Reveno al BEL

VIRINOJ


La emancipigho de virinoj, la atingo de plena egalrajteco inter la seksoj, estas esenca trajto de homa progreso. Senegaleco ne nur malhelpas la disvolvighon de virinoj sed de civilizado mem. Daùre deteni plenan egalrajtecon de duono de la homaro ofendas la homan dignon. Krome tiel viroj kaj virinoj konservas damaghajn sintenojn kaj kutimojn, kiuj pasas de la familio al la laborejo, al la politika vivo kaj fine en la internaciajn rilatojn. Neniel, chu morale, biologie aù tradicie, eblas pravigi malegalecon. La morala kaj psika klimato necesa por la establado de socia justeco kaj tutmonda paco kreighos nur kiam virinoj atingos plenan egalrajtecon kun viroj en chiuj sferoj de la vivo.

La sistema subpremado de virinoj estas okulfrapa kaj tragika historia fakto. Virinoj estas malhelpataj realigi siajn plenajn potencialojn pro la limigo je malvastaj agadsferoj en la socia vivo, pro ekskludo el lern- kaj studeblecoj, pro deteno de bazaj homaj rajtoj kaj pro elmetado al perforto kaj malhoma traktado. Praaghaj kutimoj de subpremado reflektighas en la populara kulturo, literaturo kaj arto, en leghoj kaj ech en religiaj skriboj ; ili daùras trapenetri chiujn aspektojn de la vivo. Malgraù chiaj progresoj je la politikaj kaj sociaj rajtoj de virinoj estas tamen plena egalrajteco neniel atingita.

La damaghaj efikoj de seksaj antaùjughoj difektas la socian vivon. Prosperoj por virinoj malfacilas. Atingi plenan egalrajtecon necesigas novan komprenon pri la senco de la homa vivo kaj pri kiel interrilati, kompreno kiu devigos al reformado de la personaj vivoj kaj tiel de la tuta socio. La klopodoj venki senegalecon devigas plenan engaghighon de chiuj viroj, virinoj, junuloj kaj infanoj.

Anoncante la Dian intencon por nia epoko, antaù pli ol jarcento kaj unuafoje en la religia historio, proklamis Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Religio, la principon de la egaleco de virinoj kaj viroj, dirante : " Virinoj kaj viroj estis kaj chiam estos egalaj antaù Dio." Atingi egalajn rajtojn kaj privilegiojn por virinoj kaj viroj estas laù Bahá'u'lláh antaùkondicho por atingi la pli vastan unuecon, kiu firmigos la bonfarton kaj sekurecon de chiuj popoloj. La bahaaj skriboj emfazas : " Kiam chiuj homoj ricevos la samajn lerneblecojn kaj la egaleco inter viroj kaj virinoj estos realigita, tiam la fundamentoj por militado estos komplete detruitaj."

La plena kaj egaleca partoprenado de virinoj en chiuj sferoj de la vivo estas esenca por socia kaj ekonomia disvolvighado, por la malaperigo de militoj kaj fine la establigho de unuigita mondo. En la bahaaj skriboj la egaleco de la seksoj estas angulshtono de la Dia plano por la homara disvolvigho kaj prospero : " La homa mondo posedas du flugilojn : la viran kaj la inan. Tiom longe kiel tiuj du flugiloj ne estos egale fortaj la birdo ne flugos. Eksterordinarajn atingojn la homaro ne faros, al la altoj de veraj atingoj la homaro ne povos flugi antaù ol la virinoj atingos la saman rangon kiel viroj kaj antaù ol ili povos same aktivi. Kiam la du flugiloj ... farighos egale fortaj kaj ghuos la samajn antaù- kondichojn la flugo de l' homo treege kaj eksterordinare altighos."

La bahaaj skriboj diras, ke proklami egalecon ne signifas nei la ekzistadon de funkciaj diferencoj inter virinoj kaj viroj sed male konfirmas la komplementecon de la roloj de viroj kaj virinoj en la familio same kiel en la socio. Dirante, ke akiri sciojn servas kiel "shtuparo por la [homa] levigho", Bahá'u'lláh preskribas identan edukadon por virinoj kaj viroj, kondiche ke la cirkonstancoj tion permesas. Se ili tamen ne permesas estu prioritate edukataj virinoj kaj knabinoj. Malgraù ke ambaù gepatroj estas responsaj por la edukado de siaj infanoj, povas tamen la profitoj de lernado kaj studado penetri en la socion plej efike tra edukitaj patrinoj kaj tial la edukado de knabinoj estas aparte grava.

Estimado kaj protektado de patrineco ofte estas uzataj kiel pravigo por socie kaj ekonomie malfavori virinojn. Tia diskriminaciado devas chesi. Granda honoro kaj nobleco estas rajte aljughataj al patrineco kaj la edukado de infanoj. La granda defio por la socio estas provizi eblecojn por plena kaj egala partoprenado de virinoj en chiuj aspektoj de la vivo kaj samtempe adekvate subteni patrinojn.

Asertante, ke virinoj kaj viroj dividas similan " staton kaj rangon " kaj " estas egale la ricevantoj de povoj kaj dotoj de Dio ", la bahaaj instruoj ofertas modelon de egaleco bazighanta sur la koncepto de partnereco. Nur kiam virinoj plene partoprenos en chiuj sferoj de la vivo kaj eniros la gravajn decidajn kampojn, la homaro estos preparita por entrepreni la sekvan pashon de sia kolektiva disvolvigho.

Eliminadi diskriminacion kontraù virinoj estas spirita kaj morala devo, kiu fine kondukos al leghaj, ekonomiaj kaj sociaj reformadoj. Tamen ne sufichas helpi virinojn pli multnombre okupi gravajn kaj aùtoritatajn poziciojn. Ne eblos atingi egalecon sen fundamentaj shanghighoj de sintenoj kaj valoroj de individuoj same kiel de ties sociaj radikoj. Socio bazighanta sur partnereco, en kiu agresado kaj uzo de forto estas anstataùigitaj per kooperado kaj interkonsilighado necesigas la transformighon de la homa koro.

La damaghaj efikoj de malegaleco ankaù la virojn malhelpas maturighi kaj akiri tiujn kvalitojn, kiujn postulas la defioj de la nova jarmilo. " Tiel longe kiel virinoj estos detenataj atingi siajn plej altajn eblecojn ", diras la bahaaj skriboj, " tiel longe viroj ne povos akiri la grandecon, kiu al ili eblas." Esencas, ke viroj engaghighas en celkonscia, zorga ekzamenado de sintenoj, sentoj kaj kondutoj, kiuj baras la vojon al egaleco.

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas ellaborita surbaze de la la deklaro " Two Wings of a Bird : The Equality of Women and Men " (" Du Flugiloj de Birdo : La Egaleco de Virinoj kaj Viroj ") de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj en Usono. Tiu deklaro en haveblas che :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (kies adresoj troveblas i.a. sub <http://www.bahai.org>
2 ) aù rekte che: Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> <http://www.bahai.org>

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >