antaùa chapitro < chefpagho >

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

GLOSARO KAJ RIMARKOJ PRI LA PERSAJ KAJ ARABAJ VORTOJ EN TIU CHI LIBRO

Rimarkoj pri la persaj kaj araboj nomoj.
Gvidilo al eldirado de la persaj literoj.
Glosaro.


Rimarkoj pri la persaj kaj araboj nomoj.  ñ

Transliterado signifas meti literojn de unu alfabeto en alian alfabeton. Estas sonoj en la araba kaj persa lingvoj, kiuj ne havas Esperantajn ekvivalentojn. Pro tio oni devas kunmeti literojn por reprezenti tiujn sonojn : gh, kh, k.t.p. Krome, la persa lingvo havas kvar zo-ojn, tri so-ojn, du to-ojn kaj du ko-ojn, kiuj devas esti montritaj per pretekstaj literoj, jene : d, th, t.

La eldirmaniero persa kaj araba shanghighas tra la Meza Oriento ; personoj en Kairo, Teherano kaj Kashano respektive eldiras la samajn vortojn laù tri diversaj manieroj. Tiuj chi diversecoj okazas pro tio, ke "mallongajn" vokalojn oni ne skribas ; ekzemple, "kelo" estus "klo." Perso kiu vidas por la unua fojo liston de nekonataj persaj urbetoj, ne scias kiel ilin eldiri. (Por helpi al persaj kaj arabaj legantoj eldiri nekonatajn vortojn oni uzas "diakritajn" signojn.) La persa lingvo en Teherano estas konsiderita la plej bona.

En la fruaj tagoj, Orientalistoj pliigis la konfuzon per transliterado de la persa kaj araba lingvoj laùdezire. Germano literumus shaho "Schah" kaj Franco literumus ghin "Chah." La 12an de marto 1923, la Gardanto de la Kredo petis al la bahaanoj "eviti konfuzon estonte" per fidela sekvo de uniforma literumado (kiu estis adoptita che unu el la Internaciaj Orientaj Kongresoj). La 26an de novembro la Gardanto skribis :

"Mi esperas, ke la geamikoj ne sentos siajn energion kaj paciencon tro strechitaj per daùra sekvo al tio kio estas aùtoritata kaj universala, kvankam ghi estas arbitra kodo por literumi Orientajn esprimojn." Tiuj chi komunikajhoj de Shoghi Effendi aperas en Bahá'í Administration,p. 5, ( (Bahaa Administrado).

La rezulto estas, ke ordo anstataùigis la antaùan individualistan kaj kapriceman literumadon de fruaj tekstoj. Hodiaù kiam oni vidas persan aù araban vorton transliterumitan laù tiu chi sistemo, oni povas tuj reskribi la vorton en la originalan, dum antaùe oni ofte devis diveni, kio estas la originalo.

Multaj personoj, kiuj ne estas poliglotoj, malshatas fonetikajn simbolojn kaj aliajn komplikajn helpilojn konataj al lingvistoj. Precizan eldirmanieron oni povas akiri nur per aùskultado kaj imiti personojn kiuj precize parolas la tematan lingvon. Plej bone la nuntempa teksto povas provizi nur similon al la originaj persaj sonoj.

Se persa aù araba nomo estas atente rigardata, elementon post elemento, estos pli facile trakti ghin. Shejko Ahmad-i-Ahsá'í signifas religian chefon nomita Ahmad el la urbeto Ahsá. Haghulo Mírzá Sejjed `Alí signifas tiun, kiu plenumis ia pilgrimadon al Mekko, apartenas al la klerula klaso kaj devenas de la Profeto Mahometo kaj nomita `Alí. La lasta elemento, se ghi ne aludas al urbeto, ofte signifas onies okupighon. Bazzáz estas vendisto de teksajhoj, Rikáb-Sáz estas fabrikisto de stirupoj. Mírzá antaù nomo signifas edukisto kaj klerulo ; post nomo ghi signifas Princo.

Gvidilo al eldirado de la persaj literoj  ñ

a : ne estas ekvivalento en Esperanto. Ghi estas ech pli mallonga ol la angla vorto "cat", preskaù E
á : Armeo
i : bEsto
u : lOnga
aw : OU
í : mIto
ù : lUna

La jenaj kvar literoj havas la z-sonon : dh, d, z, z
La jenaj tri literoj havas la s-sonon : th, s, s
La jenaj du literoj havas la t-sonon : t, t
La jenaj du literoj havas la h-sonon: h, h
kh : hh
zh : jh
q kaj gh ne havas ekvivalentojn en Esperanto. La sono estas profunde gorghsona, simile al gargaro che la bazo de la gorgho ; anstataùigu per "g", per "k", per pariza "r".
áh similas al A.
ch similas al Ch.
j similas al Gh.

La aliaj literoj kaj kunmetitajhoj similas al la Esperantaj. Rimarku ke ` kaj reprezentas paùzon, fakte glotajn haltojn. La vorto Ahsá'í inkluzivu la paùzon, aù glotan halton, antaù la fina í.

Chiu silabo havas egalan emfazon.

Ne glutu la ho-ojn, spiru ilin : Alláh-u-Abhá = Alláh-ho-Abhá

Glosaro ñ

`Abdu'l-Bahá (Abdol-Bahá) : La Servanto de la Gloro
La Centro de la Interligo de Bahá'u'lláh ; Ekzempliganto kaj Interpretanto de la Bahaa Kredo. "La Plej Sankta Brancho" "Tiu Kiun Dio sendis". "La amata Filo de Bahá'u'lláh. ... Lia anstataùanto surtere, la Administranto de Lia aùtoritato, la Pivoto de Lia Interligo, la Pashtisto de Lia grego, la Ekzempliganto de Lia religio, la Figuro de Liaj perfektecoj, la Mistero de Lia Revelacio, la Interpretanto de Lia menso, la Arkitekto de Lia Mondordo, la Standardo de Lia Plej Sankta Paco, la Fokuso de Lia senerara gvidado ... okupanto de posteno senegala kaj nekomparebla en la tuta kampo de religia historio (1844-1921). God Passes By, p. 239, 245 (Dio Preteriras).

Abraham : "Patro de Popolamaso"
Loghanto de Ur en Hhaldeo, kiu fondis la hebrean nacion. Prapatro de Bahá'u'lláh pere de Ketura. Tiu chi Malkashanto de Dio estas titolita ankaù la Amiko de Dio kaj la Patro de la Fideluloj.

Adam : Malkashanto de Dio kiu inaùguris 6000-jaran ciklon, kiu finighis per la Disistemo de Báb. "La Kredo de Bahá'u'lláh devas esti ja konsiderita, se ni deziras esti fidelaj al la grandegaj implikoj de ghia mesagho, kiel la kulmino de ciklo, la fina etapo en serio de intersekvaj, de antaùaj kaj progresaj revelacioj. Tiuj chi, komencighante per Adam kaj finighante per Báb, pretigis la vojon kaj anticipis kun chiam-kreskanta emfazo la alvenon de tiu Tago de Tagoj en kiu Tiu Kiu estas la Promesito de chiuj Epokoj estos malkashita". World Order of'Bahá'u'lláh, de Shoghi Effendi, p. 103 (Mondordo de Bahá'u'lláh). La Gardanto plie skribas pri "la levigho de la Astro de la plej nobla Revelacio de Bahá'u'lláh signanta la kompletigon de la sesmiljara ciklo enkondukita de Adam, glorigita de chiuj antaùaj profetoj kaj sigelita per la sango de la Aùtoro de la Bába Disistemo". (Bahá'í News, enmetitajho datumita oktobro 1952.) Adam perslingve signifas homo. La Korano uzas la saman frazon por la kreo de Adam kiel por tiu de Jesuo Kristo, vidu 15:30, 66:13, k.t.p. : "blovinta en Lin Mian spiriton."

Adrianopolo : Lando de Mistero

Akreo : Mallibereja urbo norde de la Monto Karmelo, Israelo ; praa Ptolemais kaj la "Forta Urbo" de la Psalmoj. Loko de la PIej Sankta Malliberejo kie Bahá'u'lláh estis enkarcerigita. Tabuleto de 'Abdu'l-Bahá al s-ino Ella G. Cooper deklaras : '`Estas skribite en la Biblio : 'Ahhor estas pordo de espero al ili.' Tiu Ahhor estas la Urbo Akreo. Kiu ajn interpretas tion chi alie estas malklera." Daily Lessons, de H. S. Goodall kaj E. G. Cooper ; la citita Tabuleto komencighas sur p 92 ; specifa aludo estas al Hoshea 2:15 ; transliterumo estas modernigita. God Passes By , pp. 184, 185 (Dio Preteriras). La S-ta Johano de Akreo de la Krucmilitistoj.

`Alí (A-li) : La unua Imamo, la laùrajta posteulo de Mahometo laù kredo de la shijaistoj, ankaù la kvara Kalifo. Kuzo de Mahometo kaj edzo de Fátimih, li estas konata laù la titoloj Komandanto de la Fideluloj, Leono de Dio, kaj Sinjoro de Sankteco. Sanktulo kaj batalanto, brila verkisto kaj administranto, lin mortigis che Kufa Ibn-i-Muljam (p. Kr. 661 ). Amír-`Alí deklaras : "`Alí estis la belo ideala (de kavalireco) ... personigho de braveco, de kuragho, de malavareco ; pura, milda, kaj klera, `sentima kaj senriprocha,' li montris al la mondo la plej noblan ekzemplon de brava majesteco de karaktero." The Spirit of Islam, p. 254 (La Spirito de Islamo).

Ameriko : Usono, kiun 'Abdu'l-Bahá vizitis en 1912. La Lulilo de la Bahaa Administra Ordo. God Passes By, pp. 329, 269 (Dio Preteriras).

Ayyám-i-Há (Aj-jam-eh-ha) : "Tagoj de Ho" La Intermetitaj Tagoj.

Báb : La Enirejo
La Profeto-Heroldo de Bahá'u'llah, "La Malkashanto de la Unueco de Dio kaj la Antaùinto de la Pratempa Belo." Bahá'í Administration, p. 11 (Bahaa Administrado) ; la reveno de la Profeto Elija, de Johano la Baptisto kaj de la Dekdua Imamo ; "Mia Unua Nomo", "Kiun la posteularo agnoskos ke Li staras che la konfluo de du universalaj cikloj, la Adama ... kaj la Bahaa …", "La sendependa aùtoro de die revelaciita Disistemo ... ankaù ... la Heroldo de nova Epoko kaj la Inaùgurinto de granda universala profeta ciklo". God Passes By, pp. 276, 58, 54, 57 (Dio Preteriras). Naskighis en Shirazo 20 oktobro 1819, martirighis en Tabrizo 9 julio 1850.

Badí (Ba-di) : "Mirinda"
Deksepjarulo kiu portis la Tabuleton de Bahá'u'lláh al la shaho de Persujo kaj sekve estis torturita kaj mortigita. Lia persona nomo estis Áqá Buzurg de Hhorasano ; li estis konvertita de la historiisto Nabíl kaj gajnis la titolon "Fiero de Martiroj".

Bagdado : Urbo kie Bahá'u'lláh deklaris Sian Mision al Siaj kunuloj en 1863. Titolita de Li la Urbo de Dio kaj (profete) en la Korano la "Domo de Paco" (10:26, 6:127). God Passes By, p. 110 (Dio Preteriras).

Bahá'u’lláh (Ba-ha-ol-lah) : La Gloro de Dio ...
"nomo specife menciita en la Persa Bayán, kiu signifas samtempe la gloron, la lumon kaj la splendoron de Dio ..." God Passes By, pp. 93-94 (Dio Preteriras). "La Supera Malkashanto de Dio kaj la Fonto de Lia PIej Dia Esenco." Bahá'í Administration p. 11 (Bahaa Administrado). "… neniam estu identigita kun tiu nevidebla Realeco, la Esenco de Dieco mem", Li estas "la plena enkorpigho de la nomoj kaj atribuoj de Dio." World Order of Bahá'u'lláh, pp. 114, 112 (Mondordo de Bahá'u'lláh). La Promesito de chiuj epokoj. Naskighis en Teherano, Persujo, 12 novembro 1817, chieleniris che Bahjí, Palestino, nun Israelo, 29 majo 1892.

Bahjí (Ba-h-ghi) : Ghojego. Signifas tiun parton de la ebenajho de Akreo kie la Sanktejo kaj Domego de Bahá'u'lláh trovighas.

Bayán (Araba) (Baj-an) : Verko de Báb. Pli malgranda, malpli grava ol la Persa Bayán. God Passes By, p. 25 (Dio Preteriras).

Bayán (Baj-an) : Klarigo
"La tenejo de la leghoj ordonitaj de Báb". "Senegala inter la doktrinaj verkoj de Báb." "Cele severa ... drasta  ..." Plena de "sennombraj frazoj ... en kiuj Li difinas la daton de la promesita Revelacio ..." Titolo donita de Báb al Sia Revelacio, precipe al Siaj Verkoj. God Passes By, pp. 17, 25, 28 (Dio Preteriras).

Baytu'l-`Adl-i-A'zam (bejt-ol-adl-eh-a-zam)
La Universala Domo de Justeco, kies chiama chefo estas la Gardanto, kaj kies membroj estas elektitaj de la Naciaj Domoj de Justeco. Tiu chi anaro faras kaj rajtas nuligi siajn proprajn leghojn, ghi leghigas pri "tio kio ne estas klare kaj plene registrita en Lia (de Bahá'u'lláh) sankta Skribo." ... la du kolonoj kiuj apogas tiun chi potencan Administran Strukturon - la institucioj de la Gardanteco kaj de la Universala Domo de Justeco". Estas ankaù Lokaj Domoj de Justeco, nuntempe nomitaj Lokaj Spiritaj Asembleoj, en urboj, urbetoj, k.t.p. kie loghas naù aù pli da bahaanoj. Tiuj chi, elektitaj de bahaanoj en sia aùtoritatsfero kiuj aghas 21 jarojn aù pli, direktas la aferojn de la Kredo ; Naciaj Spiritaj Asembleoj (estontaj Domoj de Justeco) estas elektitaj de delegitoj kiuj siavice estas elektitaj de plenaghaj bahaanoj de chiu shtato, teritorio, provinco, k.t.p. en difinita lando, kaj havas aùtoritaton super chiuj bahaaj aferoj en la tuta lando.

Husayn (ho-sejn) : Virnomo. Al shijaisma Islamo, Bahá'u'lláh estas la reveno de la Imamo Husayn. God Passes By, p. 94 (Dio Preterias).

Imamo Mihdì (Meh-di) : Gvidato. Titolo de la 12a Imamo.

Irano : La persa nomo por Persujo "Iran, Eran, Airon, la Airiyana de la Avesto, estas la lando de la arjanoj (Ariya, Airiya de la Avesto, Sanskrite Arya (bonega, honorinda)." Browne, E. G., L. Hist., 1, 4n.

Islamo (ess-Iam) : Submetigho al la volo de Dio. Nomo de la religio fondita de la Profeto Mahometo

Junaj Turkoj : Turka partio organizita por efektivigi radikale politikajn kaj sociajn reformojn. La revolucio de la "Junaj Turkoj", 1908, devigis al la sultano proklami la konstitucion kaj liberigi, inter aliaj, chiujn religiajn malliberulojn, inkluzive de `Abdu'l-Bahá. God Passes By, p. 272 (Dio Preteriras).

Konstantinopolo : "La Urbo" "La Granda Urbo", titolita de la islamanoj "La Kupolo de Islamo." La tradicia sidejo kaj de la sultaneco kaj de la kalifeco.

Korano : La Lego ; Legendajho
La Libro revelaciita de Mahometo, kaj nomita de Bahá'u'lláh la "senerara Libro". Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Bahá'u'lláh). Ghi havas laùdire 55 specialajn titolojn, inkluzive de la Fortika Tenilo, La Shnurego, kaj La Bayán.

"Literoj de Vivo" : La unuaj 18 dischiploj de Báb; la 19a estis Báb, la 20a Bahá'u'lláh.

Mahometo (Mo-ham-mad) (arabe)
570-632 p. Kr. Profeto de Dio, Revelacianto de la Korano. Fondinto de Islamo. Lia nomo signifas valde laudatus aù laudandus - laùdegata aù laùdegenda, antaùdirita de Jesuo kiel Parakleto. Nomita de Bahá'u'lláh la "Amegato" de Dio. Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Bahá'u'lláh). Aludita en la Korano 33:41 kiel la Sigelo de la Profetoj. Parolante pri la nova Tago, Bahá'u'lláh deklaras : "La titolo `Sigelo de la Profetoj' plene malkashas ghian (de tiu chi Tago) altan rangon. La Profeta Ciklo ja finighis. La Eterna Vero jam venis." World Order of Bahá'u'lláh, p. 167 (Mondordo de Bahá'u'lláh).

Mashriqu'l-Adhkár (mash-rek-ol-as-kar) : Tagighejo de la Laùdoj al Dio
Bahaa Adorejo. "Simbolo kaj antaùajho de estonta mondcivilizacio." God Passes By, p. 350 (Dio Preteriras). Estas nun kvin : en Wilmette, Illinois, Usono ; Frankfurto, Germanujo ; Sidnejo, Aùstralio ; Kampala, Uganda, Afriko ; Panamo-Urbo , Panamo.

Mazra'ih (Mazz-ra-eh) : Prisemita kampo ; farmo
Terpeco chirkaù 7 kilometrojn norde de Akreo, kie la palaco de Muhammad Pashao Safwat estis luita flanke de la Mastro por Bahá'u'lláh, post naù jaroj de enkarcerigho en Akreo, dum kiuj Li "ne vidis verdajhojn."

Mírzá Husayn-`Alí (mir-za-ho-sejn-a-li) : Persa nobelulo kun la titolo Bahá'u'lláh. Fondinto de la Bahaa Religio.

Mírzá Yahya (mir-za-ja-h-ja) : Perfida duonfrato de Bahá'u'lláh kaj "Chefrompanto de la Interligo de Báb". Báb neniam elektis posteulon, anstataùanton aù interpretanton ; Li nomis Mírzán Yahya (Subh-i- Azal) simple "kiel simbolulon ghis la okazonta manifestigho de la Promesito." Mírzá Yahyá malhonore signita kiel "Tiu chi vanta kaj nefirma persono," "trompita kaj uzita" de Sejjed Muhammad. God Passes By, pp. 28, 233, 112 (Dio Preteriras).

Mulao Husayn Bushrú'í (ho-sejn-bosh-ru-i) : La unua kredanto je Báb. Nomita de Shoghi Effendi "la leonkora." God Passes By, p. 90 (Dio Preteriras).

Násiri'd-Dín Shaho (Na-ser-ed-din) : "La helpanto al la Kredo" Malbonfama reganto de Persujo p. Kr. 1848-1896 (naskighis en 1831). Plej grava potenculo de shijaisma Islamo. Malhonore signita de Bahá'u'lláh kiel "Princo de Subpremantoj." God Passes By, p. l97 (Dio Preteriras).

La Navváb (Nav-ab) : Sanktuhna edzino de Bahá'u'lláh, kies infanoj inkluzivis la Majstron, la Plej Sanktan Folion kaj la Plej Puran Branchon. Si estis titolita de Li la "Plej Ekzaltita Folio" kaj Lia "chiama kunulino en chiuj la mondoj de Dio." God Passes By, p. 108 (Dio Preteriras).

Naw-Rúz (No-ruz) : Nova Tago
Bahaa Novjartago, kiu okazas la 21an de marto nur se la printempa ekvinokso antaùas la sunsubiron en tiu tago. Se la printempa ekvinokso okazas post la sunsubiro, Naw-Rúz estas solenita en la proksima tago. Irana tradicio atribuas la Naw-Rúzon al Jamshíd, antaùdiluva reganto en ora epoko, kiu starigis la sunan jaron. Kvankam la persoj adoptis la lunan kalendaron de Islamo, ili neniam preterlasis la solenon de Naw-Rúz.

Parsí (par-si) : "Fársí" aù perso. Zoroastraj persoj kiuj elmigris al Hindujo post la araba konkero.

Qurratu'l-`Ayn (kor-ra-tol-ajn) : Konsolo de la Okuloj. Titolo donita al Tahirih de shia instruisto, Sejjed Kázim. La esprimon oni uzas por amata trezoro.

Ridván (Rezz-van)
1. Nomo donita de bahaanoj al la ghardeno Najíbíyyih che Bagdado.
2. La ghardeno de Na`mayn.
3. La "plej sankta kaj plej signifa el chiuj bahaaj festenoj", solenanta la Deklaron de Bahá'u'lláh de Sia Misio al Siaj kunuloj, en 1863. Dekdutaga periodo komencighante 21 aprilo kaj solenate chiujare.

Sádiq (Sa-dek) : Virnomo. La sesa Imamo de shijaisma Islamo (p. Kr. 699-783). Ja`far-i-Sádiq (t.e. la Veremulo) klerulo, beletristo kaj jurkonsilisto.

Shoghi Effendi (So-gi-ef-fen-di) : La Gardanto de la Bahaa Kredo ; la plej agha nepo de `Abdu'l-Bahá, la Elektita Brancho difinita en Lia Volo kaj Testamento kiel "Gardanto de la Kredo de Dio", aùtoritata interpretanto de la Instruoj kaj chiama chefo de la Universala Domo de Justeco. "Li estas la klariganto de la vortoj de Dio kaj post li sekvos la unuenaskito inter liaj idoj." La vorto shawq signifas "sopiro", effendi estas turka honortitolo, kiu signifas "sinjoro, mastro", kaj aplikighas al altranguloj kaj kleruloj, k.t.p. en kelkaj partoj de la Mez-Oriento. La Gardanto, kiu mortis en Londono en 1957, estas enterigita en la Nord-Londona Tombejo.

Subh-i-Azal (sob-he-az-al) : Mateno de Eterneco (Mírzá Yahyá). Bahá'u'lláh citas el Amos 4:12-13, "Tiu, ... kiu faris malluma la matenighon", rilate al li. Epistle to the Son of the Wolf, p. 146 (Epistolo al Filo de Lupo). Vidu God Passes By, pp. 90, 113, 114, 115 (Dio Preteriras).

Sultano `Abdu'l-Azíz (Abd-ol-az-iz) : Sultano de Turkujo kiu "kune kun Násiri'd-Dín shaho estis la instiganto de la malfacilajhoj, kiuj okazis al Bahá'u'lláh ..." kaj enkorpigis la koncentritan potencon rajtigitan en la sultaneco kaj la kalifeco. God Passes By, p. 225 (Dio Preteriras). 1830-1876; regis 1861-1876.

Sultano `Abdu'l-Hamíd II (Ab-dol-ham-id) : "La Granda Murdinto". Nevo kaj posteulo de `Abdu'l-`Azíz kaj kune kun li respondeca por la kvardekjara enkarcerigho de 'Abdu'l-Bahá. The Promised Day is Come, p. 61 (La Promesita Tago Venis). 1842-1918 ; Sultano de Turkujo 1876 ghis li estis senoficigita en 1909.

Shaho : Regho, precipe de Persujo

Shirazo : Urbo en suda Persujo kie Báb deklaris Sian Mision 22 majo 1844.

Tabrizo : Urbo en nordokcidenta Persujo kie Báb martirighis 9 julio 1850.

Teherano : Naskighloko de Bahá'u'lláh ; chefurbo de Persujo ekde 1788. La urbo estis fondita antaù chirkaù 700 jaroj, norde de la situo de pratempa Rhages (Rajj).

Zoroastro : Profeto de Pratempa Irano kaj prapatro de Bahá'u'lláh. Mortis chirkaù a. Kr. 583. `Abdu'l-Bahá deklaras ke Zoroastro estis unu el la Profetoj kiuj aperis post Moseo. Persian Tablets, pp. 11, 76 (Persaj Tabuletoj) ; ke la "popolo de la Puto" en la Korano 25:39 kaj 50:13 aludas al la homoj de la rivero Arakso, kaj ke multaj Profetoj altrangaj estis inter ili, inkluzive de Mah-Abíd kaj Zoroastro.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >