Reveno al BEL

TURNOPUNKTO POR CHIUJ NACIOJ
reforprogramo por la tuta UN-sistemo por fari la mondon regebla


La homaro fine de la 20a jarcento trovighas en kurioza situacio : La kolapso de normoj, tradicioj kaj institucioj akre kontrastighas kontraù nova pensado, kiu rekonas la reciprokan dependecon de la nacioj kaj popoloj kaj el tio konkludas konceptojn por nova, komuna ordo sur nia planedo.

Antaù tia fono multaj bonvenigas la 50an datrevenon de la fondigho de la Unuighintaj Nacioj kiel konvenan okazon por fari proponojn por la pluevoluigo de la Unuighintaj Nacioj. En sia tiurilata ampleksa dokumento la Bahaa Internacia Komunumo - kiel NeRegistara Organizajho kun konsila statuso akreditita che la Unuighintaj Nacioj - opinias ke plej urghe la Unuighintaj Nacioj bezonas pli ampleksajn responson kaj suverenecon ol ghis nun. Samtempe ankaù estas esprimita ke la rajtoj kaj evoluopotencialoj de la unuopaj homoj estas nepre protektendaj kaj prosperigendaj. La konkretaj proponoj de Bahaa Internacia Komunumo koncernas - en tre resumita formo - la sekvajn sferojn:


I. Novorientigho de la Unuighintaj Nacioj

1. Novaj taskoj por la Ghenerala Asembleo

Longperspektive la popoloj de la mondo estu pli efike kaj pli demokrate reprezentataj kaj per
iom-post-ioma reduktado de la unuopshtata suvereneco akiru la decidoj de la Ghenerala Asembleo pli kaj pli ligan karakteron - precipe koncerne aferojn kiuj esencas por la homara destino.

Kurtperspektive povus la efektivigo de la sekvaj proponoj kontribui al fortigo de la reputacio kaj
la influo de la Ghenerala Asembleo kaj preparus la shtatanaron por la realigo de la longperspektivaj celoj:
* Membroshtatoj estu devigataj al gheneralaj, liberaj kaj regulaj balotoj. La UN-membreco dependu de tiu chi minimuma demokrata normo.
* Nesolvitaj problemoj inter membroshtatoj pri landlimoj estu zorge ekzamenataj far internacia
komisiono kaj fine lige decidataj.
* Pere de efikaj agoj, propenendaj far internacia eksperta teamo, la financado de la Unuighintaj Nacioj estu sekurigata.
* Aldone al la loka kaj nacia lingvo aux lingvoj en la lernejoj tra la mondo estu instruata komuna
universala helpa lingvo. Estu nomumata altranga internacia komisiono por skrupule ekzameni la
lingvon elektendan.
* Altranga komisiono senprokraste esploru la avantaghojn kaj malavantaghojn de la enkonduko
de unusola tutmonda monsistemo.

2. Evoluigo de vera Ekzekutivo

Por venki la aktualan politikan malfortecon de la Unuighintaj Nacioj, nome ghian mankantan
ekzekutivan funkciadon, estas farataj la sekvaj proponoj:
* La vetoa rajto de la konstantaj membroj de la UN-Sekureca Konsilio estu limigata.
* Estu fondata konstanta internacia armeo sendependa de la unuopaj membroshtatoj.
* La principo de kolektiva sekureco ankaù ekster la pure militarisma sfero estu aplikata tie, kie la homaro estas globale endangherigata.
* La ekzekutiva funkcio de la UN-helporganizajhoj estu pliampleksigata.

3. Fortikigo de la Internacia Tribunalo

La verdiktoj de la Internacia Tribunalo devos akiri daùran kaj devigan karakteron por la membro- shtatoj. Ankaù eblus plivastigi ghian aùtoritaton, kiu aktuale limighas je konfliktoj inter la membro- shtatoj, je ankaù aferoj de aliaj UN-instancoj. Krome estu kreataj specifaj kortumoj kaj jughejoj por procesi kaj verdikti kontraù severaj internaciaj deliktoj kaj krimoj, ekz. sur la terenoj ekologia, terorisma kaj drogokomerca. 


II. La potencialo de la unuopulo - ghia protektado kaj ghia prosperigado

La plej alta celo de shtata agado - kaj tiel ankaù de la Unuighintaj Nacioj en la sfero supershtata
- estas la socia kaj kultura evoluigo. Tiaj klopodoj povas internacie sukcesi nur se krom struktura plibonigo de la Unuighintaj Nacioj ankaù estas observata la protektado kaj prosperigado de la potencialo de la unuopulo, tiel ke ekestas sin reciproke fekundiganta procezo. Tiurilate estas proponata:

1. Ekonomia evoluigo havu vastecan aliron

Ekonomia evoluigo, kiu daùre devas esti tutmonde akcelata, bezonas vastecan aliron, kiu ampleksas edukadon kaj instruadon kaj kiu certigas krom la akumulado de profito ankaù ties justan distribuadon. Krome la konscio pri la ghusta traktado de niaj komunaj resursoj kaj materiaj rimedoj devas esti flegata. Grava tiurilata instrumento estas la "Agenda 21", kiu konsekvence estu tutmonde efektivigata.

2. La observado de la homaj rajtoj estu pli severe kontrolata

Homaj rajtoj havas universalan karakteron. Ne eblas ilin limigi aux malobservi pro kulturaj, religiaj aux politikaj starpunktoj. Por praktike firmigi tiun chi fundamentan postulon estu la observado de homaj rajtoj pli severe kontrolata kaj la ratifikado de internaciaj homrajtaj konvencioj fare de chiuj membroshtatoj akcelata. Eblus eksigi de la Komisiono pri Homaj Rajtoj membroshtatojn en kiuj evidente kaj konstante atencoj kontraù la homaj rajtoj estas de la shtato mem tolerataj aù ech multigataj.

3. La statuso de virinoj estu akcelata

La statuso de la virinoj bezonas pli efikan akceladon. Ilia reprezentigho en gravaj instancoj kaj gremioj estu certigata. Diskriminado kaj perfortado de virinoj definitve devas esti eksterminataj.
La familio devas esti rekonata kiel la fundamento de la socio. En la nuna stadio de la socia evoluado havu virinoj kaj knabinoj la prioritaton je edukigho kaj lernado. La principo de la egalrajteco kaj komplementeco de la seksoj pli klare estu rekonata. Al tio chi kontribuu la sekvaj praktikaj pashoj:
* Pli da virinoj ol ghis nun anu en internaciaj delegacioj kaj okupu diplomatajn postenojn.
* La ratifikado de internaciaj konvencioj por la protektado de virinaj rajtoj kaj ties efektivigho estu
akcelata far chiuj membroshtatoj.
* La efektivigho de la decidoj de la Kvara Monda Virina Konferenco en Pekino estu konsekvence observata.

4. Morala edukado estu emfazata

Morala edukado estu pli klare emfazata. Malgraù diversaj kulturaj fonoj la homaro posedas trezoron de bazaj valoroj, kiu estas komuna al chiuj religioj kaj tradicioj. El ghia vasta instruado signife profitos kaj la individuoj kaj la sociaj komunumoj.

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto resumas la ampleksan deklaron "Turnopunkto por chiuj Nacioj" ("Turning Point for all Nations"), kiun publikigis la Internacia Bahaa Komunumo okaze de la 50-jarigho de UNO. Tiu deklaro en la angla aù en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas che :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org
2 ) Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org>  <http://www.bahai.org>

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >