Reveno al BEL

BAHÀ'U'LLÀH

Traduko de B.E.L. surbaze de
Dokumento de B.I.K. "Statement on Bahà'u'llàh"


Enkonduko La Tago de Dio
Baha'u'llah Anonco al la Reghoj
Naskigho de Nova Revelacio Alveno al la Sankta lando
Ekzilo Religio kiel Lumo kaj Malhelo
La Deklaro en la Ghardeno Ridvan La Monda paco
La Senshangha Kredo de Dio Ne el Mia Propra Volo
La Manifestigho de Dio La Interligo de Dio kun la Homaro
Chiam progresanta revelacio Notoj

.


Enkonduko ( traduko de B.E.L. sur baze de dokumento de B.I.K. "Statement on Baha'u'llah )

La 29a de Majo 1992 markas la centan datrevenon de la forpaso de Bahá'u'lláh. Lia vizio de la homaro kiel unu popolo kaj de la tero kiel unu komuna patrujo - vizio ignorita de la shtatestroj, al kiuj ghi estis direktita antaù pli ol cent jaroj - hodiaù farighas la fokuso de la homaraj esperoj. Same neevitebla estas la disfalo de la morala kaj socia ordo, kiun tiu chi deklaro antaùvidis kun klareco respektenda.

Tiu okazo motivigis la publikigon de tiu konciza enkonduko en la vivon kaj agadon de Bahá'u'lláh. Ghi estis preparita laù peto de la Universala Domo de Justeco, la kuratoro de la tutmonda entrepreno, kiun la eventoj okazintaj antaù cent jaroj iniciatis, kaj ghi donas perspektivon al la konfido, kiun sentas la bahaanoj tra la tuta mondo rilate la estontecon de nia planedo kaj de la homaro.

La Bahaa Internacia Komunumo (B.I.K.),
Oficejo por Publika Informado,
Novjorko.

Reveno al la Komenco.

Bahá'u'lláh

Nun, kiam proksimighas la nova miljaro, la homaro spertas la nepran bezonon trovi unuigan vizion pri la vera, natura karaktero de la homo kaj de la socio. En la pasinta jarcento la reago de la homaro al tiu chi impulsa demando kaùzis serion da ideologiaj renversoj, kiuj konvulsiigis nian mondon kaj nun videble elcherpis sin mem. La fervoro investita en tiu chi luktado atestas pri la profundo de la bezono, malgraù ghiaj senkuraghigaj rezultoj. Ja estas neimageble, ke sen komunaj konvinkoj pri la fluo kaj direkto de la historia evoluo oni povos konstrui la fundamenton por tutmonda socio, al kiu la plejmulto de la homoj povus sin promese ligi.

Tia vizio malvolvighas en la skriboj de Bahá'u'lláh, tiu profeta personeco de la 19a jarcento, kies kreskanta influo estas la plej rimarkinda disvolvigho de la nuntempa religia historio. Naskite en Persujo la 12an de Novembro 1817, Bahá'u'lláh (1) komencis en la agho de 27 jaroj agadon, kiu pli kaj pli fascinis kaj al si fideligis kelkajn milionojn da homoj el preskaù chiuj rasoj, kulturoj, klasoj kaj nacioj sur la tero. Tiu chi fenomeno estas senreferenca en la hodiaùa mondo, sed ghi ja interrilatas kun kulminaj direktoshanghoj en la kolektiva pasinteco de la homaro. Char Bahá'u'lláh pretendis esti neniu alia ol la Mesaghisto de Dio por la epoko de homara matureco, la Portanto de Dia Revelacio, kiu plenumas la promesojn faritajn en antaùaj religioj kaj kiu kreos la spiritajn nervojn kaj tendenojn por la unuigo de chiuj popoloj de la mondo.

Sed ech ignorante tiujn pretendojn - sole jam la efikoj, kiujn la vivo kaj verkaro de Bahá'u'lláh ekhavis, postulas plej seriozan atenton de chiu, kiu kredas, ke la homa karaktero estas fundamente spirita kaj ke la venonta organizo de nia planedo devos prikonsideri tiun chi aspekton de realeco. La dokumentaro de la historiaj faktoj estas alirebla por ghenerala ekzamenado. Unuafoje en sia historio la homaro disponas pri detala kaj kontrolebla kroniko pri la naskigho de sendependa religia sistemo kaj pri la vivo de ghia Fondinto. Same alireblaj estas la raportoj pri la ehho elvokita de la nova kredo per la naskigho de tutmonda komunumo, kiu jam nun povas prave aserti, ke ghi mikrokosme reprezentas la tutan homaron (2)

En la pli fruaj jardekoj de la nuna jarcento tiu evoluo estis relative nekonata. La skriboj de Bahá'u'lláh malpermesas agresan prozelitismon, per kiu multaj religiaj mesaghoj estas disvastigataj. Plue, la prioritato, kiun la Bahaa komunumo tutmonde aljughas al la starigo de lokaj grupoj, malfavoris la fruan formighon de grandaj amasoj de adeptoj en iu ajn lando kaj la mobilizon de rimedoj bezonataj por grandskalaj inform-programoj. Arnold Toynbee, tre interesita pri fenomenoj, kiuj povus reprezenti la naskighon de nova mondreligio, konstatis en la kvindekaj jaroj de la nuna jarcento, ke la Bahaa Kredo siatempe estis same konata al la averaghe edukitaj okcidentanoj, kiel la respektiva klaso en la Romia Imperio en la dua jarcento konis la Kristanismon. (3)

En la lastaj jaroj, la situacio funde shanghighis pro tio, ke en multaj landoj la nombro de bahaanoj rapide kreskis. Preskaù ne plu ekzistas regionoj ie en la mondo, kie la vivo-modelo de Bahá'u'lláh ne enradikighis. La respekto, kiun la sociaj kaj ekonomiaj evolu-projektoj de la Bahaaj komunumoj akiras en la medio de registaroj, akademioj kaj Unuighintaj Nacioj krome fortikigas la motivon por senantaùjugha kaj serioza ekzamenado de tiu impulso malantaù la procezo de socia transformigho, kiu rilate al gravaj punktoj estas unika en nia mondo.

Neniu malcerteco ligighas al la karaktero de tiu kreiva impulso. La skriboj de Bahá'u'lláh amplekse traktas vastan gamon da temoj : de sociaj problemoj kiel la integrado de la rasoj, la egaleco de viroj kaj virinoj, kaj malarmado ghis demandoj tushantaj la plejinternon de la homa animo. La originalaj tekstoj - multaj skribitaj per Lia propra mano, la aliaj de Li diktitaj kaj aùtore konfirmitaj, estas zorgeme konservataj. Plurajn jardekojn jam funkcias celkonscia programo de tradukado kaj publikigo, per kiu la chefaj el tiuj verkoj, en pli ol 800 lingvoj, farighis alireblaj por la homoj chie en la mondo.

Reveno al la Komenco.

Naskigho de Nova Revelacio

La misio de Bahá'u'lláh komencighis en subtera karcero en Teherano en Aùgusto 1852. Kvankam naskita en nobela familio, kiu sian genealogion povis respuri ghis la grandaj dinastioj de la antikva imperia epoko de Persujo, Li rifuzis al Li difinitan ministran karieron en la registaro kaj anstataùe decidis dedichi Sian energion al diversaj filantropioj, kiuj komence de la 1840aj jaroj vaste famigis Lin kiel "Patron de la Malrichuloj". Tiu chi privilegia vivo abrupte finighis post la jaro 1844, kiam Bahá'u'lláh farighis unu el la gvidaj pledantoj de movado, kiu estis shanghonta la direkton de la historio de Lia lando.

La frua 19a jarcento en multaj landoj estis periodo de espero pri la alveno de Mesio. Seriozaj kredantoj el multaj diversaj religiaj fonoj, en profunda maltrankvilo pro la sekvoj de scienca esplorado kaj industriigo, turnis sin al la skriboj de siaj kredoj por kompreni la rapidighantajn procezojn de shanghigho. En Eùropo kaj Usono grupoj kiel la Templanoj kaj Adventistoj kredis, ke ili estis trovintaj en la kristanaj skriboj pruvon pri sia konvinko, ke la historio finighis kaj ke la reveno de Jesuo Kristo estis baldaù okazonta. Rimarkinde simila procezo disvolvighis en Mezoriento chirkaù la kredo, ke baldaù plenumighos diversaj profetajhoj el la Korano kaj la Islamaj Tradicioj.

La nepre plej drameca el tiuj adventismaj movadoj estis tiu en Persujo, kiu fokusighis je la persono kaj la instruoj de juna komercisto el la urbo Shirazo, konata en la historio sub la nomo "Báb". (4) Naù jarojn, de 1844 ghis 1853, Persoj el chiuj klasoj estis rave kaptitaj en shtormo de espero kaj ekscitigho, levita per la anonco de Báb, ke la Tago de Dio estas alveninta kaj ke Li mem estas Tiu, kiun la Islamaj Skriboj promesis. Laù Li, la homaro staris sur la sojlo al erao spertonta restrukturigon de chiuj aspektoj de la vivo. Novaj, ghis tiam neimageblaj studfakoj permesos ech al la infanoj de la nova epoko superi la plej erudiciajn el la siatempaj kleruloj. La homaro estis vokita de Dio enkorpigi tiujn shanghojn per la klopodo transformi sian moralan kaj spiritan vivon. Lia propra misio estis la preparado de la homaro por tiu evento, al kiu centrighis chi tiuj disvolvighoj, nome la veno de tiu universala Mesaghisto de Dio, "Tiu, Kiun Dio malkashos", atendata de la anoj de chiuj religioj. (5)

Tiu chi pretendo kaùzis fortan malamikecon flanke de la islama klerikaro, kiu instruadis, ke la procezo de Dia Revelacio jam finighis per Mahometo kaj ke chia aserto de la malo estas herezajho puninda per morto. Ilia denunco de Báb estis baldaù subtenata de la persaj shtataj instancoj. Miloj da adeptoj de la nova kredo pereis en serio da masakroj en la tuta lando, kaj Báb estis publike ekzekutita la 9an de Julio 1850. (6) En tiu chi epoko de kreskanta interesigho de la Okcidento pri la Oriento, jenaj okazajhoj vekis intereson kaj kompaton en influhavaj eùropaj rondoj. La nobleco de la vivo kaj de la instruoj de Báb, la heroeco de Liaj sekvantoj kaj la espero pri radika reformo, kiun ili ekbruligis en lando malluma, kaùzis potencan allogon al personecoj kiel tiuj de Ernest Renan, Leo Tolstoj, Sarah Bernhardt kaj la Grafo de Gobineau. (7)

Pro Sia elstareco en la defendo de la afero de Báb, Bahá'u'lláh estis arestita kaj sendita, piedire kaj katenite, al Teherano. Certagrade protektite de impresa persona reputacio kaj la socia pozicio de Sia familio, same kiel per la protestoj, kiujn la pogromoj kontraù la babanoj elvokis flanke de la ambasadoj de Okcidentaj landoj, Li tamen ne estis mortkondamnita, kiel tion postulis influhavaj personoj che la regha kortego. Anstataùe Li estis jhetita en la fifaman Síyáh-Chál, la "Nigran Truon", profundan kelo-karceron infektitan de fi-insektoj, kiu estis instalita en unu el la iamaj urbaj akvo-rezervujoj. Sen oficiala akuzo kaj sen ebleco de apelacio Li estis tenata en mallibereco kune kun ch. tridek kunuloj en la senlumo kaj malpurego de tiu chi truo, chirkaùate de krimeguloj, el kiuj multaj estis mort-kondamnitaj. Chirkaù la nuko de Bahá'u'lláh estis forghita peza cheno, kiu pro sia fifameco ech havis apartan nomon inter krimuloj. Kiam Li kontraùatende ne rapide mortis, oni provis veneni Lin. La postsignoj de la cheno restadis sur Lia korpo ghis la fino de Lia vivo.

Centra al la verkaro de Bahá'u'lláh estas la diskurso pri la grandaj temoj, kiuj okupis religiajn pensulojn en chiuj epokoj : Dio, la historia rolo de Revelacio, la rilatoj inter la diversaj religioj, la signifo de kredo, kaj la bazo de morala aùtoritato en la organizado de la homa socio. Diversloke en tiuj tekstoj Li parolas aperte pri Siaj propraj spiritaj spertoj, pri Sia reago al la Dia alvoko kaj pri la dialogo kun la "Spirito de Dio", kiu estas la esenca kerno de Lia misio. Neniam antaùe la religia historio ofertis al la esploranto shancon por tiel multinstrua renkontigho kun la fenomeno de Dia Revelacio.

Mallonge antaù Sia forpaso, Bahá'u'lláh skribis la jenon pri la viv-cirkonstancoj en la Siyáh-Chál:

"Dum kvar monatoj Ni estis enfermitaj en loko nekompareble abomena ... Tiu chi loko estis peche malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaù cent kvindek : shtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ghi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Neniu plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek ia lango ghian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el tiuj homoj havis nek veston nek surkushajhon. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odoracha kaj fia loko !" (8)

Chiutage la gardistoj malsuprenvenis laù la kruta trietagha shtuparo de la truo, kaptis unu aù pli el la prizonuloj kaj eltrenis ilin por ekzekuto. En la stratoj de Teherano la okcidentaj observantoj konsternighis je teruraj scenoj : babanoj, ligitaj al aperturoj de kanonoj, estis mortpafataj, morthakataj per adzoj kaj glavoj, kaj kondukataj al la morto kun brulantaj kandeloj metitaj en sangantajn vundojn sur iliaj korpoj. (9) En tiuj cirkonstancoj, vizaghe al la perspektivo de Sia propra baldaùa morto, Bahá'u'lláh ricevis la unuan inspiron pri Sia misio :

"Unu nokton, en songho, la jenaj gloraj vortoj aùdighis chiuflanke : Vere, Ni igos Vin triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malghoju pri tio, kio okazis al Vi, nek timu, char Vi estas sekura. Baldaù Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn, kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigas la korojn de tiuj, kiuj rekonas Lin." (10)

La sperto de Dia Revelacio, menciita nur malrekte en raportoj pri la vivoj de Budho, Moseo, Jesuo kaj Mahometo, estas vive priskribita per la propraj vortoj de Bahá'u'lláh :

"En la tagoj, kiam Mi kushis en la prizono de Teherano, kvankam la turmenta pezo de la katenoj kaj la fetora aero permesis al Mi nur ioman dormon, ech en tiuj maloftaj momentoj de dormo Mi sentis, kvazaù io fluas de la supro de Mia kapo tra Mia brusto, kiel potenca torento, kiu jhetighas teren el de la kulmino de altega monto. Rezulte de tio, chiu membro de mia korpo kvazaù ekardis. En tiaj momentoj Mia lango citadis, kion aùdi neniu homo povus elteni." (11)

Reveno al la Komenco.

Ekzilo

Fine, sen antaùa proceso kaj sen rekompenso, oni ellasis Bahá'u'lláh el la malliberejo, kaj tuj Lin ekzilis el Lia patrujo, arbitre konfiskinte chiujn Liajn proprajhojn kaj posedajhojn. La reprezentanto de la rusa diplomatia stabo, kiu persone konis Lin kaj estis observinta la persekutojn kontraù la babanoj kun kreskanta abomeno, ofertis al Li sian protekton kaj azilon en landoj kontrolataj de lia registaro. En la tiam reganta politika klimato, la akcepto de tia helpo preskaù neeviteble signifus, ke oni misprezentus tion kiel partiprenadon. (12) Eble pro tiu chi kialo Bahá'u'lláh decidis akcepti la ekzilon en la najbara Irako, kiu siatempe estis parto de la Otomana Regno. Tiu chi forpelo estis la komenco de kvardekjara ekzilo, enkarcerigo kaj deprima persekutado.

En la jaroj tuj post Lia forlaso de Persujo, Bahá'u'lláh zorgis antaù chio pri la bezonoj de la baba komunumo, kiu kolektighis en Bagdado - tasko, kiun Li ekhavis kiel la sola efektiva gvidanto transvivinta la masakrojn. La morto de Báb kaj la preskaù samtempa perdo de la plej multaj instruantoj kaj gvidantoj de la juna kredo dronigis la adeptojn en demoralizo kaj dispeliteco. Kiam Liaj klopodoj rekolekti tiujn, kiuj estis fughintaj al Irako, estigis jhaluzon kaj malpacon (13), Li elektis la vojon, kiun chiuj el la Senditoj de Dio estis prenintaj antaù Li, kaj retirighis en la sovaghejon, elektante tiucele la montaran regionon de Kurdistano. Lia retirigho - Li poste diris - "ne konsideris revenon". Ghia kialo estis "eviti farighi kaùzo de malharmonio inter la fidelaj, fonto de malpaco inter Niaj kunuloj". Kvankam tiuj du jaroj estis periodo de absoluta malhavo kaj de korpaj suferoj, Bahá'u'lláh priskribas ilin kiel tempon de profunda felicho, dum kiu Li kontemplis profunde la mesaghon konfiditan al Li: "En soleco Ni konsilighis kun Nia spirito, malligite de la mondo kaj de chio, kio estas en ghi."(14)

Nur kun granda hezitemo kaj kredante, ke tio estas Lia respondeco rilate la aferon de Báb, Li fine konsentis je la urghaj mesaghoj senditaj de la postrestintoj el la senespera grupo de ekzilitoj en Bagdado, kiuj malkovris Lian vivlokon kaj apelaciis al Li reveni kaj transpreni la gvidadon de ilia komunumo.

Du el la plej gravaj volumoj de la verkaro de Bahá'u'lláh datighas de tiu chi unua ekzila periodo, kiu antaùas la deklaron de Lia misio en 1863. La unua volumo estas libreto, kiun Li nomis "La Kashitaj Vortoj". Ghi havas la formon de kompilajho de moralaj aforismoj kaj reprezentas la etikan kernon de la mesagho de Bahá'u'lláh. Per versoj, kiujn Bahá'u'lláh karakterizas kiel distilajhon el la spirita gvido de chiuj Revelacioj de la pasinteco, la vocho de Dio parolas rekte al la homa animo :

"Ho Filo de l' Spirito ! La plej amata el chiuj aferoj antaù Miaj okuloj estas Justeco ; ne turnu vin for de ghi, se vi deziras Min, kaj ne malatentu ghin, por ke Mi fidu al vi. Per ghia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Meditu pri chi tio en via koro ; kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ghin, do, antaù viajn okulojn."

"Ho Filo de l' Esto ! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas atingi vin. Sciu tion chi, ho Servanto."

"Ho Filo de Homo ! Ne malghoju, krom se vi estas fore de Ni. Ne ekghoju, krom se vi alproksimighas kaj revenas al Ni."

"Ho Filo de l' Esto ! Per la manoj de potenco mi faris vin kaj per la fingroj de forto Mi kreis vin ; kaj interne de vi Mi metis la esencon de Mia lumo. Estu kontenta per ghi kaj serchu nenion alian, char mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas obeenda. Ne kontestu ghin, nek havu dubon pri ghi." (15)

La alia el tiuj du chefaj skribajhoj verkitaj de Bahá'u'lláh en tiu chi periodo estas la "Libro de Certeco", ampleksa diskurso pri la karaktero kaj celo de religio. En diversaj lokoj, kiuj traktas ne nur la Koranon, sed same senpene kaj kun sama kompreno la Malnovan kaj Novan Testamenton, la Senditoj de Dio estas priskribitaj kiel portantoj de unu kaj la sama seninterrompa procezo, nome de la konsciigo de la homaro pri ghiaj spiritaj kaj moralaj potencialoj. Maturighinta homaro ne plu bezonas lingvajhon parabolan kaj alegorian ; kredo estas afero ne de blinda fido, sed de konscia ekkono. Ankaù la gvido fare de eklezia elito ne plu estas bezonata : la dispono pri racio donas al chiu unuopulo en tiu chi nova epoko de lumo kaj edukado la kapablon respondi al Dia gvidado. La testo estas tiu de sincereco :

"Neniu homo atingos la bordojn de la oceano de vera kompreno, se li ne malligighas de chio, kio estas en la chielo kaj sur la tero... La esenco de tiuj chi vortoj estas la jena : tiuj, kiuj iradas sur la vojo de fido, tiuj kiuj soifas la vinon de certeco, devas purigi sin je chio monduma - siajn orelojn je vana babilado, siajn mensojn je vantaj imagoj, siajn korojn je mondumaj inklinoj, siajn okulojn je tio, kio pereas. Ili fidu je Dio kaj tenante sin je Li iradu Lian vojon. Tiam ili farighos indaj je la brilega gloro de la suno de dia scio kaj kompreno... Char la homo neniel povas esperi atingi la ekkonon de la Plejglora... se li ne chesas konsideri la vortojn kaj farojn de mortemaj homoj kiel vojmontrilojn al la vera kompreno kaj rekono de Dio kaj de Liaj Profetoj."

"Pensu pri la pasinteco. Kiom da homoj, altaj kaj malaltaj, chiutempe sopire atendadis la venon de la Manifestighoj de Dio en la sanktigitaj personoj de Liaj Elektitoj... Kaj chiam, kiam la pordegoj de graco malfermighis kaj la nuboj de dia malavaro ekpluvis sur la homaron, kaj la lumo de la Nevidata brilis super la horizonto de chiela potenco, ili chiuj malkonfesis Lin kaj turnis sin for de Lia vizagho - la vizagho de Dio Mem... "

"Nur kiam la lampo de serchado, de serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindedicho, de fervora amo, de ravigho kaj ekstazo estas ekbruligita en la koro de la serchanto kaj kiam la brizo de Lia amoplena mizerikordo trablovas lian animon, la mallumo de eraro estos dispelita, la nebuloj de dubado kaj skeptiko disigitaj kaj la lumoj de scio kaj certeco chirkaùbrilos lian estadon... Tiam la multnombraj favoroj kaj la disversha graco de la sankta kaj eterna Spirito donacos tian novan vivon al la serchanto, ke li sentos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso... Rigardante per la okulo de Dio, li perceptos en chiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la stadioj de absoluta certeco. Li malkovros en chiuj aferoj la ... pruvojn de eterna Manifestigho. "

"Kiam la kanalo de la homa animo estas purigita de chia monduma kaj malhelpa ligiteco, ghi neeviteble sentos la spiron de la Amata trans nemezureblaj distancoj kaj, gvidate de ghia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certeco... "

"Tiu urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio revelaciita en chiu epoko kaj misio... Chiu gvido, la benoj, la lernado, la kompreno, la fido kaj la certeco, donitaj al chio, kio estas en la chielo kaj sur la tero, estas kashitaj kaj zorge konservataj en tiuj Urboj." (16)

Neniu aperta aludo estas farita koncerne la propran, ankoraù ne anoncitan mision de Bahá'u'lláh ; male, la "Libro de Certeco" estas aranghita chirkaù potenca diskurso pri la misio de la martirighinta Báb. Unu el la plej gravaj kialoj por la fortega influo de la libro sur la baba komunumo, kiu inkluzivis grandan nombron da kleruloj kaj akademianoj, estis la majstreco pri islama penso kaj instruado, kiun la aùtoro elmontras, kiam Li pruvas la pravecon de la pretendo de Báb, ke Li plenumis la profetajhojn de la Islamo. Alvokante la babanojn montri sin dignaj je la fido, kiun Báb havis rilate al ili, kaj je la ofera viktimigho de tiom da heroaj vivoj, Bahá'u'lláh elmetas antaù ili la defion, ne nur konformigi sian privatan vivon al la Diaj instruoj, sed ankaù transformi sian komunumon al modelo por la heterogena loghantaro de Bagdado, la chefurbo de la provinco Irako.

Kvankam la ekzilitoj vivis en materie tre mizeraj cirkonstancoj, ili elektrizighis per tiu chi vizio. Unu el iliaj samsortanoj, viro nomita Nabíl, kiu poste verkis detalan historion de la misioj de Báb kaj Bahá'u'lláh, priskribis la spiritan intensecon de tiuj tagoj:

"En multaj noktoj deko da personoj havis kiel vivtenon nur daktilojn en la valoro de kelkaj groshoj. Neniu sciis, al kiu fakte apartenis la shuoj, la manteloj aù la roboj, trovighantaj en iliaj domoj. Chiu ajn, kiu iris al la bazaro, povis aserti, ke la shuoj sur liaj piedoj estas liaj propraj, kaj chiu, kiu faris viziton al Bahá'u'lláh, povis certigi, ke la mantelo kaj la robo, kiujn li portis, apartenis al li... Ho, kiel felichaj estis tiuj tagoj, kiel ghojaj kaj mirindaj tiuj horoj !" (17)

Je la konsternigho de la persa konsulejo, kiu estis kredinta, ke la baba "epizodo" trovis sian finon, la komunumo de la ekzilitoj iom post iom farighis respektata kaj influa elemento en la chefurbo de la provinco Irako kaj en la najbaraj urboj. Char pluraj el la plej gravaj sanktejoj de la shijaisma Islamo trovighis en la chirkaùajho, daùra fluo da persaj pilgrimantoj estis, sub plej favoraj cirkonstancoj, elmetata al la renovigho de la babisma influo. Inter la eminentuloj, kiuj havis aùdiencon che Bahá'u'lláh en la simpla domo, kie Li loghis, estis princoj de la regha familio. Unu el ili estis tiel ravita pro la travivajhoj, ke li ekhavis la iom naivan ideon rekrei la etoson de spirita pureco kaj malligigho spertita por mallonga tempo en la hejmo de Bahá'u'lláh, per starigo de duplikato de la konstruajho en la ghardenoj de sia bieno. Alia persono, pli profunde kortushita de la spertoj de sia vizito, esprimis al siaj amikoj la senton, ke "se mia koro estus plenshtopita de chiuj afliktoj de la mondo, ili chiuj malaperus en la cheesto de Bahá'u'lláh. Mi havis la senton, kvazaù mi enirus la Paradizon..." (18)

Reveno al la Komenco.

La Deklaro en la Ghardeno Ridvàn

En la jaro 1863 Bahá'u'lláh konkludis, ke la tempo estis veninta por konatigi al kelkaj chirkaù Li la mision konfiditan al Li en la mallumo de Siyáh-Chál. Tiu chi decido koincidis kun nova etapo en la kampanjo por oponi Lian laboron, kiu estis kondukata senindulge per la klerikaro de la shijaisma Islamo kaj per reprezentantoj de la persa registaro. Timante, ke la altestimo kiun Bahá'u'lláh ekghuis inter influrichaj vizitantoj de Irako povus reentuziasmigi la popolon en Persujo, la shaha registaro premis la Otomanan administracion transloghigi Lin malproksimen de la landlimoj en la internon de la regno. Fine la turka registaro cedis al tiuj chi premoj kaj invitis la ekziliton ekloghi kiel ghia gasto en la chefurbo Konstantinopolo. Malgraù la ghentileco, per kiu esprimighis la mesagho, estis tamen klare, ke oni postulis obeon. (19)

Tiutempe la sindedicho de la grupeto da ekzilitoj jam fokusighis al la persono de Bahá'u'lláh kaj al Lia ekzegezo de la instruoj de Báb. Pli kaj pli el ili konvinkighis, ke Li parolis ne nur kiel pledanto por Báb, sed en la nomo de la afero multe pli granda, kiun Tiu estis proklaminta kiel baldaù realighonta. Tiuj chi supozoj farighis certajho fine de Aprilo 1863, kiam Bahá'u'lláh, la tagon antaù Sia foriro al Konstantinopolo, kunvokis kelkajn el Siaj kunuloj en ghardeno poste nomita "Ridván" ("Paradizo", prononcu Rezvan) kaj konfidis al ili Sian mision. Kvankam la tempo por publika disvastigo ankoraù ne estis konsiderata kiel matura, la aùskultintoj en la sekvantaj kvar jaroj iom post iom malkashis al fidindaj geamikoj la novajhon, ke la promesoj de Báb estis plenumitaj kaj la "Tago de Dio" veninta.

La ekzaktaj cirkonstancoj de tiu chi konfidenca komuniko estas, laù la vortoj de la bahaa aùtoritatulo intime konanta tiun periodon, "vualitaj per obskuro, kiun estontaj historiistoj nur malfacile povos trapenetri". (20) La karakteron de la deklaro oni povas prave taksi surbaze de diversaj aludoj, kiujn Bahá'u'lláh faris rilate Sian mision en multaj poste verkitaj skriboj :

"La celo de la tuta Dia kreado estas la revelacio de tiu chi plej sublima, plej sankta Tago, de tiu Tago konata kiel la Tago de Dio en Liaj Libroj kaj Skriboj - la Tago, kiun chiuj profetoj, chiuj Elektitoj kaj la sanktuloj deziris travivi." (21)

"... tiu chi estas la Tago, kiam la homaro povas vidi la Vizaghon de la Promesito kaj aùdi Lian Vochon. La Voko de Dio eksonis kaj la lumo de Lia vizagho eklevighis super la homoj. Decas al chiu forvishi la spuron de chiu vanta parolo el sia koro kaj per aperta kaj senantaùjugha menso observi la signojn de Lia Revelacio, la pruvojn de Lia Misio kaj la signojn de Lia gloro." (22)

Kiel Bahá'u'lláh ripete emfazis en Sia diskurso pri la mesagho de Báb, Dio intencas per la revelacio de Sia volo antaù chio efektivigi transformon en la karaktero de la homaro, evoluigi en tiuj, kiuj respondas, la moralajn kaj spiritajn kvalitojn, kiuj latentas en la homa naturo :

"Beligu viajn langojn, ho homoj kun veramo, kaj ornamu viajn animojn per la ornamo de honesteco. Gardu vin, ho homoj, ke vi ne agu perfide kontraù iu ajn. Estu vi la kuratoroj de Dio inter Liaj kreitoj, kaj la signoj de Lia grandanimeco en Lia popolo..." (23)

"Lumigu kaj sanktigu viajn korojn : ne permesu, ke ili estu profanigitaj per la dornoj de malamo aù per la kardoj de malico. Vi loghas en unu mondo kaj kreighis per la efiko de unu Volo. Benata estas tiu, kiu rilatas al chiuj homoj en spirito de pleja afableco kaj amo." (24)

La agresema prozelitismo, kiu karakterizis en la pasinteco la klopodojn antaùenigi religion, estas deklarita kiel maldeca je la Tago de Dio. Chiu persono agnoskinta la Revelacion havas la devon komuniki ghin al tiuj, kiujn li konsideras kiel serchantojn, sed li lasu la respondon plene al siaj aùskultantoj :

"Estu indulgaj, bonvolaj kaj amoplenaj unu al la alia. Se iu el inter vi ne kapablas kompreni certan veron aù klopodas kompreni ghin, turnu vin al li kaj parolu kun li en spirito de ekstrema afableco kaj bonvolo." (25)

"La sola devo de la homo en tiu chi Tago estas akiri tiun porcion el la fluo de graco, kiun Dio elvershas por li. Tial lasu neniun prijughi la amplekson de la ujo." (26)

Antaù la fono de la sangaj eventoj en Persujo Bahá'u'lláh diris al Siaj sekvantoj ne nur, ke "se vi estas mortigitaj, tio estas pli bona por vi, ol mortigi", sed Li ankaù forte rekomendis al ili doni ekzemplon de obeemo al la shtatpotenco: "En chiu lando, kie iuj el chi homoj loghas, ili kondutu lojale, honeste kaj verame rilate al la registaro de tiu lando." (27)

La kondichoj, sub kiuj okazis la foriro de Bahá'u'lláh el Bagdado, dramece reflektas la potencon de tiuj chi principoj. En la paso de malmultaj jaroj, grupo de eksterlandaj ekzilitoj, kies alveno en la regiono origine kaùzis suspekton kaj antipation flanke de iliaj najbaroj, farighis unu el la plej respektataj kaj influaj partoj de la loghantaro. Ili vivtenis sin per prospera komerco ; kiel grupo ili estis admirataj pro siaj malavareco kaj senriprocha konduto ; la ardachaj akuzoj de religia fanatikeco kaj perforto, asidue disvastigataj de oficistoj de la persa konsulejo kaj membroj de la shijaisma islama klerikaro, perdis sian efikon sur la publikan opinion. En la tempo chirkaù la 3a de Majo 1863, kiam Li forlasis Bagdadon akompanate de Sia familio kaj de tiuj el Siaj kunuloj kaj servantoj, kiuj estis elektitaj por sekvi Lin al Konstantinopolo, Bahá'u'lláh estis farighinta treege populara kaj amata personeco. En la tagoj jhus antaù la foriro, vera fluo da altranguloj inkluzive de la provincestro venadis, parte de tre malproksime, al la ghardeno, kie Li portempe rezidis, por montri al Li sian respekton. Vid-atestantoj de la foriro poste priskribis per kortushaj vortoj la aklamon, per kiu oni salutis Lin, la larmojn de multaj spektantoj kaj la zorgan klopodon de la otomonaj administracio kaj oficistoj honori sian vizitanton. (28)

Reveno al la Komenco.

"La Senshangha Kredo de Dio..."

Post la deklaro de Sia misio en la jaro 1863, Bahá'u'lláh komencis labori pri temo jam enkondukita en la "Libro de Certeco", nome pri la rilato inter la Volo de Dio kaj la evolua procezo, per kiu esprimighas la spiritaj kaj moralaj kapabloj latentaj en la homa naturo. Tiu chi temo estis okuponta centran lokon en Liaj skriboj tra la restantaj tridek jaroj de Lia vivo. La realo de Dio, laù Lia aserto, estas kaj estos por chiam nekonebla. Kiujn ajn vortojn la homa penso atribuas al la Dia naturo, ili rilatas nur al la homa ekzisto kaj estas la rezulto de homaj klopodoj priskribi homajn spertojn :

"For, for de Via gloro estu chio, kion mortema homo povas aserti pri Vi aù atribui al Vi, aù la laùdo, per kiu li povas glori Vin ! Kian ajn devon Vi preskribis por Viaj servantoj laùdegi Vian majeston kaj gloron - tio estas nura signo de Via graco por ili, por ke ili akiru la kapablon ascendi ghis la shtupo donita al ilia propra plejinterno, ghis tiu shtupo de la ekkono de sia propra memo." (29)

"Al chiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la dia Estajho, estas altege ekzaltita super chiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro. Malproksime de Lia gloro estu, ke homa lango povus adekvate kanti Lian laùdon aù ke homa koro povus kompreni Lian neesploreblan misteron. Li estas kaj chiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por chiam kashita antaù la homa vido..." (30)

Kion la homo spertas, kiam li sin turnas al la Kreinto de chio ekzistanta, tio estas la atributoj aù kvalitoj ligitaj al la ripetighantaj Revelacioj de Dio :

"Char la pordo de la scio de la Prahonora de l' Tagoj estas tiel fermita antaù la vizagho de chiuj estajhoj, la Fonto de senfina graco faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestighis al chiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neshanghebla Estajho kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco. ..." (31)

"Tiuj chi sanktigitaj Speguloj ... estas chiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ghia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas iliaj scio kaj potenco ; de Li derivighas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizagho estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia senmorta gloro. ..." (32)

La Revelacioj de Dio ne malsamas unu de la alia en ajnaj esencaj trajtoj, kvankam la shanghighantaj bezonoj, kiujn ili kontentigas de epoko al epoko, elvokis de chiu el ili unikajn respondojn :

"Tiuj chi atributoj de Dio ne estas kaj neniam estis donataj al specifaj Profetoj kaj rifuzataj al aliaj. Ho ne, chiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaghistoj estas sen iu escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpighoj de Liaj atributoj. Ili malsamas nur rilate la intensecon de sia revelacio kaj la relativan potencon de sia lumo. ..." (33)

Studantoj de religio estas avertataj, ke ili ne lasu logi sin de teologiaj dogmoj aù aliaj antaùjughoj al diferencigo inter tiuj, kiujn Dio faris kanaloj por Sia lumo :

"Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifestighoj de Lia Afero aù diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio chi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun chi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de chiu el tiuj Manifestighoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Liajn Volon kaj Celon. ..." (34)

Bahá'u'lláh komparas la intervenojn de la Diaj Revelacioj kun la reveno de printempo. La Senditoj de Dio estas ne nur instruantoj, kvankam tio estas unu el iliaj chefaj funkcioj. Pli ghuste, la spirito de iliaj vortoj kune kun la ekzemplo de iliaj vivoj havas la kapablon tushi la radikojn de la interna homa instigo kaj estigi fundamentan kaj daùran shanghon. Ilia influo malfermas novajn sferojn de kompreno kaj efektivigo :

"Kaj char ne povas ekzisti rekta rilato por ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreajharo, kaj char nenia simileco povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta, Li ordonis, ke en chiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata en la regnoj de la tero kaj de la chielo. ... Kondukataj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja suvereneco Ili [ la Senditoj de Dio ] havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elvershojn de Sia neerara graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi chiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam, kaj nur tiam, elmergighos la Fido de Dio, latenta en la homa realo,... kaj starigos la insignon de sia malkashita gloro sur la suproj de la homaj koroj." (35)

Sen tiu interveno el la mondo de Dio la homo restas la kaptito de instinktoj kaj kondutmanieroj kulture determinitaj :

"Kreinte la mondon kaj chion, kio vivas kaj movighas en ghi, Li [ Dio ]... elektis doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj chefa celo por chio kreita. ... Sur la plejinternan realon de chiu ajn kreajho Li vershis la lumon de unu el Siaj nomoj kaj faris ghin ricevanto de la gloro de unu el Siaj atributoj. Sur la realon de la homo, tamen, Li fokusigis la brilon de chiuj el Siaj nomoj kaj atributoj kaj faris ghin spegulo de Sia propra Memo. El chiuj kreajhoj nur la homo estas elelektita por tiel granda favoro, tiel daùra donaco.

Tiuj energioj, per kiuj la ... Fonto de chiela gvido dotis la realon de la homo, estas tamen latentaj en li, same kiel la flamo estas kashita en kandelo kaj la lumradioj kashite ekzistas en lampo. La radiado de tiuj chi energioj povas esti malfortigata de la mondumaj deziroj, same kiel la lumo de la suno povas esti kashita sub la polvo kaj malpurajho kovrantaj la spegulon. Nek la kandelo nek la lampo eklumighas el siaj propraj fortoj, kaj neniam eblas al la spegulo liberigi sin mem de sia malpurajho. Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilas, antaù ol ghi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forvishita de la surfaco de la spegulo, ghi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon." (36)

Laù Bahá'u'lláh la tempo estas veninta, kiam la homaro havas kaj la kapablon kaj la okazon vidi la tutan panoramon de sia spirita evoluo kiel unuopan procezon : "Senkompara estas tiu chi Tago, char ghi estas kvazaù okulo al pasintaj epokoj kaj jarcentoj, kaj kiel lumo heliganta la obskurecon de la tempoj." (37) Kun tiu chi perspektivo la adeptoj de malsamaj religiaj tradicioj devas klopodi kompreni, kion Li nomis "la senshanghan Kredon de Dio" (38) kaj distingi ghian centran spiritan impulson disde la shanghighantaj leghoj kaj konceptoj, revelaciitaj por kontentigi la bezonojn de daùre evoluanta homa socio :

"La Profetojn de Dio oni rigardu kiel kuracistojn, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ghiaj popoloj, tiel ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro. ... Nenia miraklo do, se la terapio preskribita de la kuracisto en tiu chi tago ne montrighas identa al tiu, kiun li preskribis antaùe. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en chiu stadio de lia malsano apartan medikamenton ? Simile, chiam kiam la Profetoj de Dio lumigis la mondon per la hela brilo de la Matena Stelo de Dia scio, ili chiam invitis ghiajn popolojn al la lumo de Dio per tiaj rimedoj, kiuj plej taùge konvenis al la postuloj de la epoko, en kiu ili aperis. ..." (39)

Ne nur la koro, sed ankaù la racio devas dedichi sin al tiu chi procezo de malkovro. Laù aserto de Bahá'u'lláh, la racio estas la plej granda donaco de Dio al la animo, "signo de la revelacio de ... la suverena Eternulo". (40)Nur se la racio liberigas sin de heredita dogmaro, chu religia, chu materialisma, ghi povas entrepreni sendependan esploron de la rilatoj inter la Vorto de Dio kaj la spertoj de la homaro. En tia serchado plej grava obstaklo estas antaùjughoj: "Avertu ... la amatojn de la unusola vera Dio, ke ili ne rigardu per okuloj tro kritikemaj la eldirojn kaj skribojn de la homoj. Prefere ili proksimighu al tiaj eldiroj kaj skriboj en spirito de senpartieco kaj ama simpatio." (41)

Reveno al la Komenco.

La Manifestigho de Dio

Komuna al chiuj, kiuj sin dedichis al unu aù alia de la mondaj religiaj sistemoj, estas la konvinko, ke pere de la Dia Revelacio la animo renkontas la mondon de Dio kaj ke estas tiu rilato, kiu donas veran sencon al la vivo. Al la plej gravaj pecoj el la skribajhoj de Bahá'u'lláh apartenas tiuj, kiuj diskursas amplekse pri la naturo kaj rolo de tiuj, kiuj estas la kanaloj de tiu chi Revelacio, nome la Mesaghistoj aù Manifestighoj de Dio. Ripetighanta analogio trovata en tiuj tekstoj estas tiu de la fizika suno. Dum al la lasta estas komuna kelkaj karakterizajhoj kun la aliaj korpajhoj en la suna planed-sistemo, ghi diferencighas de ili per tio, ke ghi estas, per si mem, la fonto de la lumo en la sistemo. Planedoj kaj lunoj reflektas lumon dume la suno ghin eligas, atributo neseparigebla de ghia naturo. La planed-sistemo cirklas chirkaù tiu fokusa punkto tiel ke chiu el ghiaj eroj estas influata ne nur per sia aparta konsisto, sed ankaù per sia rilato al la fonto de la lumo en la sistemo. (42)

Same, laù la aserto de Bahá'u'lláh, la homa personeco, kiun havas la Malkashanto de Dio kun chiuj homoj, distingighas en tia maniero, ke ghi taùgas por servi kiel kanalo aù perilo por la Revelacio de Dio. Evidente kontraùdiraj deklaroj pri tiu chi dueca naturo, atribuita ekzemple al Kristo,(43) estas unu el la multaj fontoj de religia konfuzo kaj disigho tra la historio. Pri tiu chi temo Bahá'u'lláh diras la jenon :

"Chio ajn en la chieloj kaj chio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ghi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio. ... Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter chio kreita ... estas elelektita pro la gloro de tia distingo. Char en li potenciale malkashighas chiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreajho atingas aù superas. ... El chiuj homoj la plej kleraj, la plej distingitaj kaj la plej eminentaj estas la Manifestighoj de la Suno de l' Vero. Kaj ech chiuj aliaj krom tiuj Manifestighoj vivas per la efiko de ilia Volo, kaj movighas kaj havas sian estadon pro la elvershoj de ilia graco." (44)

Tra la tuta historio la konvinko de kredantoj, ke la Fondinto de ilia propra religio okupas unikan rangon, stimuladis intensan spekulacion pri la natura karaktero de la Sendito de Dio. Malfacilighis tia spekulacio pro interpretaj problemoj, precipe che la multaj metaforaj alegorioj en la Sanktaj Skriboj de la pasinteco. La klopodoj kristaligi opiniojn en la formo de religia dogmaro reprezentis pli disdividan ol unuigan forton en la historio. Efektive, malgraù la enorma energio dedichita al teologiaj studoj - aù eble ghuste pro tio - hodiaù ekzistas profundaj diferencoj inter islamanoj rilate la precizan rangon de Mahometo, inter kristanoj rilate Kriston kaj inter budhanoj rilate la Fondinton de ilia propra religio. Estas evidente, ke la konfliktoj naskitaj per tiuj kaj aliaj diferencoj interne de iu tradicio pruvighas almenaù same akraj kiel tiuj, kiuj disigas tiun tradicion disde ghiaj gefrataj kredoj.

Aparte gravaj por la kompreno de la instruoj de Bahá'u'lláh pri la unueco de la religioj tial estas Liaj eldiroj pri la rango de la sinsekvaj Senditoj de Dio kaj pri la funkcioj, kiujn ili plenumas en la spirita historio de la homaro :

"La Manifestighoj de Dio chiuj havas duoblan rangon. Unu estas la rango de pura spiriteco kaj esenca unueco. Se tiurilate oni nomas ilin chiujn per unu sama nomo kaj aljughas al ili la samajn atributojn, oni ne devias de la vero. ... "

"La alia rango estas tiu de diferenco kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate chiu Manifestigho de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaùdestinitan revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Chiu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito kaj plenumas difinitan mision. ... "

"En la dua rango ... ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li [Mahometo ] ja diras: 'Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi.' ... " (La  Nobla Korano 19/31, 18/111)

"Se iu el la perfektaj Manifestighoj de Dio deklarus : "Mi estas Dio !", Li, vere, diras la veron kaj ne povas esti pri tio ajna dubo. Char ... per ilia Revelacio, iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj manifestighas en la mondo. ... Kaj se iuj el ili dirus : "Mi estas la Diosendito", Li ankaù diras la veron, la senduban veron... Do chiuj el ili ja estas Senditoj de tiu ideala Regho, tiu neshanghebla Esenco. ... Simile se ili dirus : "Ni estas la servantoj de Dio", tio chi ankaù estas evidenta kaj nerefutebla, char ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco, kian neniu homo kapablas atingi. ..." (45)

"Tial, kio ajn estu ilia eldiro, chu ghi rilatas al la regno de Dieco, Eternuleco, Profeteco, Senditeco, Gardanteco, Apostoleco aù Servemeco, chio estas vera sen ombreto de dubo. Sekve, tiuj paroloj ... devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Manifestighoj de la Nevidato kaj de la Aùroroj de Sankteco chesu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn." (46)

Reveno al la Komenco.

"Chiam Progresanta Civilizacio..."

En tiuj paragrafoj anoncighas la plej defia tezo de Bahá'u'lláh pri la funkcio de la Manifestigho de Dio. Laù Li, la Dia Revelacio estas la motoro de la civilizacio. Kiam ghi aperas, ghia transforma efiko al la mensoj kaj animoj de tiuj, kiuj reagas al ghi, multoblighas en la nova socio, kiu iom post iom elformighas el iliaj spertoj. Nova centro de lojaleco elmergighas, kiu altiras la sindedichon de popoloj el vastega gamo da kulturoj ; muziko kaj arto pludisvolvighis helpe de simboloj, kiuj peras pli richajn kaj maturajn inspirojn ; ghisfunda redifino de la konceptoj pri ghusto kaj malghusto ebligas la formuladon de novaj reguloj de konduto kaj civila kodo ; kreighas novaj institucioj kiel esprimo de impulsoj de morala respondeco antaùe ignorata aù nekonata. "Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estighis..." (47). La nova kulturo, kun sia disvolvigho al civilizacio, asimilas atingojn kaj komprenojn de pasintaj epokoj, formante el ili abundon da freshaj aranghoj. Trajtoj de pasintaj kulturoj, kiuj ne povas esti integritaj, forvelkas aù ekokupas marghenan rangon en la socio. La Vorto de Dio kreas novajn eblecojn kaj en la konscio de la unuopulo kaj en la rilatoj inter la homoj.

"Chiu vorto, kiu venas el la busho de Dio, estas dotita per tiom da potenco, ke ghi povas semi novan vivon en chiu homa estajho... Chiuj mirindaj verkoj, kiujn vi vidas en tiu chi mondo, manifestighis per la ago de Lia plejalta kaj plejglora Volo, Lia mirinda kaj nefleksebla Intenco. ... Apenaù tiu chi brilega vorto estas prononcita, kiam ghiaj inspiraj energioj, efikantaj en chio kreita, jam naskas la rimedojn kaj instrumentojn, per kiuj tiaj artoj povas esti kaùzataj kaj perfektigataj. ... En la tagoj venontaj vi vere vidos aferojn, pri kiuj vi antaùe neniam aùdis. ... Chiu unuopa litero venanta el la busho de Dio fakte estas pralitero, kaj chiu vorto eldirita de Tiu, Kiu estas la Fonto de Dia Revelacio, estas pravorto." (48)

Laù Bahá'u'lláh la sinsekvo de Diaj Revelacioj estas "procezo, kiu ne havis komencon kaj ne havos finon." (49) Kvankam la misio de chiu Manifestigho de Dio estas limigita rilate al la tempo kaj al la funkcio, kiun ghi plenumas, ghi estas konsistiga parto de daùra kaj progresa disvolvigho de la potenco kaj volo de Dio :

"Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestighon de Adam kun tiu de Báb. Mi atestas antaù Dio, ke chiu el tiuj Manifestighoj estis teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke chiu estis la portanto de specifa Mesagho, ke al chiu estis konfidita Libro die revelaciita. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por kiu chiu el ili, estis precize antaùdifinita."(50)

Fine, kiam evoluanta civilizacio elcherpas siajn spiritajn fontojn, komencighas disfalo, same kiel en la fizika mondo. Turnante sin denove al analogoj ofertitaj de la naturo, Bahá'u'lláh komparas tiun chi rompon en la evoluo de la civilizacio kun la veno de vintro. La morala vivoforto malgrandighas, same kiel la socia interligiteco. Problemoj, kiuj estus solveblaj en pli frua epoko aù instigus progresigajn esploron kaj agemon, farighas nesupereblaj baroj. La religio perdas sian gravecon, kaj homa kaj socia agado pli kaj pli fragmentighas, kio kontribuas al pliprofundigo de socia dividiteco. Malcerteco pri la senco kaj valoro de la vivo kreskigas maltrankvilon kaj konfuzon. Parolante pri tiu situacio en nia propra tempo, Bahá'u'lláh diras :

"Ni povas tre bone rimarki, kiel la tuta homaro estas chirkaùata de grandaj, nekalkuleblaj afliktoj. Ni vidas, kiel ghi malviglas sur sia malsanula lito, plena de chagrenoj kaj elrevigita. Tiuj, kiuj sin venenis per aroganteco, trudis sin inter la homojn kaj la Dian, neerareman Kuraciston. Vidu, kiel ili implikis chiujn homojn inkluzive de si mem en la mashoj de siaj intrigoj. Ili povas nek malkovri la kaùzon de la malsano nek ili havas ian ideon pri kuracilo. Ili imagas la rektan kiel malrektan kaj sian amikon kiel malamikon." (51)

Kiam la Diaj impulsoj estas elcherpitaj, la procezo rekomencighas. Nova Manifestigho de Dio aperas kun pli ampleksa mezuro de Dia inspiro por la sekva stadio de vigligo kaj civilizado de la homaro :

"Vidu la horon, kiam la plejalta Manifestigho de Dio revelacias Sin al la homoj. Antaù ol venas tiu chi horo, la Praglora Estajho, Kiu estas ankoraù nekonata al la homoj kaj ankoraù ne proklamis la Vorton de Dio, estas Mem la Chioscia en mondo, en kiu ekzistas neniu, kiu konas Lin. Li vere estas la Kreanto sen kreajho. ... Tio vere estas la Tago, pri kiu estas skribite : Al kiu apartenas la suvereneco en tiu tago ? [ La Novbla Korano 40/17 ]. Kaj trovighas neniu, kiu povus respondi !" (52)

Ghis parto de la homaro komencas reagi al la nova Revelacio kaj nova spirita kaj socia paradigmo elformighas, la homoj algluighas spirite kaj morale al la lastaj postsignoj de antaùaj Diaj dotoj. La rutinaj taskoj de la socio estas eble plenumataj aù ne plenumataj ; leghoj estas obeataj aù ignorataj ; socia kaj politika eksperimentado ekflamas aù estingighas ; sed la radikoj de la kredo - sen kiu neniu socio povas ekzistadi - estas elsekighintaj. Je la "fino de la tempoj", je la "fino de la mondo" tiuj, kiuj estas spirite apertaj, komencas turni sin denove al la Kreiva fonto. Kiel ajn mallerta aù senorda eble estas tiu chi procezo, kiel ajn malelegantaj aù malbonshancaj estas kelkaj el la vojoj elektitaj, tia serchado estas tamen instinkta reago al la konscio, ke faùkas profundega abismo en la vivo-ordo de la homaro. (53) Laù Bahá'u'lláh la efikoj de la nova Revelacio estas universalaj, ne limigitaj je la vivo kaj instruoj de la Manifestigho de Dio, Kiu estas la fokuso de la Revelacio. Tiuj chi efikoj, ech se ne komprenataj, pli kaj pli trapenetras la homajn aferojn, malkashante la kontraùdirojn en popularaj supozoj kaj en la socio mem kaj intensigante la serchadon por plenampleksa kompreno.

Laù Bahá'u'lláh la sukcedo de la Manifestighoj estas dimensio nedisigebla de la ekzistado kaj pludaùros tra la vivo de la mondo : "Dio sendis Siajn Mesaghistojn kiel posteulojn de Moseo kaj Jesuo, kaj tiel Li plu faros ghis 'la fino kiu ne havas finon'..." (54)

Reveno al la Komenco.

La Tago de Dio

Kiun celon havas, laù Bahá'u'lláh, la evoluo de la homo ? Perspektive al la eterneco ghia celo estas, ke Dio vidu, chiam pli klare, Siajn perfektecojn reflektitaj en la spegulo de Sia kreajharo kaj ke, laù la vortoj de Bahá'u'lláh :

"... ciu homo atestu, en si mem, per si mem kaj per la shtupo de la Manifestigho de sia Sinjoro, ke vere ne ekzistas alia Dio krom Li kaj ke chiu homo tiel trovu sian vojon al la kulmino de la realoj, ghis neniu konsideros ion ajn ol vidante en ghi Dion mem." (55)

Rilate la historion de civilizacio la sinsekvo de diaj Manifestighoj havis la celon prepari la homan konscion pri la unuigo de la homaro kiel unusola specio, kiel fakte unu organismo kapabla preni sur sin la respondecon pri sia komuna estonteco : "Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema", diras Bahá'u'lláh, "vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon." (56) Antaù ol la homaro ne akceptas sian organisman unuecon, ghi neniel povas reagi al la nunaj defioj, des malpli al tiuj de la estonteco : "La bonfarto de la homaro", Bahá'u'lláh insistas, "ghia paco kaj ghia sekureco estos neatingeblaj, antaù ol ghia unueco estos firme starigita." (57) Nur unuigita tutmonda socio povas provizi al siaj anoj la senton de interna certigo, kiun implicas unu el la preghoj de Bahá'u'lláh al Dio : "Kian ajn devon Vi preskribis por Viaj servantoj laùdegi Vian majeston kaj gloron - tio estas nura signo de Via graco por ili, por ke ili akiru la kapablon ascendi ghis tiu shtupo donita al ilia propra plejinterno, ghis la shtupo de la ekkono de ilia propra memo." (58) Estas paradokse, ke nur per la atingo de vera unueco la homaro povos plene kulturi sian diversecon kaj individuecon. Tio estas la celo, al kiu servis la misioj de chiuj Manifestighoj konataj en la historio, la Tago de "unu grego kaj unu pashtisto" (59). Ghia atingo laù Bahá'u'lláh estas la stadio de civilizacio, kiun la homaro nun eniras.

Plej sugesta analogo trovebla en la skriboj ne nur de Bahá'u'lláh, sed ankaù de Báb, estas la komparo inter la evoluo de la homaro kaj la vivo de la unuopulo. En sia kolektiva disvolvigho la homaro transiris stadiojn, kiuj rememorigas la periodojn de bebeco, infaneco kaj adoleskanteco en la maturigho de ghiaj unuopaj membroj. Nun ni spertas la komencojn de nia kolektiva matureco, dotita per novaj kapabloj kaj shancoj, pri kiuj ni havas ghis nun nur plej svagajn sciojn. (60)

Antaù tiu chi fono ne estas malfacile kompreni, kial Bahá'u'lláh en Siaj instruoj unuarange emfazis la principon de unueco. La unueco de la homaro estas la gvida motivo tra la epoko nun komenc- ighanta, la normo, je kiu devas esti mezurataj chiuj proponoj por la prosperigo de la homaro. Laù Bahá'u'lláh ekzistas nur unu homa raso; hereditaj ideoj, ke iu aparta rasa aù etna grupo iel superas la ceteran homaron, estas senbazaj. En simila maniero la revelacioj de la Diosenditoj apartenas al la komuna heredajho de la tuta homaro, char ili chiuj agadis kiel plenumantoj de unu sola Dia Volo; chiu persono sur la tero estas legitima heredanto de tiu tuta spirita tradicio. Algluigho al antaùjughoj chiuspecaj kaj malutilas al la interesoj de la socio kaj kontraùas la Volon de Dio por nia epoko :

"Ho batalantaj popoloj kaj gentoj de la tero ! Turnu viajn vizaghojn al la unueco kaj lasu la brilon de ghia lumo heligi vin. Kolektighu kaj je la nomo de Dio decidu elsarki chion ajn, kio estas la fonto de disputo inter vi. ... Ne povas esti ia dubo, ke la popoloj de la mondo, de kiuj ajn raso aù religio, ricevas sian inspiron el unu chiela Fonto kaj estas la subuloj de unu Dio. La diferenco inter la ritoj kaj leghoj, al kiuj ili fidelas, devas esti aljughita al la shanghighantaj postuloj kaj bezonoj de la epoko, en kiu ili estis revelaciitaj. Chiuj el ili, escepte de kelkaj, kiuj estas la rezulto de homa perverseco, estis ordonitaj de Dio kaj reflektas Lian Volon kaj Intencon. Levighu kaj armite per la potenco de l' kredo dispecigu la idolojn de viaj vanaj imagoj, la semantojn de malpaco inter vi. ..." (61)

La temo de unueco fadenas tra chiuj verkoj de Bahá'u'lláh : "La tabernaklo de unueco estas starigita ; ne konsideru unu la alian kiel fremdulon." (62) "Interrilatu kun la sekvantoj de chiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco." (63) "Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu brancho." (64)

La maturigho de la homaro okazas ene de la evoluo de la socia organizigho. Komencante per la unuo de la familio kaj ghiaj diversaj pli ampleksaj variajhoj, la homaro evoluigis, kun diversaj gradoj de sukceso, sociojn surbaze de la klano, la tribo, la civito kaj laste la nacio. En tiu chi progresanta vastigo kaj kompleksigo de la socia medio la homa potencialo trovis kaj stimulon kaj perspektivon por evoluo, kaj tiu chi evoluo siaflanke estigis chiam novajn modifojn en la socia strukturo. La maturigho de la homaro tial devas sekvigi totalan transformon de la socia ordo, kapabla ampleksi la plenan diversecon de la homaro kaj profitanta de la amplekso de talentoj kaj scioj, kiujn rafinis multaj jarmiloj de kultura spertado :

"Chi tio estas la Tago, en kiu la plej grandiozaj favoroj elvershighas super la homoj, la Tago, en kiu Lia potencega graco enfluas en chion kreitan. Por chiuj popoloj de la mondo estas devige, akordigi siajn kontrauajhojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la ombro de la Arbo de Lia shirmo kaj amzorgo... La hodiaua ordo baldaù estos envolvita kaj nova ordo disvolvita anstataùe. Vere, via Sinjoro diras la veron kaj estas la Vidanto de aferoj nevidataj. " (65)

Laù Bahá'u'lláh la chefa instrumento por la transformo de la socio kaj por la atingo de monda unueco estas la starigo de justeco en la aferoj de la homaro. Tiu chi temo okupas centran lokon en Liaj instruoj :

"La lumo de la homoj estas Justeco. Ne estingu ghin per la kontraùaj ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de unueco inter la homoj. La oceano de dia sagheco ondas en tiu chi ekzaltita vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni ghian internan signifon. ..." (66)

En Siaj postaj verkoj Bahá'u'lláh eksplicitigis la konsekvencojn de tiu chi principo por la epoko de la homara matureco. "Virinoj kaj viroj estis kaj chiam estos egalaj antaù Dio" (67), Li certigas, kaj la antaùenigo de la civilizacio postulas, ke la socio tiel organizu siajn aferojn, ke tiu chi fakto plene efektivighu. La richfontoj de la tero estas la proprajho de la tuta homaro, ne de iu popolo. Malsamaj kontribuoj al la komuna ekonomia bonstato meritas kaj devus ricevi malsamajn mezurojn de rekompenco kaj rekono, sed la ekstremoj de richeco kaj povreco, afliktantaj la plej multajn naciojn sur la tero, sendepende de la sociaj-ekonomiaj filozofioj proklamataj de ili, devas esti forigitaj.

Reveno al la Komenco.
Anonco al la Reghoj
 

La skriboj, el kiuj ni citis chi-supre, estis revelaciitaj grandparte sub kondichoj de ripetita persekutado. Baldaù post la alveno de la ekzilitoj en Konstantinopolo evidentighis, ke la honoroj, per kiuj oni supervershis Bahá'u'lláh dum Lia vojagho el Bagdado, estis nur mallonga interludo. La decido de la otomana administracio sendi la "babanoj-gvidanton" kaj Liajn kunulojn al la regna chefurbo anstataù al iu fora provinco alarmis la reprezentantojn de la persa registaro. (68) Timante, ke ripetighos la Bagdadaj disvolvighoj, chifoje altirontaj ne nur la simpation, sed eble ech la lojalecon de influaj personoj el la turka registaro, la persa ambasadoro urghe insistis pri tuja forsendo de la ekzilitoj al iu pli malproksima parto de la regno. Li argumentis, ke la disvastigho de nova religia mesagho en la chefurbo povos krei politikajn kaj religiajn reehhojn.

Komence la otomana registaro montris firman reziston. La chefministro, Alí Páshá, sciigis al okcidentaj diplomatoj sian konvinkon, ke Bahá'u'lláh estas "viro de granda eminenteco, modela konduto, granda modereco kaj tre digna persono". Laù la opinio de la ministro Liaj instruoj estis "indaj je alta estimo", char ili efikis kontraù la religia malamikeco, kiu dividis la judajn, kristanajn kaj islamanajn civitanojn de la regno. (69)

Tamen, iom post iom naskighis rankoro kaj suspekto. En la otomana chefurbo la politika kaj ekonomia potenco trovighis en la manoj de kortegaj funkciuloj, kiuj - escepte de malmultaj - estis personoj kun malgranda aù nenia kompetento. Korupteco estis la oleo, per kiu funkciis la registara mashinaro, kaj la chefurbo estis magneto por hordo da homoj, amasighintaj el chiuj partoj de la regno kaj de ekstere, kiuj postchasis favorojn kaj influon. Oni ghenerale atendis, ke chiu elstara persono el fremda lando aù el iu tributdeva teritorio tuj post sia alveno en Konstantinopolo alighos al la svarmo de tiuj, kiuj serchis mecenatojn en la akceptejoj de la pashaoj kaj ministroj de la imperiestra kortego. Neniu havis malpli bonan reputacion ol la konkurantaj grupoj el persaj politikaj ekzilitoj, kiuj estis konataj pro sia impertinento kaj senskrupuleco.

Je la aflikto de amikoj, kiuj rekomendis al Li eluzi la gheneralan malamikecon kontraù la persa registaro kaj la simpation, kiun Liaj propraj suferoj estis naskinta, Bahá'u'lláh klarigis, ke Li faros neniajn petojn. Kvankam pluraj ministroj de la registaro vizitis Lin en la loghejo donita al Li, Li ne ekspluatis tiujn okazojn. Li estis en Konstantinopolo, Li diris, kiel gasto de la sultano, je ties invito, kaj Liaj interesoj celis spiritecon kaj moralon.

Multajn jarojn poste, la persa ambasadoro Mírzá Husayn Khán, memorante sian dejhortempon en la otomana chefurbo kaj plendante pri la damagho, kiun la avido kaj malfidindeco de liaj samlandanoj kaùzis al la reputacio de Persujo en Konstantinopolo, en surprize malkasha maniero aprezis la modelan ekzemplon, kiun la konduto de Bahá'u'lláh povis establi por mallonga tempo. (70) Tamen, tiutempe (en 1863) li kaj liaj kolegoj eluzis la situacion por reprezenti tion kiel ruzajhon flanke de la ekzilitoj por kashi la sekretajn konspirojn kontraù la publika sekureco kaj la religio de la shtato. Sub la premo de tiuj chi influoj la otomana administracio fine decidis translokigi Bahá'u'lláh kaj Lian familion al la provinca urbo Adrianopolo. La transloghigo farighis haste, meze en ekstreme severa vintro. Loghante en maladvekvataj konstruajhoj, sen konvenaj vestajhoj kaj aliaj provizoj, la ekzilitoj eltenis jaron de grandaj suferoj. Estis klare, ke oni arbitre faris ilin shtataj malliberuloj, kvankam ili ne estis akuzitaj pro iu krimo kaj ne havis shancon por sindefendo.

El religi-historia vidpunkto la sinsekvaj forpeloj de Bahá'u'lláh al Konstantinopolo kaj Adrianopolo havas frapan simbolecon. Unuafoje Manifestigho de Dio, Fondanto de sendependa religia sistemo baldaù disvastighonta tra la tuta mondo, transiris la mallarghan markolon inter Azio kaj Eùropo kaj surpashis "la Okcidenton". Chiuj aliaj grandaj religioj naskighis en Azio kaj la rekta influo de iliaj Fondintoj estis limigita al tiu chi kontinento. Aludante la fakton, ke la revelacioj de la pasinteco, precipe tiuj de Abrahamo, Kristo kaj Mahometo, havis siajn plej gravajn efikojn sur la evoluon de la civilizacio dum sia ekspansio al la okcidento, Bahá'u'lláh antaùdiris, ke la samo okazos en tiu chi nova epoko, sed je multe pli vasta skalo : "En la Oriento la Lumo de Lia Revelacio ekbrilis ; el la Okcidento la signoj de Lia regado aperis. Kontemplu pri tio en viaj koroj, ho homoj..." (71)

Estas do nenia surprizo, ke Bahá'u'lláh elektis tiun chi momenton por publikigi la mision, kiu iom post iom akiris la lojalecon de la sekvantoj de Báb chie en la Mezoriento. Lia anonco havis la formon de serio de espistoloj, kiuj apartenas al la plej rimarkindaj dokumentoj en la religia historio. En ili la Manifestigho de Dio Sin turnas al la "Reghoj kaj Regantoj de la tero", anoncante al ili la matenighon de la Tago de Dio, aludante la venontajn, ankoraù neimageblajn shanghojn, kiuj jam kolektis impulson chie en la mondo, kaj alvokante ilin, kiel kuratorojn de Dio kaj de siaj kunhomoj, levi sin kaj servadi al la procezo de unuigo de la homaro. Pro la respektego, kiun ili ghuis flanke de la granda amaso de siaj regnanoj kaj pro la absoluteco de la regado, kiun la plej multaj el ili praktikis, ili havis la potencon, Li diris, kunlabori en la starigo de tio, kion Li nomis "La Plej Granda Paco", mondordo karakterizita per unueco kaj inspirita de Dia justeco.

Nur per grandega malfacilo la moderna leganto povas imagi la moralan kaj intelektan mondon, en kiu tiuj chi monarkoj de antaù unu jarcento vivis. El iliaj biografioj kaj privata korespondado evidentighas, kun malmultaj esceptoj, ke ili mem estis piaj, ludis gvidan rolon en la spirita vivo de siaj respektivaj nacioj, ofte kiel estroj de la shtataj religioj, kaj estis konvinkitaj pri la seneraraj veroj de la Biblio aù de la Korano. La potencon, kiun la plej multaj el ili havis, ili atribuis rekte al la dia aùtoritateco de eltirajhoj el tiuj samaj Skriboj, aùtoritateco, pri kiu ili estis nepre konvinkitaj. Ili estis la sanktoleitoj de Dio. Profetajhoj pri "la Lastaj Tagoj" kaj "la Regno de Dio" por ili ne estis mitoj aù alegorioj, sed certajhoj, sur kiuj chiu morala ordo estis konstruita kaj laù kiuj Dio alvokos ilin doni raporton pri sia kuratoreco.

La leteroj de Bahá'u'lláh alparolas tiun chi mensan mondon :

"Ho Reghoj de la tero ! Li, Kiu estas la suverena Sinjoro de chiuj, estas veninta. La Regno apartenas al Dio, la chiopova Protektanto, la Mem-Ekzistanta. ... Tio chi estas Revelacio, al kiu nenio ajn, kion vi posedas, povas esti komparata, ho, se vi nur scius tion.

Gardu vin, ke fiero ne detenu vin rekoni la Fonton de Revelacio, ke la aferoj de tiu chi mondo ne forfermu vin kvazaù per vualo disde Tiu, Kiu estas la Kreinto de la chielo. ... Je la justeco de Dio ! Ne estas Nia deziro ekposedi viajn regnojn. Nia misio estas konkeri kaj posedi la korojn de la homoj. ..." (72)

"Sciu, ke la malrichuloj estas la konfidatoj de Dio al vi. Atentu, ke vi ne trompu Lian konfidon, ke vi ne traktu ilin maljuste kaj ke vi ne iradu sur la vojoj de la perfiduloj. Vi estos tutcerte alvokitaj respondi Lian konfidon en la tago, kiam la Pesilo de Justeco estos starigita, la tago, kiam chiu ricevos sian meritajhon, kiam la faroj de chiuj homoj, chu richaj aù malrichaj, estos pesataj.

Ekzamenu Nian Aferon, informighu pri tio, kio okazis al Ni, kaj decidu juste inter Ni kaj Niaj malamikoj, kaj apartenu al tiuj, kiuj agas juste kontraù sia najbaro. Se vi ne haltigas la manon de la subpremanto, se vi malsukcesas garantii la rajtojn de la prematoj, kian rajton vi do havas glori vin mem inter la homoj ?" (73)

"Se vi ne atentas la konsilojn, kiujn ... Ni revelaciis en tiu chi Epistolo, Dia Puno trafos vin el chiu direkto kaj la jugho de Lia justeco estos farita kontraù vi. En tiu tago vi havos nenian potencon por rezisti Lin kaj vi ekkonos vian propran senfortecon. ..." (74)

La vizio de la "Plej Granda Paco" elvokis neniun reagon de la regantoj de la 19a jarcento. Naciisma plivastigemo kaj imperia ekspansio ekkaptis ne nur reghojn, sed ankaù parlamentanojn, akademi- anojn, artistojn, la gazetaron kaj la grandajn religiajn instituciojn kiel fervorajn propagandistojn de la okcidenta triumfismo. Proponoj por sociaj shanghoj, kiel ajn neprofitemaj kaj idealismaj, rapide forglutighis en svarmo da novaj ideologioj elkreskantaj, kiel fungoj post pluvo, per la levighanta tajdo de dogma materiismo. En la Oriento la islama mondo, magnetizita per siaj propraj pretendoj reprezenti chion, kion la homaro iam scius aù povus scii pri Dio kaj la vero, dronadis chiam pli profunde en nescio, letargio kaj malafabla malamikeco kontraù homaro, kiu malemis agnoski tian spiritan elstarecon.

Reveno al la Komenco.
Alveno en la Sankta Lando

Se oni konsideras la eventojn en Bagdado, shajnas surprize, ke la otomana administracio ne anticipis, kio rezultos el la loghigo de Bahá'u'lláh en alia granda provinca chefurbo. Dum la jaro depost Lia alveno en Adrianopolo, ilia malliberulo unue altiris la intereson kaj poste la fervoran admiron de personoj, kiuj elstaris kaj en la intelekta kaj la politika vivo de la regiono. Je la konsterno de la reprezentantoj de la persa konsulejo du el la plej sindonaj admirantoj estis Khurshíd Páshá, la provincestro, kaj la Shaykhu'l-Islám, la gvidanta sunaisma altrangulo. Laù la konvinko de Liaj gastigantoj kaj de la ghenerala publiko la ekzilito estis altmorala filozofo kaj sanktulo, kaj la valideco de Liaj instruoj respegulighis ne nur en Lia propra ekzemplodona vivo, sed ankaù en la shanghoj, kiujn ili efektivigis inter la fluo de persaj pilgrimantoj, kiuj kolektighis en tiu chi fora centro de la Otomana Regno por viziti Lin. (75)

Tiuj chi neatenditaj disvolvighoj konvinkis la persan ambasadoron kaj liajn kolegojn pri tio, ke la bahaa movado, kiu disvastighadis tra Persujo, baldaù estos enradikighinta kiel neneglektebla forto ankaù en la regno najbara kaj konkuranta al Persujo. En tiu chi periodo de sia historio, la kaduka Otomana Regno devis bataladi kontraù ripetaj invadoj fare de la Cara Rusujo, kontraù ribeloj inter la popoloj regataj de ghi kaj kontraù senchesaj klopodoj de la shajne amikaj brita kaj aùstra registaroj deshiri diversajn turkajn teritoriojn kaj aneksi ilin al siaj propraj imperioj. Tiu chi labila situacio en la eùropaj provincoj de Turkujo ofertis novajn kaj fortajn argumentojn por la postulo de la ambasadoro, ke la ekzilitoj estu senditaj al malproksima kolonio, kie Bahá'u'lláh ne havu pluan kontakton al influaj rondoj, chu turkaj aù okcidentaj.

Kiam la turka ministro pri eksterlandaj aferoj, Fu'ád Páshá, revenis de vizito al Adrianopolo, liaj surprizaj raportoj pri la reputacio, kiun Bahá'u'lláh intertempe ghuis en la tuta regiono, shajne konfirmis la sugestojn de la persa ambasado. En tiu chi klimato de opinioj la registaro abrupte decidis submeti sian gaston al striktaj limigoj. Sen averto, iumatene la domo de Bahá'u'lláh estis chirkaùita de soldatoj, kaj oni ordonis al la ekzilitoj prepari sin por forveturo al nekonata celo.

La loko elektita por tiu chi definitiva ekzilo estis la terura fortikajha urbo Akko sur la bordo de la Sankta Lando. Akko, fifama en la tuta regno pro sia abomena klimato kaj la multaj tie regantaj malsanoj, estis punkolonio de la Otomana Shtato por la enkarcerigo de dangheraj krimuloj, pri kiuj oni povis prave supozi, ke ili ne transvivos sian malliberecon tie. Alveninte en Aùgusto 1868, Bahá'u'lláh, Liaj familianoj kaj grupo de Liaj sekvantoj, kiujn oni ekzilis kune kun Li, estis travivontaj du jarojn de suferado kaj mistraktado en la fortikajho mem, por poste esti arestitaj en najbara domo posedata de loka komercisto. Longan tempon la ekzilitoj estis strikte evitataj de la supersticha loka popolo, kiu estis avertata en publikaj predikoj kontraù la "Dio de la Persoj", kiun oni priskribis kiel malamikon de publika ordo kaj liveranton de blasfemaj kaj malmoralaj ideoj. Pluraj membroj de la malgranda grupo de ekzilitoj mortis pro la mizero kaj aliaj kondichoj, al kiuj ili estis submetitaj. (76)

Retrospektive shajnas esti pura ironio, ke la elekto de la Sankta Lando kiel malliberejo de Bahá'u'lláh rezultis el premoj flanke de ekleziaj kaj civilaj malamikoj, kies celo estis estingi Lian religian influon. Palestino, respektata de tri el la grandaj monoteismaj religioj kiel lando, kie krucighas la mondoj de Dio kaj de la homo, siatempe okupis, same kiel jam en la pasintaj jarmiloj, unikan lokon en la homaj esperoj. Nur kelkajn semajnojn antaù la alveno de Bahá'u'lláh la gvidantoj de la germana Movado de la Protestantaj Templanoj shipire venis de Eùropo por fondi kolonion piede de Monto Karmelo, kiu estis bonvenigonta Kriston, kies revenon ili supozis baldaù okazonta. Super la linteloj de kelkaj el la malgrandaj domoj, kiujn ili konstruis, vizaghe al la prizono de Bahá'u'lláh en Akko trans la golfo, oni povas ankoraù hodiaù vidi surskribojn kiel "Der Herr ist nahe" ("La Sinjoro estas proksima"). (77)

En Akko Bahá'u'lláh daùrigis dikti serion da espistoloj al unuopaj regantoj, kiujn li jam komencis en Adrianopolo. Kelkaj enhavis avertojn, ke Dio jughos ilian neglektemon kaj misregadon - avertojn kies plenumigho estigis intensajn publikajn diskutojn en la tuta Proksima Oriento. Malpli ol du monatojn post kiam la ekzilitoj alvenis en la mallibereja urbo, ekzemple Fu'ád Páshá, la otomana ministro pri eksterlandaj aferoj, kies misprezentoj siatempe helpis rapidigi la elpelon el Adrianopolo, abrupte estis eksoficigita kaj mortis pro koratako en Francujo. Tiu okazajho estis profetita en dokumento, kiu antaùdiris ankaù la baldaùan eksigon de lia kolego, chefministro Alí Páshá, la detronigon kaj morton de la sultano kaj la perdon de turkaj teritorioj en Eùropo - serio da katastrofoj, kiuj dense sekvis unu la alian. (78)

Letero al imperiestro Napoleono IIIa avertis, ke pro lia malsincereco kaj misuzo de potenco "... via regno estos jhetita en hhaoson, kaj la regado elighos el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. ... Chu via pompo faris vin gloravida ? Je Mia Vivo ! Ghi ne daùros ..." (79) Pri la katastrofa franca-germana milito kaj la rezultanta detronigo de Napoleono IIIa, kiu okazis malpli ol unu jaron post tiu chi eldiro, Alistair Horne, nuntempa esploranto kaj bona konanto de la politika historio de la 19-jarcenta Francujo, skribis :

"La historio konas vershajne neniun pli konsternan ekzemplon de tio, kion la antikvaj grekoj nomis 'peripeteia', la terura falo desur fieraj altoj. Certe neniu nacio, tiel plena de evidenta majesto kaj richa je materiaj atingoj, en la moderna epoko estis iam submetata al plia humiligo en tiel mallonga tempo." (80)

Nur kelkajn monatojn antaù la neatendita serio de eventoj en Eùropo, kiuj kondukis al la invado de la Vatikana Shtato kaj la anekso de Romo fare de la armeo de la nova Reghlando Italujo, epistolo sendita al Papo Pius IXa admonis la plej altan pontifikon "Lasu vian reghlandon al la reghoj kaj eliru el via sidejo, turnante vian vizaghon al la Regno de Dio... Estu kiel via Sinjoro estis... Vere, la tago de la rikolto estas veninta, kaj chiuj aferoj estas apartigitaj unuj de la aliaj. Li konservis, kion Li elektis, en la ujojn de justeco kaj jhetis en la fajron, kio tion meritas. ... " (81)

La prusan reghon Vilhelmo 1a, kies armeoj estis triumfe venkintaj kontraù Francujo, avertis Bahá'u'lláh en Sia Kitab-i-Aqdas, ke li konsideru la abruptan falon de Napoleono kaj de aliaj iam triumfintaj regantoj ke ne fiere sin forturnu antaù tiu chi revelacio. Bahá'u'lláh antaùvidis, ke la germana imperiestro ne atentos pri tiuj avertoj, kiel indikas la sekva fatala paragrafo trovighanta kelkajn alineojn pli sube en la sama libro :

"Ho bordoj de Rejno-rivero ! Ni vidas vin kovritaj de sango, char la punglavoj de vengho turnis sin kontraù vi ; kaj ankoraùfoje tio okazos. Kaj Ni aùdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaù ghi estas en plej elstara gloro." (82)

Rimarkinde malsama tono sonas tra du el la plej gravaj deklaroj, unu direktita al reghino Viktoria (83) kaj la alia al la "Regantoj de Ameriko kaj la Prezidentoj de la tieaj Respublikoj". La unua laùdas la abolicion de sklaveco en la Brita Imperio kiel avangardan atingon kaj aprobas la principon de reprezenta-demokratia regado, dum la laste nomita deklaro, kiu komencighas per la anonco de la Tago de Dio, finighas per alvoko, per preskaùa mandato, kiu ne havas paralelon en iu el la aliaj mesaghoj : "Bandaghu la rompiton per la manoj de justeco kaj frakasu la viglantan subpremanton per la vergo de la ordonoj de via Sinjoro, la Ordonanto, la Plejsagha." (84)

Reveno al la Komenco.
Religio kiel lumo kaj malhelo

La plej severa kondamno de Bahá'u'lláh trafas la barojn, kiujn, tra la tuta historio, la organizita religio starigis inter la homaro kaj la Revelacioj de Dio. Dogmoj, inspiritaj de popolaj superstichoj kaj perfektigitaj de misuzata inteligento, estis trudataj al Dia procezo, kies celo chiam estis spirita kaj morala. Leghoj de socia interagado, revelaciitaj cele al la firmigo de la komunuma vivo, estis rearanghataj kiel bazo por strukturoj de arkanaj doktrinoj kaj praktikoj, kiuj sharghis amasojn da homoj, kies bonfarton ili laùdire celis. Ech la utiligo de la racio, la chefa instrumento posedata de la homaro, estis intence malhelpata, kio fine kaùzis rompon en la dialogo inter kredo kaj scienco, de kiu dependas la civilizita vivo.

La konsekvenco de tiu chi bedaùrinda evoluo estas la mondskala malestimo, kiu nun trafas la religion. Pli malbone ech - la organizita religio mem farighis venenega kaùzo de malamo kaj militado inter la popoloj de la mondo. "Religia fanatikeco kaj malamo", avertis Bahá'u'lláh antaù pli ol unu jarcento, "estas fajro formanghanta la mondon, kies fortegon neniu povas estingi. Sole la Mano de Dia potenco povas liberigi la homaron el tiu chi turmenta aflikto." (85)

Tiuj, kiujn Dio responsigos pri tiu chi tragedio, estas laù Bahá'u'lláh la religiaj gvidantoj de la homaro, kiuj tra la tuta historio arogis al si paroli en Lia nomo. Iliaj klopodoj, fari el la Vorto de Dio sian privatan proprajhon kaj el ghia ekzegezo rimedon por sinaltigo, estas la plej granda unuopa handikapo, kontraù kiu luktas la progreso de la civilizacio. Por atingi siajn celojn, multaj el ili ech ne hezitis levi siajn manojn kontraù la Mesaghistoj de Dio, kiam tiuj aperis :

"Chiuepoke religiaj gvidantoj malhelpis siajn adeptojn atingi la bordojn de eterna savo pro tio, ke ili firme tenis la bridon de aùtoritato en siaj manoj. Kelkaj pro la avido al gvidanteco, aliaj pro la deziro al scio kaj kompreno estis la kaùzo por la senigiteco de la homoj. Kun ilia sankcio kaj per ilia aùtoritato chiu Profeto de Dio trinkis el la kaliko de ofero..." (86)

En deklaro direktita al la pastraro de chiuj kredoj Bahá'u'lláh averte atentigas pri la respondeco, kiun ili tiel senzorge prenis sur sin :

"Vi estas same kiel fonto. Se ghi estus shanghita, tiam la akvoj disfluantaj el ghi estus shanghitaj. Timu Dion kaj apartenu al la piuloj. Sammaniere, se la koro de homo difektighas, ankaù liaj membroj difektighos. Kaj simile, se la radiko de arbo estus ruinigita, ghiaj branchoj kaj ghiaj shosoj kaj ghiaj folioj kaj ghiaj fruktoj estos ruinigitaj." (87)

Tiuj chi deklaroj, revelaciitaj en tempo, kiam la religia ortodokseco estis unu el la plej fortaj potencoj en la mondo, proklamis, ke fakte tiu chi potenco finighis kaj ke la eklezia kasto ne plu havos socian rolon en la mondhistorio. "Ho aro de pastroj ! De nun vi ne plu vidos vin en posedo de iu potenco...". (88) Al aparte senbrida kontraùulo inter la islama klerikaro Bahá'u'lláh diris : "Vi estas kiel la lasta glimo de sunlumo sur montkresto. Baldaù ghi palighos, kiel tion dekretis Dio, la Chion-Posedanta, la Plejalta. Via gloro kaj la gloro de viaj samuloj estas forprenitaj..." (89)

Ne al la organizo de religiaj aktivecoj estas direktitaj tiuj deklaroj, sed al ilia misuzo. La verkoj de Bahá'u'lláh abunde aprezas ne nur la ampleksan kontribuon de la organizita religio al la civilizacio, sed ankaù la profiton, kiun la mondo akiris el la sinofero kaj homamo, karakterizaj por ekleziuloj kaj religiaj ordenoj de chiuj kredoj :

"Tiuj religiuloj ... kiuj prave estas ornamitaj per la ornamajho de scio kaj bela karaktero estas vere kiel kapo al la korpo de la mondo kaj kiel okuloj al la nacioj ..." (90)

Pli ghuste, la defio al chiuj homoj, kredantoj kaj nekredantoj, klerikoj kaj laikoj, konsistas en la rekono de la konsekvencoj, kiuj nun plagas la mondon rezulte de la ghenerala senfortigho de la religia impulso. Char en la pasinta jarcento la homaro pli kaj pli distancighis de Dio, la rilato, de kiu dependas la strukturo de la morala vivo, estas rompita. Naturaj kapabloj de la racia animo, esencaj por la evoluo kaj konservo de homaj valoroj, farighis ghenerale malpli estimataj :

"La viveco de la homa kredo je Dio formortas en chiu lando ; nenio ajn krom Lia saniga medikamento povos iam revigligi ghin. La korodado de malpieco formordas la kernon de la homa socio ; kio alia ol la Eliksiro de Lia potenca Revelacio povas purigi kaj revivigi ghin ? ... Nur la Vorto de Dio povas pretendi la distingon esti dotita per la kapablo bezonata por shangho tiel granda kaj mult-konsekvenca." (91)
 

Reveno al la Komenco.
La Monda Paco

En la lumo de la sekvintaj eventoj, la avertoj kaj apelacioj en la verkoj de Bahá'u'lláh el tiu chi periodo, montrighas timige celtrafaj :

"Ho vi, la elektitaj reprezentantoj de la popoloj en chiuj landoj !... Konsideru la mondon kiel la homan korpon, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je ghia kreo, afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj pro diversaj kialoj. Ech ne unu tagon ghi havis trankvilon, ne, ghia malsaneco serioze kreskis, char ghi falis en la manojn de ignorantaj kuracistoj, kiuj senbride regigis siajn proprajn dezirojn... "

"Ni vidas ghin en tiu chi tago transdonita al la kompato de regantoj tiel ebriaj je fiero, ke ili ne povas klare distingi sian propran avantaghon, ech malpli Revelacion tiel konsternan kaj provokan kiel tiun chi..." (92)

"Tiu chi estas la Tago, en kiu la tero proklamas siajn mesaghojn. La maljuste agantaj estas ghia shargho, se vi nur povus percepti tion..." (93)

"Chiuj homoj estas kreitaj por antaùenigi chiam-progresantan civilizacion. La Chiopova estas Mia atestanto : Agi kiel la bestoj de la kampo estas maldigne por la homo. La virtoj, kiuj konvenas al lia digno, estas sindeteno, indulgo, kompato kaj ama afableco rilate al chiuj popoloj kaj gentoj de la tero..." (94)

"En tiu chi epoko, nova vivo viglas en chiuj popoloj de la tero ; kaj ghis nun neniu malkovris ghian kaùzon aù perceptis ghian motivon. Vidu la popolojn de la Okcidento. Rigardu, kiel ili strebante al la vana kaj vanta oferis kaj ankora oferas sennombrajn vivojn por ghin starigi kaj progresigi..." (95)

"En chiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, ghi evidentighos kiel fonto de malbono... Strangaj kaj mirigaj aferoj ekzistas en la tero, sed ili estas kashitaj antaù la mensoj kaj antaù la kompreno de la homoj. Tiuj ajhoj havas la kapablon shanghi la tutan atmosferon de la tero, kaj kontagho kun ili montrighus mortiga..." (96)

En postaj skriboj, inkluzive de tiuj direktitaj al la homaro kolektive, Bahá'u'lláh admonis entrepreni pashojn direkte al tio, kion Li nomis "la Granda Paco". Laù Li, tiuj pashoj mildigus la suferojn kaj la konfuzon, kiujn Li vidis en la estonteco de la homaro, ghis la popoloj de la mondo akceptos la Revelacion de Dio kaj per ghi starigos la Plej Grandan Pacon :

"Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, chiunentenan kunvenon de la homoj estos universale realigita. La regantoj kaj reghoj de la tero devos cheesti kaj, partoprenante en ghiaj konsilighoj, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas, ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordighu inter si. Okaze se iu regho militus kontraù alia, chiuj kune levighu kaj malebligu lin. Se tio estas plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos iujn armilojn krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj internan ordon en siaj teritorioj... La tago alproksimighas, kiam chiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, chiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaù eniros en sian propran domon... Tiu vere estas homo, kiu hodiaù dedichas sin al la servo al la tuta homaro... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La tero estas nur unu lando, kaj chiuj homoj ghiaj civitanoj." (97)

Reveno al la Komenco.
"Ne el Mia Propra Volo"

En Sia letero al Násiri'd-Dín Sháh, la reganto de Persujo, en kiu trovighas neniu riprocho pro Lia enkarcerigo en la Síyáh-Chál kaj la aliaj maljustajhoj, kiujn Li spertis el la mano de la regho, Bahá'u'lláh parolas pri Sia propra rolo en la Dia Plano :
 

"Mi estis homo kiel aliaj, dormanta sur Mia kushloko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi kaj instruis al Mi la scion pri chio, kio estas. Tio chi ne estas de Mi, sed de Tiu, Kiu estas la Potenca kaj Chioscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la chielo, kaj pro tio chi okazis al Mi, kio plenigas per larmoj la okulojn de chiuj prudentaj. La sciencojn, kiujn homoj posedas, Mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. Demandu en la urbo, kie Mi loghis, por ke vi estu certigita, ke Mi ne apartenas al tiuj, kiuj parolas malvere." (98)

La misio, al kiu Li dedichis Sian tutan vivon, kiu kostis al Li la vivon de amatta filo (99) same kiel chiujn Liajn materiajn posedajhojn, kiu subfosis Lian sanon kaj alkondukis enkarcerigon, ekzilon kaj insultadon, ne estis io, kion Li mem iniciatis. "Ne el Mia Propra Volo" , Li diris, Li prenis tian kurson :

"Chu vi kredas, ho homoj, ke Mi havas kontrolon super la definitiva Volo kaj Intenco de Dio ? ... Se la fina sorto de la Kredo de Dio estintus en Miaj manoj, Mi neniam estus konsentinta, ech ne por unu momento, manifesti Min al vi, nek Mi estus permesinta, ke unu vorto transvenu Miajn lipojn. Pri tio Dio Mem vere estas atestanto." (100)

Cedinte senrezerve al la alvoko de Dio, Li havis ankaù nenian dubon pri la rolo, kiun Li estis devonta ludi en la historio. Kiel la Manifestigho de Dio por la epoko de plenumigho Li estas la promesito de chiuj sanktaj skriboj de la pasinteco, la "Deziro de la nacioj", la "Regho de la Gloro". Por Judaismo Li estas la "Sinjoro de la chielularo"; por Kristanismo la "Reveno de Kristo en la gloro de la Patro"; por Islamo la "Granda Anonco"; por Budhismo la "Majtreja Budho"; por Hinduismo la nova enkorpigho de Krishno ; por Zoroastrismo la "alveno de Sháh-Bahrám". (101)

Same kiel la Manifestighoj de Dio antaù Li, Li estas kaj la Vocho de Dio kaj ghia homa kanalo : "Kiam mi kontemplas, Ho mia Dio, la rilaton, kiu ligas min al Vi, mi emas proklami al chio kreita 'vere mi estas Dio !'; kaj kiam mi konsideras mian propran memon, jen mi trovas ghin pli kruda ol argilo !". (102)

"Iuj el inter vi", Li deklaris, "diris: 'Li estas tiu, kiu pretendis esti Dio.' Je Dio ! Tio estas kruda kalumnio. Mi estas nur servanto de Dio, Kiu kredis je Li kaj je Liaj signoj... Mia lango kaj Mia koro kaj Mia interna kaj Mia ekstera esto atestas, ke ekzistas neniu Dio krom Li, ke chiuj aliaj estas kreitaj per Lia ordono kaj formitaj per la efiko de Lia Volo. ... Mi estas Tiu, Kiu heroldas la favorojn, per kiuj Dio pro Sia malavareco favoris Min. Se tio estas Mia peko, tiam Mi vere estas la unua el la pekantoj..."(103)

En Liaj skriboj abundas metaforoj uzataj por esprimi la paradokson kerne ligitan al la fenomeno, ke Dio revelacias Sian Volon :

"Mi estas la regha Falko sur la brako de l' Chiopova. Mi rektigas la feblajn flugilojn de chiu lama birdo kaj ekigas ghin al flugo." (104)

"Mi estas nur folio, kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la Plejpotenca, la Laùdegata. Chu Mi povas resti senmova, kiam shtormaj ventegoj blovadas ? Ne, je la Eternulo de chiuj Nomoj kaj Atributoj ! Ili pushas Min laùinkline. ..." (105)

Reveno al la Komenco.
La Interligo de Dio kun la homaro

En Junio 1877 Bahá'u'lláh finfine liberighis el la strikta limigo je la prizona urbo Akko kaj transloghighis kun Sia familio al "Mazraíh", malgranda bieno kelkajn mejlojn norde de la urbo. (106) Kiel Li antaùdiris en Sia deklaro al la turka registaro, la sultano Abdu'l-Aziz estis detronigita kaj murdita en palaca ribelo, kaj la blovoj de la ventoj de politikaj shanghoj balaantaj la mondon ekinvadis ankaù la izolitajn regionojn de la otomana imperio. Post mallonga dujara restado en Mazraíh Bahá'u'lláh transloghighis al "Bahjí" [ Bahghi ], vasta kampara domo chirkaùata de ghardenoj, kiun Lia filo Abdu'l-Bahá luis por Li kaj Lia parencaro. (107) La restantajn dek du jarojn de Sia vivo Li dedichis al Siaj skriboj traktantaj vastan gamon da spiritaj kaj sociaj temoj kaj al la akcepto de fluo da bahaaj pilgrimantoj, kiuj venis, kun grandaj malfaciloj, el Persujo kaj aliaj landoj.

En la Proksima kaj Meza Oriento iom post iom elformighis komunuma vivo inter tiuj, kiuj akceptis Lian mesaghon. Por ghia gvido Bahá'u'lláh revelaciis sistemon de leghoj kaj institucioj, kreitaj por praktike efektivigi la principojn en Liaj skriboj. (108) La administracio bazighas sur konsilioj demokratie elektitaj per la tuta komunumo ; ekzistas reguloj por malebligi la naskighon de klerika elito, kaj establighis principoj pri interkonsiligho kaj grupa decidado establitaj.

La fundamento de tiu chi sistemo estas, kion Bahá'u'lláh nomas "nova Interligo" inter Dio kaj la homaro. La elstara trajto de la maturigho de la homaro estas, ke unuafoje en sia historio la tuta homaro ekkonscias, ech se nur malklare, pri sia propra unueco kaj pri la tero kiel unu hejmo. Tiu chi vekigho malfermas la vojon al nova rilato inter Dio kaj la homaro. Kiam la popoloj de la mondo plene akceptos la spiritan aùtoritaton, kiun donas la gvidado fare de la Revelacio de Dio por la nuna epoko, tiam, laù Bahá'u'lláh, ili malkovros en si mem la moralan plifortigon, kiun homaj fortostrechoj evidente ne povas estigi. "Nova homraso" (109) kreighos rezulte de tiu chi rilato, kaj la konstruado de tutmonda civilizacio komencighos. La tasko de la bahaa komunumo estas evidentigi, kiel efike tiu chi Interligo povas kuraci la malsanojn, kiuj tenas la homaron disigita.

Bahá'u'lláh forpasis en Bahghi la 29an de Majo 1892 en Sia 75a jaro. En la tempo de Lia forpaso la afero konfidita al Li kvardek jarojn antaùe en la mallumo de la Teherana Nigra Truo komencis propagighi el la islamaj landoj, kie ghi estis ekformighinta, unue tra Ameriko kaj Eùropo kaj poste tra la tuta mondo. Tiamaniere ghi estis farighonta pravigo de la promeso de la nova Interligo inter Dio kaj la homaro. Char kiel la sola el la sendependaj mondreligioj la Bahaa Kredo kaj ghia komunumo de kredantoj sukcese trapasis la krizan unuan jarcenton de sia ekzisto kun sendifekta unueco, ne damaghita de la praagha pesto de skismo kaj disdivido. Ghuste tiuj spertoj klare pruvas la certigon de Bahá'u'lláh, ke la homaro, spite al sia diverseco, povas lerni vivi kaj labori kiel unu popolo, en komuna tutmonda patrujo.

Precize du jarojn antaù Sia morto Bahá'u'lláh akceptis en Bahghi unu el la malmultaj okcidentanoj, kiuj renkontis Lin, kaj la solan, kiu postlasis skribitan raporton pri la travivajho. La vizitanto estis Edward Granville Browne, multpromesa juna orientalisto de la Kembrigha Universitato, kies atenton origine altiris la drameca historio de Báb kaj Lia heroa sekvantaro. Pri tiu chi renkontigho kun Bahá'u'lláh Browne skribis :

"Kvankam mi nur malklare divenis, kien mi estis ironta kaj kiun mi vidos (char detalajn informojn oni ne donis al mi), unu aù du momentoj pasis antaù ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis, ke la chambro ne estas senhoma. En la angulo, kie la divano tushis la muron, sidis mirinda kaj respektinda persono... La vizaghon de tiu, kiun mi rigardis, mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ghin. Tiuj penetremaj okuloj shajnis legi la animon mem ; povo kaj potenco ripozis sur tiu largha frunto... Ne estis necese demandi, en kies cheesto mi staras, kiam mi klinis min antaù tiu, kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo, kiajn reghoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane ! Milda kaj digna vocho petis min sidighi kaj tiam diris : 'Gloro estu al Dio, ke vi alvenis... Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. ... Ni deziras nur la bonon de la mondo kaj felichon de la nacioj ; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo... Ke chiuj nacioj unuighu en unu kredo kaj chiuj homoj farighu kiel fratoj ; ke plifortighu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la idoj de la homaro ; ke chesu la diverseco de la religioj kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj - kia malbono estas en tio chi?... Tamen tiel estos : Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos...'" (110)

Reveno al la Komenco.
Notoj

La sube indikitaj fontoj ghenerale rilatas al anglalingvaj verkoj. Se koncerna verko jam estas tradukita al Esperanto, ni citas la esperantan titolon.

(1) Bahá'u'lláh ("Gloro de Dio") naskighis kiel Husayn-Ali. La aùroritata verko pri la misioj de Báb kaj Bahá'u'lláh estas "God Passes By", de Shoghi Effendi (Wilmette, Bahá'í Publishing Trust, 1987). Konsultinda bibliografia studo estas "Bahá'u'lláh, The King of Glory", de Hasan Balyuzi (Oxford, George Ronald, 1980). La skriboj de Bahá'u'lláh estas amplekse prezentitaj en "The Revelation of Bahá'u'lláh" de Adib Taherzadeh (Oxford, George Ronald, 1975), kvar volumoj.

(2) La "Britannica Yearbook" de 1988 indikas, ke kvankam la bahaa komunumo nombras nur chirkaù kvin milionojn da membroj, la Kredo jam farighis la plej disvastighinta religio de la tero, post la kristanismo. Hodiaù ekzistas 155 bahaaj Naciaj Asembleoj en sendependaj landoj kaj grandaj teritorioj kaj pli ol 17.000 elektitaj Asembleoj sur loka nivelo. Oni taksas, ke 2.112 naciecoj kaj triboj
estas reprezentitaj.

(3) Arnold Toynbee, "A Study of History", t. VIII, Oxford, London, 1954, p. 117.

(4) Báb ("Pordego") estis naskita kiel Siyyid Ali-Muhammad en Shirazo (Irano) la 20an de oktobro 1819.

(5) Kelkloke la skriboj de Báb, kiuj rilatas al la veno de "Tiu, Kiun Dio manifestos", kripte aludas "la jaron Naù" kaj "la jaron Deknaù" (t.e. proksimume 1852 kaj 1863, se oni kalkulas laù lunaj jaroj ekde la komencigho de la misio de Báb en 1844). Je pluraj okazoj Báb indikis ankaù al kelkaj el Liaj sekvantoj, ke ili rekonos kaj servos "Tiun, Kiun Dio manifestos".

(6) La mesagho de Báb estis proklamata en moskeoj kaj sur publikaj placoj per entuziasmaj amasoj da sekvantoj, inter kiuj trovighis multaj junaj seminarianoj. La islama klerikaro reagis je tio, instigante la popolachon al perforto. Malbonshance tiuj okazajhoj koincidis kun politika krizo naskighinta pro la morto de shaho Muhammad kaj batalo pri posteuleco. Fine la gvidantoj de la sukcesa politika partio malantaù la knaba regho Násiri'd-Dín Sháh turnis la reghan armeon kontraù la entuziasmaj babanoj. Chi-lastaj, edukitaj en la islama tradicio kaj kredantaj, ke ili havas moralan rajton je sindefendo, shirmis sin per improvizitaj barikadoj kaj kontraùstaris longan sangan sieghadon. Kiam finfine ili estis venitaj kaj buchitaj kaj kiam Báb estis ekzekutita, du junaj perturbitaj babanoj haltigis la shahon sur publika strato kaj pafis al li, klopodante mortigi lin. Tiu chi evento liveris la pretekston por plej sovagha masakrado kontraù la babanoj, kiu elvokis protestojn de la Okcidentaj ambasadoj. Pliajn informojn pri tiu chi periodo donas W. Hatcher kaj D. Martin en "The Bahá'í Faith : The Emerging Global Religion", Harper and Row, San Francisco, 1985, p. 6-32.

(7) Pliaj raportoj pri tiuj chi okaza^joj estas troveblaj en "God Passes By", chapitroj I - IV. La interesigho de la Okcidento pri la babismo estis vekita precipe per la publikigo de "Les religions et les philosophies dans l'Asie centrale", de Joseph Arthur Comte de Gobineau (Paris, Didier, 1865).

(8) Bahá'u'lláh, "Epistle to the Son of the Wolf" , Bahá'í Publishing Trust Wilmette, 1979, p. 20-21.

(9) Pluraj diplomataj kaj armeaj observantoj el Okcidento postlasis korshirajn raportojn pri tio, kion ili mem vidis. Pluraj formalaj protestoj estis senditaj al la persa registaro. Vidu Moojan Momen, "The Bábi and Bahá'í Religions, 1844-1944", George Ronald, Oxford, 1981).

(10) "Epistle to the Son of the Wolf", p. 21.

(11) "Epistle to the Son of the Wolf", p. 22.

(12) En Persujo ekzistis - kio ja estas komprenebla - granda suspekto koncerne la intencojn de la brita kaj rusa registaroj, kiuj ambaù delonge miksis sin en persajn aferojn.

(13) La fokuso de tiuj chi problemoj estis Mirzá Yahyá, pli juna duon-frato de Bahá'u'lláh. Ankoraù kiel junulo kaj sub la kuratoreco de Bahá'u'lláh, Yahyá estis nomumita de Báb kiel nominala estro de la babana komunumo, ghis la baldaùa veno de "Tiu, Kiun Dio manifestos". Tamen, sub la influo de iama islama teologo, Siyyid Muhammad Isfahání, Yahyá iom post iom malamikighis al sia frato. Tiu chi rankoro ne esprimighis aperte, sed trovis elfluejon per sekreta agitado, kio havis katastrofan efikon sur la jam feblighintan spiriton de la ekzilitoj. Fine Yahyá rifuzis akcepti la deklaron de Bahá'u'lláh kaj ludis nenian rolon en la evoluo de la Bahaa Kredo, kiun tiu chi deklaro iniciatis.

(14) Bahá'u'lláh, "Kitáb-i-Iqán" 2:177; (La Libro de Certeco) Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1985, p. 251.

(15) Bahá'u'lláh, "La Kashitaj Vortoj" araba nr 2, 5, 12, 35; (Fortaleza, Bahaa Esperanto-Ligo, 1981).

(16) "Kitáb-i-Iqán" p.3-4, p.195-200

(17) Citita en: "God Passes By", p. 137.

(18) Citajho de princo Zaynu'l-`Abidín Khán, w: "God Passes By", p. 135.

(19) Vidu 67 malsupre.

(20) "God Passes By", p. 153. Post 1863 la vorto "Bahá'í" (bahaa, bahaano) anstataùis la vorton "Bábí" (baba, babano) kiel nomon de la nova kredo, substrekante la fakton, ke tute nova religio estis naskita.

(21) Citita de Shoghi Effendi, "The Advent of Divine Justice" (La veno de Dia justeco) Bahá'í Publishing Trust, Wilmette 1984 p. 77

(22) Bahá'u'lláh, "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh"(Postrikolto el la Skriboj de Bahá'u'lláh); Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1983. p.10-11

(23) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.297

(24) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.334

(25) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.8

(26) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.8

(27) La du eldiroj estas cititaj de Abdu'l-Bahá kaj trovighas en J. E. Esslemont, "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" (Wilmette, Bahaa Esperanto-Ligo 1978) respektive en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.22-23 (Bahá'í World Centre Hajfo 1982)

(28) "God Passes By", p. 127-157, raportas pri tiuj eventoj.

(29) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.4-5

(30) "Kitáb-i-Iqán" p.98, citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.46

(31) "Kitáb-i-Iqán" p.99, citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.47

(32) "Kitáb-i-Iqán" p.99-100, citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.47

(33) "Kitáb-i-Iqán" p.103-104, citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.48

(34) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.59

(35) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.66-67

(36) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.65-66

(37) Citita en "Advent of Divine Justice" p.79

(38) "Kitáb-i-Aqdas", citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.136

(39) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.80

(40) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.164

(41) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.329

(42) Por plia detaligo de la temo vidu `Abdu'l-Bahá "Some Answered Questions", p.163-201 (Wilmette, Bahá'í Publishing Trust, 1970)

(43) Ekzemploj, en la vortoj de Jesuo, estas "Kial vi min demandas pri bono ? Ekzistas Unu, kiu estas bona..." (St Mateo 19:17), "Mi kaj la Patro estas unu." (St Johano 10:30).

(44) "Kitáb-i-Iqán", citita en"Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.177-179

(45) "Kitáb-i-Iqán", citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.50-55

(46) "Kitáb-i-Iqán", citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.56

(47) "Nova Testamento" St Johano 1:10.

(48) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.141-142

(49) Citita en Shoghi Effendi, "The World Order of Bahá'u'lláh : Selected Letters", p. 117 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1982)

(50) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.74. En la bahaaj skriboj la termino "Adam" estas uzata simbole por du malsamaj sencoj. La unua rilatas al la estigho de la homaro, dum la alia signas la unuan el la Manifestighoj de Dio.

(51) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.213

(52) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.151

(53) Vidu Bahá'u'lláh "The Seven Valleys and The Four Valleys" p. 6-7 (Bahá'í PublishingTrust, Wilmette, 1986) "Ho jes, kvankam al la saghulo estas honte, serchi la Sinjoron de la Sinjoroj en la polvo, tio tamen signifas ardan fervoron en ser^cado.".

(54) "Suratu'l Sabr", citita en "The World Order of Bahá'u'lláh" p.116.

(55) "The Seven Valleys" p.1-2

(56) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.214

(57) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.286.

(58) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.4-5

(59) "Nova Testamento" St Johano 10:16.

(60) Detalaj klarigoj pri la instruoj de Bahá'u'lláh koncerne la procezon de maturigho de la homaro trovighas en "The World Order of Bahá'u'lláh", p.162-163, 202.

(61) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.217

(62) "Lawh-i-Maqsúd", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.164

(63) "Bishárát", citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.95

(64) "Lawh-i-Maqsúd", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.164

(65) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.6-7

(66) "Kalimát-i-Firdawsíyyih", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.66-67

(67) Citita en "Women: a Compilation" p.26 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1986)

(68) Kaùze de kunefiko de eksterordinaraj cirkonstancoj, la centraj politikaj instancoj de Konstantinopolo farighis aparte simpatiaj al Bahá'u'lláh kaj rezistemaj kontraù la premoj de la persa registaro. La guberniestro de Bagdado, Namíq Páshá, estis skribinta entuziasme al la chefurbo pri la karaktero kaj influo de la distingita persa ekzilitaro. Sultano `Abdu'l-`Azíz trovis la raportojn tre
interesaj, char, kvankam li estis kalifo de la sunaisma islamo, li konsideris sin mistika serchanto. Same grava, sed alimaniera estis la reago de lia ministro- prezidanto `Alí-Páshy. Al la laste nomita, kiu estis fininta studojn pri persa lingvo kaj literaturo kaj revis pri modernigo de la turka administracio, Bahá'u'lláh shajnis aparte simpatia persono. Sendube tiu chi kombino de simpatio kaj intereso
inklinigis la otomanan registaron inviti Bahá'u'lláh-on al la chefurbo, anstataù sendi Lin al pli fora centro aù ekstradicii Lin al. la persa registaro, kiel tion la lasta postulis.

(69) La kompleta teksto de la raporto de la aùstra ambasadoro Grafo von Prokesch-Osten trovighas en letero al la Grafo de Gobineau de la 10a de januaro 1886. Vidu "Bábi and Bahá'í Religions", p.186-187.

(70) "The Revelation of Bahá'u'lláh" vol 2, p. 399.

(71) "Lawh-i-Aqdas", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.13

(72) "Ishráqát", "Kitáb-i-Aqdas" kaj "Kitáb-i-Aqdas", cititaj en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.210-212

(73) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.250

(74) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.252

(75) Priskribo de tiuj okazajhoj trovighas en "The Revelation of Bahá'u'lláh", vol. 3, precipe sur p.296, 331.

(76) Por priskribo pri tiuj chi spertoj vidu "God Passes By", p.180-189.

(77) En la 50aj jaroj de la 19a jarcento du germanaj religiaj gvidantoj, Christoph Hoffmann kaj Georg David Hardegg, kunlaboris en la evoluigo de la "Societo de Templanoj", kiu celis krei en la Sankta Lando kolonion aù koloniojn por prepari la vojon por Kristo je Ties reveno. Forlasinte Germanujon la 6an de aùgusto 1868, la unua grupo el fondontoj alvenis en Hajfo la 30an de oktobro 1868, du
monatojn post la alveno de Bahá'u'lláh.

(78) Priskribo de la katastrofoj plagintaj la eùropan parton de Turkujo en la rusa-turka milito de 1877-78 trovighas en "Bahá'u'lláh - the King of Glory", addendum III, p. 460-462.

(79) "Epistle to the Son of the Wolf" p.51.

(80) Alistair Horne, "The Fall of Paris" (McMillan, London, 1965) p. 34.

(81) "Tablet to Napoleon III" citita en Shoghi Effendi, "The Promised Day is Come" p.32-33 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1980) "The Proclamation of Bahá'u'lláh"

(82) "Kitáb-i-Aqdas", citita en "The Promised Day is Come" p.37.

(83) Citita en "The Promised Day is Come" p 35.

(84) "Kitáb-i-Aqdas" citita en: Shoghi Effendi, "Citadel of Faith : Messages to America 1947-1957", (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1980) p. 18-19.

(85) "Epistle to the Son of the Wolf" p.14.

(86) "Kitáb-i-Iqán" p.15

(87) Citita en "The Promised Day is Come" p.83

(88) Citita en "The Promised Day is Come" p.81

(89) "Lawh-i-Burhán" citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.99

(90) "Epistle to the Son of the Wolf", citita en "The Promised Day is Come" p.110-111.

(91) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.200

(92) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.254-255

(93) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.40

(94) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.215

(95) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.196

(96) "Kalimát-i-Firdawsíyyih", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.69

(97) "Lawh-i-Maqsúd" citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.165-166

(98) "Lawh-i-Sultán" citita en "Epistle to the Son of the Wolf" p.11. Tiu chi frazo "Ne el Mia propra volo ... " aperas en la sama paragrafo rekte supre de la citita elcherpajho.

(99) La filo de Bahá'u'lláh, Mírzá Mihdí, dudekdulata junulo, mortis en la jaro 1870 pro falo de prizona tegemento (en Akko)

(100) "Lawh-i-Sultán" citita en "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.91

(101) "God Passes By", p.94.

(102) Citita en "The World Order of Bahá'u'lláh" p.113

(103) "Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh" p.228

(104) "Lawh-i-Maqsúd", citita en "Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas" p.169

(105) "Lawh-i-Sultán" citita en "Epistle to the Son of the Wolf" p.11-12.

(106) Kvankam la ekziligo-ordono de sultano `Abdu'l-`Azíza neniam estis formale nuligita, la respondecaj politikaj instancoj konsideris ghin malvalida. Tial ili indikis, ke Bahá'u'lláh povos ekloghi ekster la urbomuroj, se Li decidos tion fari.

(107) La kampara domo, kiun konstruigis richa kristana araba komercisto el Akko, estis forlasita de tiu, kiam la pesto komencis disvastighi. La tereno komence estis luita kaj, kelkajn jarojn post la forpaso de Bahá'u'lláh, achetita de la bahaa komunumo. La tombo de Bahá'u'lláh trovighas en sanktejo en la ghardenoj de Bahghi, kaj ghi estas nun la chefa celo de pilgrimado por la bahaa
mondo.

(108) Resumo de tiu parto de instruoj trovighas en "The World Order of Bahá'u'lláh" p.143-157 kaj en "Principles of Bahá'í Administration" de Shoghi Effendi (Bahá'í Publishing Trust, London, 1973). Plene komentita angla traduko de la chefa dokumento el tiuj skriboj, la "Kitáb-i-Aqdas" ("La Plej Sankta Libro") estas publikigita samtempe kun la centjara datreveno de la forpaso de
Bahá'u'lláh en 1992.

(109) Citita en "The Advent of Divine Justice" p.16.

(110) Edward Granville Browne, enduko al "A Travellers Narrative" (Bahá'í Publishing Committee, New York, 1930) p. XXXIX i XI.
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >