Reveno al B.E.L.

Traduko al Esperanto de la Mesagho
de la Universala Domo de Justeco Bahaa
Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo
(aprile 2002)

Al La Religiaj Gvidantoj De La Mondo

La historiaj eventoj de la dudeka jarcento devigis la popolojn de la mondo ekkompreni sin kiel membrojn de unu homaro vivanta sur la Tero kiel en unu komuna hejmlando. Spite al la pludaùraj konfliktoj kaj perfortoj, kiuj mallumigas la horizonton, antaujughoj kiuj iam shajnis ennaskitaj en la karaktero de la homa specio, chie retirighas. Kune kun ili falas la baroj, kiuj delonge disapartigis la homan familion je Babelo da izolitaj kulturaj, etnaj au naciaj identecoj. Ke tiel radikala shanghigho povis farighi en tiel mallonga tempo - je historia perspektivo kvazaù de unu tago al alia - antaùsentigas la majestajn eblecojn de la estonto.

Tragike estas ke la institucia religio, kies ekzistokialo estas la starigo de frateco kaj paco, kondutas tro ofte kiel unu el la plej grandegaj obstakloj sur tiu vojo; ni citu nur unu aparte doloran fakton: ghi longe pruntis sian kredindecon al fanatikismo. Kiel gvidanta organo de unu el la mondreligioj, ni sentas nin responsaj postuli seriozan pripensadon de la defio al kiu tio submetas la religiajn gvidantojn. La nuntempaj problemoj kaj cirkonstancoj postulas ke ni parolu senkashe. Ni fidas, ke la komuna servo al la Dia certigos, ke niaj vortoj estos akceptitaj en la sama spirito de bonvolo en kiu ili estas prezentitaj.

La problemoj akre konturighas, kiam oni pripensas kio atingighis jam sur aliaj kampoj. En la pasinteco la virinoj estis - kun raraj esceptoj - konsiderataj kiel malsupera homspeco; oni chĉirkaùbaris ilin per superstichoj, malhelpis ilin eluzi siajn spiritajn kapablojn kaj limigis ilian rolon al servistinoj de la viroj. Evidente ekzistas ankoraù multaj socioj en kiuj tiaj cirkonstancoj plu regas kaj estas fanatike defendataj. Tamen, je mondskala nivelo la koncepto de la egaleco de la seksoj praktike atingis nuntempe la staton de ghenerale akceptita principo. Similan autoritatecon ghi ghuas preskau chie en la scienca mondo kaj en la informkomunikiloj. Tiom fundamenta estas la okazinta shanghigho, ke la adeptoj de la ideo de vira supereco apenau trovas subtenon che responsemaj opinikreantoj.

La sieghataj batalionoj de naciismo alfrontas similan sorton. Kun chiu monda krizo plifacilighas por la civitanoj fari klaran distingon inter amo al la patrujo, kiu richigas ilian vivon, kaj submetigho al agita retoriko celanta provoki malamon kaj timon kontraù aliuloj. Ech kie konvenas partopreni en tradiciaj naciismaj ceremonioj la publika reago hodiaù same ofte karakterizighas per sento de embaraso kiel en la pasinteco per firmaj konvinkoj kaj preta entuziasmo. Tiu chi efekto fortighas per la restrukturigho de la monda ordo, kiu senchese disvolvighas. Spite al la neperfektecoj de la sistemo de Unuighintaj Nacioj en ilia nuna formo kaj malgraù ilia limigita ebleco entrepreni kolektivan militan kontraùstaron kontraù agreso, neniu povas ne vidi la fakton, ke la feticho de absoluta nacia suvereneco estas survoje al malapero.

Sammaniere rasaj kaj etnaj antaùjughoj farighis viktimoj de historiaj procezoj, kiuj apenaù plu havas paciencon por tiaspecaj pretendoj. Chi-koncerne la malakcepto de pasinttempaj konvinkoj estas plej kompleta. Rasismo tiagrade makulighis per sia krochiteco al la hororoj de la dudeka jarcento, ke ghi alprenis la karakteron kvazaù de spirita malsano. Kvankam rasismo pluvivas kiel socia konduto en multaj mondregionoj - kiel pesto plaganta la vivon de granda parto de la homaro -, ghi estas ghenerale tiomgrade kaj principe kondamnata, ke neniu homgrupo povas sendanghere permesi al si esti identigata kun ghi.

Ne estas tiel, ke malluma pasinteco forvishighis kaj subite nova brila mondo naskighis. Ankoraù multaj homoj devas elteni la efikojn de enradikighintaj antaùjughoj koncerne etnan, seksan, nacian, kastan kaj klasan apartenon. Chiuj signoj indikas, ke tia maljusto ankoraù longe pluekzistos, char la institucioj kaj normoj, kiujn la homaro nuntempe ellaboras, nur iom post iom tiel fortighos, ke nova ordo de interrilatoj estos starigita kaj malshargho de la subprematoj atingita. La chefa afero estas, ke sojlo estas pasita transe de kiu ne plu eblas retropashi. Fundamentaj principoj estas identigitaj kaj klare esprimitaj; ili atingis vastan publikon kaj pli kaj pli enradikighas en institucioj kapablaj devigi la publikan konduton ilin observi. Kiom ajn longdaùra kaj dolora la lukto montrighos, la rezulto sendube estos revoluciigo de la bazaj interrilatoj inter chiuj popoloj.

Komence de la dudeka jarcento la antaùjugho, kiu shajnis pli konjekteble ol iu alia cedi al la fortoj de shanghighado, estis tiu pri religio. En la okcidento la scienca progreso estis jam krude shancelinta kelkajn centrajn kolonojn de la religia kredo je ekskluziva vero. Kadre de la transformigho okazinta en la koncepto de la homaro pri si mem, la plej promesa nova evoluo shajnis esti la interreligia movado. En 1893 la Monda Ekspozicio surprizis ech siajn ambiciajn organizintojn per la naskigho de la fama "Parlamento de la Religioj", vizio pri spirita kaj morala konsento, kiu kaptis la atenton de la homoj sur chiuj kontinentoj kaj ech sukcesis marghenigi la sciencajn, teknikajn kaj komercajn mirindajhojn, kiujn la Ekspozicio celebris.

Mallonge: la baroj de miljaroj evidente estis falintaj. Laù la opinio de influhavaj pensuloj en la kampo de religio la kunveno estis unika, "senprecedenca en la historio de la homaro". La Parlamento, laù eldiro de ghia chefa organizinto, "emancipis la mondon el bigoteco". Fidoplene oni antaùdiris, ke inghenia gvidantaro eluzus tiel favorajn cirkonstancojn kaj vekus en la delonge disapartigitaj religiaj komunumoj de la mondo spiriton de frateco, kiu povus liveri la necesan moralan fundamenton por nova mondo de prospero kaj progreso. Tiel kuraghigite chiuspecaj interreligiaj movadoj burghonis kaj floradis. Ampleksa literaturo, havebla en multaj lingvoj, enkondukis pli kaj pli vastan publikon, kredantojn same kiel nekredantojn, en la instruojn de chiuj el la plej gravaj religioj, kreante intereson, kiu poste estis kontentigita per radio, televido, filmo kaj fine la interreto. Universitatoj enkondukis doktorigajn programojn en la fako de kompara religioscienco. Fine de la jarcento interreligiaj diservoj, kiuj antaù kelkaj jardekoj estis neimageblaj, farighis ordinarajhoj.

Bedaùrinde tiuj iniciatoj evidente suferas je la manko de intelekta kohereco kaj spirita sindevontigo. Kontraste al la unuigaj procezoj, kiuj transformas la ceterajn sociajn rilatojn, la ideo ke chiuj grandaj religioj laù siaj naturo kaj origino estas samvalidaj, estas obstine kontrauata de potencaj pramodeloj de sekta pensado. La progreso en la rasa integrigho estas evoluo, kiu ne estas simple esprimo de sentimentaleco au nura strategio, sed ghi devenas el la ekkono, ke la popoloj de la mondo konsistigas unu specion, kies multaj variajhoj el si mem alportas nek avantaghojn nek malavantaghojn al ghiaj unuopaj membroj. La emancipigho de la virinoj en simila maniero rezultigis, ke la institucioj de la socio kaj la publika opinio pretis rekoni, ke ne ekzistas akcepteblaj kialoj - chu biologiaj, sociaj au moralaj - por rifuzi al virinoj plenan egalecon kun viroj kaj al knabinoj samajn edukajn eblecojn kiel tiujn donitajn al knaboj. Ankaù la aprezo de la kontribuoj de iuj nacioj al la konstruo de tutmonda civilizacio ne subtenas la hereditan iluzion ke aliaj nacioj havas malmulton au nenion por aldoni al tiuj klopodoj.

Shajnas ke grandparte la religia gvidantaro ne kapablas entrepreni tiel fundamentan reorientighon. Aliaj sociaj grupoj bonvenigas la konsekvencojn de la unueco de la homaro ne nur kiel neeviteblan pluan pashon en la antaùenigho de la civilizacio, sed kiel plenumighon de chiuspecaj identecoj, kiujn la homaro alportas en tiu chi decida momento de nia komuna historio. Tamen, la pli granda parto de la institucia religio staras paralizita antaù la sojlo al la estonteco, katenita per tiuj dogmoj kaj postuloj pri ekskluziva aliro al la vero, kiuj ghis hodiaù responsas pri la estigo de iuj el la plej amaraj konfliktoj, kiuj disdividas la enloghantojn de la Tero.

Por la bonfarto de la homaro la sekvoj estas ruinigaj. Certe ne necesas citi detale la terurajhojn, kiuj hodiaù hantas malfelichajn popolojn per la eksplodo de fanatikeco kaj trempas en honton la nomon de la religio. Sed la fenomeno ne estas nova. Por doni nur unu el multaj ekzemploj: la eùropaj religiaj militoj de la deksesa jarcento pereigis proksimume tridek procentojn de la loghantaro de la kontinento. Oni sin demandu kian rikolton donis la semoj, kiujn la blindaj fortoj de religia dogmateco, incitintaj tiajn konfliktojn, plantis en la popolan konscion.

Al tiu chi listo oni devas aldoni la perfidon al la homa menso, kiu pli ol chio alia forrabis de la religio ghiajn ennaskitajn kapablojn ludi decidan rolon en la formado de la mondaj aferoj. Kaptitaj per la daùra okupigho pri aferoj, kiuj disipas kaj koruptas la homajn energiojn, la religiaj institucioj tro ofte estis la chefaj agantoj, kiuj malhelpis la esploradon de la realo kaj la utiligon de tiuj intelektaj kapabloj, kiuj nobligas la homon. Kondamnoj de materialismo kaj terorismo ne vere helpas je la solvo de la nuntempa morala krizo se ili ne komencighas per sincera konfeso de la manko de responseco, kiu lasis kredantajn amasojn senprotekte kaj vundeble elmetitaj al tiuj influoj.

Tiuj chi konsideroj, kiom ajn amaraj, unualoke ne estas akuzo kontraù la institucia religio, sed memorigilo pri la unika potenco kiun ghi posedas. Religio atingas, kiel ni chiuj konscias, la radikojn de motivigo. Kiam ghi estis fidela al la spirito kaj ekzemplo de la transcendaj Figuroj, kiuj donis al la mondo ghiajn grandajn kredo-sistemojn, ghi vekis en tutaj popoloj la kapablojn ami, pardoni, krei, kuraghi, venki antaùjughojn, sinoferi por la komuna bono kaj bridi animalajn instinktojn. Sendube la genera forto, kiu civilizis la homan naturon, estis la influo de la sinsekvo de tiuj Manifestiĝoj de la Dieca, kiu retroetendighas ghis la komenco de la registrita historio.

Tiu chi sama potenco, kiu en pasintaj epokoj disvolvis tiajn efikojn, restas neforvishebla karakterizajho de la homa konscio. Spite al chiuj obstakloj kaj sub ne tre favoraj kondichoj, ghi plu subtenas la transvivolukton de milionoj da homoj kaj naskas en chiuj landoj heroojn kaj sanktulojn, kies vivoj estas la plej konvinka pravigo de la principoj entenataj en la sanktaj skriboj de iliaj respektivaj religioj. Kiel la historio de la civilizacio montras, religio ankaù kapablas profunde influi la strukturon de sociaj rilatoj. Fakte estus malfacile imagi ian fundamentan antaùeniĝon de la civilizacio kiu ne cherpis sian moralan impeton el tiu chi eterna fonto. Chu estas do imageble ke la pasho al la kulmina stadio en la jarmilojn longa procezo de la organizado de la planedo povas realighi en spirita vakuo? Se la perversaj ideologioj, kiuj plagis nian mondon en la jhus pasinta jarcento, alportis nenion kroman, ili ja pruvis definitive, ke la mizeron ne povas kuraci rimedoj elpensitaj de la homo.

La konsekvencoj por la hodiaùa mondo estas resumitaj de Bahá'u'lláh per vortoj verkitaj antaù pli ol unu jarcento kaj intertempe vaste diskonigitaj:

"Estas absolute nedubinde, ke la popoloj de la mondo, sendistinge al kiu raso au religio ili apartenas, ricevas sian inspiron el unu sola chiela Fonto kaj submetighas sub unu Dio. La diferencoj inter la religiaj preskriboj, kiujn ili obeas, devas esti aljughataj al la shanghighantaj bezonoj kaj postuloj de la epoko, en kiu ili estis revelaciitaj. Chiuj el ili, escepte de kelkaj, kiuj estas la rezulto de homa perverso, estis ordonitaj de Dio kaj reflektas Lian Volon kaj Celon. Levighu kaj armu vin per la potenco de la kredo por dispecigi la idolojn de viaj vanaj imagoj, la semantojn de diskordo inter vi. Tenu vin je tio, kio kunligas kaj unuigas vin."

Tia alvoko ne estas instigo forlasi la kredon je la fundamentaj veroj, kiujn la grandaj religioj de la mondo proklamas. Tute male. La kredo ordonas al si mem kaj pravigas sin mem. Kion aliuloj kredas - aù ne kredas - ne povas havi aùtoritaton por individua konscienco kiu meritas tiun nomon. Kion la supraj vortoj klare kaj neambigue postulas, estas la rezigno pri chiuj tiuj pretendoj pri ekskluziveco aù definitiveco, kiuj, volvante siajn radikojn chirkaù la vivo de la spirito, pli ol chio alia sufokas iniciatojn pri unueco kaj akcelas malamon kaj perforton.

Al tiu chi historia defio niaopinie devas respondi la religiaj gvidantoj, se religia gvidado havu signifon en tiu tutmonda socio, kiu elmergighas el la transformaj spertoj de la dudeka jarcento. Evidente kreskanta nombro da homoj ekkonas ke la vero sur kiu bazighas chiuj religioj principe estas nur unu. Tiu chi ekkono estighas ne kiel rezulto de teologiaj disputoj, sed ghi fontas kiel intuicia konscio el la daùre ampleksighanta spertado de aliuloj kaj el kreskanta emo akcepti la unuecon de la homara familio. El la konfuzajho de religiaj dogmoj, ritoj kaj leghoj, hereditaj de malaperintaj mondoj, elmergighas sento ke la spirita vivo, same kiel la unueco kiu manifestighas en malsamaj naciecoj, rasoj kaj kulturoj, konsistigas unu nelimigitan realon egale alireblan por kiu ajn. Por ke tiu chi ankoraù difuza kaj eksperimenta koncepto firmighu kaj efike kontribuu al la konstruado de paca mondo, ghi bezonas la plenkoran subtenon de tiuj, al kiuj amasoj da homoj, ech je tiel malfrua horo, sin turnas atendante gvidadon.

Certe ekzistas grandaj diferencoj inter la chefaj religiaj tradicioj rilate sociajn regulojn kaj la formojn de diservado. Pro la miloj da jaroj, tra kiuj sinsekvaj Diaj revelacioj respondis al la shanghighantaj bezonoj de daùre evoluanta civilizacio, tio apenaù povas esti aliel. Fakte shajnas ke imanenta karakterizajho de la sanktaj skriboj de la plej multaj chefaj religioj estas la principo de la evolua karaktero de la religio. Morale nepravigebla do estas misuzi kulturajn heredajhojn, kiuj celis richigi la spiriton, por instigi al antaùjughoj kaj disfremdigho. La chefa tasko de la animo chiam estos esplori la realon, vivi konforme al la veroj pri kiuj ghi konvinkighas, kaj plene respekti la klopodojn de aliuloj fari la samon.

Oni povus objheti ke, se chiuj grandaj religioj estu agnoskitaj kiel Diaj laù sia origino, tio instigus aù almenaù faciligus la multnombran transiron de unu religio al alia. Chu tiel estas aù ne fakte apenaù gravas kompare al la shanco, kiun la historio fine ofertas al tiuj konsciaj pri mondo transcendanta la surteran - kaj rigarde al la responseco, kiun tia konscio altrudas. Chiu el la grandaj religioj povas imprese kaj kredinde atesti kiel efike ghi akcelis moralecon. Simile, neniu povus konvinke argumenti ke la instruoj de iu religio kontribuis pli au malpli al bigoteco kaj superstichoj ol iu alia. Estas nature ke en kunfandighanta mondo kondutomodeloj shanghighadas, kaj chiaspecaj institucioj havas la taskon konsideri kiel tiuj disvolvighoj povas esti tiel kondukataj ke ili akcelas unuecon. La garantio por spirite, morale kaj socie sana rezulto trovighas je la neshancelebla kredo de la nekonsultataj amasoj de la mondaj civitanoj ke la universo estas regata ne per homa kaprico, sed per amoplena kaj senerara Providenco.

Nia epoko spertas la rompighon de baroj, kiuj apartigis la popolojn, kaj kune kun tio la disfalon de la iam nesuperebla muro, pri kiu oni ghis nun kredis ke ghi eterne disigus la vivon de la Chielo disde la vivo sur la Tero. La sanktaj skriboj de chiuj religioj chiam instruis al la kredantoj konsideri la servadon al aliuloj ne nur kiel moralan devon, sed kiel vojon sur kiu la animo povas alproksimighi al Dio. Hodiaù la antaùenighanta restrukturigho de la socio donas novan signifon al tiu chi bone konata instruo. Ju pli la praa promeso pri mondo vivigata de principoj de justeco iom post iom farighas realisma celo, des pli la kontentigo de la bezonoj de la animo kaj de tiuj de la socio estos pli kaj pli konsiderata kiel du komplementaj flankoj de matura spirita vivo.

Se religia gvidado volas respondi al la defio, kiun la supre menciita percepto prezentas, tiu respondo devas komenci per la agnosko, ke religio kaj scienco estas la du nemalhaveblaj sciosistemoj, per kiuj la potencialoj de konscieco disvolvighas. Tiuj fundamentaj rimedoj de la menso por esplori la realon tute ne konfliktas inter si, sed dependas unu de la alia kaj estis plej produktivaj en la maloftaj sed felichaj periodoj de la historio, kiam ilia komplementa karaktero estis rekonita kaj kiam ili povis kunagi. La komprenoj kaj la kapabloj naskitaj per la scienca progreso chiam devas serchi gvidadon per spirita kaj morala responseco por certigi ilian taùgan aplikadon; religiaj konvinkoj, kiom ajn korproksimaj ili estas, devas submetighi libervole kaj dankeme al senpartia prijugho per sciencaj metodoj.

Ni nun devas priparoli problemon, kiun ni aliras heziteme, char ghi rekte tushas la konsciencon. Inter la multaj tentoj, kiujn la mondo ofertas, nesurprize logas la religiajn gvidantojn misuzi potencon en aferoj de la kredo. Neniu, kiu dedichis longajn jarojn al serioza meditado kaj studado de la sanktaj skriboj de tiu au jena el la chefaj religioj, bezonas ekstran memorigon pri la ofte citata regulo, ke potenco povas malvirtigi, kaj des pli malvirtigi ju pli ghi kreskas. La internaj nedisfamigitaj venkoj, kiujn chi-rilate tra la epokoj akiris sennombraj klerikoj, estis sendube unu el la chefaj fontoj de la krea forto de la religio kaj devas esti konsiderataj kiel unu el ghiaj plej altaj distingoj. Samgrade la kapitulaco antaù la logoj de mondaj potenco kaj avantaghoj flanke de aliaj religiaj gvidantoj kultivis fertilan grundon por cinikismo, korupteco kaj senespero che tiuj, kiuj observas ghin. La efiko kiun tio havas por la kapablo de la religia gvidantaro plenumi sian socian responson en tiu chi momento de la historio ne bezonas plian detaligon.

Char la religio zorgas pri la nobligo de la karaktero kaj la harmoniigo de homaj rilatoj, ghi chiam servis kiel plej alta aùtoritato, kiam temis pri doni sencon al la vivo. Chiuepoke ghi kultivis la bonon, malaprobis la malbonon kaj proponis al chiuj kiuj emis vidi vizion de ankoraù neefektigataj eblecoj. El ghiaj konsiloj la racia animo cherpis instigon kaj kuraghon por venki limojn fiksitajn de la mondo kaj por trovi vojon al sia celo. Samtempe, kiel la vorto diras, religio estis la chefa forto, kiu ligis diversajn popolojn en pli kaj pli larghajn kaj kompleksajn sociojn, per kio la tiel liberigitaj individuaj kapabloj povis sin esprimi. La granda avantagho de nia epoko estas ke ghi ebligas al la tuta homaro kompreni tiun civilizan procezon kiel unuopan fenomenon, kiel chiam ripetighantajn renkontighojn de nia mondo kun la mondo de Dio.

Inspirita de tiu perspektivo, la bahaa komunumo dekomence estis vigla antaùeniganto de interreligiaj aktivecoj. Tiuj aktivecoj alportas valorajn kunighojn; bahaanoj krome vidas en la klopodoj de diversaj religioj pli interproksimighi respondon al la Dia Volo por homaro, kiu nun eniras sian komunan maturecon. La membroj de nia komunumo plue kunhelpos chiumaniere laù sia povo. Tamen, al niaj partneroj en tiuj komunaj klopodoj ni devas klare sciigi ke nia konvinko, ke la interreligia diskurso, se ghi volas signife kontribui al la kuracado de la malsanoj kiuj turmentas malesperan homaron, devas nun trakti honeste kaj sen pluaj elturnighoj la konsekvencojn de la plenampleksa vero, kiu estigis tiun movadon: ke Dio estas unu kaj ke, spite al chiuj diversecoj de kultura esprimigho kaj homa interpretado, la religio same estas unu.

Kun chiu pasanta tago kreskas la danghero, ke la etendighantaj flamoj de religiaj antaùjughoj ekbruligos mondskalan incendion kies konsekvencoj estas neimageblaj. Tian dangheron la registaroj ne povos venki sen helpo. Krome ni ne iluziu ke sole alvokoj pri reciproka toleremo povos estingi malamikajhojn, kiuj pretendas posedi Dian pravigon. La kriza situacio postulas de la religia gvidantaro rompi la murojn de la pasinteco same decidofirme kiel tiuj, kiuj malfermis la vojon al la superado de antaùjughoj pri raso, sekso kaj nacieco. Se entute ekzistas pravigo por influado en la sfero de konscio, tiu povas esti nur la servado al la bonfarto de la homaro. Che tiu chi plej granda turnopunkto en la historio de la homa civilizacio, la postuloj rilate tian servadon ne povas esti pli klaraj. "La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj sekureco estas neatingeblaj", urghas Bahá'u'lláh, "antaù ol ghia unueco estos firme starigita."

LA UNIVERSALA DOMO DE JUSTECO

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de