antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 15a :  RERIGARDO KAJ PERSPEKTIVO

Progreso de la Religio.
Profeteco de Báb kaj Bahá'u'lláh.
Glorplena Perspektivo.
Renovigo de Religio.
Bezono de Nova Revelacio.
Vero Estas por Chiuj.
La Lasta Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá.
La Gardanto de la Religio de Dio.
Manoj de la Religio de Dio.
La Administra Sistemo.
La Mondordo de Bahá'u'lláh.


Mi atestas, ho amikoj ! ke la favoro estas kompleta, la argumento certigita, la pruvo elmontrita kaj la atesto plenumita. Ni nun konstatu, laù la volo de sinofero, kion viaj penemoj malkashos. Tiamaniere la dia favoro plenumita estis al vi kaj al chiuj en la chielo kaj sur la tero. Laùdata estu Dio, la Eternulo de chiuj mondoj. - Bahá'u'lláh, La Kashitaj Vortoj

Progreso de la Religio  ñ

Bedaùrinde ne estas eble, en tiu chi verko, detale priskribi la progresadon de la Bahaa Religio tra la mondo. Multan chapitrojn oni povus dedichi al tiu chi interesega temo, kaj multajn kortushajn historiojn oni povus rakonti pri la pioniroj kaj martiroj de la Religio, sed ni devas kontentighi per tre mallonga skizo.

En Persujo la fruaj konfesantoj de tiu chi revelacio renkontis ekstreman kontraùstaron, persekutadon kaj kruelecon flanke de siaj samlandanoj, sed ili akceptis chiujn malfelichojn kaj sortoprovojn per altaj heroeco, firmeco kaj pacienco. En sia propra sango ili estis baptitaj, char multaj miloj da ili pereis kiel martiroj ; dum miloj da aliaj estis batataj, malliberigitaj, rabitaj de siaj posedajhoj, elpelitaj el la hejmoj aù persekutataj en aliaj manieroj. Dum sesdek jaroj aù ech pli longe chiu en Persujo kiu kuraghis konfesi lojalecon kun Báb aù Bahá'u'lláh faris tion chi je la risko de sia proprajho, sia libereco kaj ech sia vivo. Tamen tiu chi decida kaj kruela kontraùstarado ne povas pli sufoki la progreson de la Religio, ol polva nubo povus deteni la sunlevighon.

De unu landlimo de Persujo (1) ghis la alia oni povas nun trovi bahaanojn en preskaù chiu urbo kaj urbeto, kaj ech inter la nomadoj. En kelkaj vilaghoj la tuta loghantaro estas bahaa kaj en aliaj lokoj la kredantoj formas grandan parton de la loghantaro. Rekrutite el multaj kaj diversaj sektoj, kiuj estis pasie malamikaj unu kontraù alia, ili nun formas grandan anaron da amikoj kiuj konfesas fratecon, ne nur kun unu la alian, sed kun chiuj homoj chie, kiuj laboras por unuigi kaj ekzalti la homaron, por forigi chiajn antaùjughojn kaj konfliktojn, kaj por fondi la Regnon de Dio en la mondo.

Kia miraklo povus esti pli granda ol tio ? Nur unu, kaj tio estas tramonda plenumo de la tasko al kiu sin dedichis tiuj homoj. Kaj signoj ne mankas ke ankaù tiu chi pli granda miraklo progresas. La Kredo montras mirindan vivoforton, kaj ghi disvastighas, kiel fermentajho, tra la homamaso, transformanta la popolon kaj la socion dum ghi disvastighas. (2)

La relative malmulta nombro da bahaanoj shajnus esti ankoraù sensignifa kompare al la sekvantoj de la aliaj religioj, sed ili certas, ke dia Forto benas ilin per la granda privilegio servi al nova mondordo en kiu venos la homamasoj de Oriento kaj Okcidento en ne tre malproksima tago.

Sekve, kvankam estas vere, ke la Sankta Spirito respegulighas el puraj koroj en chiuj landoj ankoraù senkonsciaj pri la Fonto, kaj la disvastigho de la Kredo videblighas en la multaj penoj ekster la bahaa komunumo antaùenigi iun aù alian de la instruoj de Bahá'u'lláh, tamen la manko de daùra fundamento en la malnova mondordo estas konvinka pruvo ke la idealoj de la Regno povas farighi fruktodonaj nur en la kadro de la bahaa komunumo.

Profeteco de Báb kaj Bahá'u'lláh  ñ

Ju pli multe ni studas la vivojn kaj instruojn de Báb kaj Bahá'u'lláh, des pli neeble shajnas trovi iun klarigon de Ilia grandeco, krom la Dia Inspiro. Ili estas edukitaj en atmosfero de fanatikeco kaj bigoteco. Ili havis apenaù elementan edukadon. Ili havis nenian kontakton kun la okcidenta kulturo. Ili havis nenian politikan aù financan subtenan forton. Ili nenion petis de la homoj, kaj ricevis malmulte krom maljusteco kaj persekutado. La potenculoj de la tero ignoris aù kontraùstaris Ilin. Ili estis skurghataj kaj torturataj, malliberigitaj kaj subigataj al plej teruraj malfelichoj en la plenumo de Sia misio. Ili estis solaj kontraù la mondo, havante neniun helpanton krom Dio, tamen Ilia triumfo jam estis evidenta kaj grandioza.

La grandeco kaj alteco de Iliaj idealoj, la nobleco kaj sinoferemo de Iliaj vivoj, Iliaj netimigeblaj kuragho kaj konvinko, Iliaj mirigaj sagheco kaj scio, Ilia kompreno de la bezonoj de la orientaj kaj okcidentaj popoloj, la klareco kaj taùgeco de Iliaj instruoj, Ilia povo inspiri en Siaj sekvantoj tutkorajn sindonemon kaj entuziasmon, la penetremo kaj potenco de Ilia influo, la progreso de la fondita de Ili Religio - chio tio sendube prezentas tiajn konvinkajn pruvojn de profeteco kiajn nur povas elmontri la historio de religio.

Glorplena Perspektivo ñ

La bahaa ghoja novajho prezentas bildon de la Favoro de Dio kaj de la estonta progreso de la homa gento, kio certe estas la plej granda kaj plej glora Revelacio iam donita al la homaro, la plenevoluo kaj plenumo de chiuj antaùaj Revelacioj. Ghia celo estas nenio alia ol revivigo de la homaro kaj kreo de "nova chielo kaj nova tero." Tio chi estas la sama tasko, al kiu Kristo kaj chiuj aliaj profetoj dedichis siajn vivojn, kaj inter tiuj grandaj instruistoj ekzistas nenia rivaleco. La tasko estos plenumita ne per tiu Revelacio aù per alia, sed per chiuj kune.

Kiel diras `Abdu'l-Bahá :

Ne estas necese malaltigi Abrahamon por altigi Jesuon. Ne estas necese malaltigi Jesuon por proklami pri Bahá'u'llàh. Ni devas bonvenigi la Veron de Dio, kie ajn ni vidas ghin. La esenco de la demando estas ke chiuj tiuj grandaj Disenditoj venis por levi la Dian Standardon de Perfektecoj. Chiuj ili brilas kiel astroj en tiu sama chielo de la Dia Volo. Chiu el ili donas Lumon al la mondo.

Tio chi estas la tasko de Dio, kaj Dio alvokas ne nur Profetojn sed chiujn homojn ke ili kunagu kun Li en tiu chi krea laboro. Se ni malakceptos Lian alvokon, ni ne detenos la aferon de antaùenmarsho, char kion Dio volas tio nepre efektivighos. Se ni ne plenumos nian rolparton Li povas destini aliajn instrumentojn por ke ili efektivigu Lian intencon ; sed ni preterpasos la veran celon kaj taskon de nia propra vivo. Reakordigho kun Dio - ighante Liaj amatoj, Liaj servantoj, volplenaj fluejoj kaj perantoj de Lia Krea Povo, ghis ni konscios en ni mem nenian vivon krom Lia Dia kaj abunda vivo - jen kio, laù la bahaa instruo, estas la nedirebla kaj glorplena plenumigho de la homa ekzisto.

La homaro estas tamen esence puranima, char ghi estas kreita "laù la bildo de Dio, simile al Li", kaj kiam ghi fine ekvidos la veron, ghi ne daùrighos laù la vojo de malsagheco. Bahá'u'lláh certigas ke baldaù la alvoko de Dio estos ghenerale akceptita, kaj la tuta homaro turnos la vizaghon al justeco kaj obeemo. "Chiu zorgo shanghos sin tiam en ghojon, kaj chiu malsano en sanon", kaj la regnoj de tiu chi mondo farighos "la regnoj de nia Eternulo kaj de Lia Kristo ; kaj Li reghos por chiam kaj eterne." (Apok. XI, 15). Ne nur tiuj kiuj estas sur la tero, sed chiuj en la chielo kaj sur la tero, unuighos en Dio kaj eterne ghojos en Li.

Renovigo de Religio  ñ

La hodiaùa stato de la mondo prezentas sufichan atestajhon ke, kun malmultaj esceptoj, la popoloj de chiuj religioj bezonas esti revekitaj al la vera signifo de siaj religioj. Tiu chi reveko estas grava parto de la misio de Bahá'u'lláh. Li venas por fari kristanojn pli bonaj kristanoj, por fari islamanojn pli bonaj islamanoj, por fari chiujn homojn fidelaj al la spirito kiu inspiris iliajn Profetojn. Li ankaù plenumas la promeson farita de chiuj tiuj Profetoj pri la glora Malkashanto kiu estos aperonta en la "Pleneco de la Tempo" por kroni kaj finplenumi Ilian laboron. Li donas pli plenan elvolvon de la spiritaj veroj ol Liaj antaùintoj, kaj malkashas la Volon de Dio rilate al chiuj problemoj de individua kaj socia vivo kiuj prezentas sin al ni en la hodiaùa mondo. Li donas universalan instruon kiu konstruas fortan fundamenton sur kiu povas esti bazita nova kaj pli bona civilizacio, instruon adaptitan al bezonoj de la mondo en la nova nun komencighanta epoko.

Bezono de Nova Revelacio  ñ

La unuigo de la homaro, kunfandigo de chiuj diversaj mondreligioj, reakordigo de Religio kaj Scienco, starigo de Universala Paco, de Internacia Arbitracio, de Universala Domo de Justeco, de Internacia Lingvo, Emancipo de Virinoj, Universala Edukado, nuligo ne nur de la Korpa, sed ankaù de la Industria Sklaveco, Organizo de la Homaro kiel sola tutajho, kun ghusta respekto de la rajtoj kaj libereco de chiu individuo - chio chi estas problemoj de giganta grandeco kaj kolosa malfacileco rilate al kiuj kristanoj, islamanoj kaj konfesantoj de aliaj religioj akceptis kaj ankoraù persistas en plej diversaj kaj ofte akre kontraùaj opinioj, sed Bahá'u'lláh klare malkashis difinitajn principojn, kies ghenerala adopto sendube faros la mondon paradizo.

Vero Estas por Chiuj  ñ

Multaj homoj estas pretaj konfesi ke la bahaaj instruoj estus bonegaj por Persujo kaj por la Oriento, sed ili opinias ke por la okcidentaj popoloj tiuj instruoj estas nenecesaj aù nekonvenaj. Al iu, kiu menciis tian opinion, `Abdu'l-Bahá respondis :

Koncerne la signifon de la Kredo de Bahá'u'lláh, kio ajn rilatas al universala bono estas dia, kaj kio ajn estas dia, estas por la universala bono. Se ghi estas vero, ghi estas por chiuj ; se ne, ghi estas por neniu ; tial dia afero de universala bono ne povas esti limigita al la Oriento aù la Okcidento, char la brilego de la Suno de Vero lumigas same orienton kaj okcidenton, kaj sentigas sian varmon en la Sudo kaj en la Nordo nenia diferenco estas inter unu Poluso kaj la alia. En la tempo de la Revelacio de Kristo, la romanoj kaj grekoj supozis ke Lia afero estas speciale por la judoj. Ili supozis ke ili havas perfektan civilizacion kaj bezonas nenion lerni de la instruoj de Kristo, kaj pro tiu chi falsa opinio multaj estis senigitaj de Lia Favoro. Sciu simile ke la principoj de kristanismo kaj la Instruoj de Bahá'u'lláh estas identaj kaj samaj estas iliaj vojoj. En chiu tago estas progreso. Estis tempo, kiam tiu chi dia institucio (de progresa revelacio) estis embrio, tiam jhus-naskito, tiam infano, tiam intelekta junulo ; kaj hodiaù ghi radias belecon kaj lumas kun grandega brileco. Felicha estas tiu kiu divenas la misteron kaj okupas lokon en la mondo de lumigitoj.

La Lasta Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá  ñ

Kun la morto de sia amata gvidanto, `Abdu'l-Bahá, la Bahaa Kredo eniris novan fazon de sia historio. Chi tiu nova fazo reprezentis pli altan staton en la ekzisto de la sama spirita organismo, pli maturan kaj sekve pli respondecan esprimon de la kredo parte de ghiaj anoj. `Abdu'l-Bahá dedichis Siajn superhomajn energion kaj unikan kapablecon al la tasko dissemi Sian amon al Bahá'u'lláh tra la Oriento kaj Okcidento. Li lumigis la kandelon de kredo en sennombraj animoj. Li instruis kaj gvidis ilin en la atribuoj de persona spirita vivo. Konsiderante la grandegan signifon de la Lasta Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá, la gravecon de la sekvoj rezultantaj el ghi kaj la profundan saghecon formantan la fundamenton de ghiaj decidoj, ni donas kelkajn pluajn elcherpajhojn kiuj brile bildigas la spiriton kaj chefprincipojn kiuj donis spiron kaj gvidon al `Abdu'l-Bahá kaj estas transdonitaj kiel richa heredajho al Liaj fidelaj sekvantoj :

Ho vi amatoj de la Eternulo ! En tiu chi sankta Epoko konflikto kaj malpaco estas nenial permeseblaj. Chiu malpaciganto senigas sin mem de la Dia favoro. Estas devige al chiu elmontri plej grandan amon, honestecon de la konduto, sincerecon kaj rektan afablecon al chiuj gentoj kaj popoloj de la mondo, chu ili estas amikoj chu fremduloj. Tiel intensa devas esti la spirito de amo kaj kor-afableco, ke fremdulo eksentu sin kiel amiko, malamiko kiel vera frato, sen ia ajn diferenco inter ili. Char universaleco estas de Dio kaj chiaj limigoj estas terdevenaj. ...

Tial, ho miaj amataj amikoj ! interrilatu kun chiuj popoloj, gentoj kaj religioj de ia mondo kun plej granda honesteco, lojaleco, fideleco, afableco, bonvolemo kaj amikeco ; tiel ke la tuta mondo de kreajhoj estu plenigita per la sankta ekstazo de la favoro de Bahá, ke malklereco, malamikeco, malamo kaj malbonvolo malaperu el la mondo kaj la mallumo de fremdeco inter la popoloj kaj gentoj de la mondo cedu lokon al la Lumo de Unueco. Se aliaj popoloj kaj nacioj estus malfidelaj al vi elmontru vian fidelecon al ili ; se ili estus maljustaj kontraù vi elmontru justecon al ili ; se ili tenus sin aparte de vi, allogu ilin al vi ; se ili elmontrus malamikecon estu amikaj al ili ; se ili venenus vian vivon, dolchigu iliajn animojn ; se ili vundus vin, estu balzamo por iliaj doloroj. Tiaj estas la ecoj de sinceruloj ! Tiaj estas la ecoj de fideluloj.

Ho vi amatoj de la Eternulo ! Estas devige al vi esti cedemaj al chiuj monarhhoj kiuj estas justaj kaj elmontri vian fidelecon al chiu justa regho. Servu la regantojn de la mondo kun plejgranda fideleco kaj lojeleco. Elmontru obeemon al ili kaj estu iliaj bondezirantoj. Sen ilia rajtigo kaj permeso ne miksu vin en politikajn aferojn, char mallojaleco al justa suvereno estas mallojaleco al Dio Mem.

Tio chi estas mia konsilo kaj la ordono de Dio al vi. Bone estas al ili kiuj laùe agas.

Sinjoro ! Vi vidas kiel chio ploras pro mi kaj miaj parencoj ghojas pri mia sufero. Je Via Gloro, ho mia Dio ! Ech inter miaj malamikoj, kelkaj priploris miajn chagrenojn kaj malfelichojn, kaj inter enviuloj kelkaj vershis larmojn pro miaj zorgoj, miaj ekzilo kaj afliktoj. Ili lamentis char ili trovis en mi nenion krom sufero kaj zorgo kaj vidis nenion krom afableco kaj pardonemo. Kiam ili vidis min forvishitan de torento de malghojoj kaj mizeroj kaj elmetitan kiel celo al la sagoj de la sorto, iliaj koroj estis tushitaj de kompato, larmoj venis en iliajn okulojn kaj ili atestis deklarante : "La Eternulo estas nia atestanto : ni vidis en li nenion krom fideleco, grandanimeco kaj plejgranda kompatemo". Plifortighis, tamen, la malamo de la rompantoj de la Sankta Interligo, la anoncantoj de malbono, ili ghojis ke mi ighis viktimo de la plej afliktaj provoj, ili ekmovighis kontraù mi kaj festis pro la korshirantaj aferoj okazintaj al mi.

Mi vokas al Vi, ho Eternulo mia Dio ! per la lango kaj per la tuta koro, ke Vi ne repagu al ili ilian kruelecon kaj malbonajn agojn, iliajn ruzojn kaj malbonfarojn, char ili estas malsaghaj kaj neindaj kaj ne scias kion ili faras. Ili ne distingas bonon de malbono, nek pravon de malpravo, nek justecon de maljusteco. Ili sekvas siajn proprajn dezirojn kaj sekvas la piedsignojn de la plej malperfektaj kaj malsaghaj inter si. Ho mia Eternulo ! Havu kompaton por ili, shirmu ilin de chiaj afliktoj en tiu chi zorgoplena tempo kaj permesu ke chiuj provoj kaj malfacilajhoj estu la sorto de tiu chi Via servanto kiu falis en tiun chi malluman kavon. Destinu min por chiu sufero kaj faru ke mi estu oferajho por chiuj Viaj amatoj. Ho Eternulo, Plej Alta ! Mia animo, mia vivo, mia estajh, mia spirito estu oferitaj por ili ! Ho Dio, mia Dio ! Humile, petege kaj falinte sur la vizaghn, mi preghs al Vi kun la tuta ardo de mia alvoko ke Vi pardonu chiun kiu vundis min, senkulpigu chiun kiu konspiris kontraù mi kaj ofendis min, kaj forlavu la malbonfarojn de tiuj kiuj faris al mi maljustajhon. Favordonu al ili Viajn havindajn donacojn, donu al ili ghjon, liberigu ilin de malghojo, donacu al ili pacon kaj prosperon, donu al ili Vian felichegon kaj vershu sur ilin Vian favoron.

Vi estas Chionpova, Favora, Helpanto en Danghero, Mem-Ekzistanta.

La dischiploj de Kristo forgesis sin kaj chiujn terajn aferojn, forlasis chiujn siajn zorgojn kaj apartenajhojn, purigis sin de personeco kaj pasio kaj kun absoluta sinoferemo disiris malproksimen alvokante la popolojn de la mondo al la Dia Gvidado, ghis fine ili faris la mondon alia mondo, lumigis la suprajhon de la tero, kaj ech ghis sia lasta horo elmontris sinoferemon en la vojo de la Amato de Dio. Fine en diversaj landoj ili suferis gloran martirighon. Tiuj kiuj estas homoj de ago sekvu iliajn piedsignojn.

Ho Dio, mia Dio ! Mi alvokas Vin, Viajn Profetojn kaj Senditojn, Viajn Sanktulojn kaj Benitojn, por atesti ke mi findecide deklaris Viajn Pruvojn al Viaj amatoj kaj klare prezentis al ili chiujn aferojn, por ke ili shirmu Vian Kredon, gardu Vian Rektan Vojon kaj defendu Vian Brilegan Leghon. Vi estas vere la Chionscianta, la Plej Sagha !

Post la forpaso de `Abdu'l-Bahá, venis la tempo por starigi la administradon kiun oni nomas modelo kaj nukleo de tiu mondordo kiun starigi estas la speciala misio de la religio de Bahá'u'lláh. La Testamento de `Abdu'l-Bahá sekve signas turnopunkton en bahaa historio, apartigante la epokon de senmatureco kaj nerespondeco de tiu epoko en kiu la bahaanoj mem estas destinitaj plenumi sian spiritecon per plivastigo de ghia amplekso el la afero de personaj travivajhoj al tiu de socialaj unueco kaj kunlaboro. La tri principaj elementoj de la administra plano testamentita de `Abdu'l-Bahá estas :
1. "La Gardanto de la Religio de Dio,"
2. "La Manoj de la Religio de Dio," kaj
3. "La Domoj de Justeco, Lokaj, Naciaj kaj Universala." (3)

La Gardanto de la Religio de Dio  ñ

`Abdu'l-Bahá destinis Sian plej aghan nepon, Shoghi Effendi, al la respondeca posteno de la "Gardanto de la Religio de Dio" (Valíyy-i-Amru'lláh). Shoghi Effendi estas la plej agha filo de Díyá'íyyih Khánum, la plej agha filino de `Abdu'l-Bahá. Lia patro, Mírzá Hádí, estas parenco de Báb (kvankam ne en la rekta linio, char la sola ido de Báb mortis en infaneco). Shoghi Effendi havis la aghon de dudek kvin jaroj kaj studis en la Balliol-Kolegio en Oksfordo, en la tempo de la morto de sia avo. La nomumo estis anoncita en la Testamento per la sekvantaj vortoj :

Ho miaj amantaj geamikoj ! Post la forpaso de tiu chi suferigito, estas devige al la Aghsán (Branchoj), la Afnán (Branchetoj) de la Sankta Lotusarbo, la Manoj (Kolonoj) de la Religio de Dio kaj la amatoj de la Abhá Belo turni sin al Shoghi Effendi - la juna brancho elkreskinta el la du benitaj kaj sanktaj Lotusarboj kaj frukto naskita el la unuigho de la du elkreskajhoj de la Arbo de Sankteco - char li estas la signo de Dio, la elektita brancho, la gardanto de la Religio de Dio, al kiu devas sin turni chiuj Aghsánoj, Afnánoj, la Manoj de la Religio de Dio kaj Liaj amatoj. Li estas klariganto de la vortoj de Dio kaj estas sekvota de la unua-naskito el siaj rektliniaj posteuloj.

La sankta kaj juna brancho, la gardanto de la Religio de Dio, kiel ankaù la Universala Domo de Justeco, universale elektota kaj fondota, ambaù estas en la zorgado kaj protektado de la Abhá Belo, sub la shirmo kaj neerara gvidado de Lia Sankteco, la Laùdegato (mia vivo estu oferita al ili !). Kion ajn ili decidos, estas de Dio. ...

Ho vi amatoj de la Eternulo ! Estas devige al la gardanto de la Religio de Dio elekti dum sia propra vivotempo tiun kiu estos lia sekvanto, por ke malpacoj ne ekestu post lia morto. La elektito devas elmontri apartecon de chiuj mondaj aferoj, li devas esti la esenco de pureco, devas evidentigi en si timon de Dio, scion, saghon kaj instruitecon. Tiel, se la unuanaskito de la gardanto de la Religio de Dio ne manifestas en si mem la verecon de la vortoj : "Infano estas la esotera esenco de sia patro", t.e. se li ne heredos (de la gardanto de la Religio de Dio) liajn spiritajn ecojn kaj lia glora deveno ne estos ligita kun bela karaktero, tiam li (la gardanto de la Religio de Dio) devos elekti alian branchon kiel sian sekvonton.

La Manoj de la Religio de Dio devas elekti el sia propra nombro naù personojn kiuj chiutempe estos okupataj per valora servado al la laboro de la gardanto de la Religio de Dio. La elekto de tiuj naù personoj devas esti akceptita aù unuanime aù per plimulto da vochoj de la anaro de la Manoj de la Religio de Dio kaj tiuj chi, chu per unuanima vochdonado aù per plimulto, devas doni sian konsenton al la elekto de tiu kiun la gardanto de la Religio de Dio elektis kiel sian sekvonton. Tiu chi konsento devas esti donita tiamaniere ke la konsentaj kaj malkonsentaj vochoj ne estu distingeblaj (t.e. per sekreta balotado).

Manoj de la Religio de Dio  ñ

Dum Sia propra vivo Bahá'u'lláh elektis kelkajn provitajn kaj fidelajn amikojn por ke ili helpu Lin direkti kaj disvastigi la aferojn de la Religio, kaj donis al ili la titolon Ayádíyí-Amru'lláh (lit. "Manoj de la Religio de Dio"). `Abdu'l-Bahá en Sia Testamento postlasas regulojn koncerne fondon de konstanta aro da laborantoj kiuj devas servi la Religion kaj helpi la Gardanton de la Religio. Li skribas :

Ho geamikoj ! La Manoj de la Religio de Dio devas esti nomitaj kaj elektitaj de la gardanto de la Religio de Dio. ...

La devoj de la Manoj de la Religio de Dio estas diskonigi la Diajn Aromojn, edifi homajn animojn, antaùenigi edukadon, plibonigi la karakteron de chiuj homoj kaj esti, en chiuj tempoj kaj en chiuj cirkonstancoj, sanktigitaj kaj apartigitaj de teraj aferoj. Ili devas manifesti timon al Dio per siaj konduto, manieroj, faroj kaj vortoj.

Tiu chi anaro la Manoj de la Religio de Dio, estas sub gvidado de la gardanto de la Religio de Dio. Li devas konstante stimuli ilin ke ili penu kaj strechu chiujn siajn fortojn por diskonigi la dolchajn bonodorojn de Dio, kaj por gvidi chiujn popolojn de la mondo, char estas ghuste la lumo de Dia Gvidado kiu kaùzas ke la tuta universo estu lumigita(4)

La Administra Sistemo(5)  ñ

Estas la ghenerala karakterizo de religio ke organizado signas interrompon de la vera spirita influo kaj emas malhelpi al la originala impulso por veni en la mondon. Organizado chiam farighas surogato de religio pli ghuste ol metodo aù ilo por doni efikecon al religio. La apartigho de popoloj en diversajn tradiciojn netushitajn de iu ajn paca aù konstrua rilato faris tion neevitebla. Fakte, ghis nun neniu Fondinto de revelaciita religio klare difinis la principojn por gvidi la administradan funkcion de la Kredo, kiun Li starigis.

En la Bahaa Religio, la principojn de mondadministrado esprimis Bahá'u'lláh, kaj tiuj chi principoj evoluighis en la skriboj de `Abdu'l-Bahá, precipe en Lia Testamento.

La celo de tiu chi organizado estas ebligi veran kaj daùran unuecon inter popoloj de diversaj rasoj, klasoj, interesoj, karakteroj, kaj hereditaj kredoj. Detala kaj simpatia studado de tiu chi aspekto de la Bahaa Kredo montras ke la celo kaj metodo de bahaa administrado tiel perfekte adaptighas al la fundamenta spirito de la Revelacio ke ghi rilatas al chi lasta same kiel la korpo rilatas al la animo. Karaktere, la principoj de bahaa administrado prezentas la sciencon de kunlaborado ; aplike, ili provizas novan kaj pli altan tipon de moraleco mondvasta en amplekso. ...

Bahaa komunumo malsimilas al aliaj memvolaj kunvenoj en tio ke ghia fundamento kushas tiel profunde kaj etendighas tiel vaste ke ghi kapablas inkluzivi chiun sinceran homon. Dum aliaj asocioj estas ekskluzivaj, efike se ne intence, kaj metode se ne ideale la bahaa asocio estas inkluziva, kaj fermas al neniu sincera homo la enirejon al kuneco. En chiu kunveno estas latenta aù evoluinta iu bazo por selekti. En religio chi tiu bazo estas kredo limigita per la historia naturo de sia origino ; en politiko tio chi estas partio aù programo ; en ekonomio tiu chi estas komuna malbonshanco aù komuna potenco ; en artoj aù scienco tiu chi bazo konsistas el speciala edukado aù agado aù intereso. En chiuj chi tiuj aferoj, ju pli ekskluziva estas la bazo de selekto, des pli forta la movado- kondicho diametre kontraùa al tiu kiu ekzistas en la Bahaa Religio. Sekve la Kredo, malgraù ghia spirito de kreskado kaj progreso, evoluas malrapide rilate al la nombroj de siaj agemaj alighintoj. Char oni kutimighas al ekskluziveco kaj apartigho en chiuj aferoj. La gravaj sankcioj estas chiam rajtigoj kaj pravigoj de apartigho. Eniri la Bahaan Kredon estas postlasi tiujn chi sankciojn - travivajho kiu unue chiam submetas personon al novaj pruvoj kaj suferadoj, dum la homa egoo kontraùas la superegan sankcion de universala amo. Scienculoj kunestu kun simpluloj kaj needukitoj, richuloj kun malrichuloj, blankuloj kun negruloj, mistikuloj kun la literatoroj, kristanoj kun judoj, islamanoj kun parsioj ; kaj je kondichoj, kiuj forigas la avantaghojn de longdaùraj arogantecoj kaj privilegioj.

Kontraùe al tiu chi malfacilajho estas gloraj rekompencoj. Oni memoru ke arto sterilighas kiam ghi turnas sin for de la komuna homaro, ke filozofio same perdas sian vidkapablon kiam ghi evoluas en soleco, kaj ke politiko kaj religio neniam sukcesas aparte de la gheneralaj bezonoj de la homaro. La homan naturon oni ankoraù ne scias, char ni chiuj vivas en stato de mensa, morala, emocia aù socia defendo, kaj la psikologio de defendo estas la psikologio de malpermeso. Sed la amo forigas timon ; forigo de timo starigas la latentajn potencojn, kaj kunesto kun aliaj en spirita amo portas esencan, pozitivan esprimon al tiuj chi potencoj. Bahaa komunumo estas kunveno kie tiu cii procedo povas okazi en la nuna epoko, unue malrapide, dum la nova impulso fortikighas, pli rapide dum la anoj konsciighas pri la potencoj kiuj disvolvas la floron de unueco inter la homoj. ...

La respondeco por kaj direktado de lokaj bahaaj aferoj estas difinitaj al anaro titolita Spirita Asembleo. Tiu chi anaro (limigita al naù membroj) estas elektita chiujare la 21an de aprilo, la unuan tagon de Ridván (la Festo kiu solenas la deklaron de Bahá'u'lláh) parte de la plenaghaj konfesintaj kredantoj de la komunumo. La elighonta Spirita Asembleo kompilas la balotliston. Rilate al la karaktero kaj funkcio de tiu chi anaro, `Abdu'l-Bahá skribis jene :

Estas devige al chiu kredanto nenion fari rilate (al bahaa agado) sen konsiligho kun la Spirita Asembleo, kaj ili devas plene obei tutkore kaj tutanime al ties ordonoj, por ke aferoj estu taùge ordigitaj kaj bone aranghitaj. Alie chiu persono agos sendepende kaj laù sia volo, kaj sekvos sian deziron kaj malutilos al la Religio.

La chefaj necesajhoj de tiuj kiuj konsilighas kune estas pura motivo, radianta spirito, apartigho de chio krom Dio, allogigho al Liaj Diaj Bonodoroj, humileco inter Liaj amatoj, pacienco dum malfacilajhoj kaj servado al Lia glora Sojlo. Se kun Lia afabla helpo ili akiros chi tiujn atribuojn, estos certigita al ili triumfon el la nevidebla Regno de Bahá. Nuntempe, estas grave kaj treege necese havi asembleojn por konsiligho. Obeado al ili estas necesa kaj deviga. Ties anoj devas konsilighi kune tiamaniere ke neniam okazu kontraùsento aù malakordigho. Tio chi estas atingebla kiam chiu ano esprimas plenlibere sian propran opinion kaj klarigas sian argumenton. Se iu kontraùas, li tute ne chagrenu char la ghusta vojo montrighas nur tiam kiam oni plene diskutas la aferojn. La brila fajrero de vero aperas nur post akordigho inter diversaj opinioj. Se post diskutado, estas unuanima decido bonege ; sed se, la Eternulo malpermesu, okazos diversaj opinioj, la plimulto de la vochdonoj regu. …

La unua kondicho estas absoluta amo kaj harmonio inter la asembleanoj. Ili estu tute sen fremdeco kaj montru en si la Unuecon de Dio, char ili estas ondoj de unu maro, gutoj de unu rivero, steloj de unu chielo, radioj de unu suno, arboj de unu fruktarbaro, floroj de unu ghardeno. Se harmonio de pensoj kaj plena unueco ne ekzistas, tiu kunveno disighu kaj tiu asembleo neniighu. La dua kondicho : Kiam ili kunvenas ili turnu la vizaghojn al la Chiela Regno kaj petu helpon al la Regno de Gloro. ... Chiuj diskutoj temu pri spiritaj aferoj kiuj rilatas al edukado de homoj, instruado de infanoj, sensharghigo de malrichuloj, helpo de malfortuloj en chiuj klasoj en la mondo, bonkoreco al chiuj popoloj, dissemado de la bonodoroj de Dio kaj glorado de Lia Sankta Vorto. Se ili penos plenumi tiujn chi kondichojn la Graco de la Sankta Spirito estos certigita al ili, kaj tiu asembleo farighos centro de la Diaj benoj, la anaroj de Dia konfirmado venos por helpi al ili, kaj tagon post tago ili ricevos novan elvershon spiritan.

Klarigante tiun chi temon, Shoghi Effendi skribis :

... neniu inter la geamikoj transdonu ion ajn al la publiko, se ne ghi estas plene konsiderita kaj aprobita de la Spirita Asembleo en ties loko ; kaj se tio (kiel sendube estos la kazo) estos afero kiu temas pri la ghenerala intereso de la Kredo en tiu lando, tiam la Spirita Asembleo devas liveri ghin al la konsidero kaj aprobo de la nacia anaro kiu reprezentas chiujn diversajn lokajn asembleojn. Ne nur rilate eldonadon, sed chiujn aferojn tute senescepte, koncernantaj la interesojn de la Kredo en tiu loko, chu individue chu are, estu transdonitaj ekskluzive al la Spirita Asembleo en tiu loko, kiu decidos pri ghi, se ne ghi estas afero de nacia intereso, en kiu okazo ghi estu transdonita al la nacia (bahaa) anaro. Al tiu chi nacia anaro apartenas decido chu afero havas lokan aù nacian intereson. (La termino "naciaj aferoj" ne rilatas al aferoj karakterece politikaj, char la amikoj de Dio tra la mondo estas severe malpermesitaj intermiksighi iel ajn kun politikaj aferoj, sed prefere al tiuj aferoj kiuj koncernas la spiritajn agadojn de la amikaro en tiu lando.)

Plena harmonio, tamen, kiel ankaù kunlaboro inter la diversaj lokaj asembleoj kaj inter la membroj mem, kaj precipe inter chiu asembleo kaj la nacia anaro, estas plej grave, char je tio dependas la unueco de la Religio de Dio, la solidareco de la geamikoj, la plena, rapida kaj kompetenta funkciado de la spiritaj agadoj de Liaj amatoj. ...

La diversaj Asembleoj, lokaj kaj naciaj, formas nuntempe la fundamenton sur kies forton la Universala Domo (de Justeco) estos firme starigita kaj konstruita. Ghis tiuj chi funkcios energie kaj harmonie ghis tiam la espero pri fino de tiu chi periodo transira ne realighos ... memoru ke la chefnoto de la Religio de Dio estas ne diktatora aùtoritateco sed humila kunesto, ne arbitra potenco, sed spirito de sincera kaj amema konsiligho. Nenio krom spirito de vera bahaano povas esperi akordigi la principojn de kompato kaj justeco, de libereco kaj obeado, de la sankteco de la rajtoj de individuo kaj de sinofero, de vigleco, diskreteco kaj prudento unuflanke, kaj de kunestado, malkashemo, kaj kuragho aliflanke.

La lokaj Spiritaj Asembleoj de lando estas kunligitaj kaj kunordigitaj pere de alia elektita anaro el naù membroj, la Nacia Spirita Asembleo. Tiu chi anaro estighas pere de chiujara balolado parte de la elektitaj delegitoj reprezentantaj la lokajn bahaajn komunumojn. ... La Nacia Kunveno kie la delegitoj kunighas konsistas el elektantaro bazita sur la principo de proporcia reprezentado. ... Chi tiuj Naciaj Kunvenoj okazas prefere dum la Ridván-sezono, la dekdutagoj komence de 21 aprilo, kiuj solenas la Deklaron de Bahá'u'lláh en la ghardeno Ridván proksime al Bagdado. La eksighonta Nacia Spirita Asembleo havas la aùtoritaton akcepti la delegitojn.

Nacia Kunveno estas okazo por pliprofundigi la komprenon pri bahaaj agadoj kaj por fari raportojn pri naciaj kaj lokaj agadoj dum la jaro jhuspasinta. ... La funkcioj de bahaa delegito estas limigita al la daùro de la Nacia Kunveno kaj partopreno en la elekto de la nova Nacia Spirita Asembleo. Dum ili kunvenas, la delegitoj estas konsila kaj konsulta anaro kies rekomendojn atente konsideru la membroj de la elektota Nacia Spirita Asembleo. ...

La rilato de Nacia Spirita Asembleo al la lokaj Spiritaj Asembleoj kaj al la kredantaro en la lando estas difinita jene en la leteroj de la Gardanto de la Religio :

Rilate la starigon de "naciaj asembleoj," estas gravege en chiu lando kie la kondichoj permesas kaj la nombro de la amikoj konsiderinde kreskas ... ke "nacia Spirita Asembleo" estu tuj starigita, reprezentanta la geamikojn en tiu lando.

Ghia unua celo estas stimuli, unuigi kaj kunordigi per oftaj personaj konsilighoj, la multoblajn agadojn de la amikoj kiel ankaù de la lokaj Asembleoj ; kaj per proksima kaj konstanta rilato kun la Sankta Lando, enkonduki klopodojn, kaj direkti ghenerale la aferojn de la Religio en tiu lando.

Ghi ankaù havas alian celon, ne malpli gravan ol la unua, char dum la daùro de tempo ghi evoluos en la Nacian Domon de Justeco (kiun `Abdu'l-Bahá mencias en Sia Testamento kiel la "sekundara Domo de Justeco"), kiu laù la klara teksto de la Testamento devas, kune kun la aliaj Naciaj Asembleoj tra la Bahaa Mondo, senpere elekti la membrojn de la Internacia Domo de Justeco, tiu Supera Konsilantaro kiu gvidos, organizos kaj unuigos la aferojn de la Kredo tra la mondo. ...

Chi tiu Nacia Spirita Asembleo, kiu, ghis la starigo de la Universala Domo de Justeco, devos esti reelektita chiujare, memevidente akceptas gravajn respondecojn, char ghi devas administri plenan aùtoritatecon super chiuj lokaj Asembleoj en sia areo, kaj ghi devos direkti la agadojn de la geamikoj, gardi vigle la Religion de Dio kaj estri ghenerale la aferojn de la Kredo.

Gravaj aferoj, kiuj efikos la interesojn de la Religio en tiu lando, kiel tradukado kaj eldonado, la Mashriqu'l-Adhkár, instruado, kaj aliaj similaj aferoj kiuj estas apartaj de nur lokaj aferoj, devas esti sub plena aùtoritato de la Nacia Asembleo.

Ghi devas, simile al la lokaj Asembleoj, transdoni chiun el tiuj chi aferoj al speciala Komitato, elektota de la membroj de la Nacia Spirita Asembleo, el la geamikoj en tiu lando, kiu rilatos al ghi same kiel la lokaj komitatoj rilatas al siaj respektivaj lokaj Asembleoj.

Che tio, ankaù, restas decido chu iu afero estas nur loka en sia naturo, kaj estu transdonita al la konsiderado kaj decido de la loka Asembleo, aù chu tio restu en sia areo kiel afero kiu devas ricevi ghian specialan atenton. ...

... Je la intereso de la Kredo, kiun ni chiuj amas kaj servas, estas devige al la membroj de la nova Nacia Asembleo, elektita de la delegitoj dum la Kunveno, peti kaj havi la plejan respekton, individue kiel ankaù kune, al la konsiloj, la konsideritaj opinioj kaj la veraj sentoj de la kunighintaj delegitoj. Forigante el si chiun postsignon de sekreteco, de troa silentemo, de diktatora apartighemo, ili radiante kaj plene anoncu al la delegitoj, kiuj ilin elektis, siajn planojn, siajn esperojn, kaj siajn zorgojn. Ili informu al la delegitoj la diversajn aferojn konsiderotajn dum la kuranta jaro, kaj serene kaj konscie studu kaj pripensu la opiniojn kaj rekomendojn de la delegitoj. Dum la kelkaj tagoj de la Kunveno kaj post la foriro de la delegitoj, la nove elektita Nacia Asembleo devas serchi rimedojn por antaùenigi interkomprenon, faciligi kaj daùrigi intershanghon de vidpunktoj, pliprofundigi konfidon, kaj pravigi per chiu ebla perilo sian solan deziron servi kaj antaùenigi la komunan bonon. ...

Pro la neeviteblaj limigoj rilate al oftaj kaj longaj kunsidoj de la Kunveno, la Nacia Spirita Asembleo devos tamen teni al si la finan decidon pri chiuj aferoj kiuj efikas la interesojn de la Kredo ... kiel ekzemple la rajto decidi chu iu loka Asembleo funkcias laù la principoj difinitaj por la antaùenigo de la Kredo. ...

Rilate al kompilado de la balotlisto uzota che chiujaraj lokaj bahaaj balotadoj, la respondeco pri tio apartenas al chiu loka Spirita Asembleo, kaj por gvidi en tiu afero la Gardanto skribis jene :

… por diri tre mallonge kaj tiel adekvate kiel la nunaj cirkonstancoj permesas jen la chefaj detaloj kiujn oni devas konsideri antaù ol decidi chu persono estas vera kredanto aù ne : Plena akcepto de la rangoj de la Heroldo, la Aùtoro, kaj la Vera Ekzemplo de la Bahaa Religio, kiel difinitaj en la Testamento de `Abdu'l-Bahá ; senkondicha akcepto de, kaj obeado al, kio ajn estas revelaciita per ilia Plumo ; lojala kaj konstanta aligho al chiu frazo en la sankta Testamento de nia Amato ; kaj proksima kunesto kun la spirito kiel ankaù la formo de la nuntempa bahaa administrado tra la mondo - tiujn chi mi opinias esti la fundamentaj kaj chefaj konsideroj pri kiuj oni devas juste, diskrete kaj penseme certigi antaù ol fari tiel gravan decidon.

La instruoj de `Abdu'l-Bahá prizorgas plian evoluon de bahaa organizado. ...

Kaj nun, rilate al la Domo de Justeco kiun Dio ordonis kiel fonton de chiu bono kaj libera de chiu eraro, ghi devas esti universale elektita, tio estas, de la kredantoj. Ghiaj membroj estu signoj de timo al Dio kaj matenighoj de scio kaj kompreno, konstantaj en la kredo de Dio kaj bondezirantoj al la tuta homaro. Tiu Domo estas la Universala Domo de Justeco, tio estas, en chiuj landoj sekundara Domo de Justeco estu starigita, kaj tiuj chi sekundaraj Domoj de Justeco elektu la membrojn de la Universala Domo(6)Oni transdonu chiujn aferojn al tiu anaro. Ghi dekretas chiujn leghojn kaj regulojn kiuj ne trovighas en la eksplicita Sankta Teksto. Tiu chi anaro solvu chiujn problemojn kaj la gardanto de la Religio de Dio estas ghia benita chefo kaj elstara membro dumviva de tiu anaro. Se li ne cheestos persone ghiajn kunsidojn, li nomu iun por reprezenti lin. ... Chi tiu Domo de Justeco dekretas la leghojn kaj la registaro administras ilin. La parlamento devas plifortigi la administradon, la administrado devas helpi al la parlamento por ke pere de proksima unueco kaj harmonio de tiuj chi du fortoj, la fundamento de justeco farighu firma kaj forta, por ke chiuj regionoj de la mondo farighu ja kiel Paradizo mem. ...

... Al la Plej Sankta Libro chiu devas sin turni kaj chion kio ne estas klare skribita tie oni devas transdoni al la Universala Domo de Justeco. Kion ajn tiu chi anaro decidas chu unuanime aù plimulte, tio estas ja la Vero kaj la Celo de Dio Mem. Kiu ajn deturnas sin de tio estas vere el tiuj kiuj emas al malakordo, montras malicon kaj sin turnas for de la Eternulo de la Sankta Interligo.

Ech nuntempe bahaanoj en chiuj partoj de la mondo intime kaj elkore kunestas pere de regula korespondado kaj personaj vizitoj. Tiu chi kontakto inter anoj de diversaj rasoj, naciecoj kaj religiaj tradicioj estas plena pruvo ke la shargho de antaùjugho kaj la historiaj detaloj de apartigho povas esti tute venkitaj per la spirito de unueco starigita de Bahá'u'llàh.

La Mondordo de Bahá'u'lláh  ñ

La pli grandaj implikadoj de tiu chi ordo estas klarigitaj de Shoghi Effendi en sinsekvaj komunikajhoj al la bahaa komunumo de post februaro 1929 :

Mi ne povas ne apelacii al tiuj kiuj identighas kun la Kredo ke ili malatentu la gheneralajn ideojn kaj la nedaùrajn fantaziojn de la tempo, kaj elkomprenu kiel neniam antaùe ke la eksploditaj teorioj kaj la shancelighantaj institucioj de la nuntempa civilizacio devas aperi en akra kontrasto kun tiuj Didonitaj institucioj kiuj estas destinitaj starighi sur ties ruinoj. ...

Char Bahá'u'lláh ... ne nur inspiris al la homaro novan kaj regeneradan Spiriton. Li ne nur eldiris kelkajn universalajn principojn, aù proponis specialan filozofion, kiel ajn potencaj, raciaj kaj universalaj tiuj chi estu. Krom chi tiuj Li, kiel ankaù `Abdu'l-Bahá post Li, malsimile al la antaùaj Mondsistemoj, klare kaj specife difinis Legharon, starigis difinitajn instituciojn, kaj provizis la esencojn de Divina Ekonomio. Chi tiuj estas destinitaj farighi modelo por estonta socio, pIej supera instrumento por starigo de la Plej Sankta Paco, kaj la sola perilo por unuigo de la mondo, kaj la proklamo de la regno de justeco sur la tero. ...

Malsimile al la Disistemo de Kristo, malsimile al la Disistemo de Mahometo, malsimile al chiuj estintaj Disistemoj, la apostoloj de Bahá'u'lláh en chiu lando, kie ajn ili laboras, havas antaù si en klara, en senduba kaj emfaza lingvo, chiujn leghojn, regulojn, principojn, instituciojn, gvidadon, kiujn ili bezonas por kompletigi kaj elplenumi sian taskon. ... En tio kushas la elstara trajto de la Bahaa Revelacio. En tio kushas la forto de la unueco de la Kredo, de la valideco de Revelacio kiu pretendas ne detrui aù malgrandigi antaùajn Revelaciojn, sed kunligi, unuigi kaj plenumi ilin.

Kvankam nia Kredo nun aperas malforta antaù homoj, kiuj aù denuncas ghin kiel brancho de Islamo, aù malestime ignoras ghin kiel nur alian el tiuj malhelaj sektoj kiuj abundas en la Okcidento, tamen chi tiu multvalora juvelo de Dia Revelacio, nun ankoraù en sia embria stato, evoluos en la shelo de Lia legharo, kaj antaùenighos, nedividita kaj nedifektita, ghis ghi chirkaùprenos la tutan homaron. Nur tiuj kiuj jam rekonis la superegan rangon de Bahá'u'lláh, nur tiuj kies koroj estas tushitaj per Lia amo, kaj ekkonis la potencon de Lia spirito, povas adekvate estimi la valoron de tiu chi Divina Ekonomio - Lia netaksebla donaco al la homaro. - 21 marto 1930.

Estas al chi tiu celo - la celo de nova Mondordo, Dia en origino, chion inkluziva en amplekso, justa en principo, provoka en siaj trajtoj - ke la turmentita homaro devas strebi. ...

Kiel kortushaj estas vere la fortostrechoj de tiuj gvidantoj de homaj institucioj kiuj, sen ia konsidero pri la spirito de la tempo, penegas alghustigi la naciajn procedojn, konvenajn por la malnovaj tagoj de la memfidaj nacioj, al la tempo kiu devas aù atingi la unuecon de la mondo, antaùmontritan de Bahá'u'lláh, aù perei. En tiel kritika horo de la historio de la civilizacio decas al la gvidantoj de chiuj nacioj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, chu en la Oriento aù en la Okcidento, chu venkintoj aù venkitoj, turni sian atentigon al la trumpetvoko de Bahá'u'lláh kaj, plene trapenetritaj de la sento de mondsolidareco, la kondicho esenca de fideleco al Lia Kredo, brave levighi por efektivigi en la tuta pleneco la solan kuracan skemon kiun Li, la Dia Kuracisto, receptis por la malsana homaro. Ili forjhetu, unu fojon por chiam, chian antaùkonceptitan ideon, chian nacian antaùjughon, kaj atentigu la noblan konsilon de 'Abdu'l-Bahá, la aùtoritata Klariganto de Liaj instruoj. "Vi povas plej bone servi al via lando,' estis respondo donita de 'Abdu'l-Bahá(7)al alta oficiulo de la federala registaro de Usono, kiu demandis Lin pri la plej bona maniero en kiu li povus progresigi la aferojn de sia registaro kaj popolo, "se vi penos, kiel mondcivitano, subteni la finan aplikon de la principo de federalismo kiu estas la fundamento de la registaro de via propra lando al la rilatoj nun ekzistantaj inter la popoloj kaj nacioj de la mondo.' ...

Devas esti nepre evoluita ia formo de monda Supershtato, je kies favoro chiuj nacioj de la mondo propravole cedos chian pretendon por militi, certajn rajtojn starigi impostojn kaj chiajn rajtojn teni armadon, krom tio por sekurigi internan ordon en siaj posedajhoj. Tia shtato devos enteni en siaj kadroj Internacian Ekzekutivon adekvatan por trudi plejsuperan kaj nerezistebian aùtoritatecon al chiu kontraùstarema membro de la komunumo. Ghi devas havi ankaù Mondparlamenton kies membroj estos elektitaj de la popoloj en ties landoj kaj kies elekto estos konfirmita de la koncernaj registaroj ; kaj Plejsuperan Tribunalon kies jugho havos devigan signifon ech en tiuj kazoj kiam la koncernataj partioj ne konsentas propravole submeti sian kazon al ghiaj konsideroj. Monda komunumo en kiu chiuj ekonomiaj bariloj estos por chiam detruitaj kaj la interdependeco de Kapitalo kaj Laboro definitive rekonita ; en kiu la brukriado de religia fanatikeco kaj disputado estos por chiam silentigita ; en kiu la flamo de rasa malamikeco estos fine estingita ; en kiu unu sola kodo de internaciaj leghoj - produktajho de pripensita jughado de la federaciaj reprezentantoj de la mondo - havos kiel sankcion tujan kaj devigan intervenon de kunigitaj fortoj de la federaciaj unuoj ; kaj fine mondkomunumo, en kiu la furiozo de kaprica kaj militema naciismo estos shanghita en daùran konscion pri mondcivitaneco - ja prezentighas, en siaj chefaj linioj, la Ordo antaùvidita de Bahá'u'lláh, la Ordo kiu estos konsiderata kiel la plej bela frukto de la malrapide maturighanta epoko.

Ne estu ia dubo rilate al la intenco inspiranta la mondampleksan Leghon de Bahá'u'lláh. Tute ne celante al la renverso de la ekzistanta fundamento de la socio, ghi klopodas larghigi ghian bazon, rekonstrui ghiajn instituciojn en maniero konforma kun la bezonoj de la chiam shanghighanta mondo. Ghi povas konflikti kun neniaj laùleghaj apartenajhoj, nek ghi povas subfosi iujn esencajn lojalecojn. Ghia celo estas nek sufoki la flamon de sana kaj inteligenta patrioteco en la homaj koroj, nek forigi la sistemon de nacia aùtonomio tiel esenca se oni volas eviti la malbonojn de la troa centralizado. Ghi ne ignoras, nek ghi penas subpremi, la diversecon de etnikaj originoj, de klimato, de historio, de lingvo kaj tradicio, de penso kaj kutimo, kiuj diferencigas la popolojn de la mondo. Ghi vokas pri pli vasta lojaleco, pri pli granda aspiro ol tiuj kiuj inspiris la homan genton. ...

La voko de Bahá'u'lláh estas antaù chio direktita kontraù chiaj formoj de provincajhoj, kontraù chiaj izolmanieroj kaj antaùjughoj. ... Char leghaj normoj, politikaj kaj ekonomiaj teorioj estas sole destinitaj por sekurigi la interesojn de la tuto de la homaro, por ke la homaro ne estu krucumata por savi la esencon de iu speciala legho aù doktrino. ...

La principo de la Unueco de la Homaro - la akso chirkaù kiu turnighas chiuj instruoj de Bahá'u'lláh - ne estas nura eksplodo de senklera emocio aù esprimo de nedifinita kaj pia espero. ... Ghia enhavo estas pli profunda, ghiaj aspiroj estas pli grandaj ol chiaj kiujn la Profetoj de la pasinteco estis permesitaj antaùenigi. La mesagho estas aplikebla ne nur al individuoj, sed koncernas antaù chio la naturon de tiuj esencaj rilatoj kiuj devas ligi chiujn shtatojn kaj naciojn kiel membrojn de unu homa familio. ...

Ghi prezentas la fincelon de la homa evoluado. ...

Ke sole la fortoj de mondkatastrofo povas akceli tiun novan fazon de la homa penso, tio bedaùrinde farighas pli kaj pli evidenta. ...

Nenio krom fajra aflikto, el kiu la homaro levighos, punita kaj preta, povas sukcesi enplanti tiun senton de respondeco kiun la gvidantoj de la novnaskita tempo devas akcepti sur siajn shultrojn. …

Chu `Abdu'l-Bahá Mem ne asertis per paroloj preterdubaj ke "alia milito pli terura ol la lasta, nepre eksplodos" 28 novembro, 1931

Tiu chi Administra Ordo ... kiam ghiaj elementaj eroj, ghiaj organikaj institucioj, ekfunkcios kompetente kaj energie, asertos sian pretendon kaj elmontros sian kapablon esti ne nur la nukleo sed ja la modelo de la Nova Mondordo destinita enteni je difinita tempo la tutan homaron. …

Sole el chiuj Revelacioj antaùaj chi tiu Kredo ... sukcesis starigi strukturon, al kiu la konfuzitaj sekvantoj de bankrotaj kaj rompitaj kredoj devus alproksimighi kaj plene esplori, kaj provi, antaù estos tro malfrue, la nevundeblan sekurecon de ghia mondchirkaùanta shirmejo…

Al kio alia se ne al la potenco kaj majesto, kiujn tiu chi Administra Ordo - la elementoj de la estonta chirkaùvolvanta Bahaa Komunumo - estas destinita manifesti, povas aludi la jenaj eldiroj de Bahá'u'lláh : "La ekvilibro de la mondo estas renversita per la vibra influo de tiu chi plej sankta, plej nova Mondordo. La orda vivo de la homaro estas revoluciigita pere de tiu chi unika, tiu chi mirinda Sistemo, kies similon homaj okuloj neniam vidis."...

La bahaa komunumo estonta, de kiu tiu chi vasta Administra Ordo estas la sola kadro, estas, teorie kaj praktike, ne nur unika en la tuta historio de politikaj institucioj, sed havas nenian paralelon en la kronikoj de iuj el la akceptitaj religisistemoj de la mondo. Nenia formo de demokrata registaro ; nenia sistemo de aùtokrateco aù diktatoreco, chu monarkia aù respublika, nenia peranta plano de pure aristokrata sistemo ; ech ne iuj el la akceptitaj tipoj de teokratio, chu la Hebrea Komunumo, aù la diversaj Kristanaj Ekleziaj organizajhoj, aù la Imameco aù la Kalifeco en Islamo - neniuj el tiuj chi povas identighi aù konformighi al la Administra Ordo kiun kreis la mastromano de ghia perfekta Arkitekto. ...

Dum tiu chi Sistemo estas ankoraù en sia infaneco, neniu miskomprenu ghian karakteron, malgrandigu ghian signifon aù misprezentu ghian celon. La fundamento sur kiu chi tiu Administra Ordo staras estas la neshanghebla Celo de Dio por la homaro en la nuna tempo. La Fonto el kiu ghi ricevas sian inspiron estas neniu alia ol Bahá'u'lláh Mem. ... La centra, la subtena celo kiu vivigas ghin estas la starigo de la Nova Mondordo antaùmontrita de Bahá'u'lláh. La metodoj kiujn ghi uzas, la normo kiun ghi enplantas, klinighas nek Orienten nek Okcidenten, nek al Judoj nek al Nejudoj, nek al richuloj nek al malrichuloj, nek al blankhaùtuloj nek al negruloj. Ghia signovorto estas la unuigho de la homa gento ; ghia standardo la "Plej Sankta Paco." ... – 8 februaro, 1934.

La kontrasto inter la amasighantaj atestajhoj pri persista centralizo kiu akompanas la levighadon de la Administra Ordo de la Kredo de Dio, kaj la fortoj de la diserighado kiuj atakas la konstruajhon de la dolorpremita socio, estas same klaraj kiel atentigaj. Kaj interne kaj ekstere de la bahaa mondo la signoj kaj pruvoj kiuj, en mistera maniero, heroldas la naskighon de tiu Mondordo, kies starigo devas marki la Oran Epokon de la Religio de Dio, kreskas kaj multighas de tago al tago. ...

"Baldaù," proklamas la propraj vortoj de Bahá'u'lláh, "la nuna Ordo estos envolvita, kaj nova anstataùigos ghin. ". ...

La Revelacio de Bahá'u'lláh ... devas … esti rigardata kiel markanta per sia alveno la maturighon de la tuta homa gento. Ghi devas esti konsiderata ne nur kiel ankoraù alia spirita revivigho en la vico de la progresaj Revelacioj, nek ech kiel kulmino de unu el la serio de la ripetighantaj profetaj cikloj, sed pli ghuste kiel markanta la lastan kaj la plej altan shtupon en la grandega evoluado de la kolektiva homa vivo sur chi tiu planedo. La apero de la mond-komunumo, la konscio de la mondcivitaneco, la fondo de la mondcivilizacio kaj mondkulturo ... devas ... esti konsiderataj koncerne la vivon sur tiu chi planedo kiel la plej ekstremaj limoj de la organizado de la homa socio, kvankam la homo, kiel individuo, povas, ech devas rezulte de tiu kompletigho, sendifine antaùeniri en sia progreso kaj evoluado. ...

La unueco de la homa gento, kiel ghi estas antaùvidita de Bahá'u'lláh, signifas starigon de tutmonda komunumo en kiu chiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daùre unuigitaj, kaj en kiu la aùtonomio de ghiaj membroshtatoj kaj la persona libereco kaj iniciativo de la individuoj el kiuj ghi konsistas estas definitive kaj komplete protektitaj. Tiu chi komunumo devas, kiel ni povas ghin koncepti, konsisti el monda leghodonistaro, kies membroj, estante kuratoroj de la tuta homaro, fine kontrolos la tutan natur-rimedon de chiuj kunfarantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leghojn kiaj estos postulataj por reguligi la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alghustigi la rilatojn de chiuj rasoj kaj popoloj. Monda ekzekutivo, subtenata de internacia Armeo, plenumos decidojn akceptitajn, kaj aplikos leghojn dekretitajn de tiu monda leghdonistaro. Monda tribunalo prijughos kaj transdonos devigajn kaj finajn verdiktojn en chiuj disputoj kiuj povus okazi inter la diversaj elementoj formantaj tiun universalan sistemon. Elpensita estos mehhanismo de mondaj komunikiloj, chirkaùliganta la tutan planedon, libera de naciaj ghenoj kaj limigoj, kaj funkcianta kun mirinda rapideco kaj perfekta reguleco. Mondmetropolo agos kiel nervocentro de la mondcivilizacio, kiel fokuso al kiu centrighados la unuigaj fortoj de la vivo kaj el kiuj radios ghiaj energidonaj influoj. Mondlingvo estos aù elpensita aù elektita el la ekzistantaj lingvoj kaj estos instruata en la lernejoj de chiuj federaciaj nacioj kiel helplingvo krom ilia gepatra lingvo. Mondskribo, mondliteraturo, unuforma kaj universala sistemo de mono, de pesiloj kaj mezuriloj, simpligos kaj faciligos la interrilatojn kaj la interkomprenon meze de la nacioj de la homaro. En tiu mondsocio, la scienco kaj la religio, la du plej potencaj fortoj en la nova vivo, interpacighos, kunlaboros, kaj harmonie disvolvighados. La gazetaro, en tiu sistemo, donante plenan kampon al esprimado de diversaj vidpunktoj kaj konvinkoj de la homoj, chesos esti instrumento por malica agado de establitaj interesoj, chu privataj chu publikaj, kaj ighos libera de la influo de interdisputantaj registaroj kaj popoloj. La ekonomiaj richajhoj de la mondo estos organizitaj, ghiaj fontoj de krudajhoj estos ekspluatitaj kaj plene utiligataj, ghiaj merkatoj estos kunordigitaj kaj disvolvitaj, kaj la distribuado de ghiaj produktajhoj estos juste reguligata.

La naciaj rivalecoj, malamoj, kaj intrigoj chesos, kaj la rasan malamikecon kaj antaùjughon anstataùigos rasa amikeco, kompreno kaj kunlaboro. La kaùzoj de la religiaj malkonsentoj estos daùre forigitaj, la ekonomiaj bariloj kaj limigoj estos komplete neniigitaj, kaj la ekscesaj distingoj inter la klasoj estos forjhetitaj. Mizero unuflanke, kaj granda amasigado de havajhoj aliflanke, malaperos. La grandega energio malshparata kaj perdata por milito, chu ekonomia chu politika, estos dedichita al celoj kiuj plivastigos la kampon de la homaj inventajhoj kaj de la teknika progreso, al pligrandigo de la tuthoma produktado, al ekstermo de malsanoj, al plivastigo de sciencaj esploroj, al plialtigo de la standardo de la korpa sano, al perfektigo kaj subtiligo de la homa menso, al ekspluato de neuzitaj ghis nun kaj nesupozitaj rimedoj de la planedo, al plibonigo de la homa vivo, kaj al subtenado de chiuj aliaj faktoroj kiuj povas stimuli la intelektan, moralan, kaj spiritan vivon de la tuta homa gento.

Federala mondsistemo, reganta la tutan teron kaj posedanta nedisputeblan aùtoritaton super ghiaj neimageble vastaj rimedoj, kuniganta kaj enkorpiganta la idealojn kaj de la Oriento kaj de la Okcidento, libera de la malbeno de la milito kaj de ghiaj mizeroj, kaj inklinita al ekspluato de chiuj haveblaj fontoj de energio sur la surfaco de la planedo, sistemo en kiu Forto estas farita la servanto de Justeco, kies vivo estas subtenata per ghia universala rekono de unu Dio kaj per ghia subigho al unu komuna Revelacio jen estas la celo al kiu pashas la homaro, pelata de la unuigaj fortoj de la vivo. ...

La tuta homaro ghemas, sopiregas en sia deziro por esti kondukita al la unueco, kaj finigi sian multjaran martirecon. Kaj tamen ghi obstine rifuzas akcepti la lumon kaj rekoni la suverenan aùtoritaton de la sola Potenco Kiu povas elkonduki ghin el ghia implikiteco, kaj forturni la dolorigan sortobaton, kiu minacas pereigi ghin. ...

La unuigho de la tuta homaro estas marko de la stadio al kiu la homa socio nun alproksimighas. La unueco de familio, de gento, de urbocivito, kaj de nacio estis provataj unu post la alia kaj estis sukcese fonditaj. La unueco de la mondo estas nun la celo kiun la turmentita homaro penas atingi. La naciokonstruado finighis. La anarkio esenca en la shtatsuvereneco alproksimighas al klimakso. La mondo, kreskanta al matureco, devas forlasi tiun chi fetichon, rekoni la unuecon kaj tutecon de la homaj rilatoj, kaj establi unu fojon por chiam la mehhanismon kiu povas plej bone enkorpigi tiun chi fundamentan principon de ghia vivo. - 11 marto 1936

[La chi-supraj leteroj eldonighis en unu volumo titolita The World Order of Bahá'u'lláh (La Mondordo de Bahá'u'lláh).]

1. Lordo Curzon, en sia libro, Persia and the Persian Question, (Persujo kaj la Persa Problemo), eldonita en 1892, la jaro de la morto de Bahá'u'lláh, skribas : "La plej malalta takso de la nuntempa nombro da bahaanoj en Persujo estas duona miliono. Mi emas opinii, post konversacio kun kapablaj personoj, ke la nombro estas chirkaù miliono. Ili trovighas en chiu vivnivelo, de ministroj kaj nobeluloj de la Kortego al stratpurigistoj aù chevalservistoj, kaj sufiche nombraj inter ili estas la islamaj pastroj mem. ... "Se la Bábismo daùros kreski same rapide kiel nun, povas esti ke venos tempo kiam ghi elpushos la Islamismon el la lando Persujo. Tio, laù mia opinio, ne estus ebla, se ghi estus aperinta sub standardo de malamika religio. Sed pro tio ke ghiaj membroj venas el inter la plej kapablaj soldatoj de la garnizono kiun ghi estas atakanta, estas pli kredeble ke ghi fine sukcesos." (Vol. i, pp. 499-502).  ñ
2. La bahaanaro plimultighas chiujare kaj en 1969 la nombro de lokoj tra la mondo kie loghas bahaanoj farighis pli ol 33,000. (Vidu la Epilogon.) ñ
3. La Lokaj kaj Naciaj Domoj de Justeco nuntempe nomighas Lokaj kaj Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiel menciite antaùe.  ñ
4. El la Manoj de la Religio elektitaj de Shoghi Effendi dum sia tridek-ses-jara servado, dudek sep estis vivantaj kiam li forpasis. Li ankaù starigis, en 1954, Helpkomitatojn nomitajn de la Manoj por esti chi ties deputatoj, helpantoj kaj konsilantoj.  ñ
5. Tiu chi sekcio pri la Administra Sistemo estas elcherpita el la artikolo The Present-Day Administration of the Bahá'í Faith (La Hodiaùa-Taga Administrado de la Bahaa Religio) de Horace Holley, eldonita en 1933 en The Bahá'í World, Volumo V, pp. 191 kaj sekv. (La Bahaa Mondo). Partoj de tiu chi artikolo citantaj el bahaaj skriboj estas anstataùigitaj per pli novaj tradukoj kie ili estas haveblaj. ñ
6. La Universala Domo de Justeco estis unue elektita en aprilo 1963 de la membroj de kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj.  ñ
7. En la jaro 1912.  ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >