Reveno al BEL.

BAHAANOJ KAJ ESPERANTISTOJ
 

Antaùparolo

Unuaj aperoj de Esperanto en la bahaa komunumo

"La Nova Tago"

Post la Dua Mondmilito

Aktuale



Antaùparolo

"Mi multe interesighas pri la bahaa movado, char ghi estas unu el la grandaj internaciaj movadoj, kiu, simile al la nia, insistas pri homa frateco kaj alvokas la homojn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone, ol la plimulto de la aliaj homoj. La esenco de tiu chi ideo estas 'surbaze de neutrala lingvo rompi la murojn, kiuj apartigas la homojn, kaj kutimigi ilin vidi sian proksimulon kiel homon kaj fraton'. Pro tio mi pensas, ke, kiam la bahaanoj lernos Esperanton, ghia interna ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin disvastigi ghin, sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi chiam opiniis, ke la plej favoraj laborantoj por Esperanto estis tiuj, kiuj aprezas ghian internan ideon, ne tiuj, kiuj konsideras ghin instrumento de materia profito, kvankam kompreneble ghia komerca valoro ne estas dubebla..." L.L. Zamenhof (The Christian Commonwealth, 3a de septembro 1913; laù: H.-D. Maas La Bahaa Kredo, Saarbrücken, Artur E. Iltis, 1987, p. 25 k.s.)

Esperanto estis ankoraù ne naskita kiam Baha'u'llah, la profeta fondinto de Bahaismo direktis jenan alvokon al la gvidantoj de la mondo: "Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de chiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. ... Tio chi kaùzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montrighos la plej granda ilo por antaùenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!"

Tiel la adopto de komuna dua lingvo por chiuj frarighis unu el la centraj bahaaj celoj. Konsciante tion jam en la lasta jarcento bahaanoj ekinteresighis pri Esperanto. Tiutempe tamen Bahaismo estis disvastighinta nur tra ghia naskighlando Irano kaj kelkaj najbaraj landoj. Kaj la adeptoj de Baha'u'llah devis lukti kontraù plej severaj subpremado kaj persekutado.

La ideo de internacia lingvo povis esti promociata nur de 'Abdu'l-Baha, la plej agha filo de Baha'u'llah , kiu post sia liberigho el la turka ekzilo entreprenis de 1911 ghis 1913 vastajn vojaghojn tra la Okcidento kaj plurfoje ankaù parolis al esperantistoj (almenaù en Londono, Edinburgo, Stutgarto, Parizo kaj Vashingtono). Li ankaù zorgis por tio ke iranaj bahaanoj lernis la lingvon.

Reveno al la Komenco


Unuaj aperoj de Esperanto en la bahaa komunumo

La unua mencio de Bahaismo en esperanta periodajho okazis eble en "Amerika Esperantisto". Trovighas en n-ro 84, dec. 1911, de "The British Esperantist" artikolo referencanta: "laù 'Amerika Esperantisto'". Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas leteron de 'Abdu'l-Bahá.

En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaghoj de 'Abdu'l-Bahá tra okcidenta Eùropo kaj norda Ameriko. Almenaù du el Liaj paroladoj antaù esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgh (7a de januaro 1913) kaj en Stuttgart (5a de aprilo 1913), aperis en esperantaj gazetoj. Evidente la Esperanto-movado, kiel ankaù aliaj, atentis pri la proklamado de Bahaismo far 'Abdu'l-Bahá dum Liaj historiaj vojaghoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodajhoj.

'Abdu'l-Bahá tamen ne nur per Siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraghigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraghigoj Li ankaù forte subtenis la penetron de Esperanto en Iranon kaj Mezazion, kie ekzemple en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Ashhhabad, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Chinio, estis aktivaj esperantistoj kaj ankaù tie aktivis ne nur per sed ankaù por la lingvo.

Reveno al la Komenco


"La Nova Tago"

1925 estas la jaro inaùguranta la jardekon de la probable ghis hodiaù plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio. En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO (n-ro 300-301, 8-9, aùg./sep. 1925) tekstas i.a.: "La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj el la fakaj, ne nur pro la intereso, kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo, ankaù pro la ghenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj...".

Apud la aktivecoj de bahaaj esperantistoj dum kaj ekster la Universalaj Kongresoj, tiutempe klare elstaras la fondo de la gazeto kaj eldonejo "La Nova Tago" en 1925. "La Nova Tago - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto", tiel ghia plena titolo, estis fondita far bahaanoj, Friedrich Gerstner kaj d-ro Hermann Grossmann, en Hamburgo, Germanio, kaj en ghia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Martha Root, Lidia Zamenhof, John E. Esslemont, August Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan tempon prof. Paul Christaller.

Probable profunde konvinkitaj pri la rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastigho, la fondintoj de tiu unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide disvolvighanta bahaa mondo, sed ja ankaù ilon por proksimigi la esperantistaron al Bahaismo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta kiel ghi restis ghis hodiaù. F. Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto: "Ni volas ... 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha'i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'i-rondoj."

Dum pluraj jaroj "La Nova Tago" sufiche bone prosperis. Sed post kriza jaro - inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis - la gazeto sukcesis nur dum unu jaro relevighi antaù ol venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 - kaj sekvajare ankaù de Bahaismo - far la nazioj.

Reveno al la Komenco


Post la Dua Mondmilito

Post la Dua Mondmilito ankaù en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortigho. Post tia uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn salutojn, lau kongresa raporto en ESPERANTO, "per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en Cairo, de Shoghi Rabbani [la "Gardanto" Shoghi Effendi; vidu supre] en Haifa, de Rowhani en Teheran, de Adelaide, Romo, New Delhi, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdam, de Stockholm, Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj" (n-ro 503, p. 129).

Krome ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ghenevo eldonis regule bultenon, la "Bahaaj Informoj", kiu aperis en entute 14 numeroj ghis oktobro 1949 kaj estis chefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La chesigo de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj sukcesoj, sed vershajne ankaù pri tio, ke post la Dua Mondmilito la nordamerika bahaa komunumo, kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro, farighis chiam pli influa - kaj kun ghi la angla lingvo. Postmilite la emfazo en la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendigho kaj establigho. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro farighis vere tutmonda komunumo kaj tiun disvastigon plejparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.

Tiuj ja uzis sian anglan lingvon respektive lernis la lingvojn de la landoj, al kiuj ili portis la Kredon. Esperanto probable ankaù tial en tiu procezo malgravis, char la landoj celitaj plejparte apartenis al la t.n. Tria Mondo, kien ankaù Esperanto dume estis apenaù penetrinta.

Tie kaj jene kelkaj bahaaj esperantistoj ja provis vivteni la kontakton inter la movadoj kaj utiligi Esperanton kiel forumon por disvastigi Bahaismon, sed veran reputacion la lingvo regajnis nur en la okdekaj jaroj, kiam evidentighis ke ghi povus funkcii kiel pleje taùga ilo por trapenetri la "feran kurtenon" kaj tiel atingi tutan mondoparton, kien sola la komunumo ankoraù ne estis sukcesinta porti sian torchon.

En la okdekaj jaroj precipe en Eùropo bahaanoj sufiche amase eklernis Esperanton. Tion aparte spronis letero de la Universala Domo Justeco de la 17a de septembro 1986, kiu i.a. tekstas:

"Ni opinias, ke enkadre de siaj porpacaj klopodoj la bahaanoj de Eùropo bone farus, se ili pliintensigus sian kunlaboradon kun la Esperanto Movado, kaj ni kuraghigas la bahaanojn, kiuj emas asisti chi-kampe, lerni Esperanton kaj aktive partopreni la aktivecojn de tiu Movado. Kvankam kaj 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi ambaù klare diris, ke neniel estas certe, ke Esperanto fine elektighos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo, 'Abdu'l-Bahá tamen, kiel vi scias, kuraghigis la amikojn en la Oriento kaj en la Okcidento ghin lerni kiel praktikan pashon antaùen je la proklamado de la koncepto de adopto de internacia helpa lingvo por rompi la barojn al la interkomprenigho de la popoloj. La adeptoj de Bahá'u'lláh kunlaboras kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj je la antaùenigo de projektoj por ekonomia kaj socia evoluo kaj cele al la establo de monda paco. Tial estus bone se kelkaj el ili, komprenante la gravecon de tio, aktive kunlaborus kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, dividas multajn de iliaj idealoj."

La rezulto estis suficha entuziasmo kaj sindedicho de eble centoj da bahaanoj kiuj dum la sekvaj jaroj efektive sukcesis altiri al la Kredo tutan aron el la orienteùropaj esperantistoj, tiel ke la bazon de la nunaj tieaj komunumoj signife kunformas esperantistoj. La fenomeno estis tamen iom pajlofajra: Baldaù jam Esperanto ree perdis signifon ene de la bahaa komunumo, char la baza bahaa literaturo rapide estis tradukita ankaù al la orienteùropaj lingvoj kaj kun la sendependigho de la tieaj bahaaj komunumoj en ili ekregis la naciaj lingvoj.

Reveno al la Komenco


Aktuale

Tamen, ja ankaù en la bahaa mondo dolore plusentatas la manko de interliga komprenilo. Tiun rolon provizore plenumas chefe la angla. Ties utiligo povas tamen neniel esti konsiderata kvazaù ia antaùdecido far la bahaa komunumo. Ankoraù en 1995 la esplordepartemento de la Universala Domo de Justeco skribis, ke "estas tamen nenio en la bahaaj instruoj, kio sugestas, ke la angla farighos la internacia helpa lingvo." Kaj ja estas bahaa konvinko, ke la enkonduko de internacia helpa lingvo kaj de komuna skribo estos la tasko ne de la bahaa komunumo, sed ke "la registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun chi gravegan leghon". Unue devos okazi vasta esplorado, diskutado kaj interkonsilighado surbaze de kiu fine venos la komuna decido.

La sintenon de la bahaa komunumo al la demando pri internacia helpa lingvo la Universala Domo de Justeco en 1985 esprimis jene:

"La Universala Domo de Justeco sentas ke, se ghi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzonta kiel internacia helpa lingvo, tio kaùzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe. La amikoj [t.e. la bahaanoj], tamen, rememorante ke tio estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone se ili subtenus la ideon chiam kiam eblas kaj preghus ke la tempo ne plu foras kiam la registaroj de la nacioj adoptos unu solan lingvon por esti instruata en chiuj lernejoj de la mondo kiel helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj."

Jen ankaù koncize la fokuso de la bahaaj esperantistoj, kiuj dum la lasta kvaronjarcento sukcesis kolektighi kaj organizighi en Bahaa Esperanto-Ligo.

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >