Reveno al BEL

LA PROFETOJ


Laù la bahaaj instruoj la gvida forto de chia homa evoluo estas la veno de la Manifestighoj aù Profetoj de Dio. Apenaù kontesteblas ke la homan historion forte influis la fondintoj de la grandaj mondreligioj. Ke Jesuo Kristo, Budho, Moseo aù Mahometo potence influis la civilizaciojn evident- ighas ne nur per la kulturaj formoj kaj valorsistemoj, kiuj rezultis el Iliaj verkoj kaj instruoj, sed ankaù reflektighas en la efikojn kiun havis la ekzemplo de Ilia vivo je multege da homoj. Ech tiuj kiuj ne estas kredantoj aù adeptoj tamen agnoskas ke Ili profunde influis individuajn vivojn same kiel la kolektivan vivon de la homaro.

Unuflanke la religifondintoj estas konsiderataj kiel homoj: filozofoj aù grandaj pensuloj kiuj eble pli vaste pensis aù pli funde studis ol aliaj samepokanoj. Aliflanke oni deklaras ke Ili estas Dio aù la enkarnigho de Dio. Ekzistas ankaù multege da teorioj kiuj troveblas ie meze inter tiuj du ekstremoj. Bahá'u'lláh klarigas ke chiuj Manifestighoj de Dio havas la saman metafizikan kaj spiritan naturon. Ili estas absolute egalaj. Neniu el Ili superas alian. Bahá'u'lláh klarigas ke la diferencoj inter la instruoj de la diversaj Manifestighoj de Dio fontas ne el iaj diferencoj laù naturo aù graveco sed sole el malsamaj bezonoj kaj kapabloj de la civilizacioj en kiuj Ili aperis. Per plej fortaj vortoj Li avertis la homojn ke ili ne faru iajn esencajn diferencojn inter la unuopaj Manifestighoj pro la variadoj en Iliaj instruoj kaj personecoj:

"Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifestighoj de Lia Afero aù diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio chi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco... Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de chiu el tiuj Manifestighoj de Dio ... estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personecoj, iliaj vortoj, iliaj mesaghoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas Dion, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaghistoj.“

La bahaa doktrino pri la unueco de la Manifestighoj tamen ne signifas ke la sama individua animo renaskighas en diversaj fizikaj korpoj. Moseo, Jesuo Kristo, Mahometo kaj Bahá'u'lláh chiuj estis diversaj personoj, propraj individuoj. Ilia unueco trovighas en tio ke Ili chiuj samgrade manifestis kaj revelaciis la kvalitojn kaj atributojn de Dio: la spirito de Dio, kiu vivis en iu el Ili, estis identa al tiu kiu vivis en la aliaj.

Bahá'u'lláh klarigis la rilaton inter la diversaj Manifestighoj kaj la rilaton inter chiu unuopa Manifestigho kaj Dio per analogio, kiu identigas Dion kun la suno, char Dio estas la unika fonto de vivo en la universo same kiel la fizika suno estas la unika fonto de chia fizika vivo surtera. La spirito kaj atributoj de Dio estas la radioj de tiu chi suno kaj la individua Manifestigho estas kvazaù perfekta spegulo. Se estas pluraj speguloj chiuj turnitaj al la sama suno, tiu unika suno reflektighas en chiu spegulo. Tamen, la unuopaj speguloj estas malsamaj, char chiu el ili estas farita kun propra formo kiu ghin distingas de chiu alia. Tiu chi analogio ankaù komprenebligas la bahaan interpreton de la "reveno" aù "reapero" de antaùaj Manifestighoj: Bahá'u'lláh klarigas ke la reveno aludita en antaùaj skriboj estas la reveno de la atributoj kaj spirito de Dio en la spegulo de alia Manifestigho, ne la reveno de la sama homa personeco.

La Manifestighoj ekzistas inter Dio kaj homo. Same kiel la homoj superas la bestojn char ili posedas kapablojn kiujn tiuj ne posedas (t.e. la racion kaj intuicion de la nemateria animo), tiel la Manifestighoj posedas kapablojn kiuj mankas al ordinaraj homoj. La Manifestighoj ne estas simple grandaj homaj pensuloj aù filozofoj kun pli granda kompreno aù scio ol aliaj. Ili estas, per sia propra naturo, superaj al tiuj kiuj ne posedas Iliajn kapablojn.

La bahaaj instruoj emfazas ke la homo havas duoblan naturon: la naturon de la fizika korpo, kiun konsistigas elementoj kaj kiu funkcias laù la samaj principoj kiel animala korpo, kaj la naturon de la nemateria, racia kaj senmorta homa animo. La Manifestighoj, instruis Bahá'u'lláh, ankaù havas tiujn du naturojn, sed krome Ili posedas unikan trian naturon propra nur al Ili: la kapablon ricevi dian revelacion kaj transdoni ghin senerare al la homaro. Pro tio la Manifestighoj ne estas ordinaraj personoj kiujn Dio iam dum ilia vivo elektis esti Lia mesaghisto. Fakte Ili estas apartaj estajhoj havantaj unikan rilaton al Dio kaj estantaj sendita far Li el de la spirita mondo kiel ilo por dia revelaciado. Malgraù tio ke la individua animo de Manifestigho havas videblan komencon ghi tamen ekzistis en la spirita mondo pli frue ol kiam ghi fizike naskighis. La animo senmorta de ordinara homo aliflanke ne havas tian preekzistadon sed ekestighas nur en la momento de la koncipigho.

La Manifestigho konscias pri Sia realeco kaj identeco ech jam en infaneco malgraù ke eble Li komencos Sian mision per aperta instruado kaj instrukciado de aliaj nur pli poste en Sia vivo. Kaj char la Manifestighoj estas la rektaj ricevantoj de revelacio de Dio, tial Ili posedas absolutan scion pri la realoj de la vivo. Sole tia ennaskita, die revelaciita scio ebligas al Ili formuli instruojn kaj leghojn kiuj adekvate respondas al la homaj bezonoj kaj kondichoj de la historia epoko en kiu Ili aperas.

Neniu povas "farighi" Manifestigho de Dio. Chiu unuopa animo kapablas esti tushita per la spirito de Dio kaj pro tio povas spirite progresi. Sed la Manifestigho trovighas sur nivelo kiun ech la plej perfekta homo ne povas atingi. Denove uzante la spegulo-analogion eblas kompari la animojn de ordinaraj homoj kun speguloj, sed aliel ol la Manifestighoj estas ili neperfektaj. Alivorte, chiu homo povas reflekti ion de la atributoj de Dio sed nur neperfekte kaj limigite. Por ordinara homo spirita progreso signifas prefektigi, t.e. purigi kaj poluri la spegulon de l’ animo tiel ke chiam pli klare ghi povas reflekti la atributojn de Dio. Kelke Bahá'u'lláh eksplicite uzis la metaforon de "purigado de la spegulo" kiel analogion de spirita progresado. La analogio implicas ke la homo estas kreita neperfekta sed kun senfina potencialo perfektighadi, dum la Manifestigho dekomence trovighas en stato de perfekteco.

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá instruis ke ne ekzistas aliaj ol la tri diskutitaj niveloj : homoj, Manifestighoj kaj Dio. Ne ekzistas ia hierarkio de demonoj, angheloj kaj arkangheloj. Se tiaj terminoj havu ian signifon oni ilin konsideru kiel simbolojn por diversaj stadioj de la homa evoluo, malperfekteco estante demona kaj spiriteco estante anghela.

Krome, char homoj kapablas ekkomuniki kun Dio kaj tiel konsciighi pri la spirito de Dio, ili ankaù kapablas "inspirighi". La bahaaj skriboj distingas inter inspirigho kaj revelacio. Revelacio estas la senerara kaj rekta perceptado de la krea Vorto de Dio kiun povas aliri nur la Manifestighoj, kiuj ghin transdonas al la homaro. Inspirigho estas nerekta kaj relativa percepto de spirita vero kiun povas akiri chiu homa animo. Ghi rezultas el la konteksto de la spirita vivo de kulturo influita per Manifestigho de Dio. Ajna homo kapablas inspirighi per la spirito de Dio. Sed ni ekhavas tian kapablon nur char la spiriton de Dio mediacias al ni la Manifestighoj. Kurte: inspirigho dependas de revelacio.

Bahá'u'lláh klarigis ke la Dia Volo de Dio foje elektas ordinarajn homojn kiel "profetojn" kaj inspiras ilin por plenumi certan rolon en homaj aferoj. Ekzemploj estas la hebreaj profetoj Jesaja kaj Jeremia. Ankoraù aliaj inspirighis kiel "viziuloj" aù "sanktuloj". Sed ech ne la profetoj estas iel proksimaj al la stato de la Manifestighoj, ili restas ordinaraj viroj kaj virinoj kies inspiritaj kapabloj estas evoluigitaj kaj uzitaj far Dio. Sekve bahaanoj konsideras filozofojn, reformantojn, sanktulojn, mistikulojn kaj fondantojn de homamaj movadoj kiel ordinarajn personojn. Foje ilin eble inspiris Dio. Revelacio tamen estas doto de sole la Manifestighoj kaj ghi estas la fina genera forto por chia homa progreso.

Reveno al la Komenco

Tiu chi teksto estas verkita surbaze de chapitroj de la hejmpagho http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizajho reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per:

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA   T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> < http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >