Reveno al BEL

KIEL ONI FARIGHAS BAHAANO


Farighi bahaano estas esence spirita afero, nome ke la sento de kredo vekighas en la koro de serchanto. Krome bezonatas ankoraù bazaj scioj pri la centraj personecoj de la Bahaa Kredo kaj pri iliaj instruoj.

Bahá'u'lláh diras, ke " La unua devo preskribita far Dio por Liaj servantoj estas rekono de Li Kiu estas la Tagigho de Lia Revelacio kaj la fonto de Liaj Leghoj... Endas por chiu kiu atingas tiun chi plej subliman staton, tiun chi pinton de transcenda gloro, observi chiun ordonon de Li Kiu estas la Deziro de la mondo. Tiuj chi ghemelaj devoj estas nesepareblaj. Unu el ili ne akcepteblas sen la alia."

Bahaismo ne havas pastrojn aù klerikon. Same ghi ne havas ritojn aù sakramentojn. La fakta procedo bahaanighi estas tre simpla : Kutime oni simple plenigas kaj subskribas ian membrighan karton. Tiaj kartoj haveblas plej ofte che iu bahaa grupo aux institucio (kutime Bahaa Spirita Asembleo). Tia membrighkarto haveblas ankaù en Esperanto che Bahaa Esperanto-Ligo (BEL). Ghi tekstas:

" Mi rekonas ke Bahá'u'lláh estas la Revelacianto de Dio por la nuna epoko; mi baze informighis pri la vivo kaj instruoj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá; mi konscias pri la fundamentaj instruoj kaj leghoj de la Bahaa Religio kaj klopodas vivi laù ili; mi scias ke la bahaanoj estas organizitaj en komunumo kun propra administra ordo kies esencajn trajtojn mi konas; mi volas farighi bahaano."

Kutime la plenigita kaj subskribita karto estas donata aux sendata al la plej proksima bahaa grupo aux institucio. Sed eblas ankaù tiun sendi ekzemple al BEL, kiu ghin pluperos.

Farighi bahaano estas fakte afero kiu okazas en la koro de persono kiam shi aù li konsciighas pri la rolo kaj stato de Bahá'u'lláh kiel Manifestigho de Dio kaj Lin tiel rekonas kaj akceptas.

Registrighi kiel bahaano estas teknika afero kiu certigas ke nova kredanto farighas membro de la bahaa komunumo kaj povas partopreni en ghia chiutaga vivo kaj disvolvigho (partopreni en chiuj komunumaj eventoj, elekti, kontribui al fondusoj ktp.). Novregistrito devas esti akceptata far iu Bahaa Spirita Asembleo kaj kutime poste ricevos ian bahaan membrokarton.


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >