antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 6a : PREGHO

Interparolado kun Dio.
La Spirita Sinteno.
Neceso de Peranto.
Preghado Necesa kaj Deviga.
Komuna Preghado.
Pregho estas La Lingvo de Amo.
Liberigho de Sorto-batoj.
Pregho kaj la Leghoj de la Naturo.
Bahaaj Preghoj.


Pregho estas shtuparo per kiu chiu povas levi sin al la Chielo. - Mahometo

Interparolado kun Dio  ñ

"Pregho", diras `Abdu'l-Bahá, "estas konversacio kun Dio." Por ke Dio povu konigi al homoj Siajn Penson kaj Volon, Li devas paroli al ili en lingvo kiun ili povas kompreni, kaj Li faras tion per la bushoj de Siaj Sanktaj Profetoj. Kiam tiuj Profetoj estas korpe vivantaj ili parolas al homoj vizagho kontraù vizagho kaj transdonas al ili la revelacion de Dio : post Ilia morto la revelacio plue efikas homajn mensojn per Iliaj kronikaj dirajhoj kaj skribajhoj. Sed tio chi ne estas la sola maniero, per kiu Dio povas paroli al homoj. Ekzistas "lingvo de la Spirito", sendependa de parolo aù skribo, per kiu Dio povas interparoli kaj inspiri tiujn kies koroj serchas la veron, kie ajn ili estas, kaj kia ajn estas ilia nacio aù lingvo. En tiu chi lingvo la Malkashanto daùrigas Sian interparoladon kun la kredantoj post Sia foriro el la materiala mondo. Kristo interparoladis plue kaj inspiradis Siajn dischiplojn post Sia krucumo. Fakte Li influadis ilin ech pli potence ol antaùe ; tiel same okazadis kun aliaj Profetoj. `Abdu'l-Bahá multe parolas pri tiu chi spirita lingvo. Li diras, ekzemple :

Ni devas paroli en la lingvo de la chielo en la lingvo de la spirito - char ekzistas lingvo de la spirito kaj koro. Ghi tiel diferencas de nia lingvo kiel nia propra lingvo diferencas de tiu che bestoj, kiuj esprimas sin nur per krioj kaj sonoj.

La lingvo en kiu ni parolas al Dio estas la lingvo de la spirito. Kiam, preghante, ni estas apartigitaj de chiuj eksteraj aferoj kaj turnas nin al Dio, tiam en niaj koroj ni kvazaù aùdas la vochon de Dio. Sen vortoj ni parolas, vokas, komunikighas kun Dio kaj aùdas la respondon. ... Chiu el ni, atinginte la ghustan spiritan staton, povas aùdi la Vochon de Dio
(el prelego priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Bahá'u'lláh deklaras ke la pli altaj spiritaj veroj povas esti komunikitaj nur danke al tiu chi spirita lingvo. Vortoj parolataj aù skribitaj estas tute sentaùgaj. En libreto nomita The Seven Valleys (La Sep Valoj), en kiu Li priskribas vojiradon de vojaghanto de la surtera loghejo ghis la Dia Hejmo, Li diras, parolante pri la pli antaùenigitaj gradoj de la vojagho :

La lango ne kapablas rakonti pri tio, kaj vortoj parolataj estas nesufichegaj. La plumo estas neutila en tiu chi afero, kaj la inko postlasas nenion krom nigreco. ... Nur koro povas komuniki al koro la staton de la komprenanto : tio ne estas tasko de sendito, ghi ankaù ne povas esti ampleksita en leteroj.

La Spirita Sinteno  ñ

Por ke ni povu atingi la spiritan staton en kiu la komunikighado kun Dio farighas ebla, kiel diras `Abdu'l-Bahá :

Ni devas peni atingi tiun staton per apartigho de chiuj aferoj kaj personoj de la mondo kaj per sinturno ekskluzive al Dio. La atingo de tiu chi stato kostos al homo iom da peno, sed li devas strebi, li devas klopodi por tio. Ni povas ghin atingi se ni pensos kaj zorgos malpli pri la materiaj kaj pli multe pri la spiritaj aferoj. Ju pli ni foriras de la unua, des pli ni proksimighas al la alia. La elekto apartenas al ni.

Nia spirita perceptemo, niaj internaj okuloj devas esti malfermitaj, por ke ni povu vidi en chio signojn kaj pruvojn de la Dia Spirito. Chio povas reflekti al ni la lumon de la Spirito (el parolado priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Bahá'u'lláh skribis : "Tiu strebanto ... je chiu matenigho  ... komuniighu kun Dio, kaj, per la tuta animo, persistu celi al sia Amato. Li forigu chiun kaprican penson per la flamo de Lia aminda nomo. ..." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 265 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

Simile, `Abdu'l-Bahá deklaras :

Kiam homo permesas al la spirito, pere de la animo, ilumini lian komprenadon, tiam li enhavas la tutan kreitajharon. ... Sed aliflanke, kiam homo ne malfermas la menson kaj koron al la benoj de la spirito, sed turnas la animon al materiajhoj, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sur la altajho kaj li subighas al la membroj de la malsupera bestoregno.

Kaj Bahá'u'lláh skribis :

Liberigu viajn animojn, ho homoj, el la katenoj de memo, kaj purigu ilin de chiu aligho al chio krom Mi. Memorado pri Mi forigas chiun malpurajhon, se vi nur povus kompreni tion.

Kantu, ho Mia servanto. la versojn de Dio donitaj al vi, ... por ke la dolcheco de via melodio flamigu vian propran animon. kaj allogu la korojn de chiuj homoj. Kiu ajn ripetas, en la privateco de sia chambro, la versojn malkashitajn de Dio, la dissemantaj angheloj de la Chionpova disvastigos la aromon de la vortoj de ties busho ... - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 294-295 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

Neceso de Peranto  ñ

Koncerne tion chi 'Abdu'l-Bahá diras :

Estas necesa peranto inter homo kaj la Kreinto - iu kiu ricevas la plenan lumon de la Dia Brilego kaj disradias ghin tra la homa mondo, kiel la tera atmosfero ricevas kaj disvastigas la varmon de la sunradioj.

Kiam ni deziras preghi, ni devas havi ian objekton pri kiu ni povas koncentrighi. Se ni turnas nin al Dio, ni devas direkti la korojn al definitiva centro. Se lumo adoras Dion alie ol per Lia Manifestanto, li devas unue formi al si koncepton pri Dio, kaj tiu chi koncepto estas kreita de lia propra menso. Char la limhava ne povas kompreni la Senfinan, Dio ne povas esti komprenita tiamaniere. Tion kion homo elpensas el sia propra menso li komprenas. Tio kion li povas kompreni ne estas Dio. Tiu koncepto pri Dio kiun homo formas al si estas nur vantagho, imagajho, fantaziajho, iluzio. Nenio komuna ekzistas inter tia koncepto kaj la Plejsupra Estajho.

Se homo deziras ekkoni Dion, li devas serchi Lin en la perfekta spegulo, Kristo aù Bahá'u'lláh. En ambaù tiuj chi speguloj li vidos la reflektitan Sunon de Dieco.

Kiel la fizikan sunon ni konas laù ghiaj brilego, lumo kaj varmo, tiel ankaù Dion, la Spiritan Sunon, brilantan el la sankteco de Malkashanto, ni ekkonas laù Liaj atribuoj de perfekteco, laù la beleco de Liaj kvalitoj kaj laù la brilego de Lia lumo (el interparolo kun s-ro Percy Woodcock, en Akreo, 1909).

Aliloke Li diras :

Sen la perado de la Sankta Spirito, oni ne povas atingi rekte la malavarajhojn de Dio. Ne ignoru la evidentan veron, char estas memkonpreneble ke infano ne povas esti edukita sen instruisto, kaj sciado estas unu el la malavarajhoj de Dio. Grundo ne estus kovrita per herboj kaj vegetajhoj sen pluvo el nubo, tial la nubo estas perilo inter la Diaj malavarajhoj kaj la grundo. ... Lumo havas sian centron kaj se iu deziras serchi ghin alie ol el ghia centro, li neniam atingos ghin. ... Turnu la atenton al la tagoj de Kristo ; kelkaj imagis ke estas eble atingi la veron sen la Mesiaj eldirajhoj, sed ghuste tiu chi imago kaùzis al ili la senighon de la vero.

Homo kiu penas adori Dion alimaniere sen turni sin al Lia Manifestanto estas kvazaù homo en malliberejo penanta per sia imago ghui la charmon de la sunbrilo.

Preghado Necesa kaj Deviga  ñ

La preghado estas ordonita al bahaanoj per esprimoj tute eksterdubaj. Bahá'u'lláh diras en Kitáb-i-Aqdas :

Kantu (aù ripetu) la Vortojn de Dio chiumatene kaj chiuvespere. Kiu malatentas tion tiu malfidelighis al la Interligo de Dio kaj al Lia interkonsento, kaj kiu forturnas sin de ghi estas el tiuj kiuj forturnas sin de Dio. Timu Dion, ho mia popolo ! Ne fieru pro superkvanta legado (de la Sanktaj Vortoj) kaj pro agoj en tago kaj nokto. Kanti nur unu verson kun ghojo kaj kontenteco estas por vi pli bone ol tralegi chiujn Revelaciojn de la Chionpova Dio senatente. Kantu la Tabuletojn de Dio tiagrade ke ne ekregu vin laceco kaj depremigho. Ne sharghadu la animon ghis plena senfortigho kaj elcherpigho, sed kontraùe refreshigu ghin por ke ghi povu flugi per la flugiloj de la Revelacio ghis la Tagigh-loko de pruvoj. Tio proksimigos vin al Dio, se vi estus ja el tiuj, kiuj komprenas. - Kitáb-i-Aqdas.

`Abdu'l-Bahá diras al korespondanto : "Ho vi spirita amiko ! Sciu ke preghado estas necesa kaj deviga, kaj nenia preteksto kia ajn ghi estus liberigas homon de ghi esceptante nur se li estas mense malsana aù nevenkebla baro malpermesas ghin al li."

Alia korespondanto demandis : "Kial preghi ? Kia estas La senco de tio chi, konsiderante ke Dio starigis chion kaj aranghas chiujn aferojn laù la plej bona ordo ; kia, do, estas la senco se oni petegas kaj preghas, prezentas siajn bezonojn kaj serchas helpon ?" `Abdu'l-Bahá respondis:

Sciu, vere, ke taùgas al malfortulo preghoturni sin al la Fortulo, kaj necesas al tiu kiu serchas favoron petegi helpon de la Glora Favoranto. Kiam homo preghas al la Eternulo, turnas sin al Li kaj serchas favoron en Lia Oceano, tiu pregho donas lumon al lia koro, klerecon al lia vido, vivon al lia animo kaj ekstazon al lia estajho.

Kiam vi preghas al Dio kaj ripetas, "Via Nomo estas mia kuraco," konsideru kiom via koro estas ghojigita, via animo ravita per la spirito de amo al Dio, kaj via menso allogita al la Regno de Dio ! Per tia alcharmado pligrandighas la homaj povo kaj kapablo. Kiam la ujo estas pligrandigita la akvo plimultighas, kaj kiam kreskas soifo la donaco de nuboj farghas agrabla al la homa gusto. Tio chi estas la mistero de preghado kaj la esenco de prezentado de siaj bezonoj (el tabuleto al amerika kredanto, tradukita de `Alí Kulí Khán, oktobro 1908).

Bahá'u'lláh revelaciis tri chiutagajn preghojn devigajn. La kredantoj rajtas elekti unu el tiuj chi tri preghoj, sed ili devas ripeti unu el ili, kaj laù la maniero difinita de Bahá'u'lláh.

Komuna Preghado  ñ

La preghoj ordonitaj de Bahá'u'llah kiel chiutaga devo al bahaanoj estas privataj. Nur okaze de la Pregho por Mortintoj ordonis Bahá'u'lláh komunan preghon, kaj la sola postulo estas ke tiu kiu laùtlegas ghin, kaj chiuj cheestantoj, staru. Tio malsimilas al la islama kutimo de komuna pregho dum kiu la kredantoj vicighas malantaù imamo, kiu kondukas la preghon. Tio estas malpermesita en la Bahaa Kredo.

Tiuj ordonoj, kiujn Bahá'u'lláh faris rilate al forigo de profesia pastraro, tute ne signifas ke Li senvalorigas Diservojn. Koncerne la valoron de unuigitaj kaj komunaj preghoj, `Abdu'l-Bahá diris jene :

Oni povas diri : "Mi povas preghi al Dio kiam ajn mi volas, kiam la sentoj de mia koro estas turnitaj al Dio ; kiam mi estas en sovaghejo, kiam mi estas en urbo, aù kie ajn mi estas. Kial mi devas iri kie aliaj kunvenas en speciala tago, je difinita horo, por unuigi miajn preghojn kun la iliaj, se mi eble ne havas tiam la inklinon al pregho ?"

Tia penso estas vana imagajho, char kiam multaj personoj estas kunighintaj ilia forto estas pli granda. Unuopaj soldatoj batalantaj aparte kaj individue ne havas la forton de unuigita armeo. Se chiuj soldatoj en tiu chi spirita milito kunighas, iliaj unuigitaj spiritaj sentoj helpas unu la alian, kaj iliaj preghoj farighas akceptindaj (el notoj de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Pregho estas La Lingvo de Amo  ñ

Al iu kiu demandis chu pregho estas necesa, char supozeble Dio konas la dezirojn de chiuj koroj, `Abdu'l-Bahá respondis :

Se unu amiko amas alian, chu ne estas nature ke li deziras diri tion ? Kvankam li scias, ke la amiko komprenas ke li amas lin, chu li tamen ne deziras diri tion al li ? ... Estas vere ke Dio konas la dezirojn de chiuj koroj ; sed la impulso al pregho estas natura, fluanta el la amo de homo al Dio.

Nenecesas ke pregho trovighu en vortoj, sed en pensoj kaj en agoj. Sed se tiuj amo kaj deziro forestas, vane estas la penado altrudi al ili. Vortoj sen amo signifas nenion. Se iu parolas al  vi kvazaù pro malagrabla devo, sen amo aù plezuro en la renkontigho kun vi - chu vi deziras interparoli kun li ? (artikolo en Fortnightly Review, julio-decembro 1911, p. 184, de f-ino E. S. Stevens).

En alia parolo Li diris :

En la plej alta pregho, oni preghas nur pro la amo al Dio, ne pro tio ke oni timas Lin aù inferon, aù esperas favoron aù chielon. ... Kiam homo ekamas alian homon, li ne povas sin deteni de ne mencii la nomon de la amato. Kiom multe pli malfacile estas sin deteni de ne mencii la Nomon de Dio kiam oni Lin ekamis. ... Spirita homo trovas plezuron en nenio krom la rememorado pri Dio (el notoj de f-ino Alma Robertson kaj aliaj pilgrimantoj, novembro kaj decembro 1900).

Liberigho de Sortobatoj  ñ

Laù la instruoj de la Profetoj, malsanoj kaj aliaj formoj de sortobatoj estas shuldataj al malobeo al la Diaj Ordonoj. Ech malfelichojn devenantajn de inundegoj, uraganoj, kaj tertremoj `Abdu'l-Bahá atribuas nerekte al tiu chi kaùzo.

La sufero kiu sekvas la kulpon ne havas la karakteron de vengho, sed estas instruiga kaj kuraciga. Ghi estas la Vocho de Dio avertanta la homon ke li flankenighis de la ghusta vojo. Se la sufero estas terura, ghi estas pro tio ke la danghero de la malbonfarado estas pli terura, char "la repago por peko estas morto".

Kiel malfelicho estas kaùzita de la malobeo, tiel ankaù liberigho de la malfelicho povas esti atingíta nur per la obeo. En tiu chi afero estas neniaj hazardoj nek malcertajhoj. Turnigho for de Dio neeviteble sekvigas sortobatojn, kaj sinturno al Dio tiel same neeviteble sekvigas benon.

Char, tamen, la tuta homaro estas unu organismo, la bonstato de chiu individuo dependas ne nur de lia persona konduto, sed ankaù de tiu chi de liaj najbaroj. Se unu agas malbone, chiuj suferas en pli aù malpli granda grado ; same se unu agas bone, chiuj profitas. Chiu devas, iaparte, porti la sharghojn de siaj najbaroj, kaj la plej bonaj el la homaro estas tiuj kiuj portas la plej grandajn sharghojn. Sanktuloj chiam suferis multege ; Profetoj suferis ekstermezure. Bahá'u'lláh diras en la Book of Íqán (Libro Íqán) : "Sendube oni informis vin pri la malfacilajhoj, la malricheco, la malsanoj, kaj la malrespekto kiuj trafis chiun Dian Profeton kaj Liajn kunulojn. Sendube vi aùdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en diversajn urbojn. ..." - Kitáb-i-Íqán, p. 73.

Ne estas pro tio ke la sanktuloj kaj Profetoj meritas la punon super aliaj homoj. Ja, ili ofte suferas pro la pekoj de la aliaj, kaj ili suferas propravole, por la aliaj. Ili celas la bonstaton de la mondo, ne la propran. Vera amanto de la homaro preghas ne ke li, kiel individuo, evitu malrichecon, malsanon aù sortobaton, sed ke la homaro estu savita de nescio kaj pekado kaj de la malbonoj kiuj nepre rezultas el ili. Se li deziras sanon aù richecon por si mem, ghi estas por tio ke li povu servi la Regnon, kaj se la korpa sano aù richeco estas al li rifuzita, li akceptas sian sorton kun "radianta akceptemo," bone sciante ke ekzistas justa sagheco en chio kiu okazis al li sur la vojo de Dio.

Abdu'l-Bahá diras :

Chagrenoj kaj malghojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektigho. Kiam venas chagreno kaj malghojo, tiam la homo rememoras sian Patron Kiu estas en  la Chielo, kaj Kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilajhoj. Ju pli granda estas lia punsufero, des pli granda estos la rikolto de la spiritaj virtoj elmontritaj de li.

Unuavide povas shajni tre maljusta afero, ke senkulpulo suferu pro kulpulo, sed `Abdu'l-Bahá certigas ke tiu maljustajho estas nur laùshajna kaj ke, finfine, superos perfekta justeco. Li skribas :

Koncerne etulojn, infanojn kaj malfortulojn kiuj estas afliktataj per la manoj de premantoj ... por tiuj animoj estas rekompenco en la alia mondo ... tiu suferado estas la plej granda favoro de Dio. Vere tiu favoro de la Eternulo estas multe pli bona ol la bonstato de tiu chi mondo kaj la kreskado kaj evoluado apartenantaj al tiu chi loko de mortemeco.

Pregho kaj la Leghoj de la Naturo  ñ

Multaj trovas malfacilajhojn en la ekkredo je la efikeco de preghoj char ili opinias ke respondo al la pregho prezentus arbitran konflikton kun la leghoj de la naturo. Analogio povas helpi nin klarigi tiun malfacilajhon. Kiam oni tenas magneton super feraj fajlajhoj chi tiuj estas altirataj supren kaj krochas sin al ghi ; sed chi tio prezentas nenian konflikton kun la legho de gravito. La forto de la gravito influas la fajlajhojn kiel antaùe. Tio kio okazis estas tiel ke oni intervenigis superan forton, alian forton kies agado estas tiel same regula kaj kalkulebla kiel tiu de la gravito. La bahaa vidpunkto estas ke pregho intervenigas agadon de pli altaj fortoj, ghis nun relative malmulte konataj ; sed shajnas tute senracie kredi ke tiuj chi fortoj estas pli arbitraj en sia agado ol la korpaj fortoj. La diferenco konsistas en tio ke ili ne estas ankoraù plenstuditaj kaj eksperimente esploritaj, kaj ilia agado shajnas al ni mistera kaj nekalkulebla pro nia nescio.

Alia malfacilajho kiun kelkaj opinias konfuza estas ke pregho shajnas esti forto tro malgranda por kaùzi la grandegajn rezultatojn pretendatajn por ghi. Analogio povas servi por klarigi ankaù tiun chi malfacilajhon. Malgranda forto, aplikata al kluzpordo de akvujo, povas liberigi kaj reguligi fortegan fluon de akvopovo, aù, aplikita al direktilo de oceana shipo, povas direkti la iradon de tiu grandega shipo. Laù la bahaa vidpunkto, la povo kiu venigas la respondojn al preghoj estas la neelcherpebla Povo de Dio. La tasko de la preghanto estas nur uzi la negrandan forton necesan por liberigi la fluon aù difini la direkton de la Dia Malavareco, kiu estas chiam preta servi al tiuj kiuj ellernis ghin uzi.

Bahaaj Preghoj  ñ

Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá malkashis sennombrajn preghojn por la uzo de Siaj sekvantoj en diversaj tempoj kaj en diversaj okazoj. La grandeco de la koncepto kaj la profunda spiriteco malkashitaj en tiuj vortoj devas imponi chiun penseman studanton, sed nur farante ilin regula kaj grava parto de sia vivo oni povas plene kompreni ilian signifon kaj vere realigi ilian forton. Malfeliche, la konsidero je la spaco malpermesas al ni doni pli ol kelkajn mallongajn specimenojn de tiuj chi preghoj. Por pluaj ekzemploj la legantoj devas sin turni al aliaj libroj.

Ho mia Dio ! Faru, ke Via belo estu mia nutrajho, Via kunesto mia trinkajho, kaj Via deziro mia espero, kaj laùdoj al Vi mia agado, kaj memorado pri Vi mia akompananto, kaj la potenco de Via suvereneco mia helpanto, kaj Via loghejo mia hejmo, kaj mia restadejo la loko kiun Vi sanktigis de la limoj altruditaj sur tiuj kiuj estas kvazaù vualitaj de Vi. Vi estas, vere, la Chionpova, la Chielglora, la Plej Potenca. - Bahá'u'lláh

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, chi-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malricheco kaj pri Via richeco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto. - Bahá'u'lláh

Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Unuigu la korojn de Viaj servantoj, kaj malkashu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via legho. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado, kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio ! ne forlasu ilin al ili mem, sed gvidu iliajn pashojn per la lumo de scio, kaj ghojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia helpanto kaj ilia Eternulo. - Bahá'u'lláh

Ho Vi bona Dio ! Vi kreis chiujn homojn el la samaj prapatroj. Vi dekretis ke chiuj apartenu al la sama rondo familia. En Via Sankta Apudesto ili chiuj estas Viaj servantoj, kaj al la tuta homaro Vi donis rifughon en Via Sanktejo. Chiuj kunvenis che la Tablo de Via Malavareco ; chiuj estas iluminitaj per la lumo de Via Providenco. Ho Dio ! Vi estas bona al chiuj, Vi pretigas provizon por chiuj, donas rifughon al chiuj, donacis vivon al chiuj ; chiun kaj chiujn Vi favoris per talentoj kaj kapabloj, kaj chiuj estas banitaj en la Oceano de Via favoro. Ho Vi bonkora Eternulo ! Unuigu chiujn. Permesu ke la religioj interakordighu kaj faru chiujn unu nacio, por ke chiu konsideru la alian kiel membron de tiu sama familio kaj la tutan teron kiel unu hejmon, kaj ke chiuj kunvivu en perfekta harmonio. Ho Dio ! Levu alten la standardon de la unueco de la homaro. Ho Dio ! Starigu la Plej Sanktan Pacon. Cementu la korojn unu kun la alia, ho Dio. Ho vi bona Patro, Dio ! Ghojigu niajn korojn per la aromo de Via amo. Lumigu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvidado. Felichigu niajn orelojn per la melodio de Via vorto, kaj enfermu chiujn en la Rifughejo de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj Povanta, Vi estas la Pardonanta kaj Vi estas Tiu Kiu indulgas la erarojn de chiuj homoj ! -`Abdu'l-Bahá

Ho Vi Chionpova ! Mi estas pekulo, sed Vi estas la Pardonanto ! Mi estas plena de mankoj, sed Vi estas la Kompatema ! Mi estas en la mallumo de eraroj, sed Vi estas la Lumo de Pardono !
Tial, ho Bona Dio, pardonu miajn pekojn, favordonu Viajn Donacojn, indulgu miajn kulpojn, pretigu por mi rifughon, profundigu min en la Fonto de Via Pacienco kaj resanigu min el chiuj malsanoj kaj malfortecoj. Purigu kaj sanktigu min. Permesu al mi partopreni en la elfluo de sankteco, por ke chagrenoj kaj malghojoj malaperu, por ke ghojo kaj felicho venu sur min, malgajeco kaj senespereco shanghu sin en ghojon kaj fidon, kaj kuragho okupu la lokon de timo. Vere Vi estas la Pardonanto, la Kompatema, kaj Vi estas la Malavara, la Amata ! - Abdu'l-Bahá

Ho Vi kompatema Dio ! Dankoj estu al Vi pro tio ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aùdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via Regno kaj gvidis min sur Vian Vojon. Vi montris al mi la ghustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Savigho. Ho Dio ! Igu min esti konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj shirmu min en la fortikajho de Viaj Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca ! Vi estas la Vidanta ! Vi estas la Aùdanta ! Ho Vi Kompatema Dio ! Donacu al mi koron, kapablan por esti iluminita, kiel spegulo, per la Lumo de Via amo ; inspiru min per pensoj kapablaj por shanghi la mondon en rozghardenon per Via Spirita Malavareco. Vi estas la Kompatema, la Malavara ! Vi estas la Granda, Bonfara Dio ! -`Abdu'l-Bahá

Bahaa pregho ne estas, tamen, limigita al la uzado de la difinitaj formoj, kiel ajn gravaj ili estu. Bahá'u'lláh instruas ke la tuta vivo de homo devas esti pregho, ke laboro plenumita en la ghusta animstato estas ador-akto, ke chiu penso, vorto kaj faro dedichita al la Gloro de Dio kaj al la bono de proksimuloj estas pregho, en la plej vera senco de la vorto. (1)

1. Koncerne la propetajn preghojn, rigardu chap. XI

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >