TRANSIRO
AL LA TRIA JARMILO
Kompreni
la 20an jarcenton kaj fronti la defiojn de la 21a jarcento
Sojle de la nova jarcento eblas ekhavi kompletan retrorigardon al la pasinta. La etendighantan panoramon peche malhele enombrigas densaj nuboj el malicegoj, kiajn antaù tiu chi jarcento neniam vidis la homara historio : la eliminado de milionoj da senhelpaj homoj ; la senchesa konstruado kaj utiligo de daùre novaj detruegaj armiloj, kiuj kapablas estingi tutajn popolojn, ja ech la tutan homaron ; la levigho de ideologioj, kiuj sufokis la spiritan kaj intelektan vivon de kompletaj nacioj ; globala mediodetruado tiom grandskala, ke povas daùri jarcentojn restarigi sanajn vivmediojn ; kaj la senlime pli granda damagho, kiun suferas generacioj da infanoj, al kiuj oni instruis, ke perforto, senmoraleco kaj egoismo estus triumfoj de persona libereco.
Antaù tia fono
multaj senespere rigardas la homaran estonton. Eblas tamen ankaù
kompreni tiajn enormajn damaghojn kiel nur la ombran flankon de duflanka
kaj esence pozitiva kaj ege esperiga evoluo. Eblas ankaù pentri
helan bildon de la 20a jarcento :
1 ) la politikaj kaj
sociaj gvidantoj devis chie iniciati novajn sistemojn de globala organizigho
kaj meti la fundamenton de nova mondordo;
2 ) eksmodaj sintenoj
kaj konvinkoj, kiuj disdividis la homojn unuj de la aliaj, montrighis senbazaj
kaj estas chiam malpli tolerataj;
3 ) la sekurigo de
paco pli kaj pli efike eblas kaj demokrateco daùre pli kaj plu establighas;
4 ) la gardo de la
homaj rajtoj farighis shlosila afero, al kiu sin dedichas ne nur diversaj
instancoj de UNO sed ankaù grandnombre neregistaraj organizajhoj
kun kreskanta influo;
5 ) sociaj programoj,
financa kontrolado, rezervaj fondajhoj, komercaj kontraktoj, evoluadaj
programoj kaj tutmonde agantaj institucioj pli kaj pli alfrontas la ekonomiajn
minacojn;
6 ) la edukighebloj
por chiuj enorme plimultighis per ege akcelita formado de instruistoj,
per tutmondaj klerigadaj programoj kaj laste per la eksplode rapida disvolvigho
de la inform- teknologio
7 ) la samrajteco
de la seksoj transformighis de io apenaù imagebla al universale
rekonita principo;
8 ) etnaj antaùjughoj
kaj rasismo ne plu konsideratas kiel naturaj fenomenoj, sed kiel abomenaj
devioj, kiujn necesas energie kontraùstari;
9 ) povreco, de eterne
konsiderata kiel nevenkebla sorto, intertempe estas vidata kiel ja venkebla,
se registaroj serioze sin dedichas al la bonfarto de siaj civitanoj;
10 ) liberigitaj el
la katenoj de religiaj antaùjughoj kaj klerika kontrolado chiam
pli da homoj rekonas, ke ilia spirita prafonto estas unu sama;
11 ) la percepto de
la universo transformighis de mekanika, pure materialisma al nova, kiu
intertempe serioze konsideras la eblon, ke la naturon kaj la funkciadon
de chio kreita animas racio kaj intenco;
12 ) precipe per daùre
kreskanta inter- kaj transfaka esplorado konsternige rapide ekestighadas
novaj malkovroj kaj eblecoj ekz. en agrikulturo, medicino, energioproduktado,
ekologio kaj materialiko;
13 ) la kreigho de
efikaj, tutmondaj komunikretoj alirebligas al principe chiuj homoj surtere
la scion kompletan de la homaro;
14 ) la antaùvidebla
kunfandigho de la telefona, televida kaj komputila teknologioj je unueca
sistemo aù la tute realisma enkonduko de unusola tutmonda valuto
prezentas pliajn, netaks- eblajn eblecojn por antaùenigi la globalan
unuighan procezon.
Chiuj tiuj revoluciaj evoluoj komence de la jarcento estis absolute neimageblaj. Bahaanojn tamen ili ne mirigas. " La hodiaùa ordo baldaù estos envolvita kaj nova ordo disvolvita anstataùe ", skribis Bahá'u'lláh jam meze de la 19a jarcento kaj tiel evidente antaùvidis tian evoluon same kiel Li klare ghian pluan direkton kaj finan celon skizis : " La bonfarto de la homaro, ghia paco kaj ghia sekureco estos netingeblaj, antaù ol ghia unueco estos firme starigita. " " Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos..."
Laù bahaa konvinko la evoluo de la homaro nune eniras novan fazon, kiun karakterizos la unuigho de chiuj popoloj kaj nacioj. La militoj, detruoj kaj misstatoj, la antaùjughoj, misperceptoj kaj devioj, kiuj forte reliefigis la ghisnunan evoluon, tial ne senesperigu sed male instigu al funda ekzamenado de ilia vera kaùzo. Ne eblas ilin aliel interpreti ol kiel testoj, kiuj konsciigas por la neevitebla, chiondecida sekva pasho de la homara evoluo. La grandegaj konvulsioj kaj enormaj transformighoj, kiujn vidis la 20a jarcento, metis la fundamenton por globala socio kaj pretigis la scenejon por tutmonda unuigha procezo kreante la rimedojn necesajn por la formado de paca kaj prospera globala komunumo. El tia perspektivo povas fonti espero kaj energio por finfina, konscia frontado de la aktualaj defioj.
Chiuj gravaj aktualaj problemoj solveblos nur per globala aliro. Pro tio la unuigho de la tuta enloghantaro de l' Tero neniel estas fora utopio, sed la urgha, neevitebla sekva pasho de la tutmonda socia evoluo. La grandaj malicoj de la 20a jarcento signife bremsis kaj makulis tiun progreson. Ili tamen ghin ne povas sufoki. Nun endas surbaze de la faritaj doloraj spertoj efike limigi pliajn damaghojn kaj celkonscie plani la estontecon.
La primara neceso estas venki la regantan materialismon : endas venki la ruinigan kulton de la individuismo kaj la universalan konfliktemon kun iliaj damaghegaj sekvoj kaj anstataù ili establi unuecon kaj kunlaboradon ; ne la animalan, sed la spiritan flankon de la homa naturo endas evoluigi ; altruisma servado al la komuna bono kaj aktiva kreado de la komuna estonto devas preni la lokon de egocentrismo kaj strebado al persona richigho ; justeco kaj moralo devas finfine ekregi.
Chio tio ne atingeblos sen kontraùstaroj kaj retrobatoj. Kaj la pluaj defioj ankaù necesigos fundamentajn transformighojn kiel la limigon de naciaj suverenecoj favore al tutmondaj politikaj institucioj, la limigon de aùtokrata ekonomia potenco per internaciaj demokrataj kontroloj aù la stiradon de komunikteknologiaj evoluoj tiadirekte, ke malpli profitos egoismaj interesoj ol la bono de chiuj.
Kiom intensaj la suferadoj, kiom netolereblaj la doloroj - vere sukcesi povas la pasho al nova monda ordo nur laù la grado, je kiu la homaro trovos novan rilaton al la Dia fonto de sia ekzistado kaj disvolvigho. La nune ankoraù regantaj materialismaj konvinkoj devas esti anstataùigataj per spirite fundamentita percepto kun chiuj siaj nesondeblaj, mirigaj potencialoj. Nur tiel povos ekflori la spiritaj, intelektaj kaj moralaj potencialoj, per kiuj estas la homo dotita, povos la homa karaktero vere civilizighi, povos konscio kaj responso levighi kaj deca estonteco esti alpashata.
" Tiu vere estas homo, kiu hodiaù dedichas sin al la servo al la tuta homaro. Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj chiuj homoj ghiaj civitanoj." Bahá'u'lláh
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bahaaeligo@bahai.de
>