Reveno al B.E.L.

Justeco en regado kaj administrado:
La tria dimensio de monda paco
de John Huddleston
 

Enkonduko.

La tri principaj elementoj de la Bahaa Administracio.

Komparo kun la konvencia politika sistemo.

Resumo.



Enkonduko.

La Bahaa konceptaro pri regado aù komuna agado estas tiel ampleksa temo, ke ne eblas trakti ghin adekvate per mallonga artikolo. Sekve, tiu chi konciza prezento limighas je kelkaj aparte interesaj punktoj.

Ekzistas almenaù tri dimensioj en la Bahaa plano por la starigo de daùra mondpaco bazita sur justeco, aù laù la Bahaa terminologio, « La Plej Granda Paco ». La unua dimensio estas la kreigho de nova homa raso : La akcepto de la plej altaj moralaj standartoj fare de chiu viro, virino kaj infano sur nia planedo. Estus neracie supozi, ke justa socio povas esti kreita, se la socianoj mem ne estas justaj.

La dua dimensio de la Bahaa plano estas ampleksa agad-programo por certigi, ke chiu persono en la mondo havu egalajn shancon kaj akcelon en la disvolvo de sia korpa, mensa kaj spirita potencialo. Unu grava aspekto che tio estas la forigo de ekstrema richeco kaj povreco interne de la nacioj kaj inter la nacioj. Alia grava aspekto estas la venko super rasismaj kaj aliaj antaùjughoj, kiuj premegas la homan spiriton.

La tria dimensio de la plano estas nova regad-sistemo, bazita sur spiritaj valoroj, kaj tutmondeca perspektivo. Nuntempe devas esti klare al chiu pensanta persono, ke la ekzistantaj politikaj sistemoj koruptas ech la plej noblajn homojn kaj ke ili ne kapablas solvi la chefajn problemojn, kiuj hodiaù zorgigas la homaron. La plej grava trajto de la nuntempa politika pejzagho estas ghia dividiteco en ch. 170 suverenaj shtatoj. Multaj el tiuj shtatoj havas aùtokratajn registarojn, kiuj ekspluatas kaj subpremas siajn popolojn anstataù servi ilin. Ech multe pli chagrena estas la fakto, ke la sistemo tiom perdis chian rilaton al la nuntempaj bezonoj, ke ghi riskas la detruon de la tuta homaro pro kialoj, kiujn oni povas nomi nur frivolaj. La starigo de daùra paco bazita sur justeco eblas - laù Bahaa vidpunkto - nur se ni movighas direkte al tute nova regada sistemo.

La Bahaa Komunumo jam establis novan regad-sistemon por ordigi siajn proprajn aferojn. Tiu chi sistemo, la Bahaa Administracio, estas oferto al la homaro kiel modelo alternativa al la konvenciaj metodoj. Oni antaùvidas, ke finfine tiu chi modelo evoluos al kompleta sistemo entenanta mondan legislativon, mondan ekzekutivon kun apartena polico kaj mondan jurisdikcion, chiu kun respektivaj subbranchoj sur naciaj kaj lokaj niveloj en chiu parto de la mondo. Intertempe la Bahaanoj akiras en siaj propraj komunumoj spertojn pri la efektivigo de sia funde malsama sistemo, per kiu ili funkciigas la kolektivajn aferojn de la socio.

Mi diskutos chi-sube la Bahaan Administracion en du partoj : unue mi skizos ghiajn chefajn trajtojn, kaj due mi prezentos kelkajn aspektojn, kiuj montros ghian apartan taùgecon por la nuna tempo. Ekzistas tri shlosilaj elementoj en la Bahaa koncepto pri regado : tutmonda strukturo; elekto-sistemo kiu emfazas spiritajn kaj kolektivajn kvalitojn anstataù tiuj de individua mem-intereso; kaj plena, objektiva interkonsiligho kiel bazo por decidado.

Reveno al la Komenco.
Tri principaj elementoj de la Bahaa Administracio.

1. Strukturo

La administra strukturo konsistas el du partoj : elektita brancho, kiu respondecas pri la funkciigo de la komunumaj aferoj, kaj nomumita brancho, kiu respondecas pri la spirita sano de la komunumo. La elektita brancho estas tri-nivela strukturo kun lokaj spiritaj asembleoj, kiuj administras la aferojn de la lokaj komunumoj, naciaj spiritaj asembleoj por la kunordigo de la aferoj de chiu kultura aù nacia grupigho de komumumoj, kaj fine la Universala Domo de Justeco, kiu gvidas kaj direktas la tutmondan komunumaron. La alia brancho de tiu chi strukturo konsistas el Kontinentaj Konsilantaroj, nomumitaj de la Universala Domo de Justeco, kiuj siaflanke nomumas pliajn konsilantarojn por regionaj kaj lokaj niveloj. La membroj de la konsilantaroj estas zorge elektitaj surbaze de siaj spiritaj kvalitoj, kapabloj kaj lojaleco al la Kredo. Ilia rolo estas observi kaj konsili al la elektita brancho, sed ne rekte enmiksi sin en la komunumaj aferoj.

2. Elektoj

La elekto-sistemo havas kaj rektajn kaj nerektajn elementojn. La Loka Spirita Asembleo estas elektata chiujare en loka kunveno per rekta sekreta vochdono de chiuj plenaghaj komunumanoj. La Nacia Spirita Asembleo elektighas chiujare en nacia kunveno konsistanta el delegitoj elektitaj laù regionoj per la nacia komunumo. La Universala Domo de Justeco elektighas chiun kvinan jaron per Internacia Kunveno konsistanta el la membroj de chiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Chiu el tiuj instancoj havas naù membrojn, kaj vochdonilo validas nur, se sur ghi estas notitaj precize naù nomoj. Chiuj plenrajtaj membroj de la loka, nacia aù tutmonda komunumo estas elekteblaj, escepte de la konsilantoj kaj - en la kazo de la Universala Domo de Justeco - virinoj. Chiuj rajtigitoj havas la sanktan devon vochdoni, escepte en la kazo de aparta cirkonstanco, ekzemple se pro transloghigho al nova komunumo ne eblas esti informita pri ties membroj. Por eviti chian disonancon en la komunumo, kandidatigo, kreo de partioj kaj elekto-kampanjoj estas strikte malpermesitaj.

3. Interkonsiligho

Sur chiuj niveloj de la Bahaa administracio oni praktikas chiuflankan interkonsilighon por altigi la probablecon de kiel eble plej bonaj decidoj. La unua principo de la Bahaa interkonsiligho estas chiuflanka partopreno por profiti el kiel eble plej largha amplekso de sperto kaj sagheco. Chiuj membroj de administra organo, ne nur la prezidanto, devas atenti, ke chiu cheestanto havu la saman shancon kontribui. Chiu estas kuraghigita paroli senghene, sed trankvile kaj ghentile.

La dua principo estas objektiveco kaj malligiteco. La diskuto okazu laù logika sinsekvo: Unue oni preghas por harmoniigi la tonon kaj perspektivon, kaj poste sekvas la normalaj pashoj de scienca esploro : Konstati la precizan naturon de la problemo, kolekti la koncernajn faktojn, konsenti pri la spiritaj aù administraj principoj ligitaj al ghi, elcherpa kaj senghena diskutado, oferti kaj vochdonigi decidon, kaj fine agadi por la efektivigo de la decido. Chiuj sentu, ke la proponitaj ideoj apartenas al la tuta komunumo, sed ne al tiu, kiu prezentis ilin kiel la unua; fakte povas okazi, ke iu partoprenanto parolas kontraù sian originalan sugeston, se li poste aùdas pli konvinkan proponon.

La tria principo estas la neceso de unueco en la efektivigo de decido. Decidoj povas esti farataj per vochdono de la plimulto, sed la Bahaanoj estas instigitaj strebi al unuanimeco. En la kazo de majoritata decido la minoritato tamen tutkore subtenu la realigon de la decido kaj ne klopodu vanigi ghin, char tio kaùzos nur malkonsenton kaj subfosus la unuecon de la komunumo, kiun oni konsideras multe pli esenca ol la evito de ebla eraro por difinita tempo. Se oni sekvis la ghustan procedon de interkonsiligho, la shanco de erara decido devus esti malgranda. Chiukaze tiaj eraroj povas esti reviziitaj, se plua interkonsiligho estas okazigita rezulte de adekvata apelacio, unue che la organo farinta la decidon, kaj - se tio malsukcesas - poste pere de pli altaj instancoj.

Reveno al la Komenco.
Komparo kun la konvencia politika sistemo.

1. Strukturo

Mi shatus nun komenti pri la tri chefaj elementoj de la Bahaa administracio : La strukturo, la elekto-sistemo kaj la interkonsiligho, emfazante tiujn aspektojn, kiuj shajnas aparte gravaj por la bezonoj de la nuntempo. La plej elstara trajto de la Bahaa Administracio estas ghia mondskala unueco. Ekzistas unu sola plej alta monda organo, la Universala Domo de Justeco, kiu respondecas pri la agad-planoj kaj kunordigo de la aferoj de la tuta komunajho. Tiu chi modela strukturo klare kontrastas al tiu de la konvencia politika sistemo dividita en ch. 170 sendependaj shtatoj ofte interkonfliktantaj.

Dua grava trajto de la Bahaa strukturo estas, ke la chiutagaj aferoj resp. tiuj de la tuja estonteco estas entreprenataj en la konscio pri principoj kaj longtempaj agad-planoj por la bonstato de la tuta homaro, kiuj estas fiksitaj en la skriboj de la centraj personecoj de la Kredo kaj kiuj estas la definitiva fonto de aùtoritato por chiuj institucioj de la Bahaa Administracio. La longtempa perspektivo funde distingighas de tiu, kiu regas en la konvencia politiko, kie - je niaj kostoj - preskaù chiu atento estas fokusita al tuja materia gajno por egoismaj interesoj.

Tria notindajho estas, ke - kvankam la Administracio estas unuecigita sur monda nivelo - ghi esence estas altgrade malcentralisma sistemo, en kiu la chiutagajhoj de la komunumo estas ordigataj sur la loka nivelo, kie la decidantoj rekte komunikadas kun la aliaj komunumanoj. Kontraùe, la klasika politika sistemo karakterizighas per tio, ke la plimulto de la gravaj decidoj estas koncentritaj je la nacia nivelo kaj ke ekzistas malmulte da efektiva kontakto kun la ordinaraj homoj.

Kvara karakterizajho estas, ke la Bahaa strukturo estas malkomplika kaj tial praktikebla en chiu speco de socio, en la plej rafinita same kiel en tia, kie la plejmulto restis seneduka - kaj tio estas fakto pruvita jam multloke. Jen denove kontrasto inter la pozitivaj spertoj de la Bahaa komunumo, kiu ekkonstruas sur la socia bazo, kaj ekzemple la klopodoj de la okcidentaj demokratioj en la pasintaj jardekoj surmeti desupre siajn kompleksajn parlamentajn sistemojn sur sociojn, kiuj havas tute malsamajn tradiciojn en la kampo de regado.

Lasta atentinda trajto de la Bahaa strukturo estas, ke la Kontinentaj Konsilantaroj kaj ties asistantoj, kiuj formas la duan branchon de la administracio, zorgas pri la spirita bonstato de chiuj aspektoj de la komunumo. Tiu chi funkcio estas vivbezona protekto por kiu ajn socio kaj ilustras la fakton, ke la Bahaa koncepto estas kaj realisma kaj idealisma, char ghi rekonas, ke la plej altaj normoj bezonas tempon por esti atingitaj.

En la konvencia politiko tiaj nomumitaj gardantoj de la publika bono povas degeneri je tiranaj komisaroj. Tio ne okazas en la Bahaa komunumo, char la konsilantoj estas elektataj pro sia spirita matureco kaj aliaj kapabloj, char ili ludas nur konsilan rolon kaj char ili estas ekskluditaj el la elektita brancho de la administracio kaj tial ne havas intereson pri propra promocio.

2. Elektoj

La plej grava trajto de la elekto-sistemo vershajne estas, ke ghi ne permesas la levighon de individuaj gvidantoj, kiuj tra la historio kaùzis grandan malutilon al la socio pro sia « hybris » (sento de supereco) kaj konfliktoj inter egoismaj interesoj kaj la bonfarto de la socio kiel tuto. La socio chiam estas en granda danghero pro reghoj, diktatoroj, pastroj kaj ech grandaj politikistoj en demokratioj. Kelkaj el la trajtoj de la Bahaa Administracio, kiuj ekskludas la aperon de individuaj gvidantoj estas

(1) la malpermeso de kandidatigo kaj elekto-kampanjoj;

(2) la nerekta elekto de la du pli altaj niveloj de la administracio, kiu igas grandskalan reklamadon por unuopuloj multe malpli necesa, ol en la kazo de rektaj elektoj;

(3) la instruo, ke elektantoj vochdonu por tiuj, kiuj havas spiritajn kvalitojn (kiel humileco kaj malegoismo) same kiel administrajn kapablojn kaj servo-pretecon;

(4) la fakto, ke decidoj faritaj de elektitaj asembleoj estas konfidencaj rilate al la vochdonado de unuopaj membroj; kaj laste

(5) la fakto, ke membroj de elektitaj asembleoj havas apartan staton en la komunumo nur kiam ili funkcias kiel asembleo, sed ne kiam ili elpashas kiel individuoj.

Plie estas menciinde, ke la prezidanto de spirita asembleo chefe rolas kiel kunordiganto kaj ne uzas sian pozicion por akiri pli da influo en diskutado ol aliaj asembleanoj. En la kazo de la Universala Domo de Justeco, la prezidanteco ofte shanghighas, kaj la nomo de la prezidanto ne estas sciigata al la publiko por eviti la eblecon, ke iu povus esti elstarigita kiel la « chefo » de la Bahaa mondo.

Dua grava aspekto de la elekto-sistemo estas, ke ghi akcelas diversecon en la kultura fono de tiuj, kiuj estas elektitaj al regantaj organoj. La postulo, ke chiu elektanto vochdonu naù nomojn, fokusigas la atenton al la respondeco de la unuopa elektanto por la konsisto de la tuta asembleo anstataù al la vochdono por malmultaj individuoj, kaj tiu chi fokusigo estas neeviteble influata per la instruoj pri unueco kaj diverseco : ju pli granda la diverseco, des pli granda la richeco de la komunumo, same kiel ghardeno kun multe da malsamaj floroj estas multe pli bela ol ghardeno kun nur unu speco aù unu koloro. Bona ekzemplo por tia diverseco estas la Nacia Spirita Asembleo de Usono de 1985, kiu konsistis - laù la rasoj - el kvar nigruloj, du blankuloj, unu aziano, unu indighena amerikano kaj unu perso; kaj - laù la sekso - kvar virinoj kaj kvin viroj. Ili devenas de plej diversaj regionoj kaj profesiaj fakoj. Tiu chi rezulto, kiu eble estas unika por elektita organo en Usono, estis atingita sen ia regularo pri kvotoj. La tendenco al diverseco estas fortigita per la direktivo, ke okaze de vocho-egaleco « prioritato devas esti donita senhezite al tiu flanko, kiu reprezentas minoritaton ».

Fine estas rimarkinde, ke la vochdona sistemo havas la latenton forigi tiun antikvan problemon pri tio, kiu estu la ghusta ekvilibro inter kontinueco kaj shanghigho en registaro, t.e. kiel adaptighi al shanghighantaj kondichoj sen maltrankvilo kaj malefikeco rezultanta el subitaj rompoj en la kontinueco. Antaù-demokratiaj sistemoj chiam riskis misregadon, kiam unuopulo aù grupo tenis la potencon por longa periodo, kaj akrajn konfliktojn, kiam la reganto mortis aù la reghimo farighis netolerebla. Ankaù la nuntempaj demokratioj ofte ne atingas la ghustan ekvilibron kaj suferas, kiam unu politika partio longtempe dominas aù kiam okazas plena eksoficigo de registaraj oficistoj sekve de potenco-perdo de la reganta partio. Regado fare de asembleoj, oftaj elektoj kaj la neekzisto de subgrupighoj estas karakterizajhoj de la Bahaa Administracio, kiuj tendencas krei situaciojn, en kiuj kontinua membreco en reganta organo estas ekvilibrigita per nova membreco.

3. Interkonsiligho

La Bahaa interkonsiligha sistemo havas plurajn trajtojn kun grandega graveco por efika regado. Unue ghi akcelas pripensadi, antaù ol decido estas farita, larghan skalon de eblecoj inkluzive de tiuj bazitaj sur jamaj spertoj kaj konsideri ankaù la vochojn de tiuj, kiuj ghenerale estas apenaù aùdataj : la malrichuloj, minoritatoj, virinoj, ne-edukitoj. Oftege, kiel multaj el ni jam spertis persone, tia largheco de diskuto efikas kiel saniga korekto al la vidpunktoj de la potencaj, richaj kaj edukitaj, kiuj kelkfoje estas tro absorbitaj de si mem kaj ne radikas en la malmola realo de la vivo. Kelkfoje aùdighas la argumento, ke regado fare de forta diktatoro estas pli efika ol demokratia regado. Por mallonga tempo estas vere, ke unu homo kapablas decidi pri la kuro de aktivecoj pli rapide ol grupo, sed longtempe la profundeco de interkonsiligho laù la Bahaa modelo tre vershajne kondukos al la pli efikaj rezultoj. Oni notu chi-koncerne, ke asembleo de naù personoj (kio estas la Bahaa praktiko) estas proksima al la optimuma nombro por atingi efikecon, char ghi estas sufiche granda por permesi larghan spektron de opinioj kaj sufiche malgranda por ebligi al chiuj membroj prezenti sian vidpunkton en relative mallonga tempo.

Dua grava trajto de la Bahaa interkonsiligho estas, ke ghi implicas daùran kontakton inter la regantaj organoj kaj la pli largha publiko, precipe sur la loka nivelo, kie la komunumo kunvenas regule je la Festo de la Deknaùa Tago, kiam la asembleanoj aùdas la ideojn kaj vidpunktojn de la aliaj komunumanoj. La Festo estas ankaù okazo por la asembleo raporti pri siaj agadoj kaj planoj.

Kompreneble, perfekte funkcianta modelo ne povas esti kreita en unu tago kaj la Bahaa administracio estas ankoraù che la komenco de ghia disvolvigho. Ankaù la Bahaanoj bezonas tempon por jheti siajn malnovajn kutimojn kaj pens-manierojn en la maron, kaj sendube multaj interkonsilighoj ne okazas laù la ideala modelo. Unuflanke, en kulturoj, kie ordinaruloj tradicie ricevis instrukciojn de aliaj, ne estas facile por la homoj shanghi siajn manierojn kaj komenci transpreni respondecon, kadre de la asembleo, por la aferoj de sia propra komunumo. Aldone ekzistas kelkaj landoj, kie la membraro de la Nacia Spirita Asembleo dum jaroj ne shanghighas, escepte se iu mortas aù elmigras, kaj rezulte de tio freshaj ideoj forvelkas pro elcherpigho kaj manko de novaj spertoj. Aliflanke, la plej multaj el ni, kiuj vivis en Bahaa komunumo ech nur kelkajn jarojn, baldaù rimarkis je propraj travivajhoj, kiom da kvieta progreso estas farata kaj kiel la administra sistemo aperigas talentojn en individuoj. Unu el la plej senteblaj signoj de tiu progreso estas la kreskanta aktiva rolo de virinoj en lokaj kaj naciaj spiritaj asembleoj en landoj, kie virinoj tradicie ludas neglekteblan rolon en publikaj aferoj - evoluo sciigita al Unuighintaj Nacioj konekse kun la Internacia Jardeko de la Virinoj.

Reveno al la Komenco.
Resumo.

Resume ni povas diri, ke la Bahaa Administracio havas trajtojn, kiuj estas esencaj en registara sistemo komisiita konservi daùran mondpacon. Unue ghi fokusigas la atenton al la longtempaj spiritaj kaj materiaj interesoj de la homoj (kun aparta atento al la bezonoj de la malfortaj kaj malrichaj) anstataù al la kurttempaj materiaj interesoj de potencaj apartaj grupoj, kio estas la normala celo de konvencia politiko.

Due, donante aùtoritaton en la manojn de asembleoj demokratie elektitaj laù spiritaj principoj, ghi evitas la minacon de gvidanteco fare de unuopuloj, kiu ek de la komenco de civilizacio alportis korupton kaj favoris la interesojn de individuoj anstataù de la komunumo, kiun ghi devus servi.

Trie, la principoj de interkonsiligho kaj malcentralismo certigas, ke la registaro estas en daùra interkomunikado kun la tuta komunumo kaj tial faras siajn decidojn surbaze de la plej largha amplekso de sperto kaj scio. Laù sia tuta karaktero ghi formas organikan unuon kun la socio. Aplikante la modelon de Hegel al tiu chi situacio, ni povus aserti, ke la tezo estas la tradicia aùtokrata formo de regado kun legitimeco fluanta de la registo (reganta pro la graco de Dio) malsupren al la regatoj; ke la antitezo estas demokratio, en kiu legitimeco fluas supren de la popolo al ghiaj regantoj; kaj ke la sintezo estas la Bahaa Administracio, en kiu kombinighas la spirita aùtoritato venanta de Dio, pere de la instruoj de Lia Manifestigho Bahá'u'lláh, al la Universala Domo de Justeco, kun alte demokratia procezo de kolektiva respondeco kaj universala partopreno en elektado kaj interkonsiligho, kiu strikte interligas la instituciojn kun la komunumo, al kiuj ili servas.

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de