antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO XIV : PROFETAJHOJ DE BAHÁ'U'LLÁH KAJ 'ABDU'L-BAHÁ

Krea Povo de la Dia Vorto.
Napoleono III.
Germanujo.
Persujo.
Turkujo.
Ameriko.
La Granda Milito.
Sociaj Malfacilajhoj post la Milito.
Veno de la Regno de Dio.
Akreo kaj Hajfa.


Kaj se vi diros en via koro, kiel ni ekkonos la vorton kiun ne diris la Eternulo ? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farighos kaj ne plenumighos - tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris ; pro aroganteco diris tion la profeto ; ne timu lin. - Readmono XVIII : 21-22

Krea Povo de la Dia Vorto  ñ

Dio, kaj nur Dio, havas la potencon fari chion kion Li deziras, kaj la plej granda pruvo de Malkashanto de Dio estas la krea potenco de Lia Vorto - ghia efikeco por shanghi kaj aliigi chiujn homajn aferojn kaj por triumfi super chiaj kontraùstaroj. Per vorto de Profetoj Dio sciigas Sian volon, kaj la senpera aù sekvanta plenumigho de tiu vorto estas la plej evidenta pruvo pri la pretendo de la Profeto kaj pri la vereco de Lia inspiro.

Char kiel la pluvo kaj la negho falas de la chielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ghin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manghanto : tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busho ; ghi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ghin sendis. - Jes. IV : 10-11.

Kiam la dischiploj de Johano la Baptisto venis al Jesuo kun la demando : "Chu vi estas la venonto, aù chu ni atendu alian ?" Jesuo en Sia respondo simple montris la efikon de Siaj vortoj :

Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aùdas kaj vidas : blinduloj ricevas vidpovon kaj lamuloj marshas, lepruloj estas purigitaj kaj surduloj aùdas, kaj mortintoj levighas, kaj al malrichuloj evangelio estas predikata. Kaj felicha estas chiu, kiu ne falpushighas pro mi. - Mat. XXI : 4-6.

Ni esploru nun per kiaj pruvoj oni povas evidentigi chu la vortoj de Bahá'u'lláh posedas tiun chi krean potencon kiu distingas la vorton de Dio.

Bahá'u'lláh ordonis al la regantoj starigi universalan pacon, kaj ilia plidaùrigo de militosistemo de post 1869-1870 detruis multajn antikvajn dinastiojn, dum chiu sinsekva milito alportis malpli de la fruktoj de venko, ghis kiam la Eùropa milito en 1914-1918 malkashis la historie mirigan fakton ke milito farighas katastrofo al venkanto kiel ankaù al venkito. (1)

Bahá'u'lláh ankaù ordonis ke la regantoj funkciu kiel kuratoroj de siaj regatoj, por fari politikan aùtoritatecon kiel rimedon al vera ghenerala bonfarto. La progreso al sociaj leghoj farighis senprecedenta.

Li ordonis limigon de ekstremoj de richeco kaj malricheco, kaj de tiu tempo, legh-donado por la starigo de minimuma nivelo de ekzisto kaj gradigataj impostoj de richajhoj pere de enspezaj kaj heredaj impostoj farighis konstanta respondeco. Li ordonis neniigon de korpa kaj industria sklaveco, kaj de tiu tempo, la progreso al emancipado fermentas en chiuj partoj de la mondo.

Bahá'u'lláh ordonis egalecon inter geviroj, pere de egalaj respondecoj kaj egalaj rajtoj kaj privilegioj, kaj de tiu tempo, la ligoj per kiuj virinoj estis de jarcentoj ligitaj rompis, kaj virino rapide akiras sian rajtan lokon kiel egalulino kaj kunulino de viro.

Li deklaris la fundamentan unuecon de religioj, kaj de tiam montrighis plej persistaj penoj de sinceraj homoj en chiuj partoj de la mondo atingi novan gradon de toleremo, de reciproka komprenemo kaj de kunlaboro por universalaj celoj. Chie detruighas la sekta mieno, kaj ghia historia rango farighas pli kaj pli neeltenebla. La bazo de ekskluziveco en religio detruighas per la samaj fortoj kiuj igas al memsuficha naciismo senkapabla por daùri.

Li ordonis universalan edukadon, kaj faris sendependan esploradon de vero por esti pruvo de spirita vivoforto. La moderna civilizacio estas profunde tushita per tiu chi nova fermentilo. Deviga edukado por infanoj, kaj plivastigo de edukadaj facilecoj por plenkreskuloj, farighis chefa agadplano de registaroj. Tiuj nacioj kiuj celas limigi la sendependecon de mensoj kaj spiritoj inter siaj civitanoj per tiu agadplano ekscitis revolucion inter siaj bordoj kaj suspekton kaj timon ekstere.

Bahá'u'lláh ordonis akcepton de universala helplingvo, kaj d-ro Zarnenhof kaj aliaj obeis al Li per dedicho de siaj vivoj kaj talentoj al tiuj chi grandaj tasko kaj okazo.

Super chio, Bahá'u'lláh inspiris al la homaro per nova spirito, vekis novajn sopirojn en mensoj kaj koroj kaj novajn idealojn por la socio. Nenio en la tuta historio estas tiel drama kaj impona kiel la fluado de okazajhoj de post la komenco de la bahaa epoko en 1844. Jaron post jaro, la potenco de morta pasinteco, daùrigita pere de eluzitaj ideoj, kutimoj, sintenoj kaj institucioj malfortighis, ghis nuntempe kiam chiu inteligenta viro kaj virino surtere elkomprenas ke la homaro travivas sian plej teruran krizon. Unuflanke oni vidas la novan kreadon levighantan dum la lumo de la instruado de Bahá'u'lláh revelaciis la veran vojon de evoluado. Aliflanke oni vidas nur katastrofojn kaj malsukcesojn en chiuj regnoj kie tiun lumon oni rezistas aù ignoras.

Al fidela bahaano, tamen, tiuj chi kaj sennombraj aliaj pruvoj, kiel ajn imponaj ili estu, ne povas montri la plenan mezuron de la spirita majesteco de Bahá'u'lláh. Lia vivo surtere, kaj la nerezistebla forto de Liaj inspiraj vortoj, estas la unusola kriterio de la volo de Dio.

Pristudo de pli detalaj profetajhoj de Bahá'u'lláh kaj de ilia plenumigho prezentos al ni potencajn konfirmajn pruvojn. Ni donos nun kelkajn ekzemplojn de tiuj profetajhoj, kies aùtentikeco estas ekster chiaj disputoj. Ili estis vaste publikigitaj kaj konataj antaù ol okazis ilia plenumigho. La leteroj kiujn Li sendis al la kronitoj de la mondo, en kiuj trovighis multaj el tiuj profetajhoj, estis kompilitaj en libron kiu estis unue publikigita en Bombajo en la lasta parto de la deknaùa jarcento. De tiu tempo reaperis kelkaj eldonoj. Ni prezentos ankaù kelkajn ekzemplojn de rimarkindaj profetajhoj de 'Abdu'l-Bahá.

Napoleono III  ñ

En la jaro 1869 Bahá'u'lláh skribis al Napoleono III, riprochante al li lian militamon kaj malrespekton laù kiu li traktis antaùan leteron de Bahá'u'lláh. La Epistolo enhavis la sekvantan severan averton.

Viaj faroj kaùzos hhaoson en via regno, la regado elighos el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. Tiam vi ja scios kiom vi eraris. Ekscitigho ekregos la popolon en tiu lando, se vi ne ekstaros por helpi tiun chi religion, kaj sekvi Tiun Kiu estas la Spirito de Dio ( Jesuo Kristo ) sur tiu chi Rekta Vojo. Chu via pompo faris vin gloravida ? Je Mia Vivo ! Ghi ne daùros ; sed ghi pasos for, se ne vi ekkaptos je tiu forta shnuro. Ni vidas humiligon rapide pashantan al vi, sed vi tamen estas el tiuj kiuj malatentas.

Nenecesas diri, ke Napoleono, kiu estis tiam che la zenito de sia potenco, restis tute senatenta al tiu chi averto. En la sekvinta jaro li ekmilitis kontraù Prusujo, firme konvinkita ke lia armeo facile konkeros Berlinon ; sed la tragedio antaùdirita de Bahá'u'lláh superregis lin. Li estis venkita che Saarbruko, che Weissenburgo, che Metzo, kaj fine en la tondrobata katastrofo che Sedano. Li estis tiam malliberigita en Prusujo, kaj ghisvivis mizeran finon en Anglujo du jarojn poste.

Germanujo ñ

Bahá'u'lláh avertis poste en tiel same solena maniero la venkintojn de Napoleono, kiuj ankaù shtopis la orelojn kaj ricevis teruran plenumon. En la Libro Aqdas, komencita en Adrianopolo kaj finita dum la fruaj jaroj de la mallibereco de Bahá'u'lláh en Akreo, Li jene skribis al la imperiestro de Germanujo :

Ho Regho de Berlino ! ... Rememoru tiun kies potenco estis pli granda ol la via ( Napoleono III ), kaj kies pozicio estis pli alta ol la via. Kie li estas ? Kaj kie estas liaj posedajhoj ? Atentu, kaj ne estu el tiuj kiuj dormas. Li forjhetis malantaùen la Tabuleton de Dio, kiam Ni informis lin pri tio kio al Ni okazis fare de la armeo de la tiraneco. Tial, malfavoro ekpremis lin de chiuj flankoj, ghis fine li disfalis al polvo en granda mizero. Ho regho, konsideru profunde lian sorton, kaj pensu pri tiuj, kiuj simile al vi, mem konkeris urbojn kaj regis super la homojn. La Chionpova elpelis ilin el iliaj palacoj en tombojn. Estu avertita, kaj estu el tiuj kiuj pripensas.

Ho bordoj de Rejno-rivero ! Ni vidas vin kovritaj de sango, char la punglavoj de vengho turnis sin kontraù vi ; kaj ankoraù alia vico estos via sorto. Kaj Ni aùdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaù ghi estas en plej elstara gloro. – Kitáb-i-Aqdas.

Dum la periodo de la germana sukceso en la granda milito de 1914-1918, kaj speciale dum la granda germana ofensivo en la printempo de 1918, la kontraùuloj de la Bahaa Religio en Persujo fervore citis tiun chi konatan profetajhon, por senkreditigi al Bahá'u'lláh ; sed kiam la konkera antaùenmarsho de la venkantaj germanoj subite sin-shanghis en disfrakasan, pereigan malvenkon, la penoj de la malamikoj de la Bahaa Religio turnis kontraù sin mem, kaj la famo kiun ili donis al la profetajho farighis efika rimedo por altigi la reputacion de Bahá'u'lláh.

Persujo ñ

En la Libro Aqdas revelaciita kiam la tirana shaho Násin’d-Dín estis che la supro de sia potenco, Bahá'u'lláh benas la urbon Teherano, kiu estas chefurbo de Persujo, kaj Lia propra naskighloko. Li diras pri ghi :

Ho Lando Ta ( Teherano ), nenial malghoju char Dio faris vin fonto de ghojo al la tuta homaro. Se Li volos, Li benos vian tronon per tiu kiu regos juste kaj rekolektos la shafojn de Dio dispelitajn de lupoj. Tia reganto traktos la popolon de Baha kun ghojo kaj kontenteco. Dio ja kalkulas lin kiel juvelo inter homoj. Sur li estu por chiam la gloro de Dio, kaj la gloro de chiuj kiuj estas en la regno de Lia Revelacio.

Ghojegu, char Dio faris vin "la Tagigho de Sia lumo," char en vi estis naskita la Malkashanto de Lia Gloro. Ghoju pri chi tiu nomo kiu estas donita al vi - nomo, per kiu la Suno de graco brilas, per kiu la tero kaj la chielo estas lumigitaj.

Baldaù shanghigos en vi la aferstato, kaj la regado transiros al la popoloj. Vere, via Eternulo estas la Chionscianta. Lia aùtoritato chionchirkaùas. Estu certa pri la providenco de via Eternulo. La rigardo de Lia favoro estos chiam direktita al vi. Alproksimighas la tago kiam via hhaoso farighos paco kaj kvieta sereneco. Tiel estas dekretita en la mirinda Libro. - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 110-111 ( Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh ).

Ghis nun, Persujo estas apenaù komencinta elighi el la periodo de hhaoso antaùdirita de Bahá'u'lláh, sed jam estas starigita konstitucia registaro, kaj ne mankas signoj ke pli brila epoko estas proksima.

Turkujo ñ

Al la Sultano de Turkujo kaj al lia chefministro 'Alí Pashao, Bahá'u'lláh, malliberigita tiam (1868) en turka malliberejo, direktis kelkajn el Siaj plej solenaj, plej gravaj avertoj. Al la Sultano Li skribis el la Kazerno che Akreo :

Ho vi, kiu konsideras vin plej granda el chiuj homoj … baldaù via nomo estos forgesita kaj vi trovos vin en granda manko. Laù via opinio, tiu chi Reviviganto de la mondo kaj Pacportanto estas puninda kaj ribelema. Kian krimon faris la virinoj, infanoj kaj suferantaj idetoj ke ili meritis vian koleron, persekutadon kaj malamon ? Vi persekutis multajn kiuj elmontris nenian kontraùstaron en via lando, kaj kiuj instigis al nenia revolucio kontraù la registaro ; ja kontraùe, ili tage kaj nokte estis pace okupitaj per rememorado de Dio. Vi rabis iliajn proprajhojn, kaj pro viaj tiranaj agoj, chio kion ili posedas estas forprenita de ili. ... Antaù Dio, plenmano da polvo estas pli granda ol viaj regno, gloro, supereco kaj regheco, kaj se Li dezirus, Li povus disjheti vin kiel sablon de dezerto. Baldaù atingos vin Lia kolero, revolucioj eksplodos meze de via popolo kaj viaj shtatoj estos dividitaj ! Tiam vi ploros kaj veos kaj nenie trovos helpon kaj subtenon. ... Estu gardemaj, char la kolero de la Eternulo estas preparita, kaj post nelonge vi ekvidos tion, kio estas skribita de la Plumo de Ordono.

Kaj al 'Alí Pashao Li skribis :

Vi faris, ho Estro, tion pro kio Mahometo, la Profeto de Dio, ghemsopiras en la Plejsupera Paradizo. La mondo faris vin fiera, tiel ke vi forturnis vin de la Vizagho per Kies lumo estas lumigitaj la membroj de la Chiela Anaro. Baldaù vi trovighos en granda manko. Vi unuighis kun la Reganto de Persujo por fari malbonon al Mi, kvankam Mi estas veninta al vi el la Tagighloko de la Chionpova, la Granda, kun Kredo kiu refreshigis la okulojn de la favoratoj de Dio. …

Chu vi supozis ke vi povos estingi la fajron kiun Dio ekbruligis en la Universo ? Ne ! Mi deklaras je Lia Vera Animo, se vi nur estus el tiuj kiuj komprenas. Kontraùe, pro tio kion vi faris ghiaj brilo kaj flamo pligrandighos. Baldaù ghi chirkaùos la mondon kaj ghian loghantaron. ... Baldaù la Lando de Mistero ( Adrianopolo ) kaj ghia chirkaùajho estos shanghitaj, kaj forpashos el la manoj de la Regho, kaj sekvos hhaoso, kaj aùdighos veado, kaj malutilo aperos en la regionoj, kaj malordighos aferoj pro tio kio okazis al tiuj chi malliberigitoj ( Bahá'u'lláh kaj Liaj kunuloj ) flanke de la armeoj de tiraneco. La direkto de viaj aferoj shanghos sin, kaj la kondichoj farighos tiel malgajaj, ke ech la sablo ghemados sur dezertigitaj altajhoj, arboj plorados sur montoj, kaj sango fluos el chio, kaj vi vidos la popolon en granda mizero.

Tiel la afero estas dekretita de la Dekretanto, la sagha, kies ordonon armeoj de chielo kaj tero ne povas kontraùstari, nek chiuj reghoj kaj regantoj povas deteni Lin de tio kion Li volas. Katastrofoj estas oleo por tiu chi Lampo, kaj per ili la Lumo pligrandighas, se vi estus el tiuj kiuj scias ! Chiuj kontraùstarajhoj elmontritaj de la persekutantoj estas vere kiel heroldoj de tiu chi Religio, kaj per ili la Apero de Dio kaj Lia Religio estas vaste diskonigitaj inter la popoloj de la mondo.

Alifoje Li skribis en la Libro Aqdas :

Ho Terpunkto ( Konstantinopolo ) kiu kushas che la bordoj de la du maroj ! La trono de maljusteco estas starigita en vi, kaj en vi estas flamigita la fajro de malamo, en tia maniero ke veas pro tio la Plejsupera Anaro kaj tiuj, kiuj chirkaùas la Altan Tronon. Ni vidas en vi malsaghulojn kiuj superregas saghulojn ; kaj mallumon kiu fieras super lumo ; kaj vere, granda estas via evidenta fiero. Chu via ekstera ornamaro faris vin malmodesta ? Je Li Kiu estas la Sinjoro de la homaro ! Baldaù ghi pereos, kaj viaj filinoj kaj vidvinoj, kaj tiuj kiuj estas en vi plorveos. Tiel informas vin la Sagha, la Chionscianta. - Kitáb-i-Aqdas.

La sinsekvaj sortobatoj, kiuj trafis la iam potencan imperion de post la publikigo de tiuj chi avertoj havigis elokventan komentarion pri ilia profeta signifo.

Ameriko ñ

En la Libro Aqdas revelaciita en Akreo en 1873, Bahá'u'lláh petegis al Ameriko :

Ho Regantoj de Ameriko, Prezidentoj kaj Estroj de ghiaj Respublikoj. ... Aùdu la vokon el la Tagigho de Majesteco : Vere, ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Parolanto, la Chionscianto. Kunligu la rompitojn per la manoj de justeco, kaj dispremu premantojn per la vergo de la ordono de via Eternulo, la Reganto, la sagha. - Kitáb-i-Aqdas.

'Abdu'l-Bahá en Siaj paroladoj en Ameriko kaj aliloke multfoje esprimis la esperon, preghon kaj certigon ke la standardo de internacia paco estos unue levita en Ameriko. En Cincinnati, Ohio, la 5-an de novembro 1912, Li diris :

Amerikanoj estas nobla nacio, portanta pacstandardon tra la mondo, radianta sian lumon al chiuj regionoj. Aliaj nacioj ne estas tiel senkatenitaj de intrigoj kiel Usono, kaj ne povas venigi la Universalan Pacon. Sed Ameriko, dank'al Dio, estas en paco kun la tuta mondo, kaj estas inda por levi la standardon de frateco kaj Internacia Paco. Kiam alvoko al internacia paco estos laûtigita de Ameriko, la cetera mondo ekkrios : "Jes, ni akceptas." La nacioj de chiuj mondpartoj unuighos en akcepto de la instruoj de Bahá'u'lláh, malkashitaj antaù pli ol kvindek jaroj. En Siaj Epistoloj Li petis al la parlamentoj de la mondo sendi siajn plej bonajn kaj plej saghajn homojn al internacia mondparlamento kiu devus decidi chiujn demandojn inter la popoloj kaj starigos pacon ... tiam ni havos la Parlamenton de Homo pri kiu revis la profetoj.

Al la alvokoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá jam grandparte respondis Usono, kaj en neniu alia lando de la mondo la bahaaj instruoj renkontis pli pretan akceptemon. La destinita al Ameriko rolo de tiu, kiu alvokos la naciojn al internacia paco, estas tamen ghis nun nur parte plenumita, kaj bahaanoj atendas kun intereso pluan sekvadon de okazoj kiujn kashas en si la estonteco. (2)

La Granda Milito  ñ

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá en multaj okazoj antaùdiris kun surpriza precizeco eksplodon de la Granda Milito de 1914-1918. Che Sakramento, en la shtato Kalifornio, 'Abdu'l-Bahá diris la 26an de oktobro, 1912 : "Hodiaù la eùropa kontinento estas kvazaù arsenalo. Ghi estas provizejo de eksplodajhoj, atendanta nur unu fajreron, kaj unu fajrero povas flamigi la tutan Eùropon, speciale en la nuna tempo, kiam la balkana situacio estas antaù la mondo."

En multaj el Siaj paroladoj en Ameriko kaj Eùropo Li prezentis similajn avertojn. En alia parolado en Kalifornio en oktobro 1912 Li diris :

Ni estas en antaùtago de la Batalo de Armagedono pri kiu estas parolite en la deksesa chapitro de la Apokalipso. La tempo estas du jaroj de nun, kiam unu sola fajrero flamigos la tutan Eùropon.

La socia maltrankvilo en chiuj landoj, la kreskanta religia skeptikeco antaù la miljaro, kaj jam venintaj, flamigos la tutan Eùropon kiel estas profetite en la Libro de Daniel kaj en la Libro ( Apokalipso ) de Johano.

Antaù la jaro 1917 regnoj falos kaj kataklismoj skuos la teron. ( Raportite de s-ino Corinne True en The North Shore Review, 26 septembro 1914, Chicago, Usono ) ( Nord-Borda Revuo ).

En la antaùtago de la granda konflikto Li diris :

Ghenerala intermilito de la civilizitaj nacioj estas antaù ni. Terurega konflikto alproksimighas. La mondo staras che la sojlo de plej tragika batalado. ... Grandaj armeoj-milionoj da homoj - estas mobilizataj kaj postenigataj che landlimoj. Oni sin preparas al terura armiluzo. La plej eta malakordo kaùzos teruran eksplodon, kaj okazos konfliktego, al kiu similan ne konas la gisnuna historio de la homaro. ( en Hajfa, 3 aùgusto 1914 ).

Sociaj Malfacilajhoj post la Milito  ñ

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá ambaù antaùdiris periodon de grandaj sociaj malfacilajhoj, konfliktoj kaj katastrofoj kiel neevitebla rezulto de la nereligiemo kaj antaùjughoj, nescio kaj superstichoj, kiuj superregas en la mondo. La granda internacia milita konflikto estis nur unu fazo de tiuj malfacilajhoj. En Tabuleto datumita januaro, 1920, Li skribis :

Ho vi veramantoj ! Ho vi servantoj al la homaro ! Pro tio ke la dolcha parfumo de viaj pensoj kaj altaj celoj elspiris sur min, mi sentas ke mia animo senreziste volas komuniki kun vi.

Pripensu en viaj koroj kiel malghojiga estas la konfuzo en kiu la mondo trempas sin ; kiel la nacioj surteraj estas kovritaj per homa sango ; ja ech ilia grundo farighas koaglita sango. La flamo de milito kaùzis tiel furiozan flagron ke la mondo en siaj fruaj tagoj, en siaj mezaj epokoj, aù en la nuntempo neniam vidis ghian egalon. La muelshtonoj de milito muelis kaj pistis multajn homajn kapojn, ja ech pli severa estis la sorto de chi tiuj viktimoj. Prosperantaj landoj dezertighis, urboj ebenighis, kaj ridetantaj vilaghoj ruinighis. Patroj perdis la filojn, kaj filoj senpatrighis. Patrinoj vershis sangolarmojn funebrante la junulojn, infanoj orfighis, kaj virinoj farighis vagantaj kaj senhejmaj. Unuvorte, la homaro, en chiuj siaj fazoj, farighis malnobligita. Laùtighas la krioj kaj plorado de orfoj, kaj la chieloj ehhas la amarajn lamentadojn de patrinoj.

La chefa kaùzo de chiuj chi okazajhoj estas rasa, nacia, religia, kaj politika antaùjughoj, kaj la radiko de chiuj chi antaùjughoj kushas en eluzitaj kaj profunde fiksitaj tradicioj, chu religiaj, rasaj, naciaj, aù politikaj. Tiel longe kiel chi tiuj tradicioj restos, la fundamento de homa socio estas nesekura, kaj la homaro mem estas elmetita al daùra danghero.

Nun en chi tiu radianta epoko, kiam la esenco de chiuj estajhoj manifestighas, kaj la kashita sekreto de chiuj kreitajhoj malkashighas, kiam la lumo de vero matenighas kaj kaùzas ke la mallumo de la mondo farighu lumo, chu estas dece kaj taùge ke okazu tiel terura buchado kiu portas tiel neripareblan ruinigon sur la mondo ? Je Dio ! Tio ne povas okazi.

Kristo vokis chiujn popolojn de la mondo al akordigho kaj paco. Li ordonis al Petro remeti la glavon en la ingon. Tio estis Liaj deziro kaj konsilo, kaj tamen la portantoj de Lia nomo elingis la glavon ! Kiel granda la diferenco inter iliaj faroj kaj la klara teksto de la Evangelio !

Antaù sesdekjaroj Bahá'u'lláh, ja kiel la brilanta suno, brilis en la chielo de Persujo, kaj proklamis ke la mondo estas envolvita en mallumo kaj ke chi tiu mallumo estas sharghita per katastrofaj rezultoj, kaj kondukos al terura malpaco. En Sia mallibereja urbo Akreo, Li alparolis per sendubaj esprimoj la Imperiestron de Germanujo, kaj deklaris ke terura milito okazos, kaj ke la popolo de Berlino eklamentos kaj ghemkrios. Sammaniere, dum Li estis maljuste enkarcerigita de la Sultano de Turkujo en la citadelo de Akreo, Li klare kaj emfaze skribis al li ke Konstantinopolo farighos viktimo de grandega malordo, ghis tia grado ke la virinoj kaj infanoj gheme laùtkrios. Mallongvorte, Li sendis epistolojn al chiuj chefaj regantoj kaj suverenoj de la mondo, kaj chiuj Liaj antaùdiroj plenumighis. El Lia plumo de gloro fluis instruoj por malebligi militon, kaj chi tiuj estis vaste dissemitaj.

Lia unua instruo estas serchi la veron. Blinda imitado, Li deklaris, mortigas la homan spiriton, sed la esplorado pri vero liberigas la mondon el la mallumo de antaùjughoj.

Lia dua instruo estas la unueco de la homaro. Chiuj homoj estas nur unu pashtataro, kaj Dio estas la amanta Pashtisto. Li donacas al ili Sian plejan kompaton, kaj konsideras chiujn el ili kiel unu. "Vidu neniajn diferencojn inter la kreitoj de Dio." Chiuj el ili estas Liaj servantoj, kaj sentas Lian bonfaremon.

La tria instruo estas ke religio estas la plej potenca fortikajho. Ghi celu al unueco, prefere ol esti la kaùzo de malamikeco kaj malamo. Se ghi kondukos al malamikeco kaj malamo estos pli bone ne havi ghin. Char religio estas ja simila al medikamento, se ghi pliigas la malsanon, estus prefere forlasi ghin.

Simile, religio, rasa, nacia, kaj politika antaùjughoj, chiuj emas renversi la fundamenton de homa socio, chiuj kondukas al sangoversho, chiuj ruinigas la homaron. Tiel longe kiel chi tiuj antaùjughoj restos, daùros la timego pri milito. La sola kuracilo estas universala paco. Kaj tion oni atingos nur per la starigo de supera Tribunalo, reprezenta de chiuj registaroj kaj popoloj. Chiuj naciaj kaj internaciaj problemoj estu transdonitaj al chi tiu tribunalo, kaj kio ajn estu ghia decido tio estu deviga. Se registaro aù popolo malkonsentus, la tuta mondo levighu kontraù ghi.

Kaj inter Liaj instruoj estas la egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, kaj tiel plu pri multaj aliaj similaj instruoj revelaciitaj per Lia plumo.

Nuntempe evidentighas kaj malkashighas ke chi tiuj principoj estas ja la vivo de la mondo, kaj la enkorpigho de ghia vera spirito. Kaj nun, vi, kiuj estas la servantoj al la homaro, penadu, tutkore kaj tutanime, liberigi la mondon el la mallumo de materiismo kaj homa antaùjugho, por ke ghi lumighu per la lumo de la Urbo de Dio.

Laùdoj estu al Li, ke vi konas la diversajn lernejojn, instituciojn kaj principoin de la mondo ; nuntempe nenio krom chi tiuj diaj instruoj povas certigi pacon kaj trankvilon al la homaro. Sen chi tiuj instruoj, chi tiu mallumo neniam malaperos, chi tiuj daùraj malsanoj neniam kuracighos ; ja ili farighos pli teruraj tagon post tago. La Balkanoj restos senripozaj, kaj ilia kondicho pligravighos. La venkitoj ne silentos, sed kaptos chiun rimedon por ekbruligi denove la flamon de milito. Nuntempaj universalaj movadoj faros sian plejon por plenumi siajn celon kaj planojn. La Movado de la Maldekstro akiros grandegan gravecon, kaj ghia influo disvastighos.

Do penadu, por ke, per lumiga koro, chiela spirito, kaj dia forto, kaj helpe de Lia graco, vi donacu la malavaran donacon de Dio al la mondo … la donaco de konsolo kaj trankvileco por la tuta homaro.

En prelego, kiun Li faris en novembro 1919, Li diris :

Bahá'u'lláh multfoje antaùdiris ke venos periodo kiam superregos nereligiemo kaj sekve de tio anarkio. La hhaoso estos shuldata al tro granda libereco de popolo kiu ne estas preparita al ghi ; kaùze de tio devos okazi portempa reveno al perforta registaro, por la bono de la popolo mem kaj por malebligi malordon kaj hhaoson. Klare estas ke chiuj nacioj deziras nun kompletan memregadon kaj liberecon de agado, sed kelkaj el ili ne estas maturaj por tio. La reganta stato en la mondo nun estas nereligiemo, kiu nepre devas finrezultigi anarkion kaj hhaoson. Mi chiam diras ke la pacaj proponoj sekvantaj la grandan militon estas apenaù ekbrilo de matenigho, kaj ne sunlevigho.

Veno de la Regno de Dio  ñ

Meze de la malfacilajhoj de tiuj tempoj, la Religio de Dio tamen prosperos. La malfelichoj kaùzitaj de egoista batalado por individua ekzisto, aù por partia, sekta aù nacia profito, igos homojn turni sin en malespero al la kuracilo kiun donas la Vorto de Dio. Ju pli abunde venas la malfelichoj, des pli la homoj sinturnos al la sola vera kuracilo. Bahá'u'lláh diras en Sia Epistolo al la shaho :

Dio faris afliktojn kvazaù matena pluvo por tiu chi verda pashtejo, kaj kvazaù mecho por Sia Lampo, per kiu la tero kaj chielo estos lumigitaj. … Per afliktoj brilis Lia Lumo kaj senchese brilradia estis Lia Gloro ; tio chi estis Lia metodo dum la malnovaj jarcentoj kaj pasintaj ternpoj.

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu’l-Bahá ambaù antaùdiris en plej konfidoplenaj esprimoj rapidan triumfon de spiriteco super materialismo kaj sekvantan el tio estigon de la Plej Granda Paco. 'Abdu'l-Bahá skribis en la jaro 1904 :

Sciu tion, ke la malfacilajhoj kaj malfelichoj pligrandighos tagon post tago, kaj la popoloj estos turmentitaj. La pordoj de ghojo kaj felicho estos chiuflanke fermitaj. Teruraj militoj okazos. Senrevigho kaj espertrompo atakos la homojn de chiuj direktoj ghis ili estos devigitaj turni sin al Dio. Tiam la lumo de grandega felicho lumigos la horizontojn, tiel ke la krio "Ja Baha'u'l-Abhá !" eksonos sur chiuj flankoj. - Tabuleto al L. D. B., citita en Compilations on War and Peace, p. 187 (Kompilado de Milito kaj Paco).

Demandite en februaro 1914, chu iu el la grandaj shtatoj farighos kredantoj, Li respondis :

Chiuj popoloj de la mondo farighos kredantoj. Se vi komparus la komencon tiele de la Religio kun ghia hodiaùa stato, vi vidus kiel rapidan influon havas la Vorto de Dio, kaj nun la Religio de Dio estas chirkaùinta la mondon. ... Sendube, chiuj venos sub la ombron de la Religio de Dio.

Li deklaris ke la plenumigho de mondunueco okazos dum la nuna jarcento. En unu el Siaj Tabuletoj Li skribis :

Chiuj anoj de la homa familio, chu popoloj aù registaroj, urboj aù vilaghoj, farighos pli kaj pli interdependaj. Memsuficheco ne estas plu ebla, char politikaj ligiloj unuigas chiujn popolojn kaj naciojn, kaj la interligiloj de komerco kaj industrio, de agrikulturo kaj edukado, estas fortigitaj chiutage. Sekve la unueco de la tuta homaro estas atingebla nuntempe. Vere tio chi estas nur unu el la mirindajhoj de chi tiu mirinda jarcento. Antaùaj epokoj estis senigitaj de tio, char chi tiu jarcento - la jarcento de lumo - estas dotita per unikaj kaj senprecedentaj gloro, potenco kaj lumado. Sekve la mirakla disvolvigho de nova mirindajho chiutage. Poste oni vidos, kiel brile ghiaj kandeloj brulos inter la homaro.

En la du lastaj versoj de la Libro de Daniel trovighas la jenaj misteraj vortoj : "Felicha estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj. Kaj vi, ho Daniel, foriru ghis la fino ; kaj ripozu, kaj vi starighos por via sorto en la fino de la tempoj."

Multaj estis la penoj de saghuloj por solvi la problemon de la signifo de tiuj chi vortoj. En unu chetabla interparolo kiun la aùtoro cheestis, 'Abdu'l-Bahá kalkulis la plenumon de la profetajho de Daniel de la komenca dato de la islama erao.

La Tabuletoj de 'Abdu'l-Bahá klarigas ke chi tiu profetajho aludas al la centa datreveno de la Deklaro de Bahá'u'lláh en Bagdado, aù la jaron 1963 :

Nun rilate la verson en Daniel, kies interpretajhon vi petis, nome, "Felicha estas tiu, kiu atingos la tempon de la mil tricent tridek kvin tagoj." Chi tiuj tagoj estu kalkulitaj laù sunaj kaj ne lunaj jaroj. Char laù chi tiu kalkulo pasos jarcento de la levigho de la Suno de Vero, tiam la instruoj de Dio estos firme starigitaj surtere, kaj la Dia Lumo supershutos la mondon de la Oriento ghis la Okcidento. En tiu tago, ghojos la fidelaj !

Akreo kaj Hajfa  ñ

Mirza Ahmad Sohrab priskribas en sia taglibro la sekvantan profetajhon pri Akreo kaj Hajfa eldiritan de 'Abdu'l-Bahá kiam Li sidis che fenestro de unu el la Bahaaj Pilgrimdomoj en Hajfa, la 14an de februaro, 1914 :

La panoramo el la Pilgrimdomo estas tre charma, speciale pro tio ke ghi frontas la Benitan Tombon de Bahá'u'lláh. En estonteco la distanco inter Akreo kaj Hajfa estos plenkonstruita, kaj la du urboj kunighos kaj unuighos per manpremo, ighante du ekstremoj de unu potenca chefurbo. Kiam mi rigardas nun tiun chi pejzaghon, mi vidas tute klare ke ghi farighos unu el la unuaj komercocentroj en la mondo. La granda duoncirkla golfo estos transformita en belegan havenon, en kiu shipoj de chiuj nacioj serchos shirmejon kaj rifughon. Grandaj shipoj de chiuj popoloj venos en tiun chi havenon, portante sur siaj ferdekoj multajn milojn da viroj kaj virinoj el chiu parto de la globo. La monto kaj la ebenajho estos kovritaj per plej modernaj konstruajhoj kaj palacoj. Establitaj estos industrioj kaj diversaj institucioj de filantropia karaktero estos fonditaj. La floroj de civilizacia kulturo de chiuj nacioj estos portataj chi tien por kunmiksi siajn aromojn kaj lumigi la vojon al la homa frateco. Mirindaj ghardenoj, fruktoghardenoj, boskoj kaj parkoj estos plantitaj chiuflanke. La tuta haveno de Akreo kaj Hajfa estos unu vojo de iluminado. Fortaj lumturoj estos konstruitaj sur ambaù flankoj de la monto Karmelo por gvidi vaporshipojn. La monto Karmelo mem, de la supro ghis la malsupro, estos trempita en maro da lumoj. Persono staranta sur la pinto de Karmelo, kaj la pasagheroj de la shipoj venantaj al ghi, rigardos la plej ravan kaj majestan vidajhon de la tuta mondo.

El chiuj flankoj de la monto oni aùdados la simfonion de "Ja Bahá’u'l-Abhá !" kaj antaù tagigho la animsorchanta muziko akompanata de melodioj sinlevos al la trono de la Chionpova.

Vere, la vojoj de Dio estas misteraj kaj nepenetreblaj. Kia ekstera rilato ekzistas inter Shirazo kaj Teherano, Bagdado kaj Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akreo kaj Hajfa ? Dio laboris pacience, pashon post pasho, tra chi tiuj diversaj urboj, konforme al Sia propra difinita kaj eterna plano, tiel ke la antaùdiroj kaj profetajhoj diritaj de la Profetoj estu plenumitaj. La ora fadeno de promeso koncerne la Mesian Miljaron estas plektita tra la Biblio, kaj estis tiel destinite ke Dio en Sia propra tempo kaùzos ghian realighon. Ech ne unu sola vorto estos lasita sensignifa kaj neplenumita.

1 ) Tiun chi plu atestas la dua mondmilito.  ñ
2 ) Estas interese ke la charta kunveno de la Unuighintaj Nacioj okazis en San-Francisko.  ñ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >