Reveno al BEL.

BAHAISMO


Antaùparolo

Originoj: Báb kaj Bábismo

Bahá'u'lláh

'Abdu'l-Bahá Abbas

Shoghi Effendi Rabbani

La evoluo de la Administra Ordo

La Universala Domo de Justeco

Spiritaj kaj moralaj instruoj

Bahaa komunuma vivo

Celoj kaj aktivecoj

Bahaismo che UNO

Rapida ekspansio

Antaùparolo

En la internacia bahaa komunumo nun membras chirkaù 5 milionoj da bahaanoj el chiuj partoj de la terglobo. Ili reprezentas 2.112 etnajn kaj tribajn grupojn kaj vivas en pli ol 121.000 lokoj en 190 sendependaj landoj kaj 45 dependaj teritorioj aù transmaraj departementoj. Kio iam estis konsiderata far kelkaj kiel obskura, eta sekto, tio nune laù Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo, due plej disvastighinta, sendependa religio de la mondo. Ghia membraro venas el chiuj klasoj kaj rasoj kaj sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj korporacioj, la Spiritaj Asembleoj. Ghia internacia centro kaj la sidejo de ghia supera gvida konsilio, la Universala Domo de Justeco, trovighas en la Sankta Lando, en Haifa, Israelo.

El kiu fonto la anoj de la Bahaa Kredo akiras sian spiritan fortecon kaj sian organizan strukturon? Kiuj instruoj de la Kredo povas altiri kaj unuigi tiom diversecan homgrupon? Kiel bahaanoj vidas la estontecon? Tiu chi konciza enkonduko en la bahaan komunumon, ghian historion, ghiajn spiritajn instruojn kaj ghiajn celojn donos informojn responde al tiuj chi demandoj.

Reveno al la Komenco

Originoj: Báb kaj Bábismo

En 1844 en Persio juna "siyyid" (posteulo de la Profeto Mahometo; pr.: sejed) kun la nomo Mírzá 'Alí-Muhammad deklaris Sin esti la "Promesita Qá'ím (pr.: kaim)" atendita de la shijaisma Islamo. Li alprenis la titolon "Báb", kio signifas "Pordo", kaj Liaj instruoj rapide altiris grandnombran adeptaron. Alarmitaj per la kreskanta nombro da "Bábí" (Báb-anoj), kiel Liaj adeptoj estis nomataj, la islama klerikaro aliancis sin kun la ministroj de la Shaho klopodante detrui la junan Kredon. Pluraj miloj da Báb-anoj estis persekutataj, torturataj kaj murdataj dum la sekvaj jaroj, sed la kresko de la nova religio daùris - ech post kiam Báb mem estis enkarcerigita kaj poste publike ekzekutita en julio 1850. Pri la terura traktado de la Báb-anoj fare de la sekularaj kaj religiaj aùtoritatoj raportis kelkaj okcidentaj diplomatoj, scienculoj kaj vojaghantoj, kiuj esprimis sian admiron pri la karaktero kaj firmeco de la viktimoj de tiuj persekutadoj.

La Kredo de Báb originis el la Islamo same kiel Kristanismo el Judaismo aù Budhismo el Hinduismo. Ek de la komenco de la misio de Báb estis klare, ke la religio establita far Li estis ne nur sekto aù movado ene de Islamo sed posedis la karakteron de sendependa Religio. Krome, unu el la chefaj eroj de Bábismo estis la aserto de Báb, ke Li estas sendita de Dio por prepari la vojon al Unu pli granda ol Li mem, kiu inaùguros epokon de tutmonda paco kaj justeco, epoko kiu estos la kulmino de chiuj antaùaj revelacioj.

Reveno al la Komenco


Bahá'u'lláh

Mírzá Husayn-'Alí (pr.: mirza hosejn ali), konata kiel Bahá'u'lláh (pr.: baha-o-la), estis unu el la gvidaj membroj de la Kredo de Báb, kiu estis arestita kaj malliberigita dum la tumultaj jaroj de la mallonga misio de Báb. Li ne estis ekzekutita sed ekzilita de Persio al Bagdado, poste Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), Adrianopolo (la nuna Edirne) kaj fine al la punkolonio Akko en Palestino. La persa registaro, kiu je la subpremado de la nova movado certigis al si la subtenon de la gvidantoj de la rivala Otomana imperio, supozis ke tiel Lia influsfero severe limighus. Dum Sia mallibereco Mírzá Husayn-'Alí estis ricevinta la unuajn diajn sciigojn, ke Li estas "Tiu Promesita", pri kiu Báb estis parolinta. Li alprenis la titolon Bahá'u'lláh, kio signifas "Gloro de Dio", kaj publike deklaris Sian mision en aprilo 1863, t.e. antaù la pluekzilado de Bagdado al Konstantinopolo.

Kiam kvardekon da jaroj poste Li forpasis en Akko en novembro 1892, Bahá'u'lláh formale estis ankoraù malliberulo, kvankam la aùtoritatuloj iom post iom estis malstriktigintaj la kondichojn, kiam ili konatighis kun Li kaj kun la karaktero de Liaj instruoj. Dum la longaj jaroj de Lia ekzilo kaj mallibereco Bahá'u'lláh revelaciis ekvivalenton al pli ol 100 volumoj da skribajhoj konsistantaj el preskriboj kaj leghoj de Lia misio, leteroj al reghoj kaj gvidantoj de la Oriento kaj la Okcidento, mistikaj instruoj kaj aliaj die inspiritaj skriboj.

Reveno al la Komenco


'Abdu'l-Bahá Abbas

En Sia testamento Bahá'u'lláh nomumis Sian plej aghan filon, 'Abbás Effendi (pr.: abas efendi), kiu alprenis la titolon 'Abdu'l-Bahá ("servanto de Bahá"; pr.: abdul-baha), kiel Sian sekvanton kaj solan aùtoritatan interpretanton de Siaj instruoj. 'Abdu'l-Bahá estis kun Sia patro dum la longaj, ekzilaj kaj malliberecaj jaroj kaj mem liberighis nur post kiam novan reghimon ekregigis la movado de la "Junturkoj" en 1908. Iom poste, estante jam maljunulo, Li ekis al pena vojagho al Eùropo kaj Ameriko, kie de 1911 ghis 1913 Li proklamis la mesaghon de Bahá'u'lláh pri universala frateco kaj paco al grandaj aùskultantaroj, firme establis novnaskitajn bahaajn komunumojn, kaj avertis pri la potenciala katastrofo minacanta je la malhelighanta horizonto de Eùropo. Kiam en 1914 erupciis la Unua Mondmilito, 'Abdu'l-Bahá estis reveninta al Sia hejmo en Haifa en Palestino, aliflanke de la golfo kaj vidalvide de Akko, kaj estis Sin dedichinta al la zorgo pri la urba enloghantaro. Li evitis malsatkatastrofon provizante ghin per stokita greno, kiun Li estis sekure protektinta por tia eventuala kazo. La humanajn servojn de 'Abdu'l-Bahá kaj Lian promociadon de interkultura harmonio rekonis la brita registaro, kiam ghi fine de la milito Lin honoris per la titolo "Kavaliro" (kio faris Lin "Sir Abbas Effendi"), kiun Li ja akceptis, tamen rifuzis uzi. Li forpasis en 1921 kaj estas entombigita sur Monto Karmelo en kripto najbare al kie la postrestajhoj de Báb estas enterigitaj.

Unu el la signifaj legacioj testamentitaj far 'Abdu'l-Bahá estas serio da leteroj, nomitaj "Epistoloj de la Dia Plano", kaj adresitaj al la bahaanoj de Norda Ameriko dum la jaroj de la Unua Mondmilito. Tiuj chi dekkvar leteroj taskis la ricevantojn disiri al landoj sur chiuj kontinentoj kaj konigi al iliaj enloghantoj la instruojn de Bahá'u'lláh - mandato, kiu kondukis al la tutgloba ekspansio de la bahaa komunumo. Alia legacio de 'Abdu'l-Bahá estas Lia testamento, kiun bahaanoj konsideras kiel charton por la administra ordo konceptita de Bahá'u'lláh.

Reveno al la Komenco


Shoghi Effendi Rabbani

Shoghi Effendi (pr.: shogi efendi), la plej agha nepo de 'Abdu'l-Bahá, estis de Tiu en Sia testamento nomumita kiel "Gardanto" de la Bahaa Kredo kaj por sekvi Lin kiel aùtoritata interpretanto de la bahaismaj instruoj.

Dum la periodo de sia Gardanteco, de 1921 ghis 1957, Shoghi Effendi koncentris sian atenton je kvar chefaj areoj: la evoluigo de la Bahaa Monda Centro en la chirkaùo de Haifa, Israelo; la tradukado kaj interpretado de la bahaaj sanktaj skriboj; la nasko kaj solidigo de la institucioj de la administra ordo de la Bahaa Kredo; kaj la efektivigo de la plano de 'Abdu'l-Bahá por la disvastigado de la Bahaa Kredo tra la mondo.

Che la Bahaa Monda Centro Shoghi Effendi realigis la konstruadon de la supera parto de la maùzoleo, kiu entenas la korpajn restajhojn de Báb. Tiuj estis alportitaj el Persio al la Sankta Lando kaj enterigitaj far 'Abdu'l-Bahá en tombo sur Monto Karmelo je ejo, kiun estis indikinta Bahá'u'lláh. Shoghi Effendi beligis kaj pligrandigis la simplan, per hejmaj shtonoj faritan konstruajhon, kiu hodiaù estas pilgrima celo por bahaanoj el la tuta mondo. Li aranghis sur la bahaaj terenoj, precipe sur la ejo en Bahji (pr.: bahghi) kie trovighas la tombo de Bahá'u'lláh, okulfrape belajn ghardenojn, kaj li ankaù iniciatis la konstruadon de la Internacia Bahaa Arkivo por teni kaj konservi tie la artefaktojn el la unuaj tagoj de la Bahaa Kredo. La konstruajho de la Internacia Arkivo estis la unua, kiu estis konstruita laù la arkoforma pado sur la tereno de la monda administra centro de la bahaa komunumo. Ghi pretighis en 1957.

Kune kun tiuj aktivecoj entreprenitaj far li por evoluigi la Bahaan Mondan Centron kaj por meti la fundamenton - laùlitere kaj metafore - por ties pluevoluo, Shoghi Effendi ankaù grave kontribuis al la interpretado de la skriboj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá kaj al ilia tradukado el la originaj persa kaj araba al la angla. La Gardanto estis servinta kiel sekretario al 'Abdu'l-Bahá dum kelkaj jaroj kaj je Ties forpaso estis studento en la Universitato de Oksfordo. Lia majstreco en la persa, la araba kaj la angla, kune kun la aùtoritateco de la nomumita interpretanto de tiuj skriboj transdonita al li far 'Abdu'l-Bahá, faris lin unike kvalifikita por tiuj tradukadoj. Li ankaù tradukis historion de Báb-ismo, estas aùtoro de historio de la unua jarcento de Bahaismo, titolita „God Passes By" (Dio preterpasas), kaj skribis milojn da leteroj al komunumoj kaj individuoj chirkaù la mondo, tiel prilumante pasaghojn el la skriboj kaj donante direkton kaj impeton al la bahaaj aktivecoj.

Reveno al la Komenco


La evoluo de la Administra Ordo

La laboro de Shoghi Effendi je la evoluigo de la bahaa administra ordo estas unu el la plej dramaj legacioj de liaj jaroj kiel Gardanto (1921-1957). La unua pasho de tiu evoluigo estis la kuraghigo al organizita, planita ekspansio de bahaaj komunumoj tien, kie eblis establi lokajn kaj naciajn bahaajn konsiliojn, la Spiritajn Asembleojn. La Gardanto efektivigis tiun chi tutgloban ekspansion de bahaaj komunumoj pere de serio da internaciaj, diverslongaj planoj, ene de kiuj dekdu Naciaj Spiritaj Asembleoj povis fondighi.

Kiam en 1957 Shoghi Effendi subite mortis, la bahaa komunumo trovighis meze de tutmonda plano cele al ekspansio kaj solidigho, nomita "The Ten Year Crusade" (la dekjara krucmilito - Shoghi Effendi kelke metafore uzis militismajn esprimojn). Estis la celo dum tiu chi periodo, kiu finighis en 1963 - do cent jarojn post kiam Bahá'u'lláh unuafoje estis publike deklarinta Sian mision en la ghardeno Ridván (pr.: rezvan; araba: paradizo) en Bagdado -, malfermi 132 novajn landojn kaj gravajn teritoriojn por la Kredo kaj pligrandigi ekzistantajn komunumojn en 120 landoj kaj teritorioj iom antaùe malfermitajn. Tiuj chi ambiciaj celoj estis fakte pli ol plenumitaj fine de la plano - malgraù la malfaciloj kaùzitaj pro la forpaso de la Gardanto.

Reveno al la Komenco


La Universala Domo de Justeco

Konceptita far Bahá'u'lláh mem, la institucio de la Universala Domo de Justeco establighis surbaze de principoj fiksitaj en la bahaaj sanktaj skriboj. Ghia elekto, far la membroj de la 56 Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiuj ekzistis en aprilo 1963, klare demonstras la principon de unueco, kiu estas tiom centra en Bahaismo. Ghiaj naù membroj venis el kvar kontinentoj kaj reprezentis malsamajn religiajn kaj etnajn fonojn.

Bazighanta sur la aùtoritato aljughita al ghi far la Fondinto de la Kredo, la Universala Domo de Justeco ek de 1963 funkcias kiel la agnoskita centra aùtoritato ene de la tutmonda bahaa komunumo. Dum la lastaj 35 jaroj la Universala Domo de Justeco lanchis ses tutmondajn planojn por la antaùenigo de la Kredo. De tutmonda populacio de 408.000 en 1963 la bahaa komunumo intertempe kreskis al proksimume ses milionoj da membroj; la nombro de Naciaj kaj Regionaj Spiritaj Asembleoj kreskis de 56 al 175; kaj la nombro de Lokaj Spiritaj Asembleoj plimultighis de 3.555 al pli ol 17.000. Bahaanoj nune vivas en 235 landoj kaj teritorioj sur la tuta planedo.

Reveno al la Komenco


Spiritaj kaj moralaj instruoj

La forto, kiu unuigas la tre diversecan bahaanaron estas unueca vizio, akirita el la kredo je Bahá'u'lláh kiel Manifestigho de Dio, je la sociaj kaj administraj strukturoj establitaj far Li, kaj je la spiritaj kaj moralaj instruoj, kiujn Li proklamis. La kernon de tiuj spiritaj instruoj formas la koncepto pri la unueco de Dio, t.e. ke ekzistas nur unu sola Dio kaj ke la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaghistoj au Manifestighoj de tiu unu sola Dia Realeco: far Abrahamo, Krishno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por transdoni dian mesaghon laù la evolua shtupo respektive atingita de la homaro. La spirita esenco de chiuj grandaj religioj estas laù Bahaismo la sama: ke la homaro estas kreita por rekoni kaj adori Dion. Estas nur la sociaj instruoj de la religioj, kiuj dum la procezo de progresa revelacio shanghighas. La bahaa perspektivo estas optimisma, char ghi konsideras la akumulitajn kontribuojn de la progrese revelaciitaj religioj kiel fundamenton de "chiam antaùenighanta kulturo". Kio dividas malsamajn religiajn komunumojn laù Bahaismo ne estas de Dio sed homfarita respektive de homoj aldonita al la esencaj religiaj instruoj donitaj de la unuopaj diaj Mesaghistoj.

La nuna nova etapo de la homara evoluo postulas la rekonon de la unueco de la homa raso, la establon de egaleco inter virinoj kaj viroj, la eliminadon de la ekstremoj de richeco kaj povreco, kaj la realigon de la praagha promeso pri universala paco. Komparante la evoluon de la homaro kun tiu de homo, la bahaaj skriboj diras, ke ni pasis tra la shtupoj analogaj al bebeco kaj infaneco kaj nune travivas tumultan adoleskecon sojle al plenkreskeco. Bahá'u'lláh instruas, ke la destino de la homaro estas maturigho.

Por antaùenigi la evoluon al socio, en kiu bahaaj idealoj povas plene realighi, Bahá'u'lláh donis leghojn kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj sekvu. Centra inter ili estas la chiutaga deviga pregho. Krome chiumatene kaj chiuvespere kredanto iom dedichu sin al la studado de kaj meditado pri la bahaaj sanktaj skriboj. Bahaanoj inter 15 kaj 70 jarojn aghaj ankaù unufoje jare dum deknaù tagoj de sunlevigho ghis sunsubiro fastas. Bahá'u'lláh nomis preghadon kaj fastadon la "du kolonoj" de kredo, kio indikis kiom gravaj kaj benivaj ili estas. Li ankaù levis laboron al la stato de diservo. La chefa fonto de la leghoj de Bahá'u'lláh estas libro kun la titolo "Kitáb-i-Aqdas" (pr.: kitab-i-akdas) respektive "La Plej Sankta Libro".

Bahaismo ne konas dietajn preskribojn, sed ja malpermesas la konsumadon de alkoholo kaj la uzon de narkotajhoj kaj halucinigajhoj, char ili damaghas la menson kaj malhelpas spiritan evoluon. Bahá'u'lláh avertas bahaanojn esti honestaj kaj fidindaj, servadi al la homaro per prefere abundo da faroj ol per nuraj vortoj, esti chastaj kaj eviti klachojn kaj kalumniojn. Li malpermesis mensogi, shteli, adulti kaj malchasti. La graveco de familia vivo estas kerna al bahaa komunuma vivo same kiel la morala kaj spirita edukado de infanoj.

Reveno al la Komenco


Bahaa komunuma vivo

Bahaanoj ofte kunvenas en siaj komunumoj por studi la sanktajn skribojn de sia Kredo kaj por preghi. Sed centra okazo en bahaa komunuma vivo estas la t.n. "Festo de la Deknaùa Tago", dum kiu renkontighas, chiun deknaùan tagon, la membroj por kune preghi, interkonsilighi pri komunumaj aferoj kaj por societumi. Nuntempe, en la aktuala evoluostato de la bahaaj komunumoj, tiuj chi renkontighoj ofte okazas en luitaj ejoj, familiaj hejmoj aù, kelkloke, en lokaj bahaaj centroj. La bahaaj skriboj alvokas al starigo en chiu komunumo de belega adorejo chirkaùata de luksaj ghardenoj por funkcii kiel ghia spirita centro. Variaj sociaj kaj humanaj institucioj ghin chirkaùu. Bahaaj adorejoj aktuale ekzistas en chiu kontinento kaj terenoj estas akiritaj tra la tuta mondo por estonte konstrui multajn pliajn. Ili estas malfermaj al anoj de chiaj kredoj - aù ankaù al tiuj sen specifa kredo - por preghado kaj meditado. Diservoj transiras kutimojn de unuopaj religioj. Dum ili ne okazas predikoj, sed nur recitado de preghoj el la bahaaj skriboj kaj la skriboj de aliaj mondaj Kredoj - eventuale ankaù hhora, sed ne instrumenta, muziko. Tio garantiu al devotanto sperti la sanktecon aùskulti la Sanktan Vorton kaj mediti pri ghi - sen la interveno de homfaritajhoj.

Reveno al la Komenco


Celoj kaj aktivecoj

Kiel la Universala Domo de Justeco skribis en mesagho adresita al la popoloj de la mondo kaj publikigita en oktobro 1985 sojle al la Internacia Jaro de Paco proklamita de la Unuighintaj Nacioj, "rekono de la unueco de la homaro estas la chefa baza kondicho por la reordigo kaj adminstrado de la mondo kiel unu lando, kiel la hejmo de la homaro". La fina celo de la Bahaa Kredo estas la kreo de unueco inter chiuj popoloj de la mondo. Kaj estas pro sia orientigho je internacia unueco, ke la bahaa komunumo estas aktiva che Unuighintaj Nacioj ek de ties fondo. Hodiaù la "Bahaa Internacia Komunumo" estas ege aktiva neregistara organizo (NRO), kiu reprezentas la naciajn bahaajn komunumojn chirkaù la mondo kaj havas konsultan statuson che la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK). Ghi estas aparte envolvita en aferoj rilataj al homaj rajtoj, bezonoj de virinoj kaj infanoj, medioprotektado kaj streboj al bone fundamentita, daùriva evoluopolitiko.

Por akceli socian kaj ekonomian evoluon en 1996 bahaanoj faris tra la mondo chirkaù 1.350 aktivecojn, plukondukis chirkaù 270 daùrajn, plej ofte lernejajn, projektojn kaj estis fondintaj 34 tiucelajn organizajhojn. Por kunordigi siajn internaciajn klopodojn sur tiuj terenoj la Bahaa Internacia Komunumo havas Oficejon che la Unuighintaj Nacioj, Oficejon por Publika Informado kaj Oficejojn pri Medioprotektado kaj por la Promociado de Virinoj, kiuj kunlaboras kun Naciaj Spiritaj Asembleoj chirkaù la mondo en variaj projektoj kaj je reprezentighoj che internaciaj kunvenoj.

Reveno al la Komenco


Bahaismo che UNO

Per siaj aktivecoj che Unuighintaj Nacioj la Bahaa Internacia Komunumo rikoltis reputacion de unu el la plej efikaj religiaj NRO-oj ene de la UN-sistemo. Ghiaj naciaj kaj internaciaj reprezentantoj transprenis aktivajn rolojn dum gravaj internaciaj eventoj, kiel la Pintkunveno pri la Tero en Rio-de-Jhanejro en junio 1992, la UN Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj en Vieno en junio 1993, la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 kaj la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino en septembro 1995.

Trans la kadro de Unuighintaj Nacioj bahaanoj alsopiras la tagon, kiam establighos nova internacia ordo, tutmonda konfederacio, al kiu apartenos chiuj nacioj de la mondo. Skribis Shoghi Effendi en 1936:

"La unueco de la homa gento, kiel antaùvidita de Bahá'u'lláh, implicas la starigon de tutmonda federacio, en kiu chiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daùre unuigitaj, kaj en kiu la aùtonomio de ghiaj membroshtatoj kaj la persona libereco kaj iniciato de la individuoj ghin konsistigantaj estas firme kaj komplete protektitaj. Tiu chi monda federacio devas, laù nia nuna eblo ghin vizii, konsisti el monda leghdona instanco, kies membroj, kiel la kuratoroj de la tuta homaro, definitive kontrolos la kompletajn resursojn de chiuj ghin komponantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leghojn kiaj estos bezonataj por reguli la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alghustigi la interrilatojn de chiuj etnoj kaj popoloj. Monda registaro, sin apoganta sur internacia armeo, efektivigos la alprenitajn decidojn kaj aplikos la leghojn dekretitajn de tiu chi monda parlamento, kaj ghi gardos la organisman unuecon de la tuta mondfederacio. Monda tribunalo jughos kaj lige kaj definitive verdiktos en chiuj disputoj, kiuj levighos inter la diversaj elementoj konsistigantaj tiun chi universalan sistemon."

Shoghi Effendi daùrigis per priskribo de la grandegaj bonoj, kiujn tia ordo donos al la homaro:

"La enorma energio, chu ekonomia aù politika, malshparata kaj misuzata per militado, estos konsekrata por tio, kio plietendigos la spektron de la homaj inventoj kaj de la teknika evoluo, por la multigo de scienca esplorado, por la levado de la averagha fizika sanstato, por la polurado kaj rafinado de la homa menso, por la ekspluatado de neuzataj kaj nesupozataj resursoj de la planedo, por la plilongigo de la homa vivo, kaj por la antaùenigo de aliaj rimedoj kapablaj stimuli la intelektan, la moralan kaj la spiritan vivon de la tuta homaro."

Por vaste konigi siajn celojn kaj strebojn kaj por proklami sian starpunkton pri variaj demandoj la Bahaa Internacia Komunumo aktivas ne nur per kunlaboro kun samcelaj organizajhoj ene de kaj ekster la Unuighintaj Nacioj, sed ankaù engaghas sin en publika agado cele al atentigo de la homaro pri la spiritaj kaj sociaj principoj de la Kredo. La informado pri la Bahaa Kredo tre multighis kaj plivastighis, kiam sekve de la 1979-a revolucio en Irano internaciaj amaskomunikiloj raportis pri la persekutado de la bahaanoj. Pli ol 200 membroj de la Kredo estis ekzekutitaj pro sia kredo, kiun la reghimo konsideras herezo, kaj miloj malliberighis, perdis sian postenon aù suferis konfiskadon de sia hejmo aù senigon de sia pensio rezulte de registaraj dekretoj. Bahaanoj tra la tuta mondo unuigite reagis al la situacio en Irano - tiu lando en kiu ilia religio naskighis - per submeto de peticioj al siaj registaroj por ekagi kontraù tia mistraktado. Kaj fakte, certragrade, estas rezulto de tiuj klopodoj, ke la persekutoj ne farighis ech pli ekstremaj. Ekzekutoj intertempe preskaù tute chesis. La iranaj bahaanoj tamen daùre estas senigitaj je fundamentaj rajtoj kaj liberoj.

La deklaro pri paco publikigita far la Universala Domo de Justeco en 1985 sub la titolo "La Promeso de Monda Paco" ekigis dum la Internacia Jaro de Paco kaj trans ghi tutmondan kampanjon por prezenti ghin, kaj publikajn projektojn, kiuj partoprenigis registarulojn kaj eminentajn intelektulojn same kiel la gheneralan populacion. Por atentigi pri la centjara datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh en 1992 la Oficejo por Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo publikigis deklaron sub la titolo „Bahá'u'lláh", teksto pri la Fondinto de la Kredo, kun detaloj pri Lia vivo, Liaj instruoj kaj Lia misio. Samjaraj eventoj kiel la notinda memorkunveno en la Sankta Lando en majo 1992 je la datreveno mem de la forpaso de Bahá'u'lláh, kunveniginta chirkaù 3000 partoprenantojn el la tuta mondo, kaj la Bahaa Monda Kongreso okazigita en Novjorko en novembro 1992, kiu altiris chirkaù 27.000 bahaanojn de la tuta terglobo, kaùzis multan publikan atenton por la Kredo. En januaro 1995 la Oficejo por Publika Informado eldonis alian gravan deklaron pri socia evoluo sub la titolo „La Prospero de la Homaro". Vaste distribuata che la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 tiu deklaro probable kondukos al plia kunlaboro inter la bahaa komunumo kaj gvidaj personecoj sur tiu tereno. Plej lastdate estas publikigita deklaro titolita „Turnopunkto por chiuj Nacioj", kiu celas kontribui al la diskutado pri la estonteco de la Unuighintaj Nacioj okaze de la kvindekjarigho de tiu organizajho.

Reveno al la Komenco


Rapida ekspansio

Preter grandskalaj aktivecoj de publika agado kaj la publikigado de deklaroj pri diversaj temoj la bahaa komunumo estas daùre engaghita pri serio da internaciaj disvastigaj kampanjoj kaj spertis rapidan ekspansion en diversaj partoj de la mondo, plej notinde en Orienta Eùropo kaj la antaùa Sovetunio, kie povis establighi naciaj bahaaj komunumoj dum la lastaj jaroj, sekve al la kolapso de longtempe ekzistintaj politikaj baroj.

La ekzistado kaj kreskado de la bahaa komunumo evidente kaj nerefuteble montras, ke la homaro, je chia sia diverseco, povas lerni harmonie kunvivi kaj kunlabori. Bahaanoj ne malatentas la konvulsiojn en la mondo chirkaùe, sed ilia starpunkto, koncize resumita en la sekvaj vortoj prenitaj el "La Prospero de la Homaro", estas la jena:

"Forpasas mondo kaj baraktas nova por naskighi. La kutimoj, sintenoj kaj institucioj akumulitaj dum la jarcentoj nune estas submetataj al testoj, kiuj estas por la homara pluevoluo same necesaj kiel neeviteblaj. Kion bezonas la popoloj de la mondo estas firma kredo kaj decidigho adekvata por alfronti kaj utiligi la enormajn energiojn, per kiuj la Chion-Kreinto dotis tiun chi spiritan printempon de la homaro."

La fonto por tiu firma kredo kaj decidigho estas la esperiga mesagho ofertita al la homaro per la instruoj de Bahá'u'lláh. Estas mesagho, kiu meritas profundan konsideradon de chiuj, kiuj sopiras al paco kaj justeco en la mondo.

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >