Reveno alBEL

LA UNUECO DE LA RELIGIOJ


La principo de la unueco de la religioj trovighas centre inter la bahaaj instruoj. Bahá'u'lláh klarigis, ke la homaro disvolvighas laù kolektiva kreska procezo simila al la kreskado de individuo: la homo komencas sian vivon kiel senhelpa infano kaj atingas maturecon tra sinsekvaj shtupoj, tiel same la homaro komencis sian kolektivan socian vivon per primitive kaj iom post iom atingas maturecon. En la kazo de la individuo estas klare, ke ties evoluo rezultas el la edukado far gepatroj, instruistoj kaj la ghenerala socio. Sed kio estas la gvida forto de la kolektiva homara evoluo ?

La respondo de la Bahaa Kredo al tiu chi demando estas: la "revelaciita religio". En unu el Siaj chefaj verkoj, la Kitáb-i-Iqán (Libro de Certeco), Bahá'u'lláh klarigis, ke Dio, la Kreinto, intervenis kaj daùre plu intervenos en la homara historio pere de elektitaj Mesaghistoj. Tiuj chi Mesaghistoj, kiujn Bahá'u'lláh nomas "Manifestighoj de Dio", estas precipe la fondintoj de la grandaj revelaciitaj religioj, kiel Abrahamo, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo, Mahometo ktp.

La spirita impulso, kiu akompanis la venon de tiuj chi Manifestighoj kune kun la influo de Iliaj instruoj kaj la sociaj sistemoj establitaj tra Iliaj leghoj kaj diaj ordonoj estas tio, kio ebligas al la homaro progresi. Simple dirite: la Manifestighoj de Dio estas la chefedukantoj de la homaro. Rilate la diversajn ekzistantajn religiojn, kiuj aperis dum la homara historio, Bahá'u'lláh diris: "Tiuj chi principoj kaj leghoj, tiuj chi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljughita al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamitaj."

Tiel la principo de la religia unueco signifas, ke chiuj grandaj religifondintoj - la Manifestighoj - venas de Dio kaj ke chiuj religiaj sistemoj establitaj far Ili estas parto de la sama plano de Dio. Fakte ekzistas nur unu sola religio, la religio de Dio. Tiu chi unu sola religio daùre evoluas kaj chiu unuopa religia sistemo reprezentas shtupon de la evoluado de la tuto. La Bahaa Kredo reprezentas la aktualan shtupon de tiu chi religia evoluado. Por emfazi, ke chiuj instruoj kaj agoj de la Manifestighoj havas ne homan originon sed estas gvidataj far Dio, Bahá'u'lláh uzis la terminon "revelacio" por priskribi la fenomenon, kiu okazas, kiam aperas Manifestigho.

Specife la skriboj de la Manifestighoj reprezentas la seneraran Vorton de Dio. Tiuj chi skriboj konsistigas aparte gravan parton de la revelacia fenomeno, char ili restas ankoraù longe post kiam la surtera vivo de Manifestigho finighis.

Religia historio estas komprenata kiel sinsekvo de revelacioj de Dio kaj la termino "progresa revelacio" estas uzata por priskribi tiun chi procezon. Tiel, laù bahaa vidpunkto, progresa revelacio estas la gvida forto por la homa evoluado kaj la Manifestigho Bahá'u'lláh estas la plej juna kazo de tiu chi daùre progresanta revelacia procezo. Bahá'u'lláh instruis, ke la tempa intervalo inter du Manifestighoj longas chirkaù mil jarojn. Li ankaù instruis, ke la revelacia procezo ne finighas per Lia revelacio kaj ke alia Manifestigho venos post Li, tamen ne antaù la paso de mil jaroj ekde de la apero de Bahá'u'lláh. Laù la bahaaj skriboj la revelacia procezo senfine daùros kaj la homaro vidos ankoraù la aperadon de granda nombro da Manifestighoj.

Por eble pli klare fokusi la bahaan koncepton pri religio, oni povas kompari ghin kun aliaj konceptoj pri kio estas religio. Unuflanke troveblas la vidpunkto, ke la diversaj religiaj sistemoj rezultas el la homa strebado al la vero. Laù tiu chi koncepto la fondintoj de la grandaj religioj ne revelacias Dion al ni sed estas pli-malpli filozofoj aù pensuloj, homaj estajhoj, kiuj je la malkovrado de la vero eble pli progresis ol aliaj. Tia kompreno ekskludas la ideon pri la baza unueco de la religioj, char la diversaj religioj estas konsiderataj kiel reprezentantoj de diversaj opinioj kaj kredoj, kiujn ekhavis erarivaj homoj - sed ne kiel seneraraj revelacioj de la vero el unu sola fonto.

Aliflanke multaj ortodoksaj adeptoj de diversaj religiaj tradicioj asertas, ke la profeto aù fondinto de ilia specifa tradicio vere revelaciis Dion al la homaro, sed ke la aliaj religifondintoj estas profetoj falsaj aù almenaù malplivaloraj. Ekzemple, multaj judoj kredas, ke Moseo estis vera Mesaghisto de Dio, sed ke Jesuo ne estis. Simile multaj kristanoj kredas je la revelacio de Jesuo sed konsideras Mahometon kiel falsan profeton kaj taksas Moseon kiel malplivalora ol Jesuo.

La bahaa principo de la unueco de la religioj funde malsimilas ambaù tiujn tradiciajn konceptojn. Ke malsamas kelkaj instruoj de la grandaj religioj, tion Bahá'u'lláh atribuis ne al homa erarivo de la fondintoj, sed al la malsamaj bezonoj de la epokoj, en kiuj tiuj revelacioj okazis. Krome Li klarigis, ke multaj homaj eraroj enighis en la religioj per falsado de tekstoj kaj aldonado de fremdaj ideoj. Por bahaanoj neniu el la religifondintoj superas alian. Shoghi Effendi resumis tiun chi vidpunkton per la sekvaj vortoj:

"La fundamenta principo deklarita far Bahá'u'lláh estas laù la firma kredo de la adeptoj de Lia Kredo, ke religia vero estas ne absoluta sed relativa, ke Dia Revelacio estas daùra kaj progresa procezo, ke chiuj grandaj religioj de la mondo havas dian originon, ke iliaj bazaj principoj komplete harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unu kaj la sama, ke iliaj instruoj estas nenio alia ol facetoj de unu vero, ke iliaj funkcioj estas komplementaj, ke ili diferencas nur je la neesencaj aspektoj de iliaj doktrinoj, kaj ke iliaj misioj reprezentas sinsekvajn shtupojn de la spirita evoluado de la homa socio."

Reveno al la Komenco


Tiu chi teksto estas verkita surbaze de chapitroj de la hejmpagho http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizajho reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per:

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA   T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> < http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >