antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 5a : KIO ESTAS BAHAANO ?

Vivi la Bahaan Vivon.
Sindono al Dio.
Serchado de la Vero.
Amo al Dio.
Sindetenemo.
Obeo.
Servado.
Instruado.
Afableco kaj Respektego.
La Pekon-Nevidanta Okulo.
Humileco.
Veramo kaj Honesteco.
Sin-realigho.


Homo devas doni fruktojn. Senfrukta homo, laù la vortoj de Lia Sankteco la Spirito (t.e. Kristo), estas kiel senfrukta arbo, kaj senfrukta arbo taùgas por fajro.
- Bahá'u'lláh, Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)

Herbert Spencer foje diris ke per nenia politika alhhemio oni povas ricevi oran konduton el plumbaj instinktoj ; tiel same vere estas ke per nenia politika alhhemio oni povas fari oran socion el plumbaj individuoj. Bahá'u'lláh, kiel chiuj antaùaj Profetoj, proklamis tiun chi veron kaj instruis ke por fondi la Regnon de Dio en la mondo, oni devas fondi ghin antaùe en la homaj koroj. Tial studante la bahaajn instruojn, ni komencos de la instruoj de Bahá'u'lláh pri konduto de individuoj, kaj penos prezenti klaran bildon pri tio kion signifas esti bahaano.

Vivi la Bahaan Vivon  ñ

Demandite iufoje : "Kio estas bahaano ?" `Abdu'l-Bahá respondis : "Esti bahaano signifas simple ami la mondon ; ami la homaron kaj peni servi al ghi ; labori por universala paco kaj universala frateco." Alifoje Li difinis bahaanon kiel "personon posedantan chiujn perfektecojn de homo en aktiveco." En unu el Siaj londonaj paroloj Li diris ke homo povas esti bahaano se li ech neniam aùdis la nomon de Bahá'u'lláh. Li aldonis :

Homo kiu vivas laù la instruoj de Bahá'u'lláh estas jam bahaano. Aliflanke, homo povas dum kvindek jaroj nomi sin bahaano, sed se li ne vivas la vivon li ne estas bahaano. Malbela homo povas nomi sin bela, tamen li trompos neniun, kaj homo nigra povas nomi sin blanka, sed li trompos neniun, nek ech sin mem.

Tamen, tiu kiu ne konas la Disenditojn, similas al floro kreskanta en ombro. Kvankam ghi ne konas la sunon, ghi, tamen, estas absolute dependa de ghi. La grandaj Profetoj estas spiritaj sunoj, kaj Bahá'u'lláh estas la suno de la hodiaùa "tago" en kiu ni vivas. La sunoj de la antaùaj tagoj varmigis la mondon kaj donis al ghi la vivon. Se tiuj sunoj ne estus brilintaj, la tero nun estus malvarma kaj malviva, sed nur la chi-taga sunlumo povas maturigi la fruktojn al kiuj la sunoj de antaùaj tagoj donacis la vivon.

Sindono al Dio  ñ

Por atingi la bahaan vivon en ghia plena perfekteco, konscia kaj direkta sinturno al Bahá'u'lláh estas necesa kiel la brilado de la suno necesa estas por florigi lilion aù rozon. Bahaano adoras ne la personecon de Bahá'u'lláh, sed la Gloron de Dio malkashitan en tiu chi personeco. Li respektas Kriston, Mahometon kaj chiujn antaùajn Disenditojn, sed Bahá'u'llàh'n li konsideras Portanto de la Dia Revelacio por la nova epoko en kiu ni vivas, kaj Granda Mondinstruisto Kiu venis por kontinui kaj plenumi la laboron de Siaj antaùuloj.

Por ke homo farighu bahaano ne sufichas intelekta konsento al la kredo, nek ekstera korekteco de lia konduto. Bahá'u'lláh postulas de Siaj sekvantoj tutkoran kaj plenan sindonon. Nur Dio rajtas fari tian postulon, sed Bahá'u'lláh parolas kiel Sendito de Dio, kaj Klariganto de Lia Volo. La antaùaj Disenditoj estis tiel same kategoriaj. Kristo diris : "Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min, char kiu volas savi sian animon, tiu ghin perdos ; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ghin trovos." Diversesprime, chiuj Malkashantoj de Dio postulis la samon de Siaj sekvantoj, kaj la historio de la religio montras klare ke tiel longe kiel tiu chi postulo estis sincere plenumita kaj obeata, la religio floris, malgraù chia tera kontraùbatalado, malgraù turmentoj, persekutado kaj martirigado de la kredantoj. Aliflanke, kiam ajn enshtelis sin kompromiso, kaj "respektindeco" okupis la lokon de la absoluta sinofero, la religio komencis kaduki. Ghi farighis moda, sed ghi perdis la povon savi kaj transformi, la povon fari miraklojn. Vera religio neniam ghis nun estis moda. Dio permesu ke iam ghi farighu tia ; sed nun estas ankoraù vere, kiel en la tagoj de Kristo, ke "malvasta estas la pordo kaj mallargha estas la vojo, kiu kondukas nin al la vivo, kaj malmultaj trovis ghin." La pordo de la spirita naskigho, kiel la pordo de la natura naskigho, enlasas homojn nur unuope, kaj sen sharghajhoj. Se, estonte, pli multe da homoj sukcesos suriri tiun chi vojon ol en la pasintaj tempoj, tio estos ne pro la plilarghigo de la pordo, sed pro tio ke la homoj pli inklinos al la "granda subigho" kiun Dio postulas ; char longa kaj maldolcha sperto estos fine konvinkinta ilin kiel malsaghe ili agis elektante sian vojon anstataù la vojo de Dio.

Serchado de la Vero  ñ

Bahá'u'lláh ordonas justecon al chiuj el Siaj sekvantoj kaj difinas ghin kiel : "Libereco de superstichoj kaj imitado, ke homo povu ekkoni la Revelaciantojn de Dio per la okuloj de la Unueco, kaj konsideri chiujn aferojn per penetra rigardo." - Words of Wisdom (Vortoj de Sagheco).

Estas necese ke chiu individuo vidu kaj komprenu mem la Gloron de Dio malkashitan en la homa sanktejo de Bahá'u'lláh, alie la bahaa kredo estus por li nur senenhava nomo. La Profetoj chiam alvokadis la homojn ke ili malfermu siajn okulojn, ne fermu ilin, uzu sian intelekton, ne subpremu ghin. Ne sklava kredemo, sed klara vidado kaj libera pensado, ebligos al ili penetri la nubojn de antaùjughoj, forskui la katenojn de blinda imitado, kaj atingi plenkomprenon de la vero de la nova Revelacio.

Kiu deziras esti bahaano devas esti sentima serchanto de la vero, sed li ne devas limigadi sian serchadon ghis la materiaj aferoj. Liaj spiritaj perceptpovoj devas esti tiel viglaj kiel la korpaj. Li devas uzi chiujn kapablojn donitajn al li de Dio por atingi la veron, kredante al nenio sen valora aù suficha racio. Se lia koro estas pura, kaj la menso libera de antaùjughoj, la fervora serchanto ne malsukcesos ekkoni la Dian Gloron en kia ajn sanktejo ghi manifestighus. Bahá'u'lláh plue deklaras :

Oni devas koni sin mem, kaj tion kio kondukas al nobleco aù al malnobleco, al malhonoro aù al honoro, al richeco aù al malricheco. - Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát).

La radiko de chiuj scioj estas la kono de Dio, Gloro estu al Li ! kaj tiu chi kono estas neatingebla alie ol per Liaj Manifestighoj. - Words of Wisdom (Vortoj de Sagheco).

Malkashanto estas Homo Perfekta, granda Ekzempliganto por la Homaro, la Unua Frukto sur la arbo de la homaro. Antaù ol Lin koni ne eblas al ni koni la kapablojn dormantajn en ni mem. Kristo instruas ke ni konsideru liliojn kiel ili kreskas, kaj diras ke Salomono ne estis por sia tuta gloro tiel ornamita kiel lilio. Lilio elkreskas el tute sencharma bulbo. Se ni neniam vidis florantan lilion, neniam rigardis la senkomparan graciecon de ghiaj petaloj kaj folioj, kiel ni povas koni la realecon kashitan en la bulbo ? Ni povas dissekci ghin plej precize kaj esplori plej atente, sed ni neniam povus eltrovi la dormantan belon kiun ghardenisto scias veki. Tiel same antaù ol ekkoni la Gloron de Dio aperigitan en la Malkashanto, ni povas havi nenian ideon pri la spirita belo kashita en nia propra naturo kaj en tiu de niaj proksimuloj. Konante kaj amante la Malkashanton de Dio kaj sekvante Liajn instruojn ni akiras la eblon, iom post iom, realigi la potencialajn perfektecojn interne de ni ; tiam, kaj ne antaùe, farighas klara al ni la signifo kaj celo de la vivo kaj de la universo.

Amo al Dio  ñ

Koni la Manifestighon de Dio signifas ankaù ami Lin. Unu estas neebla sen la alia. Laù Bahá'u'lláh, la celo de la kreo de la homo estis ke li konu Dion kaj adoru Lin. Li diras en unu el Siaj Tabuletoj :

La kaùzo de la kreo de chiuj enmondaj estajhoj estis amo, kiel oni diras en la bone konata tradicio, "Mi estis kashita trezoro kaj Mi volis esti konata. Mi do faris kreajhojn por esti konata."

Kaj en la Hidden Words (Kashitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Ekzisto ! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi Min ne amas, Mia amo neniam povos vin atingi. Sciu tion chi, ho servanto.

Ho Filo de la Plej Mirinda Vizio ! Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj ekserchis alian amaton ?

Esti amanto de Dio ! Tio estas la sola vivocelo de bahaano. Havigi al si Dion kiel sian plej proksiman kunulon kaj plej intiman amikon, kiel sian Senkomparan Amaton, Kies Apudesto estas la pleneco de ghojo ! Kaj ami Dion signifas ami chion kaj chiun, char chio kaj chiu estas de Dio. Vera bahaano estas perfekta amanto. Li amas chiun, fervore, per pura koro. Li malamas neniun. Li malestimas neniun, char li scias distingi la Vizaghon de la Amato en chiu vizagho, kaj chie trovi Liajn signojn. Nek sekto aù nacio, nek klaso aù raso prezentas limon de lia amo. Bahá'u'lláh diras : "En la malnovaj tempoj estis dirite : `Amo al sia patrujo estas elemento de la Kredo de  Dio.' La Lango de la Majesto diris … en la tagoj de tiu chi Revelacio : 'Gloro estas ne al tiu kiu amas sian patrujon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron.' " - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo). Kaj denove : "Benita estas tiu kiu preferas sian fraton ol sin mem. Tia homo estas el la anaro de Bahá." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

`Abdu'l-Bahá diras ke ni devas esti "kiel unu animo en multaj korpoj, char ju pli ni amas unu la alian, des pli ni alproksimighas al Dio." Li diris al usona aùdantaro :

Same la diaj religioj de la Sanktaj Manifestighoj de Dio estas ja unu kvankam laù nomo kaj nomenklaturo ili diferencas. Oni devas ami lumon neatentante el kie ghi aperas. Oni devas ami rozon neatentante la teron en kiu ghi kreskas. Oni devas ami la veron el kiu ajn fonto ghi venas. Ami lanternon ne estas amo al la lumo. Ami la teron ne decas ; inde estas ghui rozon kiu kreskas el la tero. Sindono al arbo estas vana sed manghi la frukton estas bonefika. Oni devas ghui bongustajn fruktojn neatentante la arbon sur kiu ili kreskas aù la lokon kie ili trovighas. Vorto de vero estu sankciita neatentante kiu lango ghin eldiras. Absolutaj veroj devas esti akceptitaj neatentante la librojn en kiuj ili estas. Antaùjugho estas la kaùzo de senigho kaj nescio. Luktoj inter religioj, nacioj kaj gentoj estas rezulto de miskompreno. Se oni esploras religiojn por trovi iliajn principojn oni trovos ke ili akordighas, char ilia fundamenta realeco estas unu kaj ne multobla. Tiel la religianoj de la mondo atingos punkton de unueco kaj akordigho.

Kaj alifoje Li diras :

Chiu el la amatoj devas ami la aliajn kaj avari por ili nek sian havajhon nek la vivon, kaj en chiaj manieroj li devas peni fari ke la aliaj estu ghojaj kaj felichaj. Sed tiuj aliaj ankaù devas esti neprofitemaj kaj sinoferemaj. Tiamaniere tiu chi Sunlevigho survershu per lumo la horizontojn, tiu chi Melodio ghojigu kaj felichigu la homojn, tiu chi dia Kuracilo farighu panaceo kontraù chia malsano, tiu chi Spirito de Vero farighu kaùzo de la vivo por chiu.

Sindetenemo ñ

Sindono al Dio signifas ankaù sindetenemon de chio kio ne estas de Dio, t.e., sindetenemo de chiuj egoistaj chi-mondaj, kaj ech transmondaj, deziroj. La vojo de Dio povas etendi sin tra richeco aù malricheco, bonfarto aù malsano, palaco aù malliberejo, rozghardeno aù tortur-kamero. Kia ajn ghi estu, bahaano devas akcepti sian sorton kun "radianta akceptemo". Sindetenemo ne signifas flegman indiferentecon de homo al tio kio lin chirkaùas, nek pasivan rezignemon je malbonaj kondichoj ; ghi ankaù ne signifas malshatadon de la bonaj aferoj kiujn Dio kreis. Vera bahaano estas nek senkompata, nek apatia nek asketa. Li trovas multegon da intereso, multegon da okupo kaj ghojo en la Vojo de Dio, sed li ne flankenighos de tiu chi vojo ech je unu haro por sekvi plezurojn aù postkuri ion kion Dio rifuzis al li. Kiam homo farighas bahaano, la Volo de Dio farighas lia volo, char malkonsenti kun Dio estas la sola afero kiun li ne povas suferi. En la Vojo de Dio nenia teruro povas timigi lin, nenia zorgo povas senkuraghigi lin. La lumo de amo radiigas liajn plej mallumajn tagojn, transformas suferon en ghojon, kaj ech martirecon mem en ekstazon de felichego. La vivo estas altigita al heroa nivelo kaj la morto aperas kiel felicha epizodo. Bahá'u'lláh diras :

Kiu havas en la koro ech malpli ol sinapan semon de amo al io ajn ekster Mi, tiu ne povas eniri Mian Regnon. - Súratu'l-Hajkal

Ho Filo de la Homaro ! Se vi amas Min, forturnu vin de vi mem ; kaj se Mian volon vi serchas, ne atentu la propran ; por ke vi mortu en mi kaj Mi eterne vivu en vi.

Ho Mia Servanto ! Liberigu vin de la katenoj de tiu chi mondo, kaj eligu vian animon el la malliberejo de la memo. Kaptu la okazon, char ghi neniam revenos al vi. - The Hidden Words (La Kashitaj Vortoj).

Obeo ñ

Sindono al Dio ligas sin kun senkondicha obeo al Liaj malkashitaj Ordonoj ech kiam la kialoj de tiuj chi Ordonoj ne estas komprenataj. Maristo senkondiche obeas ordonojn de sia kapitano, ech kiam li ne komprenas ilian kialon, sed lia subigho al la kapitana aùtoritato ne estas blinda. Li scias tre bone ke la kapitano traservis provservadon, kaj donis sufichajn pruvojn de sia marista kompetenteco. Se ne estus tiel, li estus vere malsaghulo konsentante servi sub lia komando. Tiel ankaù bahaano devas senkondiche obei la Kapitanon de sia Savo, sed vere li estus malsagha se li ne certighus antaùe ke tiu chi Kapitano donis sufichajn pruvojn de fidindeco. Rifuzi, tamen, la obeon post la ricevo de tiuj chi pruvoj estus ankoraù pli malsaghe, char nur per inteligenta kaj konscia obeado al sagha majstro ni povas plene profiti lian saghecon, kaj akiri tiun chi saghecon por ni mem. Estu la kapitano kiom ajn sagha, se neniu el la shipanaro obeas lin kiamaniere la shipo povas atingi la havenon aù la maristoj lerni la maristarton ? Kristo klare akcentis la neceson de tiu obeemo en la vojo de scio. Li diris : "Mia instruo ne estas mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, chu ghi estas de Dio, chu mi parolis nur el mi mem." - S-ta Johano VII, 16-17. Simile Bahá'u'lláh diras : "Kredo je Dio, kaj kompreno pri Li, ne povas esti plene atingita alie ol ... per praktikado de chio kion Li ordonis kaj de chio kio estas malkashita en la Libro per la Plumo de la Gloro." - Tablet of Tajallíyát.

Senkondicha obeemo ne estas virto populara en niaj demokrataj periodoj, kaj vere absoluta subigho al la volo de iu ajn homo estus katastrofa. Sed la Unueco de la Homaro povas esti atingita nur per plena harmonio de chiu kaj de chiuj kun la Dia Volo. Krom se tiu Volo estas konigita, kaj homoj forlasas chiujn aliajn gvidantojn kaj obeas la Disenditon, konfliktoj kaj malpacoj daùras, kaj homoj plue kontraùas unu la alian, foruzante grandan parton de sia energio por nuligi penojn de siaj gefratoj, anstataù harmonie labori unu kun la alia por la Gloro de Dio kaj por la komuna bono.

Servado ñ

Sindono al Dio signifas ankaù vivon de servado al niaj kunhomoj. Ni povas servi Dion en nenia alia maniero. Se ni turnas la dorson al niaj kunuloj, ni turnas la dorson al Dio.

Kristo diris : "Kiom vi ne faris al chi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi." Simile Bahá'u'lláh diras : "Ho filo de homo ! Se vi priatentas favoron, ne konsideru tion kio utilas al vi mem, sed alkrochu vin al tio kio utilos al la homaro. Se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas por vi mem." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

`Abdu'l-Bahá diras :

En la Bahaa Kredo arto, sciencoj kaj chiaj metioj estas konsiderataj kiel pregho. Homo kiu faras peceton de notpapero strechante chiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante chiujn fortojn por ghin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, chia peno kaj fortostrecho de homo el la fundo de lia koro estas adoro, se ghi estas diktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio chi estas pregho : servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de la homoj. Servado estas pregho. Kuracisto fleganta malsanulon, afable, kunsente, sen antaùjughoj, kaj kredante la fratecon de la homa raso, plenumas glorakton.

Instruado ñ

Vera bahaano ne nur kredas la instruojn de Bahá'u'lláh, sed ankaù trovas en ili gvidon kaj inspiron por la tuta vivo kaj ghoje transdonas al aliaj la scion kiu estas la fonto de lia propra esto. Nur tiamaniere li povas ricevi plenmezure "la povon kaj konfirmon de la Spirito." Ne chiuj povas esti elokventaj oratoroj aù talentaj verkistoj, sed chiuj povas instrui "vivante laù la vivprincipoj." Bahá'u'lláh diras :

La anaro de Bahá devas servi al la Eternulo kun sagho, instrui aliajn per siaj vivoj, kaj elmontradi la lumon de Dio en siaj agoj. La efiko de agoj estas vere pli potenca ol tiu de vortoj.
- Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

La bahaanoj, tamen, en nenia okazo devas trudi siajn ideojn al tiuj kiuj ne volas aùdi pri ili. Ili devas allogi homojn en la regnon de Dio, ne peni alpeli ilin tien. Ili devas esti kiel bona pashtisto kiu kondukas siajn shafojn, kaj charmas ilin per muziko, ne kiel alia kiu, de malantaùe, pelas ilin per bastono kaj hundo.

Bahá'u'lláh diras en la Hidden Words (Kashitaj Vortoj) :

Ho Filo de Polvo ! Saghaj estas tiuj kiuj ne malfermas la bushojn antaù ol trovi aùskaltantojn, kiel vershisto neniam proponas pokalon antaù ol trovi soifanton, kaj la amanto kiu ne elkrias el la profundo de la koro ghis li rigardas la belecon de sia amatino. Do semu la semojn de sagheco kaj scio en la puran grundon de la koro, kaj kashu ilin, ghis la hiacintoj de la dia sagheco kreskos el la koro kaj ne el koto kaj argilo.

Denove Li diras en la Tablet of Ishráqát (La Tabuleto Ishráqát) :

Ho anaro de Bahá ! Vi estas tagighlokoj de Amo kaj matenrughoj de la Favoro de Dio. Ne malpurigu viajn langojn per abomeno kaj malbeno al iu ajn, kaj gardu viajn okulojn de tio kio ne estas inda. Elmontru tion kion vi posedas (t.e. la Veron). Se ghi estos akceptita, la celo estos atingita. Se ne, vane estas riprochi kaj diskuti kun tiu kiu malakceptas. Lasu lin al li mem, kaj iru pluen vian vojon al Dio, la Defendanto, la Mem-Subtena. Ne estu kaùzo de chagreno, nek ja de konflikto kaj malpaco ! Estas atendate ke vi ricevos nutron en la ombro de la arbo de la Dia Favoro kaj agos kiel Dio volas por vi. Vi chiuj estas folioj de unu arbo kaj gutoj de unu maro.

Afableco kaj Respektego  ñ

Bahá'u'lláh diras :

Ho anaro de Dio ! Mi alvokas vin al afableco. Afableco estas vere ... regho de chiuj virtoj. Benita estas tiu, kiu estas ornamita per mantelo de Nobleco kaj iluminita per lumo de Afableco. Al kiu estas donacita Afableco (aù Respektego) al tiu estas donacita granda rango. Estas esperate ke tiu chi Persekutato, kaj chiuj, atingos ghin, alkrochos sin kaj konformos al ghi. Tio chi estas la Nerefutebla Ordono kiu fluis el la plumo de la Plejsankta Nomo. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Refoje Li denove ripetas : "Chiuj nacioj de la mondo interrilatu unu kun la alia en ghojo kaj aromo. Interrilatu, ho homoj, kun anoj de chiuj religioj en ghojo kaj aromo."

`Abdu'l-Bahá diras en letero al amerikaj bahaanoj :

Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne ofendu iun ajn koron !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne vundu iun ajn animon !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne estu malafablaj al iu ajn persono !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne estu kaùzo de malespero al iu ajn kreajho !
Se iu farighus kaùzo de chagreno por iu ajn koro, aù de depremiteco por iu ajn animo, estus por li pli bone kashi sin en plej suban profundajhon de la tero ol marshi sur la tero.

Li instruas ke kiel floro estas kashita en burghono, tiel spirito de Dio loghas en la koro de chiu homo, kiel ajn kruda kaj malagrabla estus lia eksterajho. Tial, vera bahaano devas rilati al chiu homo kiel ghardenisto prizorganta maloftan kaj belan kreskajhon. Li scias ke nenia malpacienca interveno de lia flanko povas florigi burghonon ; nur la sunbrilo de Dio povas fari tion, tial lia tuta celo estas transporti tiujn vivodonajn radiojn en chiujn senlumajn korojn kaj domojn.

`Abdu'l-Bahá diras ankaù :

Inter la instruoj de Bahá'u'lláh estas tiu kiu postulas de homo, en chiaj kondichoj kaj cirkonstancoj, esti pardonema, ami sian malamikon kaj konsideri malbondeziranton kiel bondeziranton. Ne ke oni konsideru la alian kiel malamikon kaj tiam toleru lin ... kaj estu al li indulgema. Tio estas hipokriteco, ne vera amo. Ja, kontraùe, vi devas vidi en viaj malamikoj amikojn, en viaj malbondezirantoj bondezirantojn kaj konforme trakti ilin. Viaj amo kaj afableco devas esti efektivaj ... ne nur toleremo, char toleremo, kiu ne venas el la koro, estas hipokriteco.

Tia konsilo shajnas nekomprenebla kaj kontraùdirema ghis ni ekkomprenas ke kvankam ekstera karnulo povas esti malamanto kaj malbondeziranto, ekzistas en chiuj interna, spirita naturo kiu estas vera homo, de kiu nur amo kaj bonvolo povas deveni. Al tiu chi efektiva, interna homo kashita en chiu el niaj najbaroj ni devas direkti niajn pensojn kaj amon. Kiam li vekighos al aktiveco, la ekstera homo estos shanghita kaj refortigita.

La Pekon-Nevidanta Okulo  ñ

En neniu rilato la bahaaj instruoj estas pli kategoriaj kaj senkompromisaj ol en la postulo ordonanta deteni sin de kritikado. Kristo parolis tre firme pri tiu sama temo, sed oni alkutimighis nun konsideri la Predikon sur la Monto kiel prezentantan "Konsilojn pri Perfekteco" neatingeblajn por ordinara kristano.

Kaj Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá multe klopodas por klarigi ke pri tiu chi afero Ili signifas ghuste kion Ili diras. Ni legas en la Hidden Words (Kashitaj Vortoj) :

Ho Filo de Homo ! Ne flustro pekojn de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi agas kontraùe al tiu chi ordono, malbenita estos vi, kaj tion chi Mi atestas.

Ho Filo de Esto ! Ne atribuu al iu ajn animo tion kion vi ne dezirus ke oni atribuu al vi mem, kaj ne diru tion  kion vi ne plenumas. Tio chi estas Mia ordono al vi, obeu ghin.

`Abdu'l-Bahá diras al ni :

Silentu pri kulpoj de aliaj homoj, preghu por ili ; kaj per afableco helpu al ili korekti siajn kulpojn.

Rigardu chiam bonon ne malbonon. Se iu havas dek bonajn kvalitojn kaj unu malbonan, rigardu la dek kaj forgesu la unu ; se iu havas dek malbonajn kvalitojn kaj unu bonan, rigardu la unu kaj forgesu la dek.

Neniam permesu al ni diri ech unu malafablan vorton pri alia homo, ech se tiu alia estus nia malamiko.

Al amerika amiko Li skribas :

La plej malbona kvalito de homo kaj la plej granda peko estas klachado, speciale kiam ghi elfluas el la bushoj de la kredantoj. Se povus esti elpensitaj iaj rimedoj por fermi eterne la pordon de klachado, kaj se chiu el la kredantoj je Dio sensigeligus sian bushon nur por laùdi aliajn, tiam la instruoj de Lia Sankteco Bahá'u'lláh estus disvastigitaj, la koroj estus iluminitaj, la spiritoj glorornamitaj, kaj la homa mondo atingus chiamdaùran felichon.

Humileco ñ

Dum Bahá'u'lláh ordonis al ni pardoni la kulpojn de aliaj, kaj vidi iliajn virtojn, Li ordonas al ni, aliflanke, elserchi niajn proprajn kulpojn kaj turni nenian atenton al niaj virtoj. En la Hidden Words (Kashitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Esto ! Kial vi forgesis viajn proprajn kulpojn kaj ekokupis vin per kulpoj de la aliaj ? Kiu faras tion estas kondamnita de Mi.

Ho Enmigrantoj ! La lango ekzistas speciale por mencii Min, ne makulu ghin per kalumnio. Se la fajro de via memo ekregas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreitajhoj, char chiu el vi estas pli konscia pri vi mem ol pri aliaj.

`Abdu'l-Bahá diras :

Via vivo estu emanajho de la Regno de Kristo. Li ne venis por ricevi servojn, sed por esti servanto. ... En la religio de Bahá'u'lláh chiuj estas servantoj kaj servantinoj, fratoj kaj fratinoj. Kiam nur unu homo sentas sin iomete pli bona, iomete pli inda, ol la aliaj, li estas en danghera stato, kaj se li ne forjhetos la semojn de tiu chi malbona penso, li ne estos taùga ilo por la servado al la Regno.

Malkontenteco pri si mem estas signo de progreso. Homo kontenta pri si mem estas atestajho de Satano, kaj tiu kiu ne estas pri si kontenta estas atestajho de la Favora. Se iu havas mil bonajn kvalitojn li ne atentu ilin ; ja kontraùe, li penu eltrovi siajn mankojn kaj malperfektecojn. ... Kiom ajn homo povas progresi, li tamen restas neperfekta, char chiam estas celo antaù li. Kiam li ekrigardas al tiu celo li eksentas malkontentecon pro siaj propraj kondichoj, kaj ekdeziras atingi la celon. Memlaùdo estas signo de egoismo. - Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, 1914 (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

Kvankam Bahá'u'lláh ordonas ke ni rekonu al ni niajn pekojn kaj pentu pro ili, la konfesado al pastroj aù aliaj estas definitive malpermesita. Li diras en la Glad Tidings (Gojaj Sciigoj) :

Kiam la koro de pekulo estas libera de chio krom Dio, li devas serchi pardonon sole che Dio. Konfeso antaù servantoj (t.e. antaù homoj) ne estas permesita, char ghi ne estas rimedo nek kaùzo de la Dia Pardono. Tia konfeso antaù la kreitajhoj kondukas al humiligo kaj malaltigo de la homo, kaj Dio - laùdata estu Lia Gloro - ne deziras humiligon de Siaj servantoj. Vere Li estas Kompatema kaj Bonfarema. La pekulo devas, inter si mem kaj Dio, petegi kompaton el la Maro de Kompato kaj preghi pardonon el la Chielo de Korfavoro.

Veramo kaj Honesteco  ñ

Bahá'u'lláh diras en la Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát) :

Vere, Honesteco estas pordo de trankvileco por chiu en la mondo, kaj signo de gloro el la cheesto de la Kompatema. Kiu atingis ghin atingis la trezorojn de bonstato kaj prospero. Honesteco estas la plej granda pordo al sendanghereco kaj trankvilo de la homaro. La firmeco de chiu afero chiam dependas de ghi, kaj la mondoj de honoro, gloro kaj prospero estas iluminitaj per ghia lumo …

Ho anaro de Bahá ! Honesteco estas la plej bona vesto por viaj temploj kaj plej grandioza krono por viaj kapoj. Alprenu ghin per la Ordono de la Chionpova Ordonanto.

Aliloke Li diras : "La principo de la kredo estas malmultigi vortojn kaj multigi agojn. Tiu kies vortoj superas liajn agojn, sciu vere, ke lia neekzisto estus pli bona ol lia ekzisto, lia morto pli bona ol la vivo. - Words of Wisdom (Vortoj de Sagheco).

`Abdu'l-Bahá diras :

Veramo estas la fundamento de chiuj homaj virtoj. Sen veramo, progreso kaj sukceso en chiuj el la mondoj estas eblaj al neniu. Kiam tiu chi sankta atribuo evidentighas en homo, realighos ankaù chiuj la aliaj diaj kvalitoj.

La lumo de veramo kaj honesteco brilu el viaj vizaghoj por ke chiuj sciu ke via promeso, chu en la laboro aù en plezuro, estas promeso fidinda kaj certa. Forgesu la memon kaj penu por la homaro (mesagho al la londonaj bahaanoj, oktobro 1911).

Sin-Realigho ñ

Bahá'u'lláh insistas senchese ke homoj realigu kaj donu plenan esprimon al la perfektecoj kashitaj en ili ke iIi realigu la veran internan memon tiel diferencan de la limigita ekstera memo, kiu estas en plej bona okazo nur sanktejo, kaj tro ofte malliberejo de la vera homo. En la Hidden Words (Kashitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Esto ! Per la mano de povo Mi faris vin kaj per la fingroj de potenco Mi kreis vin. En vin Mi lokis la esencon de Mia lumo ; tial konfidu al ghi kaj ne serchu ion alian ; char Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas deviga. Ne dubu pri tio, nek estu necerta.

Ho Filo de Spirito ! Mi kreis vin richa, kial vi faras vin malricha ? Mi kreis vin nobla, kial vi malnobligas vin ? El la esenco de scio Mi donis al vi estecon, kial vi serchas komprenon de alia ol Mi ? El la argilo de amo Mi formis vin, kial vi okupas vin pri alia ? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi ekvidu Min starantan en vi, fortan, potencan kaj memekzistantan.

Ho Mia Servanto ! Vi estas kiel glavo de mirindaj hardeco kaj brilo kashita en malluma glavingo kaj pro tio ghia valoro restas kashita de la metiistoj. Elighu do el la ingo de memo kaj deziro por ke via hardeco ekfulmu brilege al la tuta mondo.

Ho Mia Amiko ! Vi estas la tagstelo sur la chielo de Mia sankteco ; gardu ke malpurajhoj de la mondo ne mallumigu vian brilegon. Disshiru la vualon de senzorgeco, por ke vi sen vualoj kaj kovrajhoj elighu plenlume kaj ornamu chiujn estajhojn per la robo de la vivo.

La vivo al kiu Bahá'u'lláh alvokas Siajn sekvantojn estas sendube vivo tiel nobla ke en la tuta sfero de homaj ebloj estas nenio pli altideala kaj bela ol kion oni povus celi. Realigho pri la spirita esenco interne de ni signifas realighon pri la alta vero ke ni devenas de Dio kaj al Li ni revenos. Tiu reveno al Dio estas glorinda celo por bahaano ; sed la sola vojo por atingi tiun chi celon estas obeo al Liaj elektitaj Senditoj, kaj speciale al Lia Sendito por la tempo en kiu ni vivas, Bahá'u'lláh, la Profeto de la Nova Epoko.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >