempindiko sed probable en 1979, sub la redaktado de Dale. N-ro 24 estis 16-pagha kaj n-ro 25 ech 60-pagha. Tiu chi lasta inkluzivis tradukojn de novajh-artikoloj sciencaj kaj pri la Unuighintaj Nacioj, originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozajhojn, tradukojn de preghoj kaj meditajhoj de Bahá'u'lláh, raportojn de diversaj personoj, radio-programan skripton pri la Kredo, artikolon pri la institucio de la Mashriqu'l- Adhkár (pr.: mashrekol'-askar'; bahaa preghejo), leterojn al la redaktisto, anoncojn pri novaj eldonajhoj, kaj ilustrajhojn.

Reveno al la Komenco


Malfaciloj, aspiroj kaj atingoj

La Ligo daùre suferis pro la disjhetiteco de la membraro kaj tio ke ech la estraranoj la plej multajn anojn tute ne konis persone. En 1979 oni devis ankaù chesigi kontakton kun la bahaaj esperantistoj en Irano (sur la balotlisto en 1976 estis 16 irananoj), kiuj, post la t.n. "islama revolucio" en tiu jaro, estus endangherigitaj per korespondado kun la Okcidento.

Unu el la chefaj taskoj, kiujn donis al si John Dale kiel sekretario de BEL "estis korekti la oftegajn miskomprenojn inter la bahaanoj mem pri Esperanto". Li trovis, ke la plej multaj bahaanoj favoris aù la anglan kiel estontan mondlingvon aù, malgraù ke eble favoraj al Esperanto, ne emis ghin lerni kaj uzi antaù ol la Universala Domo de Justeco rekte petus tion. "Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn:
(1) Kompilajhon de la Bahaaj Skribajhoj pri Esperanto kaj la lingva problemo. ...
(2) Kolekti diversajn historiajn bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj bahaaj tekstoj. ...
(3) Krei informfoliojn kaj bazajn dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al la disvastigo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj."

La reeldono en 1978 de la reviziita, ampleksigita kaj apendicita jam far Martha Root iniciatita kaj far Lidia Zamenhof plenumita traduko de "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko" de John E. Esslemont, la plej grava kaj plej disvastighinta enkonduko al Bahaismo, estis certe unu el plej grandaj atingoj de tiu periodo.

Krome estis eldonitaj en 1976 trilingve (protugale, hispane kaj esperante; ghi ankaù aperis en sia angla originalo) la broshuro "Unueco kaj universala lingvo" verkita de Dale, en 1977 la broshuro "Bahaaj Respondoj" kaj en 1981 "La Kashitaj Vortoj", unu el la centraj verkoj de Bahá'u'lláh.

En 1979 Dale sendis leteron kun ekzemplero de BELmonda Letero al chiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj en la mondo por anonci al tiuj la ekziston de BEL kaj komenci kunlaboron kun naciaj grupoj. Dale ankaù skribis leteron al la Universala Domo de Justeco petante ke ghi "konsideru la dumtempan, eksperimentan adopton de Esperanto en iu maniero por pli forte instigi al la Bahaanoj lerni la lingvon."

Similon jam pli frue estis farinta Cardoso. Sed tiuj klopodoj restis senfruktaj. La Universala Domo de Justeco konservis sian politikon ne entrepreni ian oficialan, ech se nur "eksperimentan" enkondukon de Esperanto ene de la bahaanaro emfazante, ke kion bahaanoj subtenu estas pli la principo de internacia helpa lingvo ol iun ajn konkretan lingvon - malgraù chian favoron donitan al Esperanto. Cardoso shajne iom post iom seniluziighis per la senfrukteco de siaj tiurilataj esperoj kaj kelkajn jarojn poste forlasis la Kredon ( la trian estraron de 1980 li tamen servis ankoraù kiel prezidanto).

Reveno al la Komenco


Nova etapo post la UK-oj en Pekino kaj Varsovio

Ek de la dua duono de la okdekaj jaroj, kiam la agadcentra torcho pli kaj pli transiris de Ameriko al okcidenta Eùropo, precipe Germanio, la Ligo spertis signifan antaùenpushon. Tion multe helpis, ke tiutempe Esperanto ene de la bahaa komunumo akiris la reputacion de "enirbileto" al la landoj malantaù la t.n. "fera kurteno", kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri. Tiurilate grave rolis la UK 1986 en Pekino, kiun partoprenis pli ol deko da BELanoj el preskaù sammulte da landoj, kaj la jubilea UK 1987 en Varsovio, kiun partoprenis la probable plej multaj bahaanoj iam cheestintaj UK-n: chirkaù kvindek el preskaù 20 landoj.

Apud la centra Ligo funkciis - kaj parte funkcias ghis hodiaù - bahaaj Esperanto-komitatoj resp. BEL-sekcioj en Germanio, Usono, Britio kaj Svisio (en 1993 aldonighis Bulgario). Post la IJK en Krakovo en 1987 dum kelkaj jaroj la Ligo ech povis starigi junularan sekcion JuBEL, kiu sukcesis dum manpleno da sinsekvaj IJK-j certigi partoprenon de kelkaj junaj esperantistoj bahaanoj kaj enigon de bahaaj eroj en la kongresajn programojn.

Kaj BEL povis ankaù fine de la okdekaj kaj komence de la naùdekaj jaroj organizi serion da t.n. BELaj Tagoj, plurtagaj seminarioj en Esperanto pri la Kredo, de kiuj tri okazis en Pollando kaj po unu en Slovakio kaj Bulgario.

En 1992 la pola redaktoro kaj tiama vicprezidanto de UEA Roman Dobrzynski prezentis dum la UK en Vieno la esperantan version de sia filmo pri Bahaismo kaj ghia mondcentro en Haifa, Israelo, sub la titolo "La shafejo de la naùa Profeto".

Prosperis ankaù la eldonado: Aperis la du belaj, multkoloraj broshuroj "La Vojo al Paco" kaj "La Bahaa Kredo", traduko de la tre grava "La Promeso de Monda Paco" (kio estas "mesagho de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo" okaze de la Internacia Jaro de Paco). En 1989 BEL kunrealigis la esperantan eldonon de la konata kompilajho de O.P. Ghai "Unueco en diverseco. La unusola vero en la skriboj de chiuj religioj". En 1992 estis krome eldonita mezampleksa kolekto de bahaaj preghoj kaj en 1994 60-pagha kompilajho el la skriboj de Bahá'u'lláh sub la titolo "Perloj de l' Sagho".

La "BELmonda Letero" baldaù post la ambiciaj provoj de John T. Dale ghin pli vaste utiligi kaj pluevoluigi ree shrumpis al modesta du- ghis sespagha bulteno. Mallonge ghi havis du diversajn usonajn redaktistinojn antaù ol ghian redaktadon ek de probable n-ro 9 (klara indiko mankas) transprenis la tiutempa sekretariino Roan Orloff-Stone, kiu ghin redaktis ghis n-ro 20. Ek de la n-ro "januaro-marto 1987" la "BELmonda Letero" estis redaktata de June K. Fritz, Usono, kaj aperis tre regule kvarfoje jare ampleksante inter kvar kaj, plej ofte, ses tre dense skribitajn paghojn. Tiel daùras ankaù ek de kiam en 1994 ghia redaktado transiris al Bernhard Westerhoff, Germanio, kiu komencis indiki numerojn, komencante la nombradon je la unua "BELmonda Letero" eldonita far Dale (tiel ke li komencis redaktadon de n-ro 51, vintro 1994-95, 151 BE / 4).

La "BELmonda Letero" daùre funkcias sole kiel interna informilo entenanta membrarajn informojn, gravajn adresojn, estrarajn komunikojn, novajhojn pri membraj aktivecoj en unuopaj landoj kaj erojn el la bahaaj skriboj. Ghin ricevas aùtomate chiuj BEL-membroj kaj ghi ne aboneblas. Per ghi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado sed ankoraù ne reatingis la staton de la periodo de "La Nova Tago", kiu estis organo, eble ech chefe, ankaù por ekstera informado kaj por propagando de la Kredo.

Reveno al la Komenco


BEL aktuale

La membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ghis super 400, sed post reviziado komence de la naùdekaj jaroj preskaù duonighis - por realtighi ghis aktuale iom pli ol 300 en 52 landoj. En 1997 plej multnombris la anoj en Germanio (48), Usono (43), Bulgario (35), Rusio (30), Pollando (17) kaj Britio (14).

La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ghi ricevas foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj aù de aliaj bahaaj instancoj.

BEL dum la lastaj jaroj sin koncentris je aktiva partopreno de la UK-j, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj dokumentoj, chu komplete kiel en 1986 "La Promeso de Monda Paco" kaj en 1992 "Bahá'u'lláh" aù per resumaj faldfolioj, kiel en 1996 "La prospero de la homaro" kaj "Turnopunkto por chiuj nacioj". Ankaù BEL foje informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperanta.

Okaze de la 25-jarigho de la Ligo aperis fine de 1997 ampleksa broshuro "Bahaismo kaj Esperanto. Festlibro okaze de la dudekkvinjarigho de Bahaa Esperanto-Ligo". En tiu bele ilustrita broshuro BEL retrorigardas la longan historion de la kontakto kaj kunlaboro inter bahaanoj kaj esperantistoj. Post salutvortoj de la prezidantoj de UEA kaj de BEL enkondukas la broshuron eseo "La movadoj bahaa kaj esperanta - chu suspektemaj inter si samideanoj?" de Bernhard Westerhoff. Post tiu du eseoj de Lidia Zamenhof ("Kiel mi ekkredis" kaj "La Vojoj de Dio") atestas kiel la plej juna Zamenhof-filino trovis sian spiritan hejmon en Bahaismo. Kelkaj esencaj bahaaj tekstoj pri internacia lingvo kaj pri Esperanto - inter tiuj ankaù aktuala bahaa propono al UN enkonduki internacian helpan lingvon - ilustras la bahaan sintenon al la demando. Kaj ampleksa artikolo prilumas la historion de la kontaktoj inter bahaanoj kaj la E-movado, skizas la biografiojn de eminentaj bahaaj esperantistoj kaj dokumentas la disvolvighon de BEL. Enkonduko en la originoj, evoluo, bazaj instruoj, celoj kaj aktivecoj de la bahaa komunumo kaj superrigardo pri la bahaa literaturo aperinta en Esperanto kompletigas la bele ilustritan, 60-paghan broshuron.

Grava aktuala projekto de BEL estas ampleksa kompilajho, iniciatita jam far John Dale, el la bahaaj skriboj kaj kelkaj kromaj fontoj pri la principo de internacia helpa lingvo kaj la uzo de la araba, la persa, la angla, Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel eblaj internaciaj helplingvoj.

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >