antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 4a :  `ABDU'L-BAHÁ, LA SERVANTO DE BAHÁ

Naskigho kaj Infaneco.
La Juneco.
La Edzigho.
La Centro de la Sankta Interligo.
Ripetigo de la Rigorajhoj.
Turkaj Esplor-komisionoj.
Vojaghoj tra la Okcidento.
Reveno en la Sanktan Landon.
Milit-tempo en Hajfa.
Sir `Abdu'l-Bahá `Abbás, K.B.E.
La Lastaj Jaroj.
La Morto de `Abdu'l-Bahá.
Skribajhoj kaj Paroladoj.
La Posteno de 'Abdu'l-Bahá.
Ekzempliganto de Bahaa Vivo.


Kiam la oceano de Mia cheesto estos forfluinta kaj la Libro de Mia Revelacio finita, turnu tian vizaghon al Tiu Kiun Dio destinis, Kiu elkreskis el tiu chi Pratempa Radiko.
Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas.

Naskigho kaj Infaneco  ñ

`Abbás Effendi, Kiu poste alprenis la titolon `Abdu'l-Bahá (t.e. Servanto de Bahá), estis la plej agha filo de Bahá'u'lláh. Li naskighis en Teherano mallonge antaù la noktomezo la 23an de majo 1844, en tiu sama nokto en kiu Báb deklaris Sian mision.(1)

Li estis naùjara kiam Lia patro, Kiun Li jam tiam fervore amis, estis lokita en malliberejo en Teherano. Popolacho rabis ilian domon, kaj la familio estis senigita de siaj posedajhoj kaj lasita en mizero. 'Abdu'l-Bahá rakontas kiel Li unufoje ricevis permeson eniri la malliberejan korton por vidi Sian amatan patron dum Lia chiutaga promeno. Bahá'u'lláh estis terure shanghita, tiel malsana ke Li apenaù povis ekpashi ; Liaj haroj kaj barbo estis nekombitaj, Lia kolo frotvundita kaj shvelinta pro la premo de peza shtala kolumo. Lia korpo estis klinita pro shargho de la katenoj, kaj tiu chi vidajho faris neforgeseblan impreson je la menso de la sentema knabo.

Dum la unua jaro de ilia restado en Bagdado, dek jarojn antaù kiam Bahá'u'lláh publike deklaris Sian Mision, la penetrema intuicio de `Abdu'l-Bahá, kiu tiam havis nur naù jarojn, ebligis al li fari la grandegan malkovron ke Lia patro estas vere la Promesito Kies Aperon atendis chiuj babanoj. Pli malpli sesdek jarojn poste Li tiel priskribis la momenton en kiu tiu chi konvinko ekposedis Lian tutan estajhon :

Mi estas servanto de la Benita Perfekteco. En Bagdado mi estis infano. Tie Li anoncis al mi la Vorton, kaj mi ekkredis al Li. En la momento kiam Li anoncis al mi la Vorton, mi jhetis min al Liaj Sanktaj Piedoj kaj petis kaj petegis ke Li akceptu mian sangon kiel oferon sur Lia Vojo. Ofero ! Kiel dolcha estas al mi tiu chi vorto ! Ne ekzistas por mi pli granda Favoro ol tio chi ! Kian pli grandan gloron povas mi imagi ol vidi mian kolon katenitan por Li, miajn piedojn chenligitajn pro amo al Li, mian korpon kripligitan aù jhetitan en maran profundajhon pro Lia Kredo ! Se ni efektive estas Liaj sinceraj amantoj - se efektive mi estas Lia sincera servanto, mi devas ja oferdoni mian vivon, kaj chion che Lia Benita Sojlo. –  Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, januaro 1914. (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

En tiu chi tempo Liaj amikoj komencis nomi Lin "La Mistero de Dio". Sub tiu chi titolo donita al Li de Bahá'u'lláh, Li estis ghenerale konata dum la periodo de la restado en Bagdado.

Kiam Lia patro foriris en la sovaghejon dum du jaroj, la koro de `Abbás estis preskaù rompita. Lia chefa konsolo estis transskribado kaj parkera lernado de la Tabuletoj de Báb, kaj multe da tempo Li pasigis en soleca meditado. Kiam la patro fine revenis, la ghojo de la knabo estis ekstermezura.

La Juneco  ñ

De tiu chi tempo, Li farighis plej intima kunulo de Sia patro, kaj ech Lia defendanto. Kvankam Li estis nur junulo, Li jam montris mirindajn saghecon kaj jughokapablon, kaj prenis sur Sin la taskon intervjui chiujn multnombrajn vizitantojn kiuj venis por vidi Lian patron. Se Li trovis ke ili estas sinceraj verserchantoj, Li lasis ilin cheesti che Sia patro, sed alie Li ne permesis al ili gheni Bahá'u'lláh'n. En multaj okazoj Li helpis al Sia patro respondi demandojn aù solvi malfacilajhojn de tiuj chi vizitantoj. Ekzemple, kiam unu el la sufan-gvidantoj, nomata `Alí Shawkat Pashao, demandis pri klarigo de la frazo : "Mi estis Kashita Mistero", kiu trovighas en bone konata islama tradicio, (2) Bahá'u'lláh turnis Sin al la "Mistero de Dio", `Abbás, petanta Lin skribi la klarigon. La knabo, kiu havis tiam la aghon de dekkvin aù dekses jaroj, tuj skribis gravan epistolon prezentanta klarigon tiel brilan ke Li mirigis la pashaon. Tiu chi epistolo estas nun vaste diskonigita inter la bahaanoj, kaj estas bone konata al multaj ekster la bahaa kredo.

En tiu chi tempo `Abbás ofte vizitis moskeojn, kie Li diskutis teologiajn temojn kun doktoroj kaj kleruloj. Li neniam vizitis ian lernejon aù kolegion - Lia sola instruisto estis la patro. Lia plej shatata distrajho estis rajdado, en kiu Li trovis multe da plezuro.

Post la Deklaracio de Bahá'u'lláh en la Ghardeno ekster Bagdado, la sindonemo de `Abdu'l-Bahá al la patro farighis pli granda ol antaùe. Dum la longa vojagho al Konstantinopolo Li gardis Bahá'u'lláh'n tage kaj nokte, rajdante apud Lia veturilo kaj viglante apud Lia tendo. Kiom eble plej multe Li liberigis Sian patron de chiuj domaj zorgoj kaj respondecoj, farighante subtenanto kaj esperdonanto de la tuta familio.

Dum la jaroj pasigitaj en Adrianopolo, `Abdu'l-Bahá gajnis amon de chiuj. Li multe instruis, kaj farighis ghenerale konata kiel la "Majstro". En Akreo, kiam preskaù la tuta anaro estis malsana je tifo, malario, kaj disenterio, Li lavis la pacientojn, flegis ilin, nutris ilin, maldormis apud ili, sen ripozo, ghis fine, ekstreme elcherpita, malsanighis Mem je disenterio, kaj dum preskaù monato estis danghere malsana. En Akreo, same kiel en Adrianopolo, Li estis amata kaj respektata de chiuj klasoj, de la chefreganto ghis plej mizeraj almozuloj.

La Edzigho  ñ

La sekvantajn detalojn rilate la edzighon de `Abdu'l-Bahá afable donis al la aùtoro persa historiisto de la Bahaa Kredo :

Dum la juneco de `Abdu'l-Bahá la problemo de Lia taùga edzigho estis kompreneble treege interesa demando por la kredantoj, kaj venis multaj personoj, kiuj deziris ricevi por sia familio tiun chi kronon de gloro. Tamen, dum longa tempo `Abdu'l-Bahá elmontris nenian inklinon al edzigho, kaj neniu komprenis la saghon de tio chi. Poste oni eksciis ke estas knabino destinita ighi edzino de `Abdu'l-Bahá, knabino kiu naskighis dank'al la Beno kiun Báb donis al shiaj gepatroj en Isfahano. Sia patro estis Mírzá Muhammad `Alí, onklo de la "Regho de Martiroj" kaj la "Amato de Martiroj", kaj shi apartenis al unu el la grandaj kaj altaj familioj en Isfahano. Kiam Báb estis en Isfahano, Mírzá Muhammad 'Alí estis seninfana, sed lia edzino sopiris havi infanon. Aùdinte tion chi, Báb donis al li porcion de Sia manghajho dirante ke li dividu ghin kun sia edzino. Post kiam ili manghis tiun manghon, baldaù evidentighis ke iliaj delongaj deziroj de gepatreco plenumighos, kaj en la ghusta tempo naskighis al ili filino, al kiu estis donita la nomo "Munírih Khánum."(3)Pli poste naskighis al ili filo, al kiu ili donis la nomon Sejjed Yahyá, kaj poste ankoraù ili havis kelkajn aliajn infanojn. Post iom da tempo la patro de Munírih mortis, shiaj kuzoj estis martirigitaj de Zillu's-Sultán kaj mulaoj, kaj la tuta familio trovighis en grandaj zorgoj kaj estis severe persekutita pro sia aparteno al la Bahaa Kredo. Bahá'u'lláh tiam permesis al Munírih kaj al shia frato veni en Akreon por tie serchi defendon. Bahá'u'lláh kaj Lia edzino, Navváb, la patrino de `Abdu'l-Bahá, elmontris al Munírih tiom da afableco kaj favoro ke aliaj komprenis, ke ili deziras al shi edzighi kun `Abdu'l-Bahá. La deziro de la gepatroj farighis ankaù la deziro de `Abdu'l-Bahá. Li sentis al Munírih varman amon kaj simpation kiuj estis plene reciprokaj, kaj baldaù ili unuighis per edzigho.

Tiu chi edzigho montrighis eksterordinare felicha kaj harmonia. El la infanoj naskighintaj al ili kvar filinoj postvivis la rigoron de la longa mallibereco, kaj, per siaj belegaj, servoplenaj vivoj, gajnis amon de chiuj kiuj havis la privilegion koni ilin.

La Centro de la Sankta Interligo  ñ

Bahá'u'lláh multmaniere indikis ke `Abdu'l-Bahá estu Lia sekvanto. Multajn jarojn antaù Sia morto Li deklaris tion chi en vualita maniero en la Kitáb-i-Aqdas. Multfoje Li parolis pri `Abdu'l-Bahá kiel "La Centro de Mia Interligo", "La Plej Sankta Brancho", "La Brancho el la Pratempa Radiko". Li kutime parolis pri Li kiel "La Majstro" kaj postulis de la tuta familio trakti Lin kun speciala distingo. En Sia Volo kaj Testamento Li lasis klarajn instrukciojn ke chiuj devas turni sin al Li kaj obei Lin.

Post la morto de la "Benita Belo" (kiel Bahá'u'lláh estis nomata de Siaj familio kaj amikoj), `Abdu'l-Bahá ekokupis la postenon kiun la patro klare destinis por Li, la postenon de la estro de la Kredo kaj aùtoritata Klariganto de la instruoj, sed tio chi malplachis al kelkaj el Liaj parencoj kaj aliaj, kiuj ekkontraùstaris Lin tiel malamike kiel Subh-i-Azal kontraùstaris al Bahá'u'lláh. Ili penis semi malkonkordon inter la kredantoj, kaj, malsukcesinte pri tio, komencis fari kontraù `Abdu'l-Bahá diversajn falsajn akuzojn antaù la turka registaro.

Konforme al la instrukcioj ricevitaj de la patro, `Abdu'l-Bahá estis konstruanta sur la deklivo de la Monto Karmelo, apud Hajfa, konstruajhon, kun la celo esti konstanta ripozejo por la kadavro de Báb, kaj enhavi plurajn chambrojn por kunvenoj kaj diservoj. Oni kredigis al la registaro ke tiu chi konstruajho estis celita kiel fortikajho, kaj ke `Abdu'l-Bahá kun Siaj sekvantoj intencis entrancheighi tie, por kontraùstari la registaron, kaj peni ekposedi la najbaran regionon de Sirio.

Ripetigo de la Rigorajhoj  ñ

Sekve de tiu chi kaj aliaj same senbazaj akuzoj, en la jaro 1901, `Abdu'l-Bahá kaj Lia familio, kiuj dum pli ol dudek jaroj havis liberan movrajton en la distanco de kelkaj mejloj chirkaù Akreo, estis denove, por pli ol sep jaroj, rigore enfermigitaj inter la muroj de la mallibereja urbo. Tio chi, tamen, ne malhelpis al Li efike disvastigadi la bahaan revelacion tra Azio, Eùropo kaj Ameriko. S-ro Horace Holley skribas pri tiu periodo jene :

Al `Abdu'l-Bahá, kiel al instruisto kaj amiko, venis viroj kaj virinoj de chiuj rasoj, religioj kaj nacioj, por sidi che lia tablo kiel bonvenaj gastoj, chiu demandanta lin pri la sociala, spirita aù morala programo kiun chiu plej multe tenis che la koro. Post resto kiu daùris de kelkaj horoj ghis kelkaj monatoj, chiu revenis hejmen inspirita, refreshigita kaj lumigita. Certe neniam la mondo posedis tian gastodomon kiel tiu chi.

Inter ghiaj muroj forighis la rigidaj kastoj de Hindujo, la rasaj antaùjughoj de judoj, kristanoj kaj islamanoj malaperis el la memoro, kaj chiaj konven-reguloj krom la esenca legho de varmaj koroj kaj aspirantaj mensoj rompighis, forpelataj kaj neniigataj per la unuiganta simpatio de la dommastro. Estis simile al regho Arturo kaj lia Ronda Tablo … sed Arturo kiu kavalirigis same virinojn  kiel virojn, kaj sendis ilin for en la mondon ne kun la glavo sed kun la Vorto." - The Modern Social Religion, Horace Holley, p. 171 . (La Moderna Socia Religio).

Dum tiuj chi jaroj `Abdu'l-Bahá faris grandegan korespondlaboron al demandantoj kaj kredantoj el chiuj partoj de la mondo. En tiu chi laboro multe helpis Lin Liaj filinoj kaj kelkaj interpretistoj kaj sekretarioj.

Multe da tempo Li oferis por viziti malsanulojn kaj malfelichulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malrichaj kvartaloj de Akreo neniu gasto estis pli bonvenigita ol la "Majstro". Pilgrimulo kiu tiutempe vizitis Akreon skribas :

Estas la kutimo de `Abdu'l-Bahá chiusemajne, vendredon matene, disdoni almozon al malrichuloj. El sia propra nesuficha havajho Li donas iomete al chiu bezonanto kiu venas por peti helpon. Hodiaù matene atendis en vico chirkaù cent homoj, sidantaj kaj kaùrantaj sur la tero en la korta strato kie staras la domo de `Abdu'l-Bahá. Kia nepriskribebla kolekto da homoj ili estis. Chiuj specoj de viroj, virinoj kaj infanoj - malrichaj, mizeraj, kun senesperaj vizaghoj, duonvestitaj, inter ili multaj kripluloj kaj blinduloj, veraj almozuloj, neesprimeble kompatindaj - sopire atendantaj, ghis aperis el la pordo `Abdu'l-Bahá … Li rapide pashas de unu al la alia, haltas kelkafoje por flustri vorton de simpatio kaj kuraghigo, por lasi malgrandan moneron en chiu avide atendita mano, por tusheti vizaghon de infano, por premi manon de maljuna virino kiu ekkaptis la borderon de Lia vesto dum Li preterpashas, por diri lumajn vortojn al blindaj maljunuloj, por demandi pri tiuj kiuj estas tro malfortaj kaj tro premitaj por veni por sia modesta helpodono, kaj por sendi al ili ilian porcion kun vortoj de amo kaj inspiro. Glimpses of `Abdu'l-Bahá, M.J.M., p. 13. (Ekvidoj de `Abdu'l- Bahá).

La personaj bezonoj de `Abdu'l-Bahá estis malgrandaj. Li laboradis frue kaj malfrue. Du simplaj manghoj tage sufichis al Li. Lia vestaro konsistis el kelkaj vestoj el malmultkosta shtofo. Li ne povus vivi en lukso dum aliaj suferis malrichecon.

Li treege amis infanojn, florojn, kaj belajhojn de la naturo. Chiumatene chirkaù la sesa aù sepa, la familio kunvenis por kune matenmanghi, kaj dum la Majstro trinketis Sian teon, junaj infanoj el la domanaro kantis preghojn. S-ro Thornton Chase skribas pri tiuj infanoj : "Neniam mi vidis tiajn infanojn tiel afablajn, neegoistajn, konsideremajn por aliaj, nesintrudemajn, inteligentajn kaj rapide sindetenajn de la malgrandaj aferoj kiujn infanoj amas." - In Galilee, p. 51. (En Galileo).

La "flora regno" estis trajto de la vivo en Akreo, el kiu chiu pilgrimo forportis kun si aromajn memorajhojn. S-ino Lucas skribas : "Kiam la Majstro enspiras la aromon de floroj, mirinde estas lin rigardi. Shajnas ke la bonodoro de hiacintoj rakontas al li ion, kiam li kashas la vizaghon en la floroj. Estas koncentrita atento, simile al la peno de orelo por ekaùdi belan harmonion !"
- A Brief Account of My Visit to `Akká, pp. 25-2.6. (Mallonga Historio pri Mia Vizito en Akreo).

Li shategis donaci belajn kaj dolcharomajn florojn al Siaj multaj vizitantoj.

S-ro Thornton Chase resumas siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akreo jene :

Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loghas en la "Plej Sankta Malliberejo". Ghi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreajhoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de chiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondichoj, estas ekster tiuj shtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Chiuj zorgoj, tumultoj, chagrenoj aù mondaj deziroj estas forigitaj de tie." - En Gallileo, p. 24.

Al plejmulto da homoj la malfacilajhoj de mallibereja vivo kaùzus terurajn suferojn, sed por `Abdu'l-Bahá ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo Li skribis :

Ne malghoju pro mia mallibereco kaj malbonsorto ; char tiu chi malliberejo estas mia belega ghardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono kiu glorigas min inter justuloj.

Chiu povas esti felicha en la kondichoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ghojo. Sed se oni estas felicha kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilajhoj kaj ghenerala malsano, tio chi estas pruvo de nobleco.

Turkaj Esplorkomisionoj  ñ

En la jaroj 1904 kaj 1907 la turka registaro starigis komisionojn por esplori la akuzojn kontraù `Abdu'l-Bahá. Mensogaj atestantoj havigis al si pruvojn kontraù Li. `Abdu'l-Bahá, refutante la akuzojn, esprimis samtempe plenan pretecon subighi al chia verdikto kiun la tribunalo decidus. Li deklaris ke se oni jhetus Lin en malliberejon, trenus Lin tra stratoj, malbenus, krachus sur Lin, shtonbatus Lin, amasigus kontraù Li chiaspecajn malhonorojn, pendigus aù mortpafus Lin, Li estus ankoraù tre felicha.

Inter kunvenoj de la Esploraj Komisionoj Li daùrigis Sian ordinaran vivmanieron kun plej granda sereneco, plantante fruktarbojn en ghardeno kaj prezidante en edzighofesto kun la digno kaj radieco de spirita libereco. La hispana konsulo proponis al `Abdu'l-Bahá ke li transveturigu Lin sendanghere en iun ajn fremdan havenon kiun Li elektus, sed tiun chi proponon Li danke sed decide malakceptis, dirante ke kiaj ajn estus la rezultoj, Li devas sekvi la pashojn de Báb kaj la Benita Belo, Kiuj neniam penis savi Sin aù forkuri de Siaj malamikoj. Li urghis, tamen, plejparton de la bahaanoj forlasi la chirkaùajhojn de Akreo, kiuj farighis tre dangheraj por ili, kaj restis sola, kun kelkaj fideluloj, por atendi Sian destinon.

La kvar koruptemaj oficistoj kiuj formis la lastan esplorkomisionon venis en Akreon en la komenco de la vintro 1907, restis tie dum unu monato, kaj reveturis en Konstantinopolon, fininte sian tiel nomatan "esploradon", pretaj raporti ke la akuzoj kontraù `Abdu'l-Bahá estas pravigitaj kaj konsili Lian ekzilon aù ekzekuton. Tamen, apenaù ili atingis Turkujon, eksplodis tie la Revolucio, kaj la kvar komisionanoj, kiuj apartenis al la malnova reghimo, devis forkuri por savi siajn vivojn. La Junaj Turkoj starigis sian regadon, kaj liberigis chiujn politikajn kaj religiajn malliberulojn de la Otomana imperio. En septembro 1908 `Abdu'l-Bahá estis liberigita el la malliberejo, kaj en la sekvanta jaro `Abdu'l-Hamíd, la sultano, mem farighis malliberigito.

Vojaghoj tra la Okcidento  ñ

Post la liberigho, `Abdu'l-Bahá daùrigis la saman sanktan vivon de senchesa aktiveco, instruante, korespondante, prizorgante malrichulojn kaj malsanulojn, translokighinte nur de Akreo en Hajfan kaj de Hajfa en Aleksandrion, kie Li restis ghis aùgusto 1911, kiam Li ekiris por Sia unua vizito en la okcidenta mondo. Dum Siaj vojaghoj en la Okcidento, `Abdu'l- Bahá renkontis homojn de chiuj nuancoj kaj opinioj kaj ekzemplige plenumis la ordonon de Bahá'u'lláh : "Interrilatu kun chiuj homoj en ghojo kaj aromo". Li atingis Londonon frue en septembro 1911, kaj pasigis tie unu monaton, dum kiu, krom la chiutagaj interparoloj kun demandantoj kaj multaj aliaj okupoj, Li faris paroladon antaù la kongregacio de lia pastra moshto R. J. Campbell en City Temple (Urbo-Templo), kaj antaù tiu de la chefdiakono Wilberforce che S-ta Johano, Westminster, kaj matenmanghis kun la Lordo Urbestro. Poste Li veturis Parizon, kie Lia tempo estis absorbita per chiutagaj paroladoj kaj interparoloj kun avidaj aùskultantoj de diversaj nacioj kaj tipoj. En decembro Li revenis Egiptujon, kaj la sekvintan printempon, sekve de fervoraj invitoj de la amerikaj amikoj, vojaghis al Usono, alvenante Nov-Jorkon en aprilo 1912. Dum la sekvintaj naù monatoj Li vojaghis tra Ameriko, de unu marbordo al la alia, alparolante homojn de chiaj specoj kaj de chiaj statoj - universitatajn studentojn, socialistojn, mormonojn, judojn, kristanojn, agnostikulojn, esperantistojn, pacajn societojn, novpensajn klubojn, virinbalot-rajtajn societojn, kaj parolis en preghejoj de preskaù chiuj sektoj, farante en chiu okazo paroladon konforman al la aùskultantaro kaj al la cirkonstancoj. La 5-an de decembro Li forvojaghis al Britujo, kie Li pasigis ses monatojn, vizitante Liverpolon, Londonon, Bristolon kaj Edinburgon. En Edinburgo Li faris la faman paroladon en la Esperanto-societo, en Kiu Li sciigis ke Li urghis orientajn bahaanojn lerni Esperanton por atingi pli bonan interkomprenighon inter la Oriento kaj la Okcidento. Post du monatoj en Parizo, pasigitaj kiel antaùe en chiutagaj intervjuoj kaj konferencoj, Li veturis Stutgarton, kie Li havis serion de tre sukcesaj kunvenoj kun germanaj bahaanoj. De tie Li iris en Budapeston kaj en Vienon, fondinte en tiuj chi lokoj novajn grupojn. En majo 1913, Li revenis Egiptujon, kaj la 5-an de decembro 1913 al Hajfa.

Reveno en la Sanktan Landon  ñ

Li havis tiam sepdek jarojn, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaghgoj, eluzis Liajn korpajn fortojn. Post la reveno Li skribis la sekvantan kortushan Tabuleton al la kredantoj en la Oriento kaj Okcidento :

Amikoj, venas la tempo kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris chion kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Bahá'u'lláh ghis la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum chiuj jaroj de mia vivo.

Ho, kiel mi sopiras ke la kredantoj prenu sur siajn shultrojn la respondecon por la Kredo ! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Abhá (t.e., de la Plejglora) ! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo ! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio! …

Mi strechas miajn orelojn al la Oriento kaj al la Okcidento, al la Nordo kaj al la Sudo, esperante ekaùdi la kantojn de amo kaj amikeco sonigitajn en kunvenoj de la kredantoj. Miaj tagoj estas malmultaj, kaj restas al mi nenia alia ghojo ekster tio chi.

Ho, kiel mi deziras vidi la amikojn unuigitaj kiel brilanta kunshnuro de perloj, kiel la lumantaj plejadoj, kiel radioj de la suno, kiel gazeloj de unu pashtejo !

La mistika najtingalo kantas al ili ; chu ili ne aùskultas ? La Paradiza birdo chirpas ; chu ili ne ekaùdas ? La Anghelo de la Regno de Abhá vokas al ili ; chu ili ne atentos ? La Portanto de la Sankta Interligo pledas ; chu ili ne obeos ?

Ho ! Mi atendas, mi atendas la ghojan novajhon, ke la kredantoj estas la personigho de sincereco kaj lojaleco, enkorpigho de amo kaj amikeco, elmontrigho de unueco kaj konkordo !

Chu ili ne ghojigos mian koron ? Chu ili ne kontentigos miajn sopirojn ? Chu ili ne obeos miajn petegojn ? Chu ili ne plenumos miajn esperojn ? Chu ili ne respondos al mia voko ?

Mi atendas, pacience mi atendas !

La malamikoj de la Bahaa Kredo, kies esperoj alten levighis kiam Báb ighis viktimo de ilia furiozo, kiam Bahá'u'lláh estis forpelita el Sia patrolando kaj igita dumviva malliberulo, kaj refoje kiam Bahá'u'lláh mortis - tiuj chi malamikoj denove kuraghighis vidante la korpan malfortecon kaj eluzighon de `Abdu'l-Bahá post Lia reveno el la Okcidentaj vojaghoj. Sed denove iliaj esperoj estis kondamnitaj je neplenumo. Post mallonga tempo `Abdu'l-Bahá povis skribi :

Sendube tiu chi korpo kaj la homa energio ne kapablus elteni la senchesan penadon kaj fortostrechadon … sed la helpo kaj subteno de la Dezirato estis la Gardanto kaj Defendanto de la malforta kaj humila `Abdu'l-Bahá. … Kelkaj asertis ke `Abdu'l-Bahá estas jam dironta Sian lastan adiaùon al la mondo, ke Lia korpa energio estas elcherpita kaj foruzita kaj ke baldaù tiuj chi komplikajhoj finigos Lian vivon. Tio chi estas for de la vero. Kvankam laù la evidenta opinio de la rompantoj de la Sankta Interligo kaj neperfektaj mensuloj la korpo estas malforta pro la suferoj sur la Benita Vojo, tamen, Gloro al Dio ! per la gardo de la Benita Perfekteco la spiritaj povoj estas plej altgrade rejunighintaj kaj fortaj. Danko estu al Dio ke nun, per la beno kaj favoro de Bahá'u'llàh, ech la korpa energio estas plene refortigita, ricevita estas dia ghojo, la plej altaj bon-novajhoj brilegas kaj ideala felcho abundegas.

Kaj dum la Eùropa Milito kaj poste `Abdu'l-Bahá, inter sennombraj aliaj agadoj, povis skribi serion de grandanimaj kaj inspiraj leteroj kiuj, kiam venis informoj pri ili, vekis la kredantojn tra la mondo al novaj entuziasmo kaj servofervoro. Per la inspiro de tiuj chi leteroj la Kredo antaùeniris rapidege kaj chie la Religio montris novajn signojn de vivoforto kaj energio.

La Milittempo en Hajfa  ñ

Rimarkinda ekzemplo de la antaùvidemo de `Abdu'l-Bahá montrighis dum la monatoj tuj antaù la milito. En tempo de paco en Hajfa estis ordinare granda nombro da pilgrimoj, de Persujo kaj la aliaj regionoj de la terglobo. Chirkaù ses monatojn antaù la eksplodo de la milito unu el la maljunaj bahaanoj vivantaj en Hajfa prezentis la deziron de pluraj persaj kredantoj por permeso viziti la Majstron. `Abdu'l-Bahá ne donis la permeson, kaj de tiu tempo iom post iom forsendis la pilgrimojn kiuj estis en Hajfa, tiel ke en la fino de julio 1914 restis neniu. Kiam, en la unuaj tagoj de aùgusto, la subita eksplodo de la Granda Milito tremigis la mondon, la sagheco de Liaj antaùzorgoj farighis klara.

Kiam la milito eksplodis, `Abdu'l-Bahá, kiu jam kvindek kvin jarojn de Sia vivo pasigis en ekzilo kaj malliberejo, denove ighis fakte malliberulo de la turka registaro. Komunikado kun amikoj kaj kredantoj ekster Sirio estis preskaù tute interrompita, kaj Li kun Sia malgranda sekvantaro estis denove subigita al malfacilaj cirkonstancoj, nesuficho de nutrajho, granda persona danghero kaj maloportuneco.

Dum la milito `Abdu'l-Bahá estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de homoj chirkaù Li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko, danke al tio ke la malsato estis forturnita, ne nur de la bahaanoj sed de centoj de chiureligiaj malrichuloj en Hajfa kaj Akreo, kies bezonojn Li grandanime kontentigis. Li zorgis pri chiuj, kaj laù Sia eblo moderigis iliajn suferojn. Al centoj da malrichuloj Li donis chiutage malgrandajn monsumetojn. Aldone al la mono Li donis panon. Se Li ne havis panon Li donis daktilojn aù ion alian. Ofte Li vizitis Akreon por konsoli kaj helpi la tieajn kredantojn kaj malrichulojn. Dum la milittempo Li aranhghis chiutage kunvenojn de la kredantoj, kaj per Lia helpo la amikoj restis felichaj kaj trankvilaj dum tiuj zorgabundaj jaroj.

Sir `Abdu'l-Bahá `Abbás, K.B.E.  ñ

Granda estis la ghojo en Hajfa kiam, la 23an de septembro, 1918, je la 3-a ptm., post chirkaù du dekkvarhora batalado, la urbo estis kaptita de la brita kaj hinda kavalerio, kaj la teruraj militkondichoj travivataj sub la turka regado finighis.

Ekde la komenco de la brita okupacio, grandaj amasoj da soldatoj kaj registaraj oficistoj de chiuj rangoj, ech de la plej altaj, celis intervjuon kun `Abdu'l-Bahá, ghuante kun granda plezuro Liajn lumdonajn paroladojn, la vastecon de Liaj vidpunktoj kaj profundecon de Lia intuicio, Lian dignoplenan ghentilecon kaj charman gastamon. La registaraj reprezentantoj estis tiel profunde impresitaj per Lia nobla karaktero kaj Lia granda laboro por paco kaj vera prospero de la homaro, ke al `Abdu'l-Bahá estis donita kavalireco de la Brita Imperio. Tiu chi ceremonio okazis en la ghardeno de la milita registarchefo de Hajfa la 27an de aprilo, 1920.

La Lastaj Jaroj  ñ

Dum la vintro de 1919-20 la aùtoro havis la grandan privilegion pasigi du kaj duonon da monatoj kiel gasto de `Abdu'l-Bahá en Hajfa kaj intime observadi Lian chiutagan vivon. Tiutempe, kvankam havante la aghon de preskaù sepdek ses jaroj, Li estis ankoraù rimarkinde vivoplena, kaj plenumis tage preskaù nekredeblan amason da laboro. Kvankam Li ofte estis tre laca Li elmontradis tamen mirindan kapablon de revigligho, kaj chiam Liaj servoj estis pretaj al dispono de tiuj kiuj plej multe bezonis ilin. Liaj senlaca pacienco, ghentileco, afableco kaj takto faris Lian cheeston kiel benon. Estis Lia kutimo pasigi grandan parton de chiu nokto en preghado kaj meditado. De frua mateno ghis vespero, krom mallonga posttagmangha ripozo, Li estis intense okupata per legado kaj respondado al leteroj el multaj landoj, per prizorgado de multegaj aferoj de la domo kaj de la Kredo. Posttagmeze Li kutime faris al Si malgrandan ripozon en formo de promeno aù veturo, sed ech tiam ordinare akompanis Lin unu, du aù areto da pilgrimoj, kun kiuj Li parolis pri spiritaj aferoj, aù Li profitis la okazon laùvoje por viziti kaj helpi iajn malrichulojn. Post reveno Li invitis la amikojn al la kutima vespera kunveno en Sia akceptejo. Kaj che tagmangho kaj che vespermangho Li gastigis nombron da pilgrimuloj kaj amikoj, kaj charmis Siajn gastojn per gajaj kaj humoraj rakontoj kaj shatindaj interparoloj pri diversaj aferoj. "Mia hejmo estas la hejmo de rido kaj ghojo", Li deklaris, kaj ja estis tiel. Li shatis kunvenigi homojn de diversaj rasoj, koloroj, nacioj kaj religioj en unueco kaj kora amikeco chirkaù Sia gastema tablo. Li estis vere amanta patro ne nur por la malgranda anaro en Hajfa, sed por la bahaanaro tra la tuta mondo.

La Morto de `Abdu'l-Bahá  ñ

`Abdu'l-Bahá daùrigis Siajn multspecajn okupojn kun apenaùa malpliigho malgraù la kreskanta korpa fortoperdo kaj lacigho ghis la lastaj tagoj de Sia vivo. Vendrede, la 25an de novembro, 1921, Li cheestis la tagmezan preghon en la moskeo en Hajfa, kaj poste laù Sia kutimo, disdonis propramane almozon al malrichuloj. Post la tagmangho Li diktis kelkajn leterojn. Ripozinte Li promenis en la ghardeno kaj parolis kun la ghardenisto. Vespere Li donis Siajn benon kaj konsilon al amata kaj fidela domservanto kiu edzighis en tiu sama tago, kaj poste cheestis la kutiman kunvenon de la amikoj en Sia propra akceptejo. Malpli ol tri tagojn poste, chirkaù la 1:30a atm. lundon, la 28an de novembro, Li mortis tiel kviete ke, laù Liaj du filinoj kiuj maldormis apud Lia lito, shajnis ke Li trankvile endormighis.

La malghoja novajho baldaù disvastighis tra la urbo kaj estis tuj telegrafita tra chiuj partoj de la mondo. La sekvantan matenon (mardon, la 29an de novembro) okazis la enterigo :

enterigo al kiu similan Hajfa, ja la tuta Palestino, certe estis neniam vidinta ... tiel profunda estis la sento kiu kunvenigis tiel multajn milojn da funebrantoj, reprezentantoj de tiom da religioj, rasoj kaj lingvoj. La Chefa Komisiito, Sir Herbert Samuel, la Chefreganto de Jerusalemo, la Chefreganto de Fenicujo, la Chefaj Oficistoj de la Registaro, Konsuloj de diversaj landoj, rezidentaj en Hajfa, estroj de diversaj religiaj anaroj, eminentuloj de Palestino, judoj, kristanoj, islamanoj, drusoj, egiptoj, grekoj, turkoj, kurdoj, kaj amaso de liaj amerikaj, eùropaj kaj enlandaj amikoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj de altaj kaj de malaltaj pozicioj ... chiuj, en la nombro de pli ol dek miloj, funebrantaj la perdon de sia Amato. ...

"Ho Dio, mia Dio !" unuvoche ili lamentis, "nia patro forlasis nin, nia patro forlasis nin!" ... malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio. ... Post duhora irado, ili atingis la tomboghardenon de Báb. ... Dum la granda amaso premis sin de chiuj flankoj ... reprezentantoj de diversaj sektoj, islamanoj, kristanoj kaj judoj, chiuj kore flamantaj per varmega amo al `Abdu'l-Bahá, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaùpreparitaj, levis la vochgojn en laùdo kaj bedaùro, donante la lastan adiaùan omaghon al la amato. Tiel unuvoche ili aklamis Lin, kiel saghan edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu chi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio shajnis resti direbla por bahaanoj.
- The Passing of `Abdu'l-Bahá, de Lordino Blomfield kaj Shoghi Effendi, pp. 11, 12. (La Forpaso de `Abdu'l-Bahá).

Naù parolantoj, chiuj el ili eminentaj reprezentantoj de la islama, kristana kaj juda anaroj, en elokventa kaj kortusha maniero atestis siajn amon kaj admiron al la pura kaj nobla vivo kiu jhus finighis. Tiam la cherkon oni malrapide enmetis en sian simplan kaj sanktan ripozejon.

Sendube tio estis konvena tributo al la memoro de Tiu Kiu dum Sia tuta vivo laboradis por unueco de religioj, rasoj kaj lingvoj-tributo, kaj ankaù pruvo, ke la laboro de Lia vivo ne estis vana, ke la idealoj de Bahá'u'llah, kiuj estis Lia inspiro, plie, la esenco de Lia vivo, komencis jam penetri la mondon kaj rompi la barilojn de sektoj kaj kastoj kiuj dum jarcento apartigadis islamanojn, kristanojn, judojn kaj aliajn diversajn partiojn kiuj dividis la homan familion.

Skribajhoj kaj Paroladoj  ñ

La skribajhoj de `Abdu'l-Bahá estas tre multaj kaj estas plejparte en la formo de leteroj al kredantoj kaj demandantoj. Multaj el Liaj paroloj kaj prelegoj estas ankaù surpaperigitaj kaj multaj el ili estas eldonitaj. El la miloj da pilgrimoj kiuj vizitis Lin en Akreo kaj Hajfa granda nombro skribe rakontis siajn impresojn, kaj multaj el tiuj priskriboj estas nun haveblaj en presa eldono.

Tiamaniere Liaj instruoj estas tre komplete konservitaj, kaj ili inkluzivas vastan amason da temoj. Multajn el la problemoj kaj de la Oriento kaj de la Okcidento Li pritraktis pli plene ol Lia Patro, prezentante pli detalajn aplikmanierojn de la gheneralaj principoj starigitaj de Bahá'u'lláh. Granda nombro de Liaj Skribajhoj estas ne ankoraù tradukita en okcidentan lingvon, sed sufiche da ili jam estas haveblaj por prezenti profundan kaj plenan scion pri la pli gravaj principoj de Liaj instruoj.

Li parolis perse, arabe kaj turke. En la Okcidentaj vojaghoj Liaj paroloj kaj paroladoj chiam estis tradukataj, perdante kompreneble multe de la beleco, elokventeco kaj forto en la procedo, tamen tia estis la potenco de la Spirito kiu akompanis Liajn vortojn ke chiuj kiuj Lin aùdis estis impresitaj.

La Posteno de 'Abdu'l-Bahá  ñ

La unika posteno destinita al `Abdu'l-Bahá de la Benita Perfekteco estas indikita en la sekvanta peco skribita de Tiu Chi : "Kiam la oceano de Mia cheesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio finighos, turnu viajn vizaghojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu branchighis el chi tiu Pratempa Radiko." Kaj denove : "... tion kion vi ne komprenas en la Libro demandu al Tiu Kiu branchighis el tiu chi potenca Arbo."

`Abdu'l-Bahá Mem skribis la jenon : "Laù la klara teksto de la Kitáb-i-Aqdas Bahá'u'llah difinis la Centron de la Sankta Interligo Klariganto de Liaj Vortoj - Interligo tiel firma kaj potenca, ke de la tempokomenco ghis nun neniu Religiosistemo havigis al si ion similan."

La pleneco de la servemeco per kiu `Abdu'l-Bahá disvastigis la Kredon de Bahá'u'llàh Oriente kaj Okcidente rezultis kelkafoje en konfuzo de penso parte de la kredantoj rilate al Lia rango. Konstatinte la purecon spiritan kiu vivigis Liajn vortojn kaj farojn, chirkaùitaj de religiaj influoj kiuj signis la detruon de la tradiciaj doktrinoj, pluraj bahaanoj sentis ke ili faras honoron al `Abdu'l-Bahá per tio ke ili komparas Lin al Malkashanto, aù aklamas Lin esti la "reveno de Kristo". Nenio faris Lin tiel ege malghoja kiel la nepovo por vidi ke Lia kapableco servadi al Bahá'u'lláh venas el la pureco de la spegulo turnita al la Suno de Vero, kaj ne de la Suno mem.

Plie, malsimile al antaùaj Religiosistemoj, la Kredo de Bahá'u'lláh havas en si potencon de universala homsocio. Dum la misio de `Abdu'l-Bahá inter 1892 kaj 1921, la Kredo kreskis per sinsekvaj niveloj de evoluo al vera mondordo. Ghia evoluighado postulis la daùran direkton kaj specialan instruadon de `Abdu'l-Bahá, Kiu sola sciis la plenecon de tiu nova potenca inspiro surterigita en tiu chi epoko. Ghis kiam Lia propra Testamento estis malkashita post la morto de `Abdu'l-Bahá, kaj ghia signifo klarigita de Shoghi Effendi, la Gardanto de la Kredo, ghis tiam la bahaanoj preskaù chiam atribuis al la gvidado de la amata Majstro gradon de spirita aùtoritateco egalan al tiu de la Malkashanto Mem.

La efikoj de tiel naiva entuziasmo ne ekzistas plu en la bahaa komunumo, sed kun pli racia kompreno de la mistero de tiuj senkompareblaj sindono kaj servado, la bahaanoj povas nuntempe des pli konscie estimi la unikan karakteron de la misio kiun `Abdu'l-Bahá plenumis. La Kredo kiu en 1892 shajnis esti tiel malforta kaj senhelpa dum la ekzilo kaj enkarcerigho de ghia Ekzempliganto kaj Klariganto, de post tiu tempo starigas, per nerezistebla potenco, komunumojn en multaj landoj, (4) kaj ghi kontraùas la malfortecon de putrighanta civilizacio per tiu instruajho kiu sola malkashas la estontecon de malespera homaro.

La Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá Mem difinas kun plena klareco la misteron de la rangoj de Báb kaj de Bahá'u'lláh, kiel ankaù Lian propran mision :

Jen estas la bazo de la kredo de la anoj de Bahá (mia vivo estu oferita pro ili) : "Lia Sankteco, la Ekzaltito (Báb), estas la Malkashanto de la Unueco de Dio kaj la Antaùulo de la Pratempa Belo. Lia Sankteco la Abhá Belo (mia vivo estu oferdono pri Liaj konstantaj amikoj) estas la Supera Malkashanto de Dio kaj la Suno de Lia Plej Dia Esenco. Chiuj aliaj estas servantoj al Li kaj sekvas Liajn ordonojn."

Per tiu deklaro, kaj per multaj aliaj en kiuj `Abdu'l-Bahá emfazis la gravecon por bazigi la scion pri la Kredo sur Liaj gheneralaj Tabuletoj, fundamento por unueco de kredo estis starigita, kun la rezulto ke la diversaj supozoj kaùzitaj de aludoj al Liaj Tabuletoj al individuoj, en kiuj la Majstro respondis al personaj demandoj, rapide malaperis. Super chio, la starigo de definitiva administra sistemo, kun la Gardanto kiel ghia chefo, transdonis al fakoj chiun aùtoritatecon antaùe uzita en la formo de prestigho kaj influo de individuaj bahaanoj en la diversaj lokaj grupoj.

Ekzempliganto de Bahaa Vivo  ñ

Bahá'u'lláh estis super chio la Malkashanto de la Vorto. Lia kvardekjara mallibereco donis al Li nur limigitajn okazojn interparoli kun Siaj samtempuloj. Al `Abdu'l-Bahá estis, sekve, destinita la grava tasko por esti klariganto de la Revelacio, Plenumanto de la Vorto, Granda Ekzempliganto de la bahaa vivo en reala kontakto kun la hodiaùa mondo, en plej diversaj formoj de ghiaj sennombraj agadoj. Li montris ke estas ankoraù eble, meze de la vivokirlo kaj antaùenpremo de la moderna tempo, meze de la chieregantaj egoismo kaj batalado por materiala prospero, plenigi la vivon de tuta sindonemo al Dio kaj servado al siaj najbaroj, kion de homoj postulis Kristo, Bahá'u'lláh kaj chiuj Profetoj. Meze de provoj, sortoshanghoj, kalumnioj kaj perfidoj unuflanke, kaj amo, glorado, sindonemo kaj respekto aliflanke, Li staris kiel lumturo konstruita sur roko, chirkaù kiu furiozas vintraj uraganoj kaj ludas somera oceano. Lia ekvilibro kaj sereneco estis chiam firmaj kaj neshanceleblaj. Li plenumis la vivon de kredo, kaj alvokas Siajn sekvantojn por fari la samon. Meze de la militanta mondo Li levis la Standardon de Unueco kaj Paco, la standardon de la Nova Epoko, kaj inspiras tiujn kiuj levighas helpe al ghi per la Spirito de la Nova Tago. Ghi estas la sama Sankta Spirito kiu inspiradis la antaùajn Profetojn kaj Sanktulojn, sed ghi estas nova elshpruco de tiu chi Spirito, konvena al la bezonoj de la nova tempo.

1. Jaùde, la 5-an de Jamádi I, 1260 p. H.  ñ
2. La tradicio estas citita en Tabuleto de Bahá'u'lláh; vidu chapitron V en tiu chi libro.  ñ
3. Interese estas kompari tiun chi historion kun tiu pri la naskigho de Johano la Baptisto ; vidu la Evangelion de Sankta Luko, chapitro I  ñ
4. En 1969, 139 sendependaj shtatoj kaj 173 signifaj teritorioj kaj insuloj. (Vidu la Epilogon).  ñ 


Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >