antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 3a : BAHÀ'U'LLÀH, LA GLORO DE DIO

La Naskigho kaj Frua Juneco.
Maliberigita kiel Babano.
Ekzilo en Bagdadon.
Du Jaroj en Sovaghejo.
Kontraùstaro de Mulaoj.
La Deklaracio en Ridván.
Konstantinopolo kaj Adrianopolo.
Leteroj al la Reghoj.
En la Malliberejo en Akreo.
Malseverigo de la Rigoro.
Malfermo de la Mallibereja Pordo.
La Vivo en Bahji.
La Morto.
La Profeteco de Bahá'u'lláh.
Lia Misio.
Liaj Skribajhoj.
La Bahaa Spirito.


Ho vi kiu atendas, ne prokrastu plu, char Li estas alveninta. Rigardu Lian Sanktejon kaj la Gloron en ghi loghantan. Tio estas la Pratempa Gloro, en nova Malkashanto. Bahá'u'lláh

La Naskigho kaj Frua Juneco  ñ

Mírzá Husayn `Alí, Kiu poste alprenis la titolon Bahá'u'lláh (1) (t.e. Gloro de Dio) estis la plej agha filo de Mírzá `Abbás el Nuro, veziro aù shtatministro. Lia familio estis richa kaj distingita ; multaj ghiaj membroj okupis gravajn postenojn en la registaro kaj en la Civila kaj Milita Servoj de Persujo. Li estis naskita en Teherano, la chefurbo de Persujo, la 12an de novembro 1817 (2) inter la sunsubiro kaj sunlevigho. Li neniam vizitis lernejon aù kolegion, kaj la negranda edukado kiun Li ricevis estis donita hejme. Malgraù tio, estante ankoraù infano Li elmontradis mirindajn saghecon kaj scion. Kiam Li estis ankoraù junulo Lia patro mortis, lasante al Li la respondecon por Liaj pli junaj gefratoj, kaj por prizorgado de la vastaj familiaj posedajhoj.

Unufoje `Abdu'l-Bahá, la plej agha filo de Bahá'u'llah, rakontis al la aùtoro la sekvantajn detalojn pri la frua juneco de Sia Patro :

De la juneco Li estis rimarkinde afabla kaj grandanima. Li treege amis la eksterdoman vivon, kaj pasigis plej multe da tempo en la ghardeno aù en kampoj. Li havis eksterordinaran allogpovon, kiun chiuj sentis. Homoj chiam amasighadis chirkaù Li. Li estis chirkaùata de ministroj kaj korteganoj, kaj ankaù infanoj havis grandan simpation al Li. Kiam Li havis la aghon de apenaù dektri aù dekkvar jaroj, Li ighis konata pro Sia instruiteco. Li paroladis pri chiaj temoj kaj solvadis chiajn problemojn prezentitajn al Li. En grandaj kunvenoj Li diskutadis kun ulemoj (elstaraj mulaoj) kaj eksplikis malfacilajn religiajn demandojn. Chiuj ili aùskultadis Lin kun grandega intereso.

Kiam Bahá'u'lláh havis la aghon de dudek du jaroj, Lia patro mortis, kaj la Registaro deziris ke Li okupu la postenon de la patro, kiel estis kutime en Persujo, sed Bahá'u'lláh ne akceptis la proponon. Tiam la chefministro diris : "Lasu lin trankvila. Tia posteno estas malinda je li. Li celas ion pli altan. Mi ne povas ekkompreni lin, sed mi estas konvinkita ke li estas destinita por ia alta sorto. Liaj pensoj ne similas la niajn. Lasu lin sola."

Malliberigita kiel Babano  ñ

Kiam Báb deklaris Sian mision en 1844, Bahá'u'lláh, estanta tiam en la dudek sepa jaro de la vivo, kuraghe alighis al la nova Kredo, kaj baldaù ighis konata kiel unu el ghiaj plej potencaj kaj sentimaj disvastigantoj.

Li estis jam dufoje malliberigita pro la Kredo, kaj unu fojon suferis la torturon de bastonado, kiam en aùgusto 1852, okazis afero kiu rezultigis terurajn sekvojn por la babanoj. Unu el la sekvantoj de Báb, junulo nomita Sádiq, estis tiel kortushita pro la martirigho de sia amata Majstro, kiun li vidis propraokule, ke tio malordigis lian menson, kaj, venghe, li ekembuskis kontraù la shaho kaj ekpafis al li per pistolo. Anstataù uzi kuglon, tamen, li sharghis sian armilon per kugletajho, kaj kvankam kelkaj plumberoj trafis la shahon, ili faris al li nenian seriozan difekton. La junulo detiris la shahon de sur la chevalo, sed li estis tuj kaptita de akompanantoj de lia moshto kaj chi-loke mortigita. La tuta babanaro estis maljuste tenita priresponda pri tiu chi faro, kaj sekvis teruraj masakroj. Okdek el ili estis tuj mortigitaj en Teherano en plej kruelaj torturoj. Multaj aliaj estis malliberigitaj ; inter tiuj ankaù Bahá'u'lláh. Li poste skribis :

Je la justeco de Dio ! Ni havis nenion  komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaù la tribunaloj. Malgraù tio, oni arestis Nin, kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la regha restejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surchevale, ekprenis la chapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaùen kun granda rapideco. Oni fermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta chelo estus multe pli preferebla ol la subtereja loko, kie estis enkarcerigitaj tiu chi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno, oni kondukis Nin tra malluma koridoro, kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn shtuparojn ghis la subterajho destinita por Ni. Tiu chi loko estis peche malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaù cent kvindek ; shtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ghi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Nenia plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ghian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kushajhon. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odoracha kaj fia loko !

Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandanima, tiel nobla, kaj tiel inteligenta, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraù la vivo de la reganto. Tiu chi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberigho, Li eklaboros kun plej granda peno, por regeneradi tiun chi popolon.

Unu nokton, en songho, la jenaj glorigaj vortoj aùdighis chiuflanke : "Vere, Ni igos Vin Triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malghoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, char Vi estas sekura. Baldaù Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin.
- Epistle to the Son of the Wolf, pp. 20-21 (Epistolo al Filo de Lupo).

Ekzilo en Bagdadon  ñ

Tiu chi terura malliberigo daùris kvar monatojn, sed Bahá'u'llàh kaj Liaj amikoj restis fervoraj kaj plenaj de entuziasmo, en plej granda felicheco. Preskaù chiutage unu aù kelkaj el ili estas torturitaj aù mortigitaj kaj la aliaj estas rememorigitaj ke ilia vico povus veni la sekvantan fojon. Kiam la ekzekutistoj venis por kunpreni unu el la amikoj, tiu kies nomo estis elvokita simple dancis pro ghojo, kisis la manojn de Bahá'u'lláh, chirkaùbrakis la aliajn samkredantojn kaj kun ghoja fervoro rapidis al la martirighejo.

Estis nerefuteble pruvite ke Bahá'u'lláh ne partoprenis en la komploto kontraù la shaho, kaj la rusa ministro atestis la purecon de Lia karaktero. Krome, Li estis tiel malsana, ke oni atendis Lian morton. Tial, anstataù kondamni Lin je morto, la shaho ordonis ekzili Lin en Irak-Arabujon en Mezopotamio, kaj tien Bahá'u'lláh ekiris, du semajnojn poste, akompanata de Sia familio kaj nombro de aliaj kredantoj. Ili terure suferis pro malvarmo kaj aliaj malfacilajhoj dum la longa vintra vojagho, kaj venis en Bagdadon en stato de preskaù kompleta senhaveco.

Tuj kiam Lia sano permesis, Bahá'u'lláh komencis instrui demandantojn, kuraghigi kaj admoni la kredantojn, kaj baldaù paco kaj felicheco ekregis inter la babanoj. (3) Tio chi, tamen, mallonge daùris. La duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, konata ankaù kiel Subh-i-Azal, venis Bagdadon, kaj baldaù poste komemis okazi malpacoj, sekrete instigitaj de li, simile al la diferencoj kiuj aperis inter la dischiploj de Kristo. Tiuj chi malpacoj (kiuj poste, en Adrianopolo, ighis malkashaj kaj furiozaj) estis tre dolorigaj al Bahá'u'lláh, Kies sola celo en la vivo estis starigi unuecon inter la popoloj de la mondo.

Du Jaroj en Sovaghejo  ñ

Chirkaù unu jaro post la alveno en Bagdadon, Li foriris sola en la sovaghejon de Sulejmanijje, kunprenante nenion krom shangho de vestajho. Tiun chi periodon Li priskribas jene en  la libro Íqán : (4)

En la fruaj tagoj de Nia alveno en tiun chi landon, kiam Ni konstatis la signojn de minacaj okazontajhoj, Ni decidis foriri, antaù ol ili okazos. Ni foriris en la dezerton, kaj tie, aparta kaj sola, pasigis du jarojn en tuta izoliteco. El Niaj okuloj fluadis larmoj de angoro, kaj en Nia sanganta koro ondadis oceano de dolorego. Dum multaj noktoj mankis al Ni nutrajho, kaj dum multaj tagoj la korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu en Kies Manoj estas Mia esteco ! malgraù tiuj chi abundaj afliktoj kaj sinsekvaj sortobatoj, Nia animo restis en beata ghojo, kaj Nia tuta esteco evidentigis neesprimeblan felichecon. Char en Nia soleco Ni ne konsciis pri la malbono aù profito, pri la sano aù malsano, de iu ajn persono. Sola, Ni komuniis kun Nia spirito, forgesema pri la mondo kaj chio en ghi. Ni ne sciis, tamen, ke la masho de la dia destino superas la plej vastan homan koncepton, kaj ke la sago de Lia dekreto superegas la plej aùdacajn homajn planojn. Neniu povas eviti Liajn kaptilojn, kaj neniu persono povas trovi felichon escepte per submetigho al Lia volo. Ni jhuras je Dio, ke Nia foriro ne antaùvidis revenon, nek Nia disigho esperis reunuighon. La sola celo de Nia foriro estis ne ighi kaùzo de malharmonio inter la fideluloj, fonto de malkonkordo inter la amikoj, ilo de ofendo kontraù iu ajn persono, aù kaùzo de malghojo por iu ajn koro. Preter tio chi, Ni havis nenian alian intencon, nek ian celon. Kaj tamen, chiu intrigis laùdezire, kaj okupis sin per siaj senvaloraj kapricoj, ghis la horo kiam, el la Mistera Fonto, venis la dekreto reveni. Cedante Nian volon al la Lia, Ni obeis al Lia ordono. Kia plumo kapablas priskribi kion Ni vidis post la reveno ! Dum du jaroj la malamikoj strechadis chiujn siajn fortojn por neniigi Nin, kiel chiuj scias. - Kitáb-i-Íqán , pp. 250-252 .

Kontraùstaro de Mulaoj  ñ

Post Lia reveno el tiu rifughejo, Lia famo farighis pli granda ol antaùe kaj homoj rapidis en Bagdadon el proksime kaj malproksime por vidi Lin kaj aùdi Lian instruadon. Judoj, kristanoj kaj zoroastranoj, same kiel islamanoj, interesighis pri la nova Revelacio. Tamen, Mulaoj (islamaj doktoroj) alprenis malamikan sintenon kaj persiste konspiris por Lin faligi. Foje ili sendis unu el sia anaro por intervjui Lin kaj prezenti al Li difinitajn demandojn. La sendito trovis ke la respondoj de Bahá'u'lláh estas tiel konvinkaj kaj Lia sagheco tiel miriga, kvankam evidente ne akirita per studado, ke li devis konfesi ke Bahá'u'lláh estas senkompara en scio kaj kompreno. Por certigi, tamen, al la Mulaoj kiuj lin sendis pri la vera profeteco de Bahá'u'lláh, li petis plenumon de la miraklo kiel pruvon. Bahá'u'lláh esprimis pretecon akcepti la proponon sub difinitaj kondichoj, deklarante ke se la Mulaoj elektus ian difinitan de si miraklon, kaj subskribus kaj sigelus dokumenton tiel ke post plenumo de tiu chi miraklo ili konfesus la aùtentikecon de Lia misio kaj chesus kontraùstari Lin ; Li aù kaùzus la deziratan miraklon aù konfesus Sin esti trompanto. Se la celo de la Mulaoj estus malkashi la veron, ili ja havis sian okazon ; sed iliaj intencoj estis tute aliaj. Chu juste aù maljuste, ili intencis certigi al si decidigon profitan al si. Ili timis la veron kaj forkuris de la kuragha defio. Tiu chi malvenko, tamen, nur instigis ilin al novaj komplotoj por elradikigi la persekutatan sekton. La persa chefkonsulo en Bagdado helpis ilin en ilia penado kaj sendis al la shaho plurajn sciigojn anoncantajn ke Bahá'u'lláh kelkfoje ofendis la islaman religion, daùre malboninfluante Persujon, kaj ke oni devas pro tio ekzili Lin en ian pli malproksiman lokon.

Estis karakterize por Bahá'u'lláh ke, dum tiu chi krizo, kiam, pro la instigoj de la islamaj Mulaoj la persa kaj turka registaroj unuigadis siajn fortojn por elradikigi la Kredon, Li restis trankvila kaj serena, kuraghiganta kaj inspiranta Siajn sekvantojn kaj skribanta nepereeblajn vortojn de konsolo kaj gvidado. `Abdu'l-Bahá rakontas ke Li verkis tiutempe la Hidden Words (Kashitajn Vortojn). Bahá'u'lláh ofte iris promeni laù bordo de Tigro. Li revenus aspektante tre felicha, kaj skribus tiujn lirikajn gemojn de sagha konsolo kiuj alportis helpon kaj kuracon al miloj da suferantaj kaj premitaj koroj. Dum jaroj, ekzistis nur kelkaj manuskriptoj de la Kashitaj Vortoj manskribitaj de Li, kaj tiuj chi devis esti zorgeme kashitaj por ke ili ne enfalu en la manojn de la multegaj malamikoj, sed nun tiu malgranda volumeto estas probable la plej bone konata el chiuj verkoj de Bahá'u'lláh, kaj estas legata en chiuj partoj de la mondo. La alia bone konata verko de Bahá'u'lláh estas la Book of Íqán, verkita en la sama periodo, che la fino de Lia restado en Bagdado (1862-1863 p. Kr.)

La Deklaracio en Ridván (5) apud Bagdado  ñ

Post longa traktado, la turka registaro eldonis, je la postulo de la persa registaro, ordonon alvokantan Bahá'u'lláh'n en Konstantinopolon. Tiu chi novajho konsternis Liajn sekvantojn. Ili sieghis tiel amase la domon de sia amata Gvidanto ke la familio entendighis en la Ghardeno de Najíb Pashao ekster la urbo por dekdu tagoj, dum kiuj oni preparis la karavanon por la longa vojagho. Estis dum tiuj chi dekdu tagoj (22a de aprilo - 3a de majo, 1863, t.e. deknaù jarojn post la Deklaracio de Báb), ke Bahá'u'lláh anoncis al kelkaj el siaj sekvantoj la ghojan novajhon ke Li estas Tiu Kies alvenon antaùdiris Báb - la Elektito de Dio, la Promesita de chiuj Profetoj. La Ghardeno en kiu okazis tiu chi memorinda deklaracio ighis konata inter la bahaanoj kiel la "Ghardeno de Ridván", kaj la tagoj kiujn Bahá'u'lláh pasigis tie estas rememorataj en la "Festo de Ridván", solenata chiujare je la datreveno de tiuj dekdu tagoj. Dum tiuj tagoj Bahá'u'lláh, anstataù esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn ghojon, dignon kaj povon. Liaj sekvantoj farighis felichaj kaj entuziasmaj, kaj grandaj homamasoj venis esprimi sian respekton al Li. Chiuj eminentuloj de Bagdado, ech la Chefreganto mem, venis persone por honori la forveturantan malliberulon.

En Konstantinopolo kaj Adrianopolo  ñ

La vojagho al Konstantinopolo daùris inter tri kaj kvar monatoj, kaj la grupo konsistis el Bahá'u'lláh kaj Liaj familianoj kaj dudek ses dischiploj. Alveninte en Konstantinopolon ili estis malliberigitaj en malgranda dometo multe tro malvasta por ili. Poste ili ricevis iom pli bonajn loghejojn, sed post kvar monatoj ili estis denove eksigitaj, tiufoje en Adrianopolon. La vojagho al Adrianopolo, kvankam daùranta nur kelkajn tagojn, estis la plej terura el chiu kiujn ili ghis nun travivis. Neghis peze dum granda parto de la tempo, kaj char ili ne havis komfortajn vestojn kaj nutrajhon, iliaj suferoj estis grandegaj. Dum la unua vintro en Adrianopolo, Bahá'u'lláh kaj Lia familio, nombranta dekdu personojn, estis lokitaj en malgranda trichambra dometo, senkomforta kaj insektoplena. Printempe oni donis al ili pli komfortan loghejon. Ili restis en Adrianopolo dum pli ol kvar kaj duono da jaroj. Tie chi Bahá'u'lláh rekomencis Sian instruadon kaj arigis chirkaù Si grandan sekvantaron. Li publike anoncis Sian mision kaj estis entuziasme akceptita de plimulto de la babanoj, kiuj post tio ighis konataj kiel bahaanoj. Tamen, malplimulto sub la gvidado de la duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, ekkontraùstaris Lin furioze kaj unuighis kun siaj iamaj malamikoj, la shijaistoj, por konspiri por Lia faligo. Sekvis grandaj malfacilajhoj, kaj fine la turka registaro forigis kaj la babanojn kaj la bahaanojn el Adrianopolo, ekzilante Bahá'u'lláh'n kaj Liajn sekvantojn en Akreon, en Palestino, kie ili alvenis (laù Nabíl) (6) la 31an de aùgusto 1868 ; kaj Mírzá Yahyá kun sia partio estis sendita en Cipron.

Leteroj al la Reghoj  ñ

En tiu tempo Bahá'u'lláh skribis Siajn konatajn leterojn al la sultano de Turkujo, al multaj el la kronitoj de Eùropo, al la Papo, kaj al la persa shaho. Poste, en Sia Kitáb-i-Aqdas, (7) Li skribis al aliaj suverenoj, al la regantoj kaj Prezidentoj de Ameriko, al la chefoj de religioj ghenerale kaj al la tuta homaro. Al chiuj, Li anoncis Sian mision kaj alvokis ke ili strechu siajn energiojn por starigi veran religion, justan regadon kaj internacian pacon. En Sia letero al la shaho Li pledis potence la aferon de la persekutataj babanoj kaj postulis ke oni starigu Lin vizagho kontraù vizagho kun tiuj kiuj instigis ties persekutadon. Ne necesas diri, ke oni ne konsentis plenumi tiun chi postulon. Badí, tiu juna kaj sindonema bahaano kiu transdonis la leteron de Bahá'u'lláh, estis kaptita kaj martirigita per teruraj torturoj, brulrughajn brikojn oni premegis sur lian karnon !

En tiu sama letero Bahá'u'lláh prezentas plej kortushan priskribon de Siaj propraj suferoj kaj sopiroj :

Ho Regho, mi vidis sur la vojo de Dio tion  kion nenies okulo vidis kaj nenies orelo aùdis. Amikoj malkonfesis min ; malfacilighis miaj kondichoj ; la lageto de sekureco sekighis ; la ebenajho de facileco brul-flavighis. Kiom multaj malfelichoj venis, kaj kiom multaj venos ankoraù ! Mi pashas antaùen al la Potenca, al la Favora, dum malantaù mi rampas serpento. Miaj okuloj pluvigas larmojn ghis mia lito malsekighas, sed ne pro mi mem estas mia malghojo. Je Dio, mia kapo sopiras lancojn pro la amo al sia Sinjoro, kaj neniam mi pasas preter arbo sen tio ke la koro vokas al ghi, "Ho ke vi estu forhakita en mia nomo kaj mia korpo krucumita sur vi en la vojo de mia Eternulo !" Ja, char mi vidas la homojn devojighantajn en sia ebrieco, kaj ili ne scias tion : ili glorigis siajn voluptodezirojn, kaj flankenigis sian Dion, kvazaù konsiderante la Ordonon de Dio mokindajho, amuzobjekto, kaj ludilo ; kaj ili pensas ke ili agas bone, kaj ke ili estas rifughintaj en citadelon de sendanghereco. La afero ne tiel staras kiel ili supozas; morgaù ili ekvidos tion kion ili neas (hodiaù).

Ni estas translokotaj el tiu chi plej malproksima ekzilejo, Adrianopolo, en la malliberejon de Akreo. Kaj, laù tio kion oni diras, ghi estas certe la plej dezerta el la urboj de la mondo, la plej malbela en sia aspekto, la plej malaminda pro sia klimato, kaj la plej malpura pri akvo ; ghi estas kvazaù chefurbo de strigoj ; nenio estas tie aùdebla krom la sonoj de ilia kriado. Kaj en tiu loko oni intencas malliberigi la servanton, fermi antaù niaj vizaghoj la pordojn de indulgo kaj forpreni de ni la bonajhojn de la enmonda vivo por la resto de niaj tagoj. Je Dio, kvankam lacigho senfortigus min, kaj malsato pereigus min, kvankam mia kushejo estus farita el malmola roko kaj bestoj el dezerto estus miaj kunuloj, mi ne ektremos, sed paciencos, kiel paciencas firmuloj kaj konstantuloj, en la potenco de Dio, la Regho de Praekzisto, la Kreinto de la nacioj ; kaj en chiaj kondichoj mi diras dankon al Dio. Kaj ni esperas pro Lia Favoreco (glorata estas Li) … ke Li shanghos la vizaghojn de (chiuj homoj) sinceraj al Si Mem, la Potenca, la Malavara. Vere Li respondas al tiu kiu preghas al Li, kaj estas proksima al tiuj kiuj vokas al Li. Kaj ni petas Lin ke tiun chi senluman malbonsorton Li faru shildo por la korpoj de Siaj sanktuloj, kaj defendu ilin tiamaniere de akraj glavoj kaj penetraj klingoj. Tra suferoj lumas Lia lumo kaj senchese brilas Lia gloro ; tio chi estis Lia metodo en la estintaj jarcentoj kaj pasintaj tempoj.
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), pp. 145-147 (Rakonto de Vojaghanto-Epizodo pri Báb).

En la Malliberejo en Akreo  ñ

En tiu tempo Akreo estis mallibereja urbo en kiun oni sendadis plej malbonajn krimulojn el chiuj partoj de la turka imperio. Alveninte tie, post malfelichega marvojagho, Bahá'u'lláh kaj Liaj sekvantoj, okdek ghis okdek kvar personoj, viroj, virinoj kaj infanoj, estis malliberigitaj en la soldataj kazernoj. La ejo estis malpura kaj ekstreme malgaja. Estis tie nek litoj nek ia ajn komforto. La provizata nutrajho estis tiom mizera kaj malsuficha, ke post iom da tempo la malliberuloj petis permeson mem acheti nutrajhon. Dum la unuaj kelkaj tagoj la infanoj ploris senchese, kaj estis preskaù neeble dormi. Baldaù aperis malario, disenterio kaj aliaj malsanoj, kaj chiu el la anaro ighis malsana, krom du. Tri el ili mortis sekve de la malsano, kaj la suferoj de la postvivantoj estis nepriskribeblaj. (8)

Tiu chi rigora mallibereco daùris du jarojn, dum kiuj neniun bahaanon oni ellasis ekster la mallibereja pordo, krom kvar homoj, zorge gardataj, kiuj eliris chiutage por acheti nutrajhon.

En la daùro de la enkazerna mallibereco, vizitoj estis severe malpermesitaj. Kelkaj bahaanoj piedvenis el Persujo por vidi sian amegatan gvidanton, sed oni malpermesis al ili eniri inter la urbajn muregojn. Ili iradis al loko sur la ebenajho ekster la tria chirkaùfosajho, de kie ili povis vidi la fenestrojn de la loghejo de Bahá'u'lláh. Li staris en unu el la fenestroj por ke ili povu vidi Lin kaj rigardinte Lin de malproksime, ili ploris kaj revenis hejmen, flamigitaj per nova fervoro al sinoferado kaj servado.

Malseverigo de la Rigoro  ñ

Fine la mallibereco estis moderigata. Okazis mobilizo de la turkaj rotoj kaj oni ekpostulis la kazernojn por la soldatoj. Bahá'u'lláh kaj Lia familio estis transkondukitaj en apartan domon kaj la ceteraj de la anaro estis lokitaj en karavanejo en la urbo. Bahá'u'lláh estis fermita en tiu chi domo dum sep jaroj pli. En malgranda chambro apud tiu en kiu Li Mem estis enkarcerigita, dektri personoj el Lia domanaro, inkluzive ambaù seksojn, devis kune loghi kiel eble plej bone ! En la komenco de sia restado en tiu chi domo li multege suferis pro la malkomforto, malsuficha nutrajho kaj manko de la ordinaraj oportunajhoj de la vivo. Post iom da tempo, tamen, oni disponigis al ili kelkajn pluajn chambrojn kaj ili povis vivi en relativa komforto. De la tempo kiam Bahá'u'lláh kaj Liaj kunuloj forlasis la kazernojn, oni permesadis al vizitantoj viziti kun ili, kaj iom post iom la severa limigo starigita per la Imperiestraj ordonoj estis neplenumita, kvankam restarigita de tempo al tempo.

Malfermo de la Mallibereja Pordo  ñ

Ech en la tempo de la plej malbona enkarcerigho, la bahaanoj ne senkuraghighis, kaj ilia serena fido neniam shancelighis. Restante en la kazernoj de Akreo, Bahá'u'lhíh skribis al kelkaj amikoj : "Ne timu. Tiu chi pordo malfermighos. Mia tendo estos starigita sur la monto Karmelo, kaj venos tempo de grandega ghojo." Tiu chi deklaro estis granda fonto de konsolo por Liaj sekvantoj, kaj en la ghusta tempo ghi laùlitere plenumighis. Kiel malfermighis la mallibereja pordo estas rakontite pli bone per la vortoj de `Abdu'l-Bahá, jene tradukitaj de Lia nepo, Shoghi Effendi :

Bahá'u'lláh amis la belecon kaj verdajhon de kamparo. Unu tagon Li rimarkis : "Mi ne rigardas verdajhon de naù jaroj. Kamparo estas la mondo de animoj, urbo estas la mondo de korpoj." Kiam mi ekaùdis nedirekte pri tiu chi diro mi ekkomprenis ke Li sopiras je kamparo, kaj mi estis certa ke kion ajn mi farus por plenumi Lian deziron estus sukcesa. En tiu tempo vivis en Akreo homo nomata Muhammad Pashao Safwat, kiu estis nia granda malamiko. Li havis palacon nomatan Mazra`ih, chirkaù kvar mejlojn norde de la urbo. Tio estis charma loko, chirkaùita per ghardeno kaj kun torento de fluanta akvo. Mi iris kaj vizitis la pashaon en lia domo. Mi diris : "Pashao, vi lasis la palacon malplena, kaj loghas en Akreo". Li respondis : "Mi estas malsanulo kaj ne povas forlasi la urbon. Se mi iras tien estas malproksime kaj mi estas apartigita disde miaj amikoj". Mi diris : "Char vi ne loghas tie kaj la palaco estas malplena, ludonu ghin al mi". Li estis mirigita per la propono, sed fine li konsentis. Mi luis la domon por tre malalta prezo, chirkaù kvin pundoj jare, pagis al li por kvin jaroj kaj faris kontrakton. Mi sendis laboristojn por ripari la domon kaj ordigi la ghardenon kaj konstrui banejon. Mi ankaù pretigis veturilon por la Benita Belo. (9) Unu tagon mi decidis iri kaj vidi mem la lokon. Malgraù la ripetitaj instrukcioj donitaj en kelkaj sinsekvaj ordonoj ke ni neniel trapasu la limojn de la urbaj muregoj, mi eliris tra la Urba Pordego. Ghendarmoj gardestaris, sed ili ne protestis, do mi ekiris rekte al la palaco. La sekvintan tagon mi denove eliris, kun kelkaj amikoj kaj oficistoj, sen gheno kaj kontraùstaro, kvankam gardistoj kaj soldatoj staris che ambaù flankoj de la urba pordego. En alia tago mi aranghis festeneton, starigis tablon sub la pinoj de Bahjí, kaj kunvenigis chirkaù ghi la eminentulojn kaj oficistojn de la urbo. Vespere ni chiuj kune revenis en la urbon.

Unu tagon mi ekstaris en la Sankta Cheesto de la Benita Belo kaj diris : "La palaco en Mazra`ih estas preta por Vi, ankaù veturilo por veturigi Vin tien". (En tiu tempo estis neniaj veturiloj en Akreo aù Hajfa.) Li rifuzis iri, dirante : "Mi estas malliberulo". Poste mi ree petis Lin, sed mi ricevis la saman respondon. Mi fine decidis ke mi petu al Li la trian fojon, sed Li ankoraù respondis "Ne !" kaj mi ne kuraghis plu insisti. En Akreo vivis, tamen, unu islama shejko, persono fama kaj havanta konsiderindan influon, kiu amis Bahá'u'lláh'n kaj estis tre favorata de Li. Mi vizitis tiun chi shejkon kaj klarigis al li la situacion. Mi diris : "Vi estas kuragha. Iru chi-nokte en Lian Sanktan Cheeston, falu sur la genuojn antaù Li, ekkaptu Liajn manojn kaj ne cedu ghis Li promesos forlasi la urbon !" Li estis arabo. … Li  iris rekte al Bahá'u'lláh kaj sidighis apud Liaj piedoj. Li prenis la manojn de la Benita Belo, kisis ilin kaj demandis : "Kial vi ne forlasas la urbon ?" Li diris : "Mi estas malliberulo". La shejko respondis : "Dio gardu ! Kiu havas la povon fari vin malliberulo ? Vi mem tenas vin en la malliberejo. Estis via propra volo esti malliberigita, kaj nun mi petegas vin eliri kaj iri en la palacon. Ghi estas bela kaj verdoricha. La arboj estas charmaj; kaj la oranghoj kiel fajrogloboj !" Chiufoje kiam la Benita Belo diris : "Mi estas malliberulo, ne estas eble", la shejko prenis Liajn manojn kaj kisis ilin. Dum tuta horo li petadis. Fine Bahá'u'lláh diris, "Hhejli Hhub" (tre bone), kaj la pacienco kaj persisto de la shejko estis rekomprencitaj. Li venis al mi kun granda ghojo por diri la bonan novajhon pri la konsento de Lia Sankteco. Malgraù la severa ordono de `Abdu'l-`Azíz kiu malpermesis mian intervidighon aù ian interparolon kun la Benita Perfekteco, mi prenis la veturilon en la sekvanta tago kaj veturis kune kun Li al la palaco. Neniu protestis. Mi lasis Lin tie kaj revenis sola en la  urbon.

Du jarojn Li restis en tiu charma kaj bela loko. Poste estis decidite translokighi en alian lokon, che Bahjí. Okazis ke epidemio estis eksplodinta en Bahjí, kaj la posedanto de la domo forkuris en aflikto, kun sia tuta familio, preta transdoni la domon senpage al iu ajn petanto. Ni luis la domon por tre malalta prezo, kaj tie la pordo de majesteco kaj vera regheco estis larghe malfermita. Bahá'u'lláh estis laùnome malliberulo (char la severaj ordonoj de la sultano `Abdu'l-`Azíz neniam estis revokitaj), tamen efektive Li elmontradis tiajn noblecon kaj dignon en Sia vivo kaj sintenado ke Li estis respektata de chiuj, kaj la Regantoj de Palestino enviis Liajn influon kaj povon. Estroj kaj Mutasharifoj, generaloj kaj lokaj oficistoj, humile petadis ia honoron atingi Lian cheeston - peto, al kiu Li malofte konsentis.

Foje chefreganto de la urbo petegis tiun chi honoron pretendante ke li ricevis de pli altaj aùtoritatuloj la ordonon viziti, kune kun iu generalo, la Benitan Perfektecon. Kiam tiu chi peto estis plenumita, la generalo, kiu estis tre dika persono, eùropano, estis tiel impresita per la majesteco de Bahá'u'lláh ke li restis surgenue sur la tero apud la pordo. Tia estis la senmemfido de ambaù vizitantoj ke nur la ripetitaj invitoj de Bahá'u'lláh inklinigis ilin ekfumi la proponitan nargileon. Ech tiam ghin apenaù tushis ili per la lipoj, kaj metinte ghin flanken, faldumis la brakojn kaj sidis en la sinteno de tiaj humileco kaj respekto ke miris chiuj cheestantoj.

La amplena estimo de la amikoj, la konsidero kaj respekto montrataj de chiuj oficistoj kaj eminentuloj, la alfluado de pilgrimuloj kaj verserchantoj, la spirito de sindonemo kaj servemo kiu elmontrighadis chie, la majesta kaj regha aspekto de la Benita Perfekteco, la efikeco de Liaj ordonoj, la nombro de Liaj fervoraj adeptoj - chio chi atestis ke Bahá'u'llàh estis efektive ne malliberulo, sed Regho de Reghoj. Du despotaj registaroj estis kontraù Li, du potencaj aùtokrataj regantoj, tamen, ech limigita en iliaj propraj malliberejoj, Li Sin turnis al ili per severegaj esprimoj, kiel regho al siaj subuloj. Poste, malgraù la severaj ordonoj, Li vivis en Bahjí kiel princo. Ofte Li diris : "Vere, vere, la plej mizera malliberejo aliformighis en Edena Paradizo".

Certe, tian aferon oni ne vidis de post la kreo de la mondo.

La Vivo en Bahjí  ñ

Montrinte en la fruaj jaroj de la malfacilajhoj kiel glori Dion en la stato de malricheco kaj malrespekto, Bahá'u'lláh montris en la postaj jaroj en Bahjí kiel glori Dion en honoro kaj bonstato. Oferajhoj de centmiloj da sindonemaj sekvantoj disponigis al Li grandajn monsumojn kiujn Li estis petita administri. Kvankam Lia vivo en Bahjí estas priskribita kiel vere regha, en la plej alta senco de la vorto, oni tamen ne imagu ke ghi karakterizis sin per materiala brilego aù elspezemo. La Benita Perfekteco kaj Lia familio vivis tre simple kaj modeste, kaj elspezoj je egoista lukso estis tute nekonataj en tiu domo. Proksime de Lia domo la kredantoj aranghis belegan ghardenon nomitan Ridván, kie Li ofte pasigis multajn sinsekvajn tagojn aù ech semajnojn, dormante nokte en kabano en la ghardeno. De tempo al tempo Li iris pli malproksimen. Li vizitis kelkfoje Akreon kaj Hajfan, kaj pli ol unu fojon starigis Sian tendon sur la monto Karmelo, kiel Li antaùdiris dum Li estis malliberigata en la kazernoj en Akreo. Bahá'u'lláh pasigis la tempon plejparte en preghado kaj meditado, en skribado de la Sanktaj Libroj, malkashado de Tabuletoj, kaj spirita edukado de la amikoj. Por certigi al Li plenan liberecon en tiu chi granda laboro, `Abdu'l-Bahá prenis sur Sin la prizorgadon de chiuj aliaj aferoj, ech akceptadon de la Mulaoj, poetoj, kaj registaranoj. Chiuj estis ravitaj kaj felichigitaj per la renkontigho kun 'Abdu'l-Bahá, kaj plene kontentigitaj per Liaj klarigoj kaj paroloj ; kvankam ne vidinte Bahá'u'lláh'n Mem, ili estis inspiritaj per amikaj sentoj al Li, pro la renkontigho kun Lia filo, char la spiritstato de 'Abdu'l-Bahá ebligis ilin ekkompreni la rangon de Bahá'u'lláh.

La eminenta orientalisto, la mortinta prof-o Edward G. Browne, de la Universitato en Kembrigho, vizitis Bahá'u'lláh'n en Bahjí en 1890, kaj priskribis siajn impresojn jene :

…mia gvidanto haltis por momento dum mi deprenis miajn shuojn. Poste, per rapida manmovo, li sin retiris, kaj, post kiam mi trairis, retiris la kurtenon. Mi trovighis en granda chambro, kie en fora angulo staris malalta sofo, dum che la kontraùporda flanko estis du aù tri seghoj. Kvankam mi malklare divenis, kien mi iris kaj kiun mi estis vidonta (char oni donis al mi neniajn klarajn informojn), unu aù du momentoj pasis antaù ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis ke la chambro ne estas senhoma. En la angulo kie la sofo tushis la muron sidis mirinda kaj respektinda persono, kronita per pelta kapvesto kian dervishoj nomas taj (sed de neordinaraj alteco kaj ellaboriteco), chirkaù kies malsupra parto estis volvita malgranda blanka turbano. La vizaghon de tiu kiun mi rigardis mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ghin. Tiuj penetremaj okuloj shajnis legi la animon mem ; povo kaj potenco ripozis sur tiu largha frunto ; dum la profundaj linioj super la brovoj kaj sur la vizagho indikis aghon kiun shajnis nei la densenigraj haroj kaj la barbo malsuprenfalanta en neesprimebla richeco preskaù ghis la zono. Ne estis necese demandi en kies cheesto mi staras, kiam mi klinis min antaù tiu kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo kiajn reghoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane !

Milda kaj digna vocho petis min sidighi, kaj tiam diris : "Gloro estu al Dio ke vi alvenis ! … Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. … Ni deziras nur bonon de la mondo kaj felichon de la nacioj ; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo. … Ke chiuj nacioj unuighu en kredo kaj chiuj homoj farighu kiel fratoj ; ke plifortighu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la filoj de la homaro ; ke chesu la diverseco de la religioj, kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj kia malbono estas en tio chi ? … Tamen tiel estos : tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la `Plej Sankta Paco' venos. … Chu en Eùropo vi ne bezonas la samon ? Chu ghi ne estas tio kion Kristo antaùdiris ? … Tamen ni vidas ke viaj reghoj kaj regantoj preferas malshpari siajn trezorojn por la rimedoj de detruo de la homa gento ol por tio kio kondukas al la felicho de la homaro. … Tiuj konfliktoj kaj sangovershado kaj malpaco devas chesi, kaj chiuj homoj devas ighi unu parencaro kaj unu familio. ... Homo ne fieru pro tio, ke li amas sian patrujon ; li fieru prefere pro tio, ke li amas la homaron." Tiaj, kiom mi rememoras, estas la vortoj kiujn, krom multaj aliaj, mi aùdis de Behá. La leganto mem bone konsideru chu tiaj doktrinoj meritas morton kaj katenojn, kaj chu la mondo povas profiti aù malprofiti de ilia disvastighado”. Antaùparolo al A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), p. XXXIX-XL (Rakonto de Vojaghanto Epizodo pri Báb).

La Morto  ñ

Tiele simple kaj serene Bahá'u'lláh pasigadis la vesperon de Sia vivo sur la tero ghis kiam, post atako de febro, li forlasis la mondon la 29an de majo 1892, je la agho de sepdek kvin jaroj. Inter la laste malkashitaj de Li Tabuletoj estis Lia Volo kaj Testamento, kiun Li skribis propramane kaj konvene subskribis kaj sigelis. Naù tagojn post Lia morto la plej agha filo rompis la sigelojn, en la cheesto de la familianoj kaj kelkaj amikoj, kaj la enhavo de la mallonga sed multsignifa dokumento ighis konata. Per tiu chi testamento `Abdu'l-Bahá estis difinita reprezentanto de Sia patro kaj klariganto de Liaj instruoj, kaj al la familio kaj parencoj de Bahá'u'llàh kaj al chiuj kredantoj estis ordonite turni sin al Li kaj obei Lin. Per tiu chi plano sektigho kaj divido estis malebligitaj kaj sekurita estis la unueco de la Kredo.

La Profeteco de Bahá'u'lláh  ñ

Estas grave havi klaran ideon pri la profeteco de Bahá'u'lláh. Liajn vortojn, simile al tiuj de aliaj "Malkashantoj", oni povas dividi en du klasoj : en unu Li skribas kaj parolas simple kiel homo sharghita de Dio per misio al Siaj kunhomoj, kaj en la alia Liaj paroloj prezentas sin kiel senperaj vortoj de Dio Mem.

Li skribas en la Líbro Íqán :

Ni jam en la antaùaj paghoj difinis du rangojn al chiuj la Lumoj levighantaj el la Tagigho de eterna sankteco. Unu estas la rango de esenca unueco, kiun Ni jam klarigis. "Ni faras nenian diferencon inter ili." [Korano 2:137] La alia rango estas tiu de diferenceco, kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate, chiu Malkashanto de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaùdestinitan Revelacion, kaj speciale difinitajn limigojn. Chiu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito, plenumas definitivan Mision, kaj estas komisiita per nova Revelacio. Kiel Li ja diras : "Tiujn senditojn Ni plialtigis, kelkajn el ili super aliaj, al iuj el ili Alláh parolis kaj iujn Li plialtigis je l'rango. Kaj Ni donis al Jesuo, filo de Maria, signojn evidentajn kaj plifortigis lin per la spirito de sankteco." [Korano 2: 254] …

Sekve, de la vidpunkto de ilia unueco kaj pura apartigheco, la atribuoj de pura Alteco, Dieco, Supera Sincereco, kaj Plej Interna Esenco, estis kaj estas aplikeblaj al tiuj Esencoj de esteco, char chiuj el ili okupas la tronon de dia Revelacio kaj dia Kashiteco. La Revelacio de Dio estas evidentiga per ilia apero, kaj la Perfekteco de Dio estas malkovrita per ilia belo. Tiel estas ke la vortojn de Dio Mem eldiras tiuj chi Malkashantoj de la dia Esto.

En la dua rango, kiu estas tiu de eminenteco, diferencigo, aparteco, limigadoj kaj de la chi-mondaj kondichoj kaj ecoj, ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li ja diras : "Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi." …

Se iu el la perfektaj Diosenditoj deklarus : "Mi estas Dio !" tiu chi estas vera kaj senduba. Char ripete evidentighis ke per ilia Revelacio, iliaj atribuoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atribuoj, malkashas sin sur la tero. Tiele, Li revelaciis : "Ne vi, sed Alláh mortigis ilin." [Korano 8:18] Kaj ankaù Li diris : "Vere tiuj, kiuj jhuris fidon al vi, nur al Alláh jhuris fidon." [Korano 48:11] Kaj se iuj el ili dirus : "Mi estas la Diosendito", Li ankaù parolas la veron, la senduban veron. Kiel Li diras, "Mahometo ne estas patro al iu ajn el viaj viroj, sed la Sendito de Alláh". Do chiuj el ili ja estas Senditoj de tiu ideala Regho, tiu neshanghebla Esenco. Kaj se chiuj el ili proklamus : "Mi estas la Sigelo de la Profetoj", ili ja dirus la veron, preter ia ajn dubo. Char ili estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu esteco, unu revelacio. Ili chiuj estas malkashantoj de la "Komenco" kaj de la "Fino", la "Unua" kaj la "Lasta", la "Videbla" kaj la "Kashita" - chio kio rilatas al Tiu Kiu estas la Plej Interna Spirito de Spiritoj kaj eterna Esenco de Esencoj. Simile se ili dirus : "Ni estas la servantoj de Dio" [Korano  33:41], tio chi ankaù estas akceptinda kaj evidenta, char ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco kian neniu kapablas atingi. Do en momentoj kiam tiuj Esencoj de Esto profundighis en la marojn de pratempa kaj eterna sankteco, kaj shvebis sur la montpintoj de diaj misteroj, ili pretendis ke ilia deklaro estas la Vocho de dieco, la Voko de Dio Mem. Se la okuloj de interna sagaco malfermighus, evidentighus ke en tiu chi stato ja ili konsideras sin tute forvishighintaj kaj neekzistantaj antaù Tiu Kiu estas la Chionpenetranto, la Nekoruptebla. Estas kvazaù ili konsideras sin kiel tutan neniecon, kaj opinias mencion pri si en tiu Kortego kiel blasfemon. Char la plej eta flustro pri la memo, en tia Kortego, estas evidentigho de sintrudo kaj sendependa ekzisto. Al tiuj kiuj atingis tiun Kortegon, tia sugesto estas mem doloriga peko. Kiom multe pli dolorige estus, se io alia estu menciita en ties Cheesto, se la koro de homo, ties lango, ties menso, aù ties animo, okupighus pri iu krom la Amegato, se ties okuloj rigardus alian vizaghon krom Lia beleco, se ties orelo aùskultus al alia melodio krom Lia vocho, kaj se ties piedoj irus alian vojon krom Lia vojo.

Nuntempe la venteto de Dio blovetas, kaj Lia Spirito chion penetras. Tia estas la elvershado de Lia graco ke la plumo silentas kaj la lango mutas.

Per tiu rango, ili pretendas al si la Vochon de Dieco kaj tiel plu, kaj per sia rango de Senditeco, ili deklaris sin Diosenditoj. Chiam ili eldiris tion kio konformus al la bezonoj de la tempo, kaj atribuis chiujn tiujn deklarojn al Si, deklaroj kiuj vicighas de la regno de dia Revelacio ghis la regno de Kreiteco, kaj de la kampo de Dieco ghis la kampo de surtera ekzistado. Tial kion ajn ili diras kaj atribuas al si, ne esceptante Diecon, Eternecon, Profetecon, Senditecon, Gardantecon, Apostolecon aù Servemecon, estas vera kaj senduba. Sekve, tiuj paroloj kiujn Ni citis por subteni Nian diskuton devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Malkashantoj de la Nevidato kaj de la Lumoj de Sankteco chesu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn. - Kitáb-i-Íqán, p. 176-181.

Kiam Bahá'u'lláh parolas kiel homo, la rango kiun Li atribuas al Si estas tiu de absoluta humileco, de "neniigho en Dio". Tio kio distingas Diosenditon, en Sia homa personeco, disde aliaj homoj estas la pleneco de Sia sindonemo kiel ankaù la perfekteco de Siaj povoj. En chiuj kondichoj Li povas diri, kiel Jesuo en la Getsemana Ghardeno : "tamen ne la mia, sed via volo farighu". Tiel en Sia epistolo al la shaho, Bahá'u'lláh diras :

Ho regho ! Mi estis homo simila al aliaj, dormanta sur mia kushloko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi, kaj instruis al Mi la scion pri chio kio estas. Tio chi ne estas de Mi, sed de Tiu Kiu estas Potenca kaj Chionscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la chielo, kaj pro tio chi okazis al Mi tio kio plenigas per larmoj la okulojn de chiuj prudentuloj. La sciencojn kiujn homoj posedas mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. … Mi estas nur folio kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la Chionpotenca, la Laùdegata. Chu Mi povas resti senmova kiam shtormaj ventegoj blovadas ? Ne, je la Eternulo de chiuj Nomoj kaj Atribuoj ! Ili pushas Min laùinkline. La forpasema similas al nenio antaù la Eternulo. Lia decidiga ordono venis, igis Min paroli je Lia Gloro meze de chiuj popoloj. Vere Mi estis nur kiel senvivulo kiam venis Lia ordono. La mano de via Eternulo, la Favora, la Kompatema, aliigis Min. Chu iu povas paroli propranome tion por kio chiuj homoj, kaj altaj kaj malaltaj, persekutos lin ? Ne, per Tiu Kiu instruis al la plumo la eternajn misterojn, krom tiu kiu estas fortigita de la Chiopova kaj Potenca. - Lawh-i-Sultán (Tablet to the King of Persia), as quoted in The Promised Day is Come, pp. 40-41. (Tabuleto al la Regho de Persujo, citita en La Promesita Tago Jam Venis).

Kiel Jesuo lavis la piedojn de Siaj dischiploj, ankaù Bahá'u'lláh kelkfoje kuiris manghajhon kaj plenumis aliajn humilajn servojn por Siaj sekvantoj. Li estis servanto de la servantoj, kaj fieris nur per servemeco, kontenta dormante sur nuda planko se estis necese, kaj nutrante Sin per pano kaj akvo, aù ech, kelkfoje, per tio kion Li nomis "la dia nutrajho, t.e., malsato !" Lia perfekta humileco estis videbla en Lia profunda respekto al naturo, al homa karaktero, kaj speciale al sanktuloj, profetoj kaj martiroj. Laù Li, chiuj aferoj, de la plej malgrandaj ghis la plej grandaj, parolis al Li pri Dio.

Lia homa personeco estis elektita de Dio por ighi la Diaj Busho kaj Plumo. Ne pro Sia propra volo Li akceptis tiun rolon senkompare malfacilan kaj zorgoplenan. Kiel Jesuo diris : "Patro, se povas esti, tiu chi pokalo pasu for de mi", ankaù Bahá'u'lhih diris : "Se trovighus alia instruanto aù parolanto, Mi ne farus Min celo de mallaùdoj, moko kaj kalumnioj flanke de la homoj". (Tabuleto Ishráqát.). Sed la Dia voko estis klara kaj deviga kaj Li obeis. La volo de Dio ighis Lia volo, kaj la deziro de Dio Lia deziro ; kaj kun "radianta akceptemo" Li deklaris : "Vere Mi diras : Kio okazas sur la vojo de Dio estas amata de la animo kaj kordeziro. Mortiga veneno sur Lia vojo estas pura mielo, kaj chiu turmento malvarmeta kaj refreshiga akvo". - Epistle to the Son of the Wolf, p. 17. (Epistolo al Filo de Lupo).

En aliaj okazoj, kiel ni menciis, Bahá'u'lláh parolas "el la rango de Dieco". En tiuj chi vortoj Lia homa personeco estas tiel komplete subigita ke ghi tute perdighas de la vido. Per Li Dio parolas al Siaj kreajhoj, proklamante Sian amon al ili, instruante al ili Siajn atribuojn, konigante Sian volon, anoncante Siajn leghojn por ilia gvidado kaj petante iliajn amon, fidelecon kaj servadon.

En la Skribajhoj de Bahá'u'lláh, la vortoj ofte shanghas sian karakteron de unu al la alia. Kelkfoje estas evidente homo kiu parolas, kaj tuj poste sen ia rompo la skribajho daùrigas kvazaù Dio parolas en la unua persono. Ech parolante kiel homo, Bahá'u'lláh parolas tamen kiel sendito de Dio, kiel vivanta ekzemplo de plena sindonemo al la volo de Dio. Lia tuta vivo estas instigita de la Sankta Spirito. Pro tio nenia nefleksebla linio povas esti distingita inter la homa kaj dia elementoj en Liaj vivo kaj instruado. Dio diras al Li :

Diru : "Nenio estas videbla en mia templo krom la Templo de Dio, kaj en mia belo krom Lia Belo, kaj en mia esteco krom Lia Esteco, kaj en mi mem krom Li Mem, kaj en miaj movoj krom Liaj Movoj, kaj en mia akceptemo krom Lia Akceptemo, kaj en mia plumo krom la Plumo de Li, la Karega, la Laùdegata."

Diru : "Nenio estis en mia animo krom la Vero, kaj en mi mem nenio estis videbla krom Dio." - Súratu'l-Haykal.

Lia Misio  ñ

La misio de Bahá'u'lláh en la mondo estas estigi Unuecon la Unuecon de la tuta homaro en Dio kaj per Dio. Li diras : "La Plej Glora frukto de la Arbo de Scio estas la jena glorinda vorto : De unu Arbo vi chiuj estas fruktoj kaj folioj de unu Brancho. Homo ne fieru pro tio ke li amas sian patrolandon, sed li fieru pro tio ke li amas la homaron."

La antaùaj Profetoj heroldis epokon de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, kaj fordonis siajn vivojn por akceli ghian venon, sed chiu el Ili klare deklaris ke tiu benita tempo estos atingita nur post la "Veno de la Sinjoro" en la lastaj tagoj, kiam la maljustuloj estos jughitaj kaj la justuloj rekompencitaj.

Zoroastro antaùdiris tri mil jarojn de malpacoj antaù la alveno de Shaho Bahrám, la mondsavonto, Kiu venkos Arimanon la spiriton de malbono, kaj fondos la regnon de justeco kaj paco.

Moseo antaùdiris longan periodon de ekzilo, persekutado kaj premado por la lzraelidoj, antaù ol aperos la Sinjoro de Homamasoj por kunigi ilin el chiuj nacioj, neniigi la persekutantojn kaj fondi Sian Regnon sur la tero.

Kristo diris : "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron ; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon." (Mat. X, 34). Kaj Li antaùdiris periodon de militoj kaj famoj pri militoj, de suferegoj kaj malghojoj kiuj daùros ghis la Filo de Homo venos "en la gloro de la Patro".

Mahometo deklaris ke, pro iliaj malbonfaroj, Alláh starigis malamikecon kaj malamon inter kaj la judoj kaj la kristanoj kiuj daùros ghis la Tago de Revivigho, kiam Li aperos por jughi chiujn.

Bahá'u'lláh, aliflanke, anoncas ke Li estas Tiu Kiun promesis chiuj Profetoj - la Malkashanto de Dio en Kies epoko estos efektive fondita la regno de paco. Tiu chi deklaro estas senprecedenta kaj unika, tamen ghi mirinde harmonias kun la signoj de la tempo, kaj kun la profetajhoj de chiuj grandaj Profetoj. Bahá'u'lláh malkashis kun senkompara klareco kaj komprenebleco la rimedojn por starigi pacon kaj unuecon inter la homaro.

Vere estas ke, post la apero de Bahá'u'lláh, ghis nun okazis milito kaj detruo de senekzempla grandeco, sed ghi estas ghuste tio kio laù chiuj profetoj devos okazi je la tagigho de la "granda kaj terura Tago de la Sinjoro", kaj, tiel, ghi estas nur konfirmo de la certeco ke la "Veno de la Sinjoro" estas ne nur proksima, sed jam plenumita fakto. Laù la parabolo de Kristo, la Sinjoro de la Vinberejo devas senkompate ekstermi la malnoblajn vinberistojn antaù ol doni la Vinberejon al aliaj kiuj havigus al Li la fruktojn en la ghusta tempo. Chu tio ne signifas ke je la alveno de la Sinjoro terura detruo atendas tiujn despotajn registarojn, avarajn kaj netoleremajn pastrojn, mulaojn aù tiranajn gvidantojn kiuj dum jarcentoj, simile al la malhonestaj vinberistoj, malbonregis la teron kaj malrajte prenadis ghiajn fruktojn ?

Teruraj aferoj kaj senkomparaj sortobatoj povas okazi sur la tero dum kelka tempo, sed Bahá'u'lláh certigas nin ke baldaù, "tiuj chi senfruktaj konfliktoj, tiuj chi detruaj militoj pasos for, kaj la `Plej Sankta Paco' venos". Milito kaj malpaco farighis tiel neelporteblaj en siaj detruaj rezultoj ke la homaro devas trovi savrimedon kontraù ili aù perei.

"La pleneco de la tempo" venis kaj kun ghi la Promesita Savanto !

Liaj Skribajhoj  ñ

La Skribajhoj de Bahá'u'llàh estas treege ampleksaj en sia multobjekteco ; ili pritraktas chian fazon de homa vivo, individua kaj socia, aferojn materialajn kaj aferojn spiritajn, interpretadon de antikvaj kaj modernaj sanktaj skriboj, kaj entenas profetajn antaùdirojn pri estonteco proksima kaj malproksima.

La amplekso kaj ghusteco de Lia scio estas mirinda. Li kapablis citi kaj klarigi Sanktajn Skribojn de diversaj religioj konatajn de Liaj korespondantoj kaj demandantoj, en konvinka kaj aùtoritata maniero, kvankam laùscie Li neniam havis eblon konatighi kun multaj el la koncernaj libroj. Li deklaras, en la Epistolo al Filo de Lupo, ke Li neniam legis la Bayánon, kvankam en Siaj propraj Skribajhoj Li elmontris plej perfektajn konon kaj komprenon de la Baba Revelacio. (Báb, kiel ni vidis, deklaris, ke Lia Revelacio, la Bayán, estas inspirita kaj devenis de "Tiu, Kiun Dio malkashos" !) Esceptante sole la vizitojn de profesoro Edward Granville Browne, kun kiu Li havis en 1890 kvar intervjuojn, chiun daùrantan de dudek ghis tridek minutoj, Li neniam havis okazon interparoli kun kleraj Okcidentaj pensuloj, tamen Liaj Verkoj elmontras mirindan komprenon de la sociaj, politikaj kaj religiaj problemoj de la Okcidento, kaj ech Liaj malamikoj devis konfesi ke Liaj sagho kaj scio estis senkomparaj. La konataj kondichoj de Lia longa mallibereco esceptas chian dubon ke multa scio elmontrita en Liaj Verkoj devis esti akirita el ia spirita fonto, tute sendependa de la ordinaraj maniero de studado kaj lernado kaj de libroj aù instruistoj. (10)

Kelkfoje Li skribis en la moderna persa lingvo, la chiutaga lingvo de Siaj samlandanoj, kiu estas grandparte miksita kun la araba. Alifoje, turnante Sin al kleraj zoroastranoj, Li skribis en la plej klasika persa lingvo. Li ankaù skribis kun sama flueco arabe, foje en la plej simpla lingvo, foje per klasika stilo iom simila al tiu de la Korano. Lia perfekta kono de tiuj diversaj lingvoj kaj stiloj estis rimarkinda pro kompleta manko de literatura edukado.

En kelkaj el Liaj Verkoj la vojo de sankteco estus difinita per tiel simplaj esprimoj ke "irante sur tiu vojo, ech malsaghuloj ne eraros" (Jesaja XXXV, 8). En la aliaj estas multe da poezia figuro, profunda filozofio kaj aludoj al la islamanaj, zoroastranaj kaj aliaj sanktaj libroj, aù al la persaj kaj arabaj literaturo kaj legendoj, kiajn ghuste taksi povas nur poeto, filozofo aù klerulo. Ankoraù aliaj koncernas la progresintajn stadiojn de la spirita vivo kaj povas esti komprenitaj nur de tiuj kiuj jam trapasis la komencajn stadiojn. Lia Verkaro similas malavaran tablon provizitan per manghajhoj kaj bongustajhoj kiuj konvenas al la bezonoj kaj gustoj de chiuj, kiuj estas sinceraj verserchantoj.

Tio estas la kialo ke Lia Kredo havis efikon inter kleruloj kaj edukituloj, spiritaj poetoj kaj famaj verkistoj. Ech kelkaj inter la gvidantoj de la sufanoj kaj de la aliaj sektoj, kaj kelkaj ministroj kiuj mem estis verkistoj, estis charmitaj per Liaj vortoj, char ili superis kreajhojn de chiuj aliaj verkistoj per la dolcheco kaj per la profundeco de spirita signifo.

La Bahaa Spirito  ñ

El Sia malliberejo en la malproksima Akreo, Bahá'u'lláh ghisfunde stimulis Sian patrolandon Persujon ; kaj ne nur Persujon ; Li stimulis kaj daùre stimulas la tutan mondon. La spirito kiu inspiris Lin kaj Liajn sekvantojn estis senshanghe milda, afabla kaj pacienca, tamen ghi estis potenco de mirinda vivoforto kaj superhoma povo. Ghi elfaris shajnajn neeblajhojn. Ghi shanghis homajn karakterojn. Homoj kiuj subighis al ghia influo ighis novaj kreajhoj. Ili plenighis per amo, kredo, entuziasmo, kompare kun kiuj teraj ghojoj kaj malghojoj estis kvazaù polvo. Ili estis pretaj akcepti tutvivan suferadon aù subitan morton kun perfekta egalanimeco, ech kun radianta ghojo, fortaj per la sentima sinkonfido al Dio.

Plej mirinde el chio estas, ke iliaj koroj tiom superplenighis per la ghojo de la nova vivo ke restis en ili nenia loko por pensoj de malbonsento aù venghemo kontraù la persekutantoj. Ili tute forlasis la uzadon de forto en la sindefendo, kaj anstataù priplori sian sorton, ili konsideris sin la plej felichaj el homoj pro la privilegio ricevi tiun novan kaj grandiozan Revelacion kaj fordoni siajn vivojn aù vershi sian sangon ateste al ghia vero. Iliaj koroj ja kantis pro ghojo, char ili kredis ke Dio, la Plejalta, la Eterna, la Amegata, parolis al ili per la homa busho, alvokis ilin por esti Liaj servantoj kaj amikoj, venis fondi Sian Regnon sur la tero, kaj alporti la netakseblan benon de Paco al la mondo, laca de militoj, elcherpita de malpaco.

Tia estis la kredo inspirita de Bahá'u'lláh. Li proklamis Sian propran mision, kiel tion antaùdiris Báb, kaj, dank'al la sindonema laborado de Lia granda Antaùinto, miloj jam estis pretaj aklami Lian Alvenon miloj kiuj forjhetis superstichojn kaj antaùjughojn, kaj atendis kun puraj koroj kaj malfermitaj mensoj la Revelacion de la Promesita Gloro de Dio. Malricheco kaj katenoj, malbonegaj kondichoj kaj eksteraj malhonoroj ne povis kashi de ili la Spiritan Gloron de la Eternulo ja, tiuj chi mallumaj teraj cirkonstancoj servis nur por pliglorigi la radilumon de Lia efektiva Brilego.

1. Akcentu la duan kaj la kvaran silabojn, la unua silabo estu preskaù silenta kaj ambaù literoj "lo" estu klare elparolitaj  ñ
2. la 2-an de Muharram, 1233 p. H.  ñ
3. Tio chi estis frue en la jaro 1853, aù naù jarojn post la Deklaracio de Báb, plenumante tiel difinitajn profetajhojn de Báb pri la "jaro Naùa".  ñ
4. Libro Íqán, Íqán, Kitáb-i-Íqán, kaj Book of Certitude (Libro de Certeco) chiuj aludas al la sama libro. ñ
5. Eldiru Rezvan.  ñ
6. Aùtoro de frua historio de la Kredo, The Dawn-Breakers (La Herooj de la Nova Tagigho en Esperanto-manuskripto), Nabíl partoprenis kelkajn el la okazintajhoj kiujn li priskribis kaj persone konis multajn el la frutempaj kredantoj.  ñ
7. La Aqdas, Kitáb-i-Aqdas, La Libro Aqdas, kaj La Plej  Sankta Libro chiuj aludas al la sama libro.  ñ
8. Por enterigi du el la mortintoj, Bahá'u'llah donis Sian propran tapishon por ke oni ghin vendu por la enterigaj elspezoj ; sed anstataù tiucele uzi la monon la soldatoj alproprigis al si la tapishon, kaj la korpojn jhetis en terkavon ñ
9. Jamál-i-Mubarák (lit. Benita Belo) estis titolo kutime donata al Bahá'u'lláh de Liaj sekvantoj kaj amikoj.  ñ
10. Al la demando chu Bahá'u'lláh studis speciale la Okcidentajn verkojn kaj konforme al ili bazis Siajn instruojn `Abdu'l-Bahá diris ke la libroj de Bahá'u'lláh skribitaj kaj presigitaj jam en la 1870a jardeko, enhavas la idealojn nun tiel bone konatajn en la Okcidento, kvankam tiutempe oni neniam presis nek pensis pri tiuj chi ideoj en la Okcidento.  ñ 


Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >