antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 1a : LA GHOJA NOVAJHO

La Plej Granda Okazintajho en la Historio.
Shanghighado de la Mondo.
La Suno de Justeco.
La Misio de Bahá'u'lláh.
Plenumigho de Profetajhoj.
Pruvo de Profeteco.
Malfacilajhoj de la Esplorado.
La Celo de la Libro.


La Promesito de chiuj popoloj de la mondo aperis. Chiuj popoloj kaj komunumoj atendis Revelacion, kaj Li, Bahá'u'lláh, estas la plej eminenta instruanto kaj edukanto de la homaro. - `Abdu'l-Bahá.

La Plej Granda Okazintajho en la Historio  ñ

Se oni studas la rakonton de la "progresado de la homaro" kiel ghin prezentas la paghoj de la historio, evidentighas ke la gvida faktoro en la homa progreso estas la okazanta, de tempo al tempo, apero de homoj kiuj superpashas la akceptitajn ideojn de siaj tempoj kaj farighas eltrovantoj kaj malkashantoj de veroj ghis nun nekonataj al la homaro. Eltrovanto, pioniro, genio, Profeto - jen estas la homoj de kiuj unuavice dependas la transformigho de la mondo. Carlyle diras :

Simpla vero, la tre simpla, estas, laù mia opinio, ke ... Unu homo, kiu havas pli altan Saghecon, ghis nun nekonatan spiritan Veron en si, estas pli forta, ne nur ol dek homoj kiuj ghin ne havas, ne nur ol dekmil, sed el chiuj homoj kiuj ghin ne havas. Li staras inter ili kun tute etera, anghela potenco, kvazaù kun glavo el la Chiela armilejo mem, kiun fine nenia shildo kaj nenia fortikajho povas kontraùstari.
- Signs of the Times.

En la historioj de la scienco, arto kaj muziko, ni vidas abundajn konfirmojn de tiu chi vero, sed en neniu fako estas videbla pli klare la superega signifo de granda homo kaj lia misio ol en tio : la religio. En chiuj epokoj, kiam ajn degenerighas la spirita vivo de la homoj kaj malnoblighas iliaj moroj, aperas la plej mirinda kaj mistera el homoj - Profeto. Sola kontraù la mondo, sen ech unu homo kiu kapablus instrui, gvidi, plene kompreni Lin aù partopreni Lian respondecon, Li levighas, kiel vidanto inter blinduloj, por proklami Sian evangelion de justeco kaj vero.

Inter la Profetoj trovighas kelkaj chef-eminentaj. Chiam post kelkaj jarcentoj granda Dia Malkashanto - Krishno, Zoroastro, Moseo, Jesuo, Mahometo - aperas en la Oriento, kiel spirita Suno, por lumigi la mallumighintajn homajn mensojn kaj veki iliajn dormantajn animojn. Kion ajn ni opinius pri la relativa gloro de tiuj chi religio-fondintoj, ni devas konsenti ke Ili estas la plej potencaj faktoroj en la edukado de la homaro. Unuakorde tiuj chi Profetoj deklaras ke la vortoj dirataj de Ili ne devenas de Ili mem, sed estas Revelacio farita pere de Ili, Dia Sendajho kies perantoj Ili estas. Iliaj paroloj abundas, ankaù, je aludoj kaj promesoj pri la apero de glora mond-instrumento Kiu aperos "en la pleneco de la tempo" por daùrigi ilian laboron kaj plenumigi ghin, Kiu fondos regnon de paco kaj justeco sur la tero, kaj kunigos en unu familio chiujn rasojn, religiojn, naciojn kaj gentojn, por ke "estu unu shafaro kaj unu Shafisto" kaj por ke chiuj konu kaj amu Dion "el la plej malgrandaj ghis la plej grandaj."

La alveno de tiu "Edukanto de la Homaro", en la lastaj tagoj, kiam Li aperas, devos esti sendube la plej granda okazintajho en la historio de la homaro. Kaj la Bahaa Religio proklamas al la mondo la ghojan novajhon ke tiu chi Edukanto jam efektive aperis, ke Lia Revelacio jam estas transdonita kaj surpaperigita kaj povas esti studata de chiu sincera serchanto, ke la "Tago de la Eternulo" jam ekmatenighis kaj la "Suno de Justeco" jam levighis. Ghis nun nur kelkaj starantaj sur montpintoj ekvidis la Gloran Astron, sed ghiaj radioj jam lumigas la chielon kaj la teron, kaj baldaù ghi levos sin super la montojn kaj brilos kun plena forto ankaù sur ebenajhojn kaj valojn, donante vivon kaj gvidon al chiuj.

Sanghighado de la Mondo  ñ

Ke la mondo, dum la deknaùa kaj la komenco de la dudeka jarcentoj, (1) travivis la agoni-suferojn de la malnova epoko kaj la naskosuferojn de la nova, estas evidenta al chiuj. La malnovaj principoj de materialismo kaj egoismo, la malnovaj sektaj kaj naciaj antaùjughoj kaj malamikecoj, pereas kaj senfortighas, meze de la ruinoj kaùzitaj de si mem, kaj en chiuj landoj ni vidas signojn de nova spirito de fido, de frateco, de internacieco, kiu rompas la malnovajn katenojn kaj transpashas la malnovajn limojn. Revoluciaj shanghoj de senekzempla grandeco okazis en chiu fako de la homa vivo. La malnova epoko ankoraù ne mortis. Ghi baraktas pri vivo kaj morto kun la nova. Estas ankoraù multegaj malbonoj, grandegaj kaj teruraj, sed ili jam estas malkovrataj, komprenataj, elvokataj al batalo kaj atakataj kun nova forto kaj espero. Estas ankoraù multegaj nuboj, grandaj kaj minacaj, sed tra ili jam ekbrilas la lumo, lumiganta la vojon de progreso kaj malkashanta la malhelpajhojn kaj faligilojn kiuj baras la vojon antaùen.

Alie estis en la dekoka jarcento. Tiam apenaù ia luma radio trapenetris la spiritan kaj moralan krepuskon kiu chirkaùprenis la mondon. Ghi similis kvazaù la plej malluman horon antaù tagigho, kiam la malmultaj lampoj kaj kandeloj kiuj restis lumantaj, povas apenaù fari la mallumon videbla. Carlyle en sia Frederick the Great jene skribas pri la dekoka jarcento :

Ghi estis jarcento kiu havas nenian historion kaj povas havi malgrandan aù nenian. Ghi estis jarcento tiel richa je amasighintaj falsajhoj kiel neniu jarcento antaùe ! Ghi ne havis plu la konscion pri sia falseco, tiel falsa ghi farighis ; kaj tiel ghi estis envadinta en falson, tiel ghisfunde trapenetrita de ghi, ke vere la mezuro de la aferoj estis plena, kaj la franca revolucio devis finigi ghin. Tre konvena fino ghi estis, mi dankeme sentas, por tia jarcento. Char denove estis bezono de Dia Revelacio al la sensentighintaj kaj frivolaj idoj de homo, por ke ili ne malaltighu entute ghis la nivelo de simioj.
- Frederick the Great, Libro I, chap. 1

Kompare kun la dekoka jarcento la nuna tempo estas kiel tagigho post mallumo, aù kiel printempo post vintro. Nova vivo movas en la mondo, novaj idealoj kaj esperoj vibras en ghi. Aferoj kiuj ankoraù antaù malmultaj jaroj shajnis neplenumeblaj revoj estas plenumitaj faktoj. Aliaj kiuj shajnis je jarcentoj esti en la estonteco apartenas nun al la "praktika politiko". Ni flugas en la aero kaj vojaghas sub la maro. Ni dissendas tra la mondo komunikajhojn fulmorapide. Ni vidis en la daùro de kelkaj jardekoj miraklojn tro multajn por kalkuli.

La Suno de Justeco  ñ

Kio estas la kaùzo de tiu chi subita vekigho tra la tuta mondo ? La bahaanoj kredas ke ghi estas pro granda elfluo de la Sankta Spirito pere de la Profeto Bahá'u'lláh, Kiu naskighis en Persujo en 1817 kaj mortis en la Sankta Lando en 1892.

Bahá'u'lláh instruis ke Profeto, aù "Malkashanto de Dio", estas la Lumportanto de la spirita mondo, same kiel la suno estas la lumdonanto de la natura mondo. Same kiel la materia suno brilas super la tero kaj kaùzas kreskadon kaj evoluadon de materiaj organismoj, tiel ankaù, pere de Malkashanto de Dio, la Suno de Vero brilas super la mondo de koroj kaj animoj, kaj edukas la pensojn, moralojn kaj karakterojn de la homoj. Kaj kiel la radioj de la natura suno havas influon kiu penetras en plej mallumajn kaj ombrajn angulojn de la mondo, donante varmon kaj vivon ech al tiuj kreitoj kiuj neniam vidis la sunon mem, tiel ankaù, la elfluo de la Sankta Spirito pere de Malkashanto de Dio influas la vivojn de chiuj homoj, kaj inspiras impresighemajn mensojn ech en tiuj lokoj kaj inter tiuj popoloj kie la nomo de la Profeto estas tute nekonata. La alveno de Malkashanto similas la alvenon de la Printempo. Ghi estas Tago de Relevigho en kiu la spirite mortaj vekighas al nova vivo, en kiu la Realeco de la Diaj Religioj estas renovigita kaj restarigita, en kiu aperas "nova chielo kaj nova tero".

Sed, en la mondon de la naturo, la Printempo enportas ne nur kreskon kaj vekighon de nova vivo sed ankaù detruon kaj forigon de chio malnova kaj velkinta. Char tiu sama suno, kiu ghermigas florojn kaj burghonigas arbojn, kaùzas ankaù pereon kaj forputron de tio kio estas morta kaj senutila. Ghi rompas la glaciojn kaj degeligas la vintran neghon ; ghi liberigas akvojn kaj shtormojn kiuj freshigas kaj purigas la teron. Same estas ankaù en la spirita mondo. La spirita sunbrilo kaùzas similajn tumulton kaj shanghojn. Sekve la Tago de Relevigho estas ankaù la Tago de Jugho, en kiu falsajhoj kaj imitajhoj de la vero, eluzitaj ideoj kaj kutimoj estas forjhetitaj kaj neniigitaj, en kiu la glacio kaj negho de antaùjughoj kaj superstichoj, amasighintaj dum la longa vintro, estas degeligitaj kaj transformitaj, en kiu la longtempe glaciigitaj kaj malliberaj energioj estas liberigitaj por supervershi kaj renovigi la mondon.

La Misio de Bahá'u'lláh  ñ

Bahá'u'lláh deklaris klare kaj plurfoje, ke Li estas la delonge atendata edukanto kaj instruanto de chiuj popoloj, la fluejo de mirinda Dia favoro superanta chiujn antaùajn elfluojn, kiu unuigas en si chiujn antaùajn formojn de religio, kiel oceano unuigas riverojn. Li metis fundamenton kiu prezentas firman bazon por Unueco tra la tuta mondo kaj por inaùguro de tiu glora epoko de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, pri kiu parolis profetoj kaj kantis poetoj.

Serchado de la vero, unueco de la homaro, unuigho de religioj, rasoj, nacioj, de la Oriento kaj la Okcidento, reunuigho de religio kaj scienco, elradikigo de antaùjughoj kaj superstichoj, egaleco inter viroj kaj virinoj, starigo de justeco, fondo de supera internacia tribunalo, unuigo de lingvoj, deviga klerigado - tiuj chi instruoj kaj multaj similaj, estis en la dua duono de la deknaùa jarcento, malkashitaj per la plumo de Bahá'u'llàh en multegaj libroj kaj epistoloj el kiuj kelkaj estis direktitaj al la Reghoj kaj Regantoj de la mondo.

Lia Revelacio, unika pro sia komprenebleco kaj vasteco, mirinde harmonias kun la signoj kaj bezonoj de nia tempo. Neniam aperis antaù la homaro novaj problemoj tiel gigantaj kaj komplikitaj kiel nun. Neniam la proponitaj solvoj estis tiel multenombraj kaj kontraùaj unu al la aliaj. Neniam estis tiel urgha aù tiel sentebla la bezono de granda mondinstruanto. Neniam, eble, tia instruanto estis atendata tiel sopire kaj tiel ghenerale.

Plenumigho de Profetajhoj  ñ

`Abdu'l-Bahá skribas :

Kiam Kristo aperis, antaù dudek jarcentoj, kvankam la judoj senpacience atendis Lian Alvenon, kaj preghis chiutage, vokante kun larmoj : "Ho Dio, rapidigu la Revelacion de la Mesio", tamen kiam la Suno de Vero aperis, ili ekkontraùstaris Lin, levighis kontraù Li kun grandega malamikeco, kaj fine krucumis tiun Dian Spiriton, la Vorton de Dio, kaj nomis Lin Baal-Zebub, la spirito de malbono, kiel rakontas la Evangelio. La kaùzo de tio estis ke ili diris : "La Revelacion de Kristo, konforme al la klara teksto de la Torao, atestos certaj signoj, kaj dum tiuj chi signoj ne aperas, tiu kiu proklamas sin la Mesio estas trompanto. Inter tiuj chi signoj estas, ke la Mesio devas veni el nekonata loko, tamen ni chiuj konas la domon de tiu chi homo en Nazaret, kaj chu io bona povas veni el Nazaret ? La dua signo estas ke li regos per fera vergo, tio estas, Li devas agi per la glavo, sed tiu chi Mesio ne havas ech lignan bastonon. Alia kondicho estas : Li devas sidi sur la trono de David kaj restarigi la potencon de David. Kaj jen, kontraùe al surtronigho, tiu chi homo ne posedas ech maton por sursidi. Alia kondicho estas : disvastigo de chiuj leghoj de la Torao ; tamen tiu chi homo forigis tiujn leghojn, kaj ech profanis la Sabaton, kvankam la teksto de la Torao klare diras ke kiu ajn proklamas sin profeto kaj faras miraklojn kaj profanas la Sabaton, devas esti mortpunita. Alia el la signoj estas, ke en Lia regno tiel floros justeco ke nobleco kaj bonfaremo disvastighados el la homa mondo en la bestan ; serpento kaj muso loghos en unu kavo, aglo kaj perdriko en unu nesto, leono kaj gazelo restados sur unu pashtejo, kaj lupo kaj shafido trinkos el unu fonto. Tamen, la maljusteco kaj tiraneco estis tiel grandaj en Lia tempo ke oni krucumis Lin ! Alia el la kondichoj estas, ke en la tagoj de la Mesio la judoj prosperos kaj triumfos super chiuj popoloj de la mondo, sed jen ili vivas nun en plej granda humiligo sklavigitaj de la Roma lmperio. Kiel do tiu chi homo povus esti la Mesio promesita en la Torao ? "

Tiamaniere ili kontraùparolis tiun Sunon de Vero, kvankam tiu Spirito de Dio vere estis tiu promesita en la Torao. Sed char ili ne komprenis la signifon de la signoj, ili krucumis la Vorton de Dio. La bahaanoj akceptas ke la priskribitaj signoj ja efektivighis en la Malkasho de Kristo, kvankam ne en tia senco kian komprenis la judoj, char la priskriboj de la Torao estas alegoriaj. Ekzemple, inter la signoj estas tiu de suvereneco. La bahaanoj diras ke la suvereneco de Kristo estas chiela, dia, eterna regado, ne ia regado napoleona kiu pereas post mallonga tempo. Preskaù jarojn tiu chi suvereneco de Kristo estas starigita, kaj ghi daùras ghis nun, ja por eterne restos tiu Sankta Estajho glorkronita sur chiamdaùra trono.

En simila maniero plenumighis chiuj la aliaj signoj, sed la judoj ne komprenis. Kvankam pasis preskaù dudek jarcentoj de kiam Kristo aperis kun dia brilego, la judoj tamen ankoraù atendas alvenon de la Mesio kaj konsideras sin mem pravaj kaj Kriston falsa.
- Verkita de `Abdu'l-Bahá por tiu chi chapitro.

Se la judoj turnintus sin al Kristo, Li klarigintus al ili la veran signifon de la koncernantaj Lin profetajhoj. Ni profitu de ilia ekzemplo, kaj antaù ol decidi ke la profetajhoj rilate al la Malkashanto de la Lasta Tago ne plenumighis, ni vidu kion Bahá'u'lláh Mem skribis koncerne la manieron de ilia klarigado, char multaj el la profetajhoj kiel oni konsentas estas "sigelitaj" dirajhoj, kaj nur la Vera Edukanto Mem povas rompi la sigelojn kaj elmontri la verajn signifojn kashitajn en la juvelujo de la vortoj.

Bahá'u'lláh multe skribis por klarigi la malnovajn profetajhojn, sed ne sur tiuj profetajhoj Li chefbazas la argumentojn por Sia Profeteco. La suno mem pruvas sian propran ekziston, al chiuj kiuj havas la kapablon percepti. Kiam ghi levighas ni bezonas neniajn pratempajn antaùdirojn por certighi pri ghia brilado. Tiel estas ankaù che la apero de la Malkashanto de Dio. Ech se forgesitaj ighus chiuj antaùaj profetajhoj, Li tamen Mem estus Sia propra, abunda kaj suficha pruvo Por chiu kies spirita percepto estas malfermita.

Pruvo de Profeteco  ñ

Bahá'u'lláh postulis de neniu blindan akcepton de Liaj instruoj kaj pruvoj. Kontraùe, inter Siaj instruoj Li prezentis unuavice emfazajn avertojn kontraù blinda akceptado de aùtoritato, kaj insistis ke chiuj malfermu la okulojn kaj orelojn, kaj jughu mem, sendepende kaj sentime, por certighi pri la vero. Li ordonis plej vastan esploradon kaj neniam kashis Sin, prezentante, kiel la plej altajn pruvojn de Sia Profeteco, Siajn vortojn kaj elfarojn kaj ilian efikecon en transformado de homaj vivoj kaj karakteroj. La rimedoj kiujn Li proponis por distingi la veron estas identaj kun tiuj de Liaj grandaj antaùintoj. Moseo diris :

Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farighos kaj ne plenumighos, tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris ; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readm. xviii, 22.

Kristo ankaù atentigis tiun chi provmanieron, kaj prezentis ghin kiel pruvon de Sia propra pretendo. Li diris :

Gardu vin kontraù la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en shafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Chu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aù el kardoj figojn ? Tiel chiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. ... Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. - Mat. VII, 15-17, 20.

En la sekvantaj chapitroj, ni penos trovi chu la pretendo al Profeteco de Bahá'u'lláh restas aù falas che la apliko de tiuj chi provmanieroj : chu la aferoj pri kiuj Li parolis efektivighis, kaj chu Liaj fruktoj estas bonaj aù malbonaj. Alivorte - chu Liaj profetajhoj plenumighas kaj efektivighas Liaj ordonoj, kaj chu Lia vivlaboro helpis al la edukado kaj nobligo de la homaro, al plibonigo de moroj, aù kontraùe.

Malfacilajhoj de la Esplorado  ñ

Serchanto deziranta ekkoni la veron en tiu chi Kredo trovos, kompreneble, malfacilajhojn sur sia vojo. Kiel chiuj grandaj moralaj kaj spiritaj reformacioj, ankaù la Bahaa Religio estas ege misprezentata. Rilate la terurajn persekutojn kaj suferojn de Bahá'u'lláh kaj Liaj sekvantoj, kaj Liaj amikoj kaj malamikoj tute interkonsentas. Rilate, tamen, la valoron de la Religio, kaj la karakterojn de ghiaj Fondintoj, la asertoj de la kredantoj kaj tiuj de la neantoj funde diferencas. Okazas same kiel en la epoko de Kristo. Rilate la krucumon de Jesuo kaj la martirigadon de Liaj sekvantoj la kristanaj kaj judaj historiistoj konsentas unuj kun la aliaj, sed dum la kredantoj diras ke Kristo plenumis kaj progresigis la instruojn de Moseo kaj de la profetoj, la neantoj deklaras ke Li rompis la leghojn kaj ordonojn kaj meritis la morton.

En la religio, same kiel en la scienco, la vero malkashas siajn misterojn nur al humila kaj respektema serchanto, kiu estas preta formeti chiujn antaùjughojn kaj superstichojn - vendi chion kion li posedas, por povi acheti la "perlon de grandega valoro". Por ekkompreni la Bahaan Religion en ghia plena signifo, ni devas studi ghin en la spirito de sincera kaj senegoista sindonemo al la vero, persistante sur la vojo de serchado kaj fidante al la dia gvidado. En la Verkoj de ghiaj Fondintoj ni trovos la shlosilon por la misteroj de tiu chi granda spirita vekigho, kaj la decidan kriterion de ghia valoro. Bedaùrinde, jen denove trovighas malfacilajhoj sur la vojo de la serchanto nekonanta la persan kaj araban lingvojn en kiuj estas skribitaj la instruoj. Nur malgranda parto de la Verkoj estas tradukita en la anglan lingvon, kaj en multaj el la aperintaj tradukajhoj trovighas granda manko, rilate la fidelecon kaj stilon. Sed malgraù la neperfekteco kaj nesuficheco de la historiaj rakontoj kaj tradukoj, la grandaj esencaj veroj formantaj masivan kaj firman fundamenton de la Kredo elstaras kvazaù montoj el la nebulo de necerteco. (2)

La Celo de la Libro  ñ

En la sekvantaj chapitroj ni penos prezenti kiel eble plej bone, honeste kaj senantaùjughe, la chefajn trajtojn de la historio kaj speciale de la instruoj de la Bahaa Religio, por ke la legantoj povu formi al si racian jughon pri ghia graveco, kaj fine esti instigitaj al pli profunda studado de la temo.

Serchado por la vero, malgraù ghia tuta graveco, ne estas, tamen, la sola celo kaj senco de la vivo. La vero ne estas senviva objekto, kiun foje trovita oni povas loki en muzeo, por signi, klasifiki, enkatalogigi, ekspozicii kaj tie lasi, sekan kaj senfruktan. Ghi estas io vivanta kiu devas unue enradikighi en homajn korojn kaj fruktigi iliajn vivojn antaù ol ili rikoltos plenan rekompencon por sia serchado.

Tial, la vera senco de la disvastigado de profeta revelacio estas ke tiuj kiuj konvinkighis pri ghia vereco praktiku ghiajn principojn, vivu laù ili kaj dissemu la ghojan novajhon, rapidigante tiel la alvenon de la benita tago kiam la Volo de Dio plenumighos sur la tero kiel ghi estas plenumita en la Chielo.

1. Verkita baldaù post la Unua Mondmilito.  ñ
2. Ekzistas nun la nekompareblaj tradukoj de Shoghi Effendi de la Verkoj de Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá el la persa kaj araba lingvoj. Tiuj, kune kun liaj propraj multaj verkoj rilate al la historio de la Kredo, la deklaroj kaj implikajhoj de ghiaj fundamentaj veroj kaj la evoluado de ghia Administra Ordo, multe pli faciligas la laboron de la serchanto ol en la tempo de d-ro Esslemont.  ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >