antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 9a : VERA CIVILIZACIO

Religio estas Fundamento de Civilizacio.
Justeco.
Registaro.
Politika Libereco.
Regantoj kaj Regatoj.
Disdono de Oficoj kaj Avancoj.
Ekonomiaj Problemoj.
Publikaj Financoj.
Propravola Divido.
Universala Labor-devo.
Etiko de Richeco.
Malpermeso de Industria Sklaveco.
Testamentaj Donacoj kaj Heredajhoj.
Egaleco de Viroj kaj Virinoj.
Virinoj en la Nova Epoko.
Forlaso de Perfortmetodo.
Edukado.
Naturaj Diferencoj de Karakteroj.
Preparado de Karaktero.
Artoj, Scienco, Metioj.
Traktado de Krimuloj.
Influo de la Gazetaro.


Ho popolo de Dio ! Ne okupighu kun vi mem. Klopodu pri plibonigo de la mondo kaj eduko de la nacioj. – Bahá'u'lláh

Religio estas Fundamento de Civilizacio  ñ

Laù la bahaa vidpunkto, la problemoj de la homa vivo, individua kaj socia, estas tiel neimageble komplikitaj ke ordinara homa intelekto ne kapablas ghuste solvi ilin per si mem. Nur la Chionscianta plene konas la celon de la kreado kaj scias kiel efektivigi tiun celon. Pere de Profetoj Li montras al la homaro la veran intencon de homa vivo kaj la ghustan vojon de progreso ; kaj starigo de vera civilizacio dependas de fidela sinturno al la gvidado de profeta Revelacio. Bahá'u'lláh diras :

Religio estas la plej granda instrumento por atingi ordon en la mondo kaj trankvilon de chiuj ekzistantaj estajhoj. La malfortigho de la pilastroj de religio kuraghigis ignorantojn kaj faris ilin memfidaj kaj arogantaj. Vere Mi diras : kio ajn malaltigos la noblan staton de religio tio pligrandigas senzorgecon de malbonuloj, kaj finrezultigas anarkion. …

Konsideru la civilizacion de la Okcidentaj popoloj - kian maltrankvilon kaj ekscitegon ghi kaùzis al la popoloj de la mondo. Oni elpensis inferajn instrumentojn, kaj elmontris tian kruelecon en la detruado de vivo kia estis neniam vidita en la mondo nek aùdita de nacioj. Estos neeble reformi tiujn fortegajn, chionregantajn malbonojn, escepte se la popoloj de la mondo unuighos pri difinita principaro aù en la ombro de Unu Religio. …

Ho anaro de Bahá ! Chiu el la malkashitaj Ordonoj estas potenca fortikajho por la defendo de la mondo. - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).

La nuna stato de Eùropo kaj ghenerale de la tuta mondo elokvente konfirmas la verecon de tiuj chi vortoj skribitaj antaù tiom da jaroj. Malatenton al profetordonoj kaj superregadon de malpieco akompanis malordo kaj plej terura detruigho, kaj, se ne shanghis sin koroj kaj idealoj kio estas plej esenca trajto de vera religio, la reformo de la socio shajnas esti afero tute neebla.

Justeco ñ

En la libreto Hidden Words (Kashitaj Vortoj), en kiu Bahá'u'lláh mallonge prezentas la esencon de la profetaj instruoj, Lia unua konsilo rilatas al individua vivo. "Havu bonan, puran ka lumradian koron." La sekvanta montras la chefprincipon de vera socia vivo:

Ho Filo de Spirito ! Super chio plej amata de Mi estas Justeco. Ne deturnu vin de ghi se vi Min deziras, kaj ne malatentu ghin por ke Mi konfidu je vi. Per ghi vi ricevos la forton por vidi per la propraj okuloj kaj ne per okuloj de aliaj homoj, por kompreni per la propra kompreno kaj ne per kompreno de via najbaro. Pripensu tion en via koro, kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia korfavoro. Tenu ghin antaù viaj okuloj.

La granda bezono de socia vivo estas ke individuoj ighu kapablaj distingi veron de malvero kaj bonon de malbono kaj vidi chiujn aferojn en ghusta lumo. la plej grava kaùzo de spirita kai socia blindeco, kaj la plej granda malamiko de socia progreso, estas egoismo. Bahá'u'lláh diras :

Ho filoj de intelekto ! Estas ja nur malforta palpebro kiu malhelpas al okulo vidi la mondon kaj chion kio estas en ghi. Pensu do kio sekvas se la kurteno de avido kovras la vidon de la koro !

Ho homoj ! La mallumo de avido kaj envio malheligas la lumon de la animo kiel nubo malhelpas trapenetron de la sunaj radioj. (Tabuleto al kelkaj persaj kaj zoroastraj bahaanoj.)

Longdaùra sperto fine konvinkas homojn pri la vereco de la profetaj instruoj ke egoistaj konsideroj kaj egoistaj agoj alportas neeviteblan socialan malfelichon, kaj por ke la homaro ne pereu malglore, chiu devas konsideri aferojn de sia najbaro egale gravaj kiel siaj propraj, kaj subordigi siajn proprajn profitojn al tiuj de la tuta homaro. Tiamaniere bezonoj de chiu kaj chiuj estos fine plej bone kontentigitaj. Bahá'u'lláh diras : "Ho filo de homo ! Se vi serchas korfavoron, ne konsideru tion kio utilas nur al vi, sed alkrochu vin al tio kio utilas al la homaro. Kaj se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas pou vi mem." - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).

Registaro ñ

La instruoj de Bahá'u'lláh enhavas du diversajn tipojn de aludoj al la problemo de vera socia ordo. Unu tipo trovighas en la tabuletoj revelaciitaj al la Regantoj, kaj ili traktas pri la problemoj de registaroj ekzistantaj en la mondo dum la surtera vivo de Bahá'u'lláh, la aliaj aludas al la nova mondordo evoluighonta en la bahaa komunumo mem.

Sekve estas granda kontrasto inter tiaj frazaroj kiaj : "La unu vera Dio, ekzaltita estu Lia gloro, chiam konsideris, kaj daùros konsideri, la korojn de la homaro kiel la Siajn, Siajn ekskluzivajn posedajhojn. Chion alian, chu rilate al tero aù maro, al richajhoj aù rangoj, Li donacis al la Reghoj kaj regantoj de la tero" ; kaj "Decas al chiuj homoj, en chi tiu tago alkrochighi al la Plej Sankta Nomo, kaj starigi unuecon de la tuta homaro. Estas nenia forkurejo, nenia rifughejo, krom Li.'' – Gleaning from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 206, 203 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh) ".

La shajna malakordigho inter tiuj du vidpunktoj estas forigita kiam oni vidas la diferencon kiun Bahá'u'lláh faras inter la "Malplia Paco" kaj la "Plej Granda Paco". En Siaj tabuletoj al la Reghoj Bahá'u'lláh vokas al ili kunveni kaj klopodi por daùra politika paco, malpliigo de armiloj, kaj sencharghigi kaj kuraghigi malrichulojn. Sed Liaj vortoj plene klarigas ke ilia malsukceso respondeci pri la bezonoj nuntempaj rezultus en milito kaj revolucioj kaj kondukus al la renverso de la malnova sistemo. Sekve, Li diris unuflanke : "Tio kion la homaro bezonas en la nuna epoko estas obeado al la aùritatuloj", kaj aliflanke "Tiuj, kiuj amasigas la vantajhojn kaj ornamajhojn de la tero, malestime deturnas sin de Dio – ili jam perdis kaj chi tiun mondon kaj la proksiman. Baldaù, Dio, per la Mano de Potenco, senigos ilin je iliaj posedajhoj kaj senvestigos ilin je la robo de Sia donacemo." "Ni havas difinitan tempon por vi, ho popoloj. Se che la difinita horo vi ne turnos vin al Dio, vere, Li furioze kaptos vin, kaj igos ke malghojigaj afliktoj ataku vin el cuiu direkto." "La signoj de okazontaj konvulsioj kaj hhaoso estas nun distingeblaj, char la ghenerala ordo shajnas esti lamentinde neperfekta." "Ni promesis al Ni certigi Vian triumfon sur la tero kaj altigi Nian Kredon super chiuj homoj, kvankam ne trovighas regho kiu turnus la vizaghon al Vi." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 207, 209, 214, 216, 248-249 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

La Granda Estajho, dezirante malkasi la postulojn por paco kaj trankvileco de la mondo kaj la antaùenigo de la popoloj, skribis : Nepre venos tempo kiam deviga neceso okazigi vastan, chiun-entenan kunvenon de homoj estos universale realigita. La regantoj kaj reghoj de la tero devos cheesti, kaj, partoprenante en ghiaj konsilighoj, devos konsideri tiujn rimedojn por meti la fundamentojn de la Sankta Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili estu plene akordighintaj inter si. Okaze se iu regho militus kontraù alian, chiuj kune levighu kaj malebligu lin.
- Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 249 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

Per tiaj konsiloj, Bahá'u'lláh malkasis la kondichojn, laù kiuj la publika respondeco devos esti plenumita en tiu chi Tago de Dio. Alvokante por internacia solidareco unuflanke, Li tamen tute klare avertis la regantojn ke daùraj bataloj detruus ilian potencon. Nun la moderna historio konfirmas tiun averton, meze de tiuj devigaj movadoj kiuj atingis tiel detruigan energion en chiuj civilizitaj nacioj, kaj en la evoluo de militado tiagrade ke triumfo ne estas plu atingebla de iu partio. "Nun pro tio ke vi rifuzis la Plej Sanktan Pacon, alkrochighu al tiu chi Malplia Paco, por ke eble vi povu iagrade plibonigi vian propran staton kaj tiun de viaj familianoj." "Tio kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas unuigho de chiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, chionpova kaj inspirita Kuracisto." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 245, 255 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

La Malplia Paco signifas politikan unuighon de shtatoj, dum la Plej Sankta Paco estas unuigho kiu enhavas spiritajn kiel ankaù politikajn kaj ekonomiajn faktorojn. "Baldaù la nuntempa ordo estos kunvolvita, kaj nova etendita en ties loko." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 7 (Kolektado el Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

En antaùaj epokoj, registaroj rajtis okupighi pri eksteraj kaj materiaj aferoj, sed nuntempe la funkciado de registaroj postulas kvalitojn de chefeco, de sindedicho kaj de spirita scio neeblaj krom al tiuj, kiuj turnas sin al Dio.

Politika Libereco  ñ

Kvankam Bahá'u'lláh prezentas kiel idealon reprezentantan formon de registaroj, lokaj, naciaj kaj internaciaj, Li instruas tamen ke tiu chi formo estas ebla nur kiam homoj estas atingintaj sufiche altan gradon de individua kaj socia evoluo. Donaci subite plenan memregadon al homoj needukitaj, direktataj de egoistaj deziroj kaj nespertaj en la gvidado de publikaj aferoj - estus katastrofa. Nenio estas pli danghera ol doni liberecon al tiuj kiuj ne estas preparitaj uzi ghin en sagha maniero. Bahá'u'lláh skribas en la Libro Aqdas :

Konsideru la malgrandecon de la homaj mensoj. Oni petas tion kio malutilas, kaj forjhetas tion kio utilas. Ili estas, ja, el tiuj kiuj eraregas. Ni rimarkas ke kelkaj popoloj klopodas por akiri liberecon, kaj fieras pri ghi, sed ili vivas en evidenta malklereco.

Por tiaj popoloj libereco estas kaùzo de hhaoso kaj malordo, kies fajro estas neestingebla. Tiel avertas vin la Kalkulanto, la Chionscianto. Sciu ke ekzemplo de absoluta libereco estas bestoj. Koncerne homon estas lia devo restadi sub legho kiu shirmas lin kontraù lia propra neklereco, kaj kontraù malbonagoj de perfiduloj. Libereco igas homon forgesi la postulon de afableco, kaj lasas lin farighi maldigna. Ghi malaltigas lin ghis plena malvirteco.

Konsideru homojn kiel shafojn. Shafisto necesas por dia protekto. Vere, tio chi estas senduba certajho. Ni aprobas liberecon sub kelkaj kondichoj, ne sub aliaj. Ni estas, vere, la Chionscianto.

Diru : Vera libereco signifas submeti vin al ordonoj, se vi nur estas el tiuj kiuj scias. Se homoj sekvus tion kion Ni malkashis el la Chielo de Inspiro, ili certe trovus, ke ili atingus plenan liberecon. Felicha estas tiu kiu komprenas la Celon de Dio en kio ajn Li malkashis el la Chielo de Sia Volo, kiu trapenetras chiujn kreitajhojn. Diru : La libereco kiu kaùzos bonon al vi trovighas nenie krom en plena servo al Dio, la Eterna Vero. Kiu ajn gustumis ghian dolchecon tiu neniam intershanghos ghin por la tuta regno surtera kaj chiela. - Kitáb-i-Aqdas

Por plibonigo de la kondichoj de neprogresintaj rasoj kaj nacioj, la Diaj instruoj estas la chefa kuracilo. Kiam kaj popolo kaj politikistoj studos kaj akceptos tiujn instruojn la nacioj estos liberaj de chiuj siaj katenoj.

Regantoj kaj Regatoj  ñ

Bahá'u'lláh malpermesas tiranecon kaj subpremadon per plej emfazaj esprimoj. En Hidden Words (Kashitaj Vortoj) Li skribas :

Ho vi subpremantoj sur la Tero ! Retiru vin mem for de tiraneco, car Mi jhuris ke nenia maljusteco pasos senpune. Tio chi estas Mia interligo kiun Mi nerevoke dekretis en la konservita Tabuleto kaj sigelis ghin per Mia sigelo de gloro.

Tiuj kiuj difinas kaj administras la leghojn kaj regularojn devas "forte teni la gvidshnuron de Konsiligho, kaj decidi kaj plenumi tion kio akcelas sendangherecon, bonstaton, sukceson kaj trankvilecon de la popolo ; char se estos aranghite alie, tio kondukos al malpaco kaj malordo."
- Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Aliflanke, la civitanoj devas esti leghobeaj kaj lojalaj al justa registaro. Ili devas elekti edukajn metodojn kaj forton de bona ekzemplo, ne perforton, por plibonigi la kondichojn de la nacio. Bahá'u'lláh diras :

En chiu lando kie vivas kelkaj el tiu chi komunumo, ili devas konduti rilate al la shtata registaro kun fideleco, sincereco kaj obeemo. - The Glad Tidings (La Ghoja Novajho).

Ho popolo de Dio ! Ornamu viajn tempiojn per mantelo de fidindeco kaj honesteco ; tiam akompanu vian Eternulon kun armeo de bonaj agoj kaj bonaj moroj. Vere Ni malpermesis al vi ribelojn kaj malpacojn, en Miaj Libroj kaj Epistoloj, en Miaj Skribajhoj kaj Tabuletoj ; kaj per tio chi Ni deziris nur vian noblecon kaj altigon. - Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát).

Disdono de Oficoj kaj Avancoj  ñ

En disdono de oficoj, la sola kriterio devas esti taùgeco de kandidato por la koncerna ofico. Al tiu chi chefkonsidero devas cedi chiuj aliaj, kiel supereco de agho, socia aù financa stato, familiaj rilatoj aù persona amikeco. Bahá'u'lláh diras en la Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát) :

La kvina Ishráq (Brilego) estas ke registaro devas scii la kondichojn de la regatoj, kaj disdoni oficojn konforme al indo kaj merito. Estas severe ordonite al chiu estro kaj reganto respekti tiun chi konsideron, por ke perfiduloj ne uzurpu postenon de homoj fidindaj kaj por ke rabemuloj ne okupu lokon de gardistoj.

Oni ne bezonas multe argumenti por montri ke kiam tiu chi principo estos ghenerale akceptita kaj sekvata, la aliformigho de nia socia vivo estos miriga. Kiam chiu ricevos postenon kiu speciale taùgas laù ties talentoj kaj kapabloj li povos dedici sian koron al la laboro kaj farighi artisto en sia profesio, kun nekalkulebla profito por si mem kaj por la cetero de la mondo

Ekonomiaj Problemoj  ñ

En plej fortaj esprimoj la bahaaj instruoj insistas pri neceso de reformo en la ekonomiaj rilatoj inter richuloj kaj malrichuloj. 'Abdu'l-Baha' diras :

Oni devas tiel aranghi la kondichojn de popolo ke malricheco malaperu, ke chiu, konforme al siaj rango kaj pozicio, partoprenu kiom eblas en ghenerala bonhavo kaj bonstato. Ni vidas inter ni unuflanke homojn supersharghitajn per ricajhoj, kaj alkflanke malrichulojn mortantajn pro mizero ; kelkajn kiuj posedas po kelke de luksaj palacoj, kaj aliajn kiuj ne havas kie kushigi la kapon. … Tiu chi stato de la aferoj estas malbona, kaj devas esti rebonigita. Sed oni devas tre zorgeme apliki kuracilon. Oni ne povas tion fari okaziginte absolutan egalecon inter homoj. Egaleco estas hhimero ! Ghi estas tute neefektivigebla. Se ech egaleco estus atingita ghi ne povus daùri ; kaj se ghia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La Legho de Ordo devas chiam regi en la mondo de la homaro. La Chielo tion chi dekretis kreante la homon. … La homaro, kiel granda armeo, bezonas gheneralojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn, kaj soldatojn, el kiuj chiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el gheneraloj, aù nur el kapitanoj, aù sole el soldatoj kun neniu komandanto.

Certe konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure richaj kaj aliaj plorinde malrichaj, necesa estas organizajho por kontroli kaj plibonigi tiun chi staton. Estas grava afero limigi richecon, kaj tiel sarne grave estas limigi malrichecon. Neniu ekstremo estas bona. Kiam ni vidas ke oni lasas malrichecon atingi la limojn de mortmizero, ghi estas certa signo ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas klopodi pri tio chi, kaj ne prokrasti shanghon de la stato kiu kaùzas mizeron de premeganta malricheco al granda amaso da popolo.

Richuloj devas partodoni el sia superfluo ; ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon pensante pri tiuj malfelichuloj kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreitaj specialaj leghoj, koncernantaj ekstremojn de richeco kaj mizero. ... Shtataj registaroj devas konformighi al la Dia Legho kiu donas egalan justecon al chiuj. ... -  La Legho de Dio estos obeata nur kiam tio chi estos farita.

Publikaj Financoj  ñ

'Abdu'l-Bahá sugestas ke oni konfidu kiom eble al chiu urbo, vilagho aù distrikto la administradon de fiskaj aferoj inter la limoj de sia propra teritorio kaj ke ili kontribuu justan proporcion por elspezoj de la ghenerala registaro. Unu el la chefaj fontoj de enspezoj devus esti progresa laùenspeza imposhto. Se ies enspezo ne superas liajn necesajn elspezojn oni ne devus postuli de li imposhtpagon, sed en chiuj okazoj kiam enspezoj superas la necesajn elspezojn devus esti pagata imposhto, kies proporcio konformus al la superfluo de la enspezoj kompare kun la necesaj elspezoj.

Aliflanke, se iu, pro malsano, malbonrikolto, aù alia kaùzo por kiu li ne estas respondeca, ne povas gajni sufiche por kovri siajn necesajn elspezojn por kuranta jaro - tiam kio mankas por lia vivtenado kaj tiu de lia familio devus esti havigita el publikaj kapitaloj.

Estos ankaù aliaj fontoj de publikaj enspezoj, ekzemple el sentestamentaj heredajhoj, minejoj, trezor-trovoj kaj memvolaj kontribuajhoj ; dum inter la elspezoj estas sumoj asignitaj por subteno de kripluloj, orfoj, lernejoj, de blinduloj kaj surduloj, kaj por subteno de publika sano. Tiel estos certigita ghenerala bonhavo kaj bonstato. (1)

Propravola Divido  ñ

En Sia letero al la Centra Organizajho por Konstanta Paco skribita en 1919, 'Abdu'l-Bahá diras :

Inter la instruoj de Bahá'u'lláh estas tiu pri propravola dividado de sia havajho kun aliaj homoj. Tiu chi propravola dividado estas pli granda ol (leghefarita) egaleco, kaj konsistas el tio, ke oni ne preferu sin mem ol aliajn homojn, sed pli ghuste oferu siajn vivon kaj havajhon por la bono de la aliaj. Sed tio chi ne estu aranghita devige kaj farighu legho kiun chiu devas obei. Kontraùe, chiu bonvole kaj laù propra instigo oferu siajn havajon kaj vivon por la aliaj, kaj elspezu propravole por la malrichuloj, kiel okazas inter la bahaanoj en Persujo.

Universala Labordevo  ñ

Unu el la plej gravaj instruoj de Bahá'u'lláh rilate al ekonomiaj problemoj estas ke chiu devas okupi sin per utila laboro. En la socia abelejo devas esti neniaj mallaboremuloj, neniaj laborkapablaj individuoj parazite vivantaj en la socio. Li diras :

Estas ordonite al chiu el vi okupi sin per ja laboro - arto, metio aù jo simila. Tion chi - vian laboron - Ni identigas kun adorado de Dio, la Vera. Pensu, ho homoj, pri la Kompatemo de Dio kaj pri Liaj Favoroj, kaj danku Lin matene kaj vespere.

Ne malshparu vane vian tempon en senfareco kaj maldiligenteco, sed okupu vin per tio kio utilos al vi mem kaj al aliaj. Tiel estas dekretite en tiu chi Tabuleto, el kies Horizonto lumbrilas la Suno de Sagheco kaj Diaj Vortoj ! Plej malshatinda antaù Dio estas homo kiu sidas kaj petas almozon. Alkrochu al la shnuro de vivrimedoj, fidante al Dio, la Kaùzinto de Kaùzoj.
- Glad Tidings (Ghoja Novajho).

Kiom multe de la energio uzita en la hodiaùa komerco-mondo estas foruzata simple por nuligi kaj neùtraligi klopodojn de aliaj homoj - por senfrukta batalado kaj konkurado ! Kaj kiom estas uzata en aliaj ankoraù pli malutilaj manieroj ! Se chiuj laborus, kaj se chiuj laborus, per la cerbo aù per la manoj, en maniero profitdona al la homaro, kiel ordonas Bahá'u'lláh, tiam por chiuj plene sufichus la provizoj kiuj necesas por sana, bonstata kaj nobla vivo. Tiam oni vidus neniajn mizer-kvartalojn, nenian malsatigon, nenian malrichecon, nenian industrian sklavecon, nenian sanpereigan laboron.

Etiko de Richeco  ñ

Laù la bahaaj instruoj, richajho juste akirita kaj juste uzita estas respektinda kaj laùdinda. Faritaj servoj estu ghuste rekompencitaj. Bahá'u'lláh diras en la Tabuleto Tarázát :

"La homoj de Bahá devas al neniu rifuzi rekompenci per repago tion kion oni meritas, kaj devas respekti talentulojn. … Oni parolu juste kaj rekonadu la valoron de bonfaroj."

Koncerne procenton, Bahá'u'lláh skribas en la Tabuleto Ishráqát sekvante :

Estas multaj homoj kiuj bezonas tion chi, char se neniu procento estus permesita, negocoj estus haltigitaj kaj sufokitaj. ... Malofte oni povas trovi homon kiu pruntedonus monon al alia laù la principo "Qard-i-hasan" (laùvorte "bona prunto", t.e. ke la mono estas pruntedonita sen profito kaj redonota laù oportuno de la prunteprenanto). Tial, pro favoro al la servantoj, Ni decidis, ke profit-mono estu allasita, inter aliaj negocagoj laûleghe plenumataj. Tio estas ... estas permesite, laùleghe kaj neriprochinde postuli interezon pro sia mono ... sed oni devas konduti en tiu chi afero kun modereco kaj justeco. La Plumo de Gloro detenis sin de difino de ties limoj, kiel Sagheco el Sia Cheesto kaj kiel oportuno por Siaj servantoj. Ni admonas la amikojn de Dio ke ili agadu kun justeco kaj praveco, kaj tiamaniere ke kompatemo kaj kunsentemo de Liaj amatoj vidjghu en rilato de unu al la alia. ...

La plenumo de tiuj chi aferoj estas komisiita al la membroj de la Domo de Justeco, ke ili agu konforme al la urghecoj de la tempo kaj kun sagheco.

Malpermeso de Industria Sklaveco  ñ

En la Libro Aqdas Bahá'u'lláh malpermesas sklavecon, kaj 'Abdu'l-Bahá klarigis ke ne nur persona, sed ankaù industria sklaveco, kontraùas la leghon de Dio. En Usono en 1912, Li diris al amerikanoj :

Inter la jaroj 1860 kaj 1865 vi plenumis admirindan agon ; vi forigis personan sklavecon ; sed nun vi devas fari multe pli grandan admirindajhon ; vi devas forigi industrian sklavecon. …

La solvo de la ekonomiaj problemoj ne elektivighos per armigho de kapitalo kontraù laboro, kaj de laboro kontraù kapitalo, per interbatalado kaj konfliktoj, sed per sintenado de bonvolo armbaùflanke. Tiam estos atingita vera kaj daùra stato de justeco. …

Inter bahaanoj estas neniaj trouzoj, neniaj koruptajhoj kaj maljustajhoj, neniaj ribelaj postuloj, neniaj revoluciaj ribeloj kontraù la ekzistantaj registaroj. …

Estonte ne estos eble por homoj amasigi grandegajn richajhojn per laboro de aliaj. Richuloj volonte dividados siajn richajhojn. Ili inklinighos al tio chi iom post iom, en natura maniero, pro sia propra volado. Ghi neniel estos efektivigita per militoj kaj sangovershado.

Tiel la aferojn de kapitalo kiel de laboro servos plej bone amikaj interkonsento kaj kunagado, justa kompanianeco kaj profitkvoto. La akraj armiloj de strikoj kaj lokaùtoj malutilas, ne nur al la rekte koncernataj fakoj, sed al la tuta socio. Estas, do, la tasko de registaroj elpensi rimedojn kiuj malebligos en estonteco uzadi tiajn barbarajn metodojn por solvi malkonsentojn. ‘Abdu'l-Baha' diris en Dublin, New Hampshire, en 1912 :

Nun mi deziras paroli al vi pri la legho de Dio. Laù la dia legho, rekompenco de laboristoj ne devas konsisti nur el salajro. Ili devas esti ja firmanoj en chiu laboro. La problemo de sociigado estas tre malfacila. Strikoj pro salajroj ne solvos ghin. Chiuj registaroj de la mondo devas unuighi, kaj organizi asocion, kies membroj devas esti elektataj el parlamentoj kaj el inter la plej noblaj civitanoj. Tiuj chi devas ellabori planon kun sagheco kaj povo, por ke nek kapitalistoj suferu tro grandajn perdojn, nek laboristoj sin trovu en malricheco. En pleja modereco ili devas krei leghon, kaj proklami al la publiko ke la rajtoj de laboristoj estos efike defendataj ; ankaù, ke la rajtoj de la kapitalistoj estos protektataj. Kiam estos ghenerale akceptita tia legho, per konsento de ambaù flankoj, tiam, se okazus striko, chiuj registaroj de la mondo devas kolektive kontraùstari ghin. Alie la laboro kondukos al granda ruino, speciale en Eùropo. Okazos teruraj aferoj. Inter kelkaj kaùzoj de tuteùropa milito estos ankaù tiu chi problemo. Posedantoj de bienoj, minejoj kaj fabrikejoj, devas dividi siajn profitojn kun siaj laboristoj, kaj donadi difinitan, juste fiksitan procenton de la gajnoj al siaj laboristoj, por ke la oficistoj ricevu, krom la salajro, certan parton de la ghenerala profito de la fabrikejo, kaj pro tio dedichu al la laboro sian tutan fervoron.

Testamentaj Donacoj kaj Heredajhoj  ñ

Bahá'u'lláh diras ke chiu devas rajti libere disponi en laùvola maniero sian posedajhon dum la vivo, kaj ke chiu devas skribi sian lastan testamenton difinante kiel lia posedajho estu disponita post lia morto. Se iu mortas sentestamente, oni devas taksi la valoron de lia proprajho kaj dividi ghin laù difinitaj fiksitaj proporcioj inter sep klasojn de heredantoj, kiuj estas : infanoj, edzo aù edzino, patro, patrino, fratoj, fratinoj kaj instruistoj ; la parto de chiu el ili malkreskas de la unuaj ghis la lastaj. Se mankas unu aù kelkaj el tiuj chi klasoj, la parto kiu apartenos al ili estas transdonita en la publikan kason, por elspezi ghin por malrichuloj, orfoj, vidvinoj, aù por publikutilaj entreprenoj. Se mortinto ne postlasis heredantojn, lia tuta proprajho pasas en la publikan kason.

En la legho de Bahá'u'lláh nenio malpermesas al homo testamenti sian tutan proprajhon al unu persono se li tiel deziras, sed nature bahaanoj, skribante sian lastan testamenton, restos sub la influo de la modelo donita de Bahá'u'lláh por okazoj de sentestamentaj heredajhoj, kio certigos dividon de la havajho inter sufiche grandan nombron da heredantoj.

Egaleco de Viroj kaj Virinoj  ñ

Unu el la sociaj principoj al kio Bahá'u'lláh atribuas grandan signifon estas ke virinoj devas esti konsiderataj kiel egalaj kun viroj kaj devas posedi egalajn rajtojn kaj privilegiojn, egalan edukon, kaj egalajn oportunojn.

Potenca rimedo al kiu Li konfidas efektivigon de la virina emancipigho estas universala edukado. Knabinoj devas ricevi edukadon tiel bonan kiel knaboj. Fakte, la edukako de knabinoj estas ech pli grava ol tio de knaboj, char siatempe la knabinoj farighos patrinoj, kaj, kiel patrinoj, ili estos la unuaj edukantinoj de la nova generacio. Infanoj estas kvazaù verdaj kaj delikataj branchetoj ; se la komenca prizorgado estas bona ili kreskas rekte, kaj se ghi estas malbona ili kreskas kurbe ; kaj ghis la fino de la vivo ili estas sub la influo de la frujara edukado Kiel grave do estas, ke knabinoj estu bone kaj saghe edukitaj !

Dum Siaj okcidentaj vojaghoj, 'Abdu'l-Bahá en multaj okazoj klarigadis la bahaajn instruojn pri tiu chi temo. Dum la kunveno de la Ligo por Libereco de Virinoj en Londono en 1913, Li diris :

La homaro estas kvazaù birdo kun du flugiloj - unu estas viro, la dua virino. Se ne estas fortikaj ambaù flugiloj, se ilin ne instigas iu komuna forto, birdo ne povas flugi al la chielo. Konforme al la spirito de tiu chi epoko, virinoj devas iri antaùen kaj plenumi sian mision en chiuj fakoj de la vivo, farighante egalaj al viroj. Ili devas esti sur la sama nivelo kiel viroj kaj havi egalajn rajtojn. Tio chi estas mia fervora pregho kaj ghi estas unu el la fundamentaj principoj de Bahá'u'lláh.

Kelkaj sciencistoj konstatis ke vira cerbo pezas pli multe ol la virina, kaj prezentas tion kiel provon de supereco de viro. Tamen rigardanta cirkaùen ni vidas homojn kun malgrandaj kapoj, kies cerboj certe malmulte pezas, kaj kiuj tamen elmontras grandegan inteligentecon kaj grandan kapablon de kompreno. Aliflanke ni vidas personojn kun grandaj kapoj, kies cerboj certe estaspezaj, kaj kiuj tamen estas malspiritaj. Sekve pezo de cerbo ne estas fidinda mezurilo de inteligenteco kaj supereco.

Kiam viroj prezentas kiel duan pruvon de sia supereco la aserton ke virinoj ne sukcesis tiel multe kiel viroj, ili uzas mizeran argumenton sen konsideri la historion. Se ilia kono de la historio estus pli granda, ili scios ke en la pasintaj tempoj vivis grandaj virinoj kiuj plenumis grandajn farojn, kaj ke ankaù hodiaù multaj vivas kaj plenumas grandajn farojn.

Tiam 'Abdu’l-Bahá priskribis la elfarojn de Zenobia kaj aliaj grandaj virinoj el la pasintaj tempoj, kaj finis per elokventa tributo al la sentima Maria Magdalena, kies kredo restis firma dum la kredo de la apostoloj shancelighis. Li daùrigis :

Inter la virinoj de nia tempo estas Qurratu'l-'Ayn, filino de islama pastro. En la tempo de la apero de Báb shi montris tiel eksterordinarajn kuragon kaj povon ke chiuj kiuj shin aùdis estis mirigitaj. Shi forjhetis la vualon malgraù la pretermemora persa kutimo, kaj kvankam interparoladon kun viroj oni konsideris malgentilajho, tio chi heroa virino diskutis kun plej instruitaj viroj, kaj venkis ilin en chiuj okazoj. La persa registaro malliberigis shin ; oni shtonbatis shin sur stratoj, oni anatemis shin, ekzilis de urbo al urbo, minacis al shi morton, sed shi neniam malfortighis en la decido labori por libereco de siaj fratinoj. Shi eltenis persekutojn kaj suferojn kun plej granda heroeco ; ech en malliberejo shi sukcesis en la konvertado. Al persa ministro, en kies domo shi estis malliberigita, shi diris : "Vi povas mortigi min tuj kiam vi volas sed vi ne povas malakceli emancipighon de virinoj". Fine venis la fino de shia tragika vivo ; oni alportis shin en ghardenon kaj sufokis shin. Shi tamen vestis sin per siaj plej belaj roboj kvazaù shi irus al edzigho-festo. Kun tiaj grandanimeco kaj kuragho shi fordonis sian vivon, timigante kaj ekscitante chiujn kiuj shin vidis. Shi estis vere granda heroino. Nuntempe en Persujo, inter bahaaninoj, ankaù estas virinoj elmontrantaj neshancelighan kuraghon, kaj posedantaj poetan intuicion. Ili estas treege elokventaj, kaj paroladas antaù grandaj kunvenoj de homoj.

Virinoj devas daùrigi antaùen. Ili devas pligrandigi sian konon de scienco, literaturo kaj historio - por la perfekteco de la homaro. Post mallonga tempo ili ricevos siajn rajtojn. Viroj vidos virinojn seriozajn, digne sin tenantajn, plibonigantajn civilan kaj politikan vivon, kontraùajn al militoj, postulantajn vochrajtojn kaj egalrajtecon. Mi atendas vidi vin progresi en chiuj stadioj de la vivo ; tiam viaj fruntoj estos kronitaj per la diademo de eterna gloro.

Virinoj en la Nova Epoko  ñ

Kiam la virinaj idealoj estos ghuste konsideritaj, kiam la volo de virinoj akiros taùgan esprimon en la kondukado de la sociaj aferoj, oni povas esperi grandajn progresojn en la aferoj kiujn ofte la malnova vira reghimo plorinde malzorgadis - en tiaj aferoj kiel sano, abstinenco, paco, kaj respektado por valoro de la vivo. La plibonigoj en tiuj chi rilatoj havos tre vastajn kaj bonfarajn rezultatojn. ‘Abdu'l-Bahá diras :

En la pasinteco la mondo estis regata per forto, kaj viro superregadis virinon char kvalitoj de liaj korpo kaj menso estis pli fortaj kaj atakemaj. Sed la ekvilibro jam sin shanghas - forto perdas sian influon, kaj mensa vigleco, intuicio, kaj la spiritaj kvalitoj de amo kaj serverno, kiuj estas la potenco de virinoj, akiras superecon. Tial la nova epoko estos epoko malpli vira, kaj pli multe penetrita de la virinaj idealoj - aù dirante pli precize, ghi estos epoko en kiu la viraj kaj virinaj elementoj de civilizacio estos en pli granda egalpovo. - Star of the West, vol. iii, n-ro 3 (Stelo de la Okcidento) (el raporto pri rimarkoj sur la shipo S.S. Cedric, kiam ghi alvenis al Nov-Jorko).

Forlaso de Perfortmetodo  ñ

Bahá'u'lláh konsilas al Siaj sekvantoj evitadi metodojn de perforto en la emancipado de virinoj same kiel en aliaj aferoj. Brilan ekzemplon de la bahaaj metodoj de socia reformado donis bahaaninoj en Persujo, Egiptujo kaj Sirio. En tiuj chi landoj estas kutimo ke islamaj virinoj ekster la hejmoj portas vualojn kovrantajn iliajn vizaghojn. Báb indikis ke en la tempo de la Nova Revelacio virinoj estus liberigitaj de tiu chi malagrabla ghenajho, sed Bahá'u'lláh konsilas al Siaj sekvantoj, ke kiam ne estas koncernata la grava problemo de moraleco, ili prefere konformu al la malnova kutimo ghis kiam la homoj estos pli kleraj, kaj ne skandalu tiujn inter kiuj ili vivas, kaj ne kaùzu nenecesajn antagonismojn. Tial, do, la bahaaj virinoj, kvankam bone konsciante ke la antikva kutimo de vual-portado estas, por homoj kleraj, nenecesa kaj nekonvena, trankvile toleras tamen la ghenajhon, por ne stimuli uraganon de fanatika malamego kaj furioza malamikeco per publika malkovro de siaj vizaghoj. Tiu chi konformeco al la kutimo ne estas diktita de timo, sed de fidoplena certeco pri la potenco de edukado kaj pri transformaj kaj vivodonaj rezultoj de vera religio. La bahaanoj en tiuj chi regionoj dedichas la energiojn al edukado de la infanoj, speciale de knabinoj, kaj al dissemado kaj progresigado de la bahaaj idealoj, plene komprenante ke kiam la nova spirita vivo kreskos kaj disvastighos inter la popolo, la malnovaj kutimoj kaj antaùjughoj estos iom post iom forjhetitaj, tiel neeviteble kaj nature kiel sheletoj de burghonoj estas forjhetitaj printempe, kiam la folioj kaj floroj etendighas al la suno.

Edukado ñ

Edukado - la instruado kaj gvidado de homoj, la evoluo kaj ekzercado de iliaj naturaj kapabloj - estis de la komenco de la mondo la plej alta celo de chiuj Sanktaj Profetoj. Ankaù en la bahaaj instruoj la fundamenta valoro kaj senlimaj perspektivoj de edukado estas proklamitaj en plej klaraj esprimoj. Instruisto estas la plej potenca faktoro de civilizacio kaj lia laboro estas la plej alta kian homo povas aspiri. Edukado komencighas jam en la patrina sino kaj daùras senfine dum la tuta homa vivo. Ghi estas nepra kondicho por ghusta vivado kaj la fundamento de individua kaj socia bonstato. Kiam la ghusta metodo de edukado farighos universala, la homaro estos aliformita kaj la mondo farighos paradizo.

En la nuna tempo homo vere bone edukita estas la plej malofta el chiuj fenomenoj, char preskaù chiu havas falsajn antaùjughojn, malghustajn idealojn, erarajn ideojn kaj malbonajn kutimojn inspiritajn jam en la infaneco. Kiom malmultaj estas instruitaj de la plej fruaj jaroj por ami Dion per la tuta koro kaj dedichi sian vivon al Li ; por konsideri servadon al la homaro kiel plej altan celon de la vivo ; perfektighadi siajn kapablojn por la komuna bono ! Kaj tamen tiuj chiuj estas la esencaj elementoj de bona eduko. Ekskluziva sharghado de la memoro per scioj koncernantaj aritmetikon, gramatikon, geografion, lingvojn, k.t.p., ludas kompare malgrandan rolon en la formado de noblaj kaj utilaj vivoj.

Bahá'u'lláh diras ke edukado devas esti universala :

Estas dekretite ke chiu patro devas instrui al siaj gefiloj legadon kaj skribadon kaj tion kio estas ordonita en la tabuleto. Se iu malzorgas la plenumon de tiu ordono (tiurilate), tiam, se li estas richa, la membroj de la Domo de Justeco devas havigi de li sumon necesan por la edukado de liaj infanoj ; alie (t.e., se li estas malricha) la afero devas esti transdonita al la Domo de Justeco. Vere Ni faris el ghi (la Domo de Justeco) azilon por malrichuloj kaj por tiuj, kiuj bezonas helpon.

Kiu edukas sian filon, aù iun ajn alian infanon, tiu kvazaù edukas unu el Miaj infanoj. - Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát).

Viroj kaj virinoj devas deponi parton de siaj gajnoj akiritaj per metio, agrikulturo aù aliaj negocoj, al dispono de fidinda persono, por ke ghi estu elspezita por edukado kaj instruado de infanoj. Tiu chi deponajho devas esti uzita por edukado de infanoj, laù konsiloj de la membroj de la Domo de Justeco. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Naturaj Diferencoj de Karakteroj  ñ

Laù la bahaa vidpunkto infana naturo ne estas tiagrade simila al vakso kiun oni povas muldi mezkvalite laù iu ajn formo konforme al la volo de la instruisto. Chiu de la komenco ja havas siajn difinitajn de Dio karakteron kaj individuecon kiuj povas evolui plej bone nur en speciala maniero ; kaj tiu maniero estas unika en chiu aparta okazo. Ne ekzistas du homoj kun identaj kapabloj kaj talentoj, kaj vera edukisto neniam penas trudi al du homaj naturoj tiun saman modelon. Efektive, li neniam penas trudi ian modelon al iu homo. Prefere li respekte kulturu la disvolvighantajn kapablojn de la juna homo, kuraghigu kaj subtenu ilin, kaj havigu al ili bezonajn nutrajhon kaj helpon. Lia laboro similas laboron de ghardenisto kiu kulturas diversajn plantojn. Unu planto shatas la brilan sunon, alia malvarmetan ombron ; unu shatas akvobordojn kaj alia sekajn montetojn ; unu prosperas plej bone sur sabla grundo kaj alia en richa humo. Oni devas konforme kontentigi la bezonojn de chiu planto, char alie ghia perfekteco neniam plene sinmontros. 'Abdu’l-Bahá diras :

La Profetoj rekonas ke edukado havas grandegan influon je la homa gento, sed Ili deklaras ke mensoj kaj intelektoj denature diferencas. Oni vidas ke infanoj samaghaj, samlandaj kaj samgentaj, ja samfamiliaj, edukataj de la sama instruisto, diferencas laù iliaj mensoj kaj komprenoj. Kiel ajn oni prizorgus (polurus) konkon ghi neniam farighos brilanta perlo. Nigra shtono neniam farighos gemo kies briloj lumigas la mondon. La dornoplena kakto per aranghado kaj disvolvigho neniam farighos benita arbo. Tio signifas, ke edukado ne shanghas la esencan karakteron de la homa gemo, sed ghi kaùzas mirindajn rezultojn. Per tiu chi efika forto estas aperigitaj chiuj bonkvalitoj kaj kapabloj, dormantaj en la realeco de homo.

Preparado de Karaktero  ñ

Speciale atentinda afero en edukado estas la preparado de karaktero. Koncerne tion, ekzemplo estas pli efika ol instruo, kaj la vivmaniero kaj karaktero de la gepatroj, instruistoj kaj kutimaj kunestantoj estas faktoro de senkompara signifo.

La Profetoj de Dio estas la grandaj edukantoj de la homaro, kaj Iliaj konsiloj kaj la historioj de Iliaj vivoj devas esti semataj en infanaj mensoj tuj kiam ili kapablas ilin kompreni. Speciale gravaj estas la vortoj de la Superega Instruisto, Bahá'u'lláh, Kiu malkashis la chefprincipojn sur kiuj devas esti konstruita la civilizacio de la estonteco. Li diras :

Instruu al viaj infanoj tion kio estis malkashita per la Plumo de Gloro. Instruu al ili tion kio malsuprenvenis el la chielo de grandeco kaj potenco. Igu ilin enmemorigi al si la Tabuletojn de la Kompatema kaj kanti ilin per plej melodiaj vochoj en la kunvenoj de Mashriqu'l-Adhkár.

Artoj, Scienco, Metioj  ñ

Edukado en la artoj, scienco, metioj kaj utilaj profesioj estas konsiderata grava kaj necesa. Bahá'u'lláh diras :

Scio estas kvazaù flugiloj por la esteco (homa) kaj kvazaù shtuparo por supreniri. Akiri scion estas deviga al chiuj, sed tian scion kia povas utili al la popoloj de la tero, kaj ne tian kia komencighas nur per vortoj kaj finighas per vortoj. Tiuj kiuj posedas sciojn kaj artojn havas grandajn rajtojn inter la homaro. Efektive, scio de homo estas trezorejo. Scio estas rimedo de honoro, prospero, ghojo, plezuro, kontenteco kaj plej granda felicho. - Tablet of Tajallíyát (Tabuleto Tajallíyát).

Traktado de Krimuloj  ñ

En interparolo pri ghusta metodo de traktado de krimuloj, 'Abdu'l-Bahá diris la jenan :

… la plej esenca afero estas ke chiuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere ... ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, por ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj postulantaj punon. …

… se iu premas, ofendas alian aù maljuste traktas kontraù li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas vengho, kaj tio estas riprochinda. … Se 'Amru malhonoris Zaidon, tiu chi ne rajtas malhonori 'Amru'n ; se li faras tiel tio estas vengho, kaj tio estas tre mallaùdinda. Prefere, li devas returni bonon por malbono, kaj ne nur pardoni, sed ech, se eble, servi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, char kion li profitas per vengho ? La du agoj egalvaloras ; se unu estas mallaùdinda, ambaù estas mallaùdindaj. La sola diferenco estas tio ke unu el ili estis plenumita antaùe, kaj la dua poste.

Sed la socio havas la rajton de defendo kaj de singardo. Krom tio, socio ne havas malamon nek malamikecon kontraù mortiginto ; ghi malliberigas kaj punas lin nur por defendo kaj sendangherigo de aliaj. ...

Tiel la vortoj de Kristo : "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaù la alian", celis instrui homojn ke ili ne serchu personan venghon. Li ne intencis diri ke se lupo atakus shafaron kaj volus ghin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion. Ne, se Kristo scius ke lupo penetris en shafaron kaj intencas ekstermi la shafojn, li tute certe malhelpus ghin....

… la bonstato de socio dependas de justeco. ... Sekve la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus vian landon, bruligus viajn domojn, rabus viajn havajhojn, atakus viajn edzinojn, infanojn, kaj parencojn kaj perfortus vian honoron, vi devus esti cedemaj al la tiranaj malamikoj, kaj lasi ilin fari chiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al al la individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. …

Oni devas diri ankoraù unu aferon : nome ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleghoj, kaj per preparado kaj organizado de instrumentoj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras chenojn kaj katenojn, aranghas ekzilejojn, kaj divers-specajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj chi rimedoj disciplini krimulojn; dum efektive, chio chi kaùzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraùe, la socio devas kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altighi en instruiteco kaj scio, proprigi al si virtojn, akiri bonajn morojn kaj eviti malvirtojn, tiel ke krimoj ne okazu. - Some Answered Questions, pp. 307-311 (Demandoj kaj Respondoj).

Influo de la Gazetaro  ñ

Bahá'u'lláh plene rekonas la gravecon de gazetaro kiel rimedo por dissemi scion kaj edukadi la homojn, kaj ghian potencon kiel forto de civilizacio, se ghi estas bone direktata. Li skribas :

En la nunaj tagoj la misteroj de tiu chi tero estas malkashitaj kaj videblaj al okuloj, kaj la paghoj de rapide eldonataj jhurnaloj estas vere speguloj de la mondo. Ili reprezentas farojn kaj agojn de diversaj nacioj ; ili samtempe vidigas kaj aùdigas ilin. Jhurnalo estas kvazaù spegulo posedanta la kapablon de aùdo, vido kaj parolo. Ghi estas mirinda fenomeno kaj granda afero. Sed necesas ke jhurnalistoj kaj eldonistoj estu liberaj de la antaûjughoj de egoismo kaj avido, kaj ornamitaj per la belvesto de senpartieco kaj justeco. Ili devas esplori aferojn tiel funde kiel eble por informighi pri la veraj faktoj, kaj tiam skribi ilin. Koncerne tiun chi persekutaton, tio kion publikigis gazetoj estis plejparte senigita de la vero. Bonaj paroloj kaj honesteco estas, en la alteco de stato kaj grado, kvazaù suno leviganta el la horizonto de la chielo de scio. - Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát).

1. Pri pluaj detaloj rigardu publikigitajn paroladojn de 'Abdu'l-Bahá, speciale tiuj kiujn Li faris en Usono.  ñ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >