antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

APENDICO : LA BAHAA ESPERANTO-LIGO KAJ LA DEMANDO PRI ESPERANTO

Lingvo en Perspektivo.
La Lingva Problemo.
La Solvo al la Problemo.
Lingvo por Tutmonda Uzado.
Esperanto.
Esperanto kiel Lingvo.
La Okcidenteco de la Esperanto-Gramatiko.
La Okcidenteco de la Esperanto-Vortaro.
Kontraùstaro : La angla jam estas la internacia lingvo.
Aliaj Kontraùstaroj.
La Pozitiva-sed-Negativa Reago.
Esperanto kaj Homaj rajtoj.
La Lingvo-Problemo en Bahaa Chirkaùteksto.
Diroj de `Abdu'l-Bahá kiuj Esprimas "Rezervojn" pri Esperanto.


Dum la retraduko de Bahá'u'lláh kaj La Nova Epoko, evidentighis ke klarigoj koncernantaj kelkajn opiniojn pri Esperanto estus necesa por nuntempaj legantoj. Esperanto, formale nomita la Internacia Lingvo, ofte estas celo de jhurnalista cinikeco kiu igas al la neinformitaj legantoj supozi ke la afero estas "morta." Ghi tute ne estas mortinta. Post relativa interrompo, ghi denove kreskas. Malhelpas ghian kreskadon antaùa historio kiu inkluzivas, krom persekutado, malfavoran jhurnalistan traktadon, malpravan foreston de profesia konsidero en edukado kaj registaro, kaj aron da oftaj miskomprenoj inter la ghenerala publiko. Kiam oni mense kunigas tiujn influojn kaj miskomprenojn kun la ruinigoj al la afero flanke de diktatoroj, du mondmilitoj, kaj la jardekojn-longa "malvarma milito," la fakto, ke Esperanto nun havas 1.000.000 sufiche fluajn parolantojn kaj proksimume 15.000.000 kun ioma kapableco uzi la lingvon, devus ekmirigi nin. Tiuj chi statistikoj metas Esperanton en la unua 5% ghis 2% de la lingvoj en la mondo rilate al nombro da parolantoj. Ili montras al ni ke la ideo pri moderna kaj simpla perilo de mondkomunikado, analoga al la ideo pri la Metra Sistemo, ne mortis, sed nur vintre-dormis. Ili devigas al ni shanghi la pensojn pri la vivemo de Esperanto. Ili pensigu la skeptikulon kiu senzorge malakceptas Esperanton kiel bagatelan fantazion. Ili atentigu al la Bahaa Mondkomunumo pri la fakto ke Esperanto estas vivanta lingvo kiu evoluas dum pli ol 90 jaroj de senchesa uzo, kiu nun etendighas en ghis nun neatingitajn areojn de la Tria Mondo, kiu starighis firmapoge en Japanujo kaj la Popola Respubliko de Chinjuo, kaj kiun jam adoptis por internacia uzo pluraj aliaj movadoj.

Pro la graveco de la lingvoproblemo por la Bahaa Mondkomunumo, la Bahaa Esperanto-Ligo aldonas la sekvantan plian diskuton pri Esperanto kaj la mondlingva problemo. Dum la Bahaa Mondkomunumo daùras plivastighi, la bezono por racia solvo de la lingvoproblemo ankaù plivastighas : fakte, la bezono estas jam urgha. Preterlaso flanke de la Bahaa Komunumo ekagi kie ekago estas laùlegha pri tiu chi problemo senigos ghin de la okazo esti montrejo de la estonta mondo kaj esti inspiro al aliaj. La Bahaa Esperanto-Ligo, kreita konsente de la Universala Domo de Justeco en marto 1973, kapablas helpi chiujn bahaanojn kaj la Administran Ordon ghenerale en iliaj penoj venki la lingvajn barierojn laù sistema kaj racia bazo. Ghi reprezentas la unuajn pashojn en unu ebla direkto al lingvo-unueco, unu el la chefaj instruoj de Dio por tiu chi epoko.

Lingvo en Perspektivo.  ñ

Parolaj kaj skribaj lingvoj estas nur du el kelkaj manieroj de homa komunikado, sed ili estas inter la plej gravaj. Ekzistas nuntempe pli ol 3000 parolaj lingvoj (5000 inkluzivante la pli grandajn dialektojn). Tiujn chi 3000 lingvojn oni skribas laù almenaù 65 diversaj alfabetoj aù aliaj simbolo-sistemoj. Vastega estas ilia disigheco. Ne ekzistas gramatiko komuna al chiuj lingvoj ; plighustadire, ili shajnas apartighi en proksimume tri diversajn tipojn : fleksia, izoliga, kaj analiza (Esperanto kunigas trajtojn de chiuj tri). Surbaze de historia pravortaro, lingvoj ankaù klasifikighas en diversajn "familiojn" ; kelkcentaj lingvoj, tamen, shajnas esti unikaj per si mem. Rilate al nombro da uzantoj ankaù disvastighas ege la lingvoj ; el 3000 lingvoj, 157 havas 1.000.000 parolantojn aù pli (Esperanto estas inter ili), 54 havas 10.000.000 parolantojn aù pli, kaj 10 havas 100.000.000 parolantojn aù pli. La unuaj 10 sumas al 57% de la homaro, dum la unuaj 54 sumas al 92% de la surteranoj. Inter unuopaj lingvoj, la Mandaren-Chinan parolas chirkaù 800.000.000 homoj aù proksimume 20% de la surteranoj. La Anglan parolas 9%, la Rusan 6%, la Hispanan kaj Hindian 5%, kaj la Araban, Portugalan, Bengalan, Germanan kaj Japanan proksimume 4% por chiu. La impreso pri disigho de komprenebleco fortikighas kiam ni rigardas tiujn chi statistikojn inverse : rilate al iu el la unuaj 10 lingvoj en la mondo, 80% ghis 97% de la homaro ne komprenas ghin.

La Lingva Problemo.  ñ

Per si mem tiu chi grandega diverseco de reciproke nekompreneblaj lingvoj kaj reciproke nelegeblaj skriboj estas tute nemalutila. Vidpunkte, tamen, de la kunteksto de la tergloba interdependeco nuntempe nereturneble necesa por civilizacio, la fakto ke tiu chi diverseco ne estas kunligita per povoscio de unu lingvo kaj unu skribo komune faras tiun diversecon giganta barilo al homa progreso. Nia grandega, disa lingvo-diverseco fendighas en tutan spektron de negativaj rezultoj, inkluzive de :

(1) neperiodaj katastrofoj rezulte de paneo de komunikadoj, ekzemple, aviadilpereoj, shippereoj, venenighoj pro nelegeblaj etiketoj, diplomataj miskomprenoj kiuj igas konfliktojn

(2) gheneralaj sociaj difektoj rezulte de nesuficha komunikado, kiel
        (a)     nesuficha disvastigo de scio kaj nenormigitaj terminaroj
        (b)     teknika kaj kultura "endogamio"
        (c)     nekontentigaj internaciaj komunikadoj kaj konferencoj
        (ch)  mono malshparita pro tradukado
        (d)    nanigita ekonomia kaj socia movebleco
        (e)    naneco de individua kaj socia identigho, malsukceso de la homaro unuighi pri
                 valoroj, scio, kaj konduto al mondcivilizacio de mondindividuoj

La Solvo al la Problemo.  ñ

Malsimile al aliaj sociaj problemoj, kiel planizita mondloghantaro, la lingvoproblemo havas unikan, rektan, kaj elegantan solvon : universala akiro de la sama dua lingvo. Tio chi, kompreneble, ne estas la sola solvo : oni povus antaùvidi mondon kiu havas unu kaj nur unu lingvon, la aliaj laùdekrete forigitaj. Tia mondo, tamen, sen diverseco, ne estas nia celo. La solvo proponita en la Bahaaj Skriboj kaj kiu kushas che la fundamento de Esperanto estas simple la ideo pri lingvo uzata de chiuj komunume, lingvo kiu ne forprenus ech unu joton de la eventuale belega kaj sana diverseco de lingvoj, sed kiu simple subtenus tiun diversecon kaj permesus pli grandan senton de interrilato kaj identeco inter la homaro, kiu nuntempe similas al mense malsana paciento kun eksterlima lingvista skizofrenio kaj alternaj personecoj senkapablaj komuniki unu kun la alia.

Lingvo por Tutmonda Uzado.  ñ

Komence de la filozofo René Descartes (1596-1650), la 17a kaj 18a jarcentoj (la "Epoko de Racio") vidis plurajn provojn surpaperigitajn krei internacian aù "universalan" lingvon. En la dua duono de la 19a jarcento registrighis 40 pliaj provoj. La 20a jarcento aldonis kelkcentajn.

Multaj el tiuj chi projektoj, kompreneble, estas nuraj skizoj. El al projektoj kiuj farighis sociaj reala?oj, eble nur kvin meritas nian atenton:
* Volapük : Ege germaneca projekto elpensita en 1879 sed efektive estingighinta antaù la fino de la 19a jarcento.
* Esperanto : La kunmeto en Esperanto de unika, simpligita gramatiko kaj vortaro bazita sur tio kio tiutempe estis "internacie rekonebla" rapide delokis Volapükon de serioza konsidero. De post ghia eldonigho por publika uzado en 1887, Esperanto pligrandighadas kiel movado, en socian realajhon eble 1000-oble pli granda, se ne pli, ol iu el siaj konkurantoj.
* Ido : La unua kaj socie plej signifa provo "reformi" Esperanton. Tiuj chi reformoj ghenerale implikis shanghojn kiuj farintus Esperanton pli "Eùropeca" kaj pro tio saghe rezistis ghin la plimulto de la Esperantistoj. Eldonighinta en 1907, Ido estas nuntempe preskaù mortinta.
* Basic English (Baza Angla) : Simpligita, 850-vorta kopirajtigita Angla lingvo eldonita de Charles Ogden en la 1930'oj kiel bazo por helplingvo kaj por instruaj celoj. Ghi ne estas plu agema movado.
* Interlingua : Bone fondusita, privata provo de lingvistaro krei "naturecan", paneùropan lingvon. La movado atingis iom da atento en la 1950'oj, precipe en scienca literaturo kie Interlinguaj resumoj anstataùigis Eùropajn multlingvajn resumojn en kelkaj esplorperiodajhoj. Interlingua'n oni malofte parolis, sed oni uzis ghin plejparte skribe. La nuntempa uzo de la lingvo estas, denove, tre limigita.

Esperanto ñ

Tute ne estas antaùjughe diri ke la sola el tiuj chi lingvoprojektoj kiu havas signifan influon estas Esperanto. Esperanto estas unu el la 157 lingvoj en la mondo kun pli ol 1000000 parolantoj. Se oni kalkulus la 15.000.000 kiuj havas ian kapablon pri ghi, Esperanto farighas unu el la 55 lingvoj kun pli ol 10.000.000 uzantoj, fakto kiu vicigus ghin inter la unuaj 2% de la lingvoj en la mondo. Esploroj pri publika opinio je diversaj tempoj kaj lokoj en Eùropo montris proksimume 80% subten-nivelon por la ideo pri universala dua lingvo. Esperanton serioze konsideris la Ligo de Nacioj en la 1920'oj kaj preskaù estis akceptita por internacia uzado en tiu anaro. Dum kaj post la Mondmilito Dua, Esperantistoj signife uzis sian lingvon por helpi relokigi refughintojn kaj reunuigi familiojn. En 1954, rezolucio de UNESKO oficiale notis la rezultojn atingitaj de Esperanto kaj komisiis la chefdirektoron observadi la daùran evoluighon de Esperanto en scienco, edukado, kaj kulturo. En 1966, kulmine de eksterordinara penado, la Universala Esperanto-Asocio prezentis al UNESKO unu el la plej grandaj peticioj en la historio, peticio kun 1.000.000 subskriboj reprezentantaj preskaù 70.000.000 personojn. Inter la subskribintoj estas pluraj laborsindikatoj, religiaj anaroj, instruistaj asocioj, kaj aliaj grupoj, kune kun kelkaj chef-ministroj kaj pluraj aliaj ministroj, politikistoj, kaj akademianoj. La peticio petis al UNESKO rekomendi ke la Membro-Statoj instigu ia uzadon de la Internacia Lingvo. Kvankam reago de registaroj ghis nun estas chagrena, tamen Esperanto ricevis laùdon kaj apogon de Mao Ze Dong kaj Papo Johano XXIIIa, inter aliaj.

Nuntempe tre malmultaj registaroj estas ankoraù tute kontraùaj al Esperanto. Ech se ili ne supershutas ghin per subteno, almenaù ili ne obstinege kontraùas ghin. Esperanto suferis persekutadon sub Hitlero kaj Stalino, sed nun, ech en areoj de antaùa subpremo, Esperanto reviglighadas. Plie, ghi farighas agema en areoj, ekzemple Irano, kie agado malrapidis dum multaj jaroj, kaj la Universala Esperanto-Asocio planas rimedojn por plia instruado de la lingvo en Afriko, kie la multeco de lingvoj estas eble pli granda ol ie ajn sur la planedo.

Aliaj indikoj pri la relativa forto de la Esperanto-movado evidentighas en ghiaj radio-elsendoj en preskaù 20 landoj, 50 periodajhoj eldonitaj en chirkaù 30 landoj, kaj ghia reto de pli ol 1200 kontaktoj en 60 landoj.

Esperanto kiel Lingvo  ñ

Depende de la tipo de antaùa informo kiun oni aùdis pri Esperanto, la reago al ghi kiam ghi farighas diskutotemo estos aù pozitiva, "pozitiva-sed-negativa," aù tute kontraùa.

Ni unue rigardu la lastan kazon. Multaj personoj kiuj esprimas malaprobon pri Esperanto, tamen, ankoraù akceptas la ideon malantaù ghi, tio estas, la ideon de komuna dua lingvo por chiu. Ilia malaprobo fontas el la ecoj kiujn ili imagas ke Esperanto havas aù malhavas kiel kandidato por tia lingvo. Esplorado de iliaj argumentoj kaj kontraùajhoj, tamen, montras ke ili estas plejparte eraraj. Tio chi ne diras ke Esperanto estas "perfekta" lingvo - ne ekzistas tia afero. Nek diras tio chi ke Esperanto estas super kritika esplorado. Sed ja estas indiko ke la veraj barieroj al la uzado de Esperanto estas en niaj kapoj kaj ne en la lingvo mem.

Ni esploru tiujn chi argumentojn kaj kontraùstarojn iom detale, char estas grave dispeli ilin se ni deziras rigardi Esperanton laù deca perspektivo. Ni komencu per la kritiko, ke Esperanto estas "tro Okcidenteca." Oni trovas tiun chi malprecizan deklaron citita en The Earth is but One Country (1977) de John Huddleston kaj All Things Made New (rev. eld. 1975) de John Ferraby, du chefaj enkondukoj al la Bahaa Kredo.

Ambaùloke tiu chi kritiko esprimighas en formo de nerekta citajho de "raportita" kaj alie neklasifikita deklaro de `Abdu'l-Bahá. Kvankam la Bahaa Esperanto-Ligo scias pri nenia rekta klasifiko por subteni ghin, ech se ghi ekzistus, oni devus esplori ghin por decidi kion ghi vere signifas. Plie, ne estas senrilate atentigi, antaù ol pluen iri, ke tiuj kritikantoj kiuj uzas tiun chi kontraùstaron - Huddleston estas ekzemplo - ofte tute ne estas seriozaj pri ghi, char ili aplikas ghin al Esperanto kaj tiam diras ke etna lingvo ja povas esti taùga por internacia uzado, precipe la Angla. Evidentighas la malkonsekvenceco.

La Okcidenteco de la Esperanto-Gramatiko  ñ

Lingvon oni povas dividi en du partojn : radikoj, kaj tio, kio okazas al tiuj radikoj por fari diversajn signifojn (gramatiko kaj sintakso). Antaùnelonga artikolo de Claude Piron kontraùas la akuzon, ke la gramatiko de Esperanto estas simple eùropa. Skribante en Esperanto (850-860, julio-aùgusto 1977, p. 125), Piron diras :

Priskribante la strukturon de Esperanto, Zamenhof foje diris : "Simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eùropaj popoloj" (Fundamenta Krestomatio, 11a eld., Parizo : Esperantista Centra Librejo, 1927, p. 248). Efektive, se, stile kaj sintakse, Esperanto estas slava, kaj, vortare, latina- ghermana, estas fakto, ke ghia maniero signi la gramatikan funkcion de chiu frazero similigas ghin al kelkaj aglutinaj lingvoj, kaj ke la perfekta neshangheblo de ghiaj vorteroj retrovighas nur en la t.n. izolaj lingvoj, al kiuj apartenas, ekzemple, la china. Strukture, ghi do estas nefleksia, nehindeùropa lingvo.

Maljuste, do, estas nomi Esperanton nur eùropa lingvo. Ghi havas flekseblon en arangho de subjekto-verbo-objekto, kiu permesas al ghi alghustigi iagrade la diversajn konstruojn trovitaj en diversaj Orientaj kaj Okcidentaj lingvoj. Gramatike, ghi enhavas ecojn trovitaj en la turka kaj la china lingvoj, reprezentantoj de du el la aliaj chefaj lingvaj familioj de la mondo.

La Okcidenteco de la Esperanto-Vortaro  ñ

Se direktita ne al la gramatiko de Esperanto sed al ghia vortaro, la akuzo de "tro-Okcidenteco," depende de oniaj supozoj, eble ighas subtenebla, sed tiele ankaù ighas kritiko nur de la fakto, ke la vortaro de Esperanto simple fidele spegulis la politik-lingvistikan realecon de siaj deven-tempoj.

Historie, la baza Esperanta vortaro devenis chefe el lingvoj de la hindeùropa lingvo-familio, kies anoj, oni devas bone rimarki, estas nuntempe parolitaj indighene de plena duono de la popoloj de la tero. Krome, oni devas memori, ke en la fruaj tagoj de Esperanto, preskaù la tutan nehindeùropan lingvomondon regis eùropaj grandpotencoj parolantaj hindeùropajn lingvojn : Chinio de la britoj ; Afriko de la britoj, la francoj, la germanoj, la hispanoj, la portugaloj, kaj la italoj ; Malajzio de la nederlandanoj kaj aliaj eùropaj reghoj. Rezulte, kvankam la vortara bazo de Esperanto ne estis tutmonde demokrata lingvistike, ghi ja estis plene internacia, en tiu tempo.

Nuntempe, post la retirigho de eùropa koloniismo, ankaù venis ioma retirigho de la influo de hindeùropaj lingvoj je la patruja, interna nivelo en chi tiuj partoj de la mondo. Politika kaj lingvistika etno-centrismo estas nun la supera modo de grup-identeco. En multaj el chi tiuj landoj la angla kaj la franca estas maloficialigitaj kiel naciaj lingvoj, ech se oni ankoraù instruas ilin en la lernejoj kiel duajn lingvojn.

Certe, tamen, la retirigho estas neniel ajn kompleta, char oni ankoraù bezonas la anglan aù alian chefan eùropan lingvon por interreago inter la supernacioj.

La rezulto estas, ke estas ankoraù vere diri, ke la vortaro de Esperanto estas plene internacia, kvankam, denove, ne lingvistike demokrata tutmonde. Kritikistoj de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto ofte malsukcesas fari chi tiun gravan distingon. Kiam ili diras, ke la vortaro de Esperanto ne estas internacia, ili malpravas. Se ili dirus, ke ghi ne estas tutmonde demokrata, ili pravus, sed nur historie. En principo, Esperanto povas akcepti radikojn el iu lingvo - la vortaro de Esperanto estas, fine, la decido de la popoloj kiuj ghin uzas. La procedo de vortar-konstruado en Esperanto estas malferma procedo kiu povas ricevi kaj alghustigi la kreajn kontribuojn de chiuj popoloj de la mondo.

Tial la kritikanto de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto malpravas dufoje (la gramatiko kaj la internacieco.) En la tria afero (la lingvistika demokratio), li pravas nur kiel punkto de historio kaj ne kiel punkto de principo.

Cetere, chi tiu punkto de principo estas grava. Per lingvo-ni rememoru la Biblian historion pri Adam (t.e., la homaro) - ni "nomas" la mondon kaj ghiajn objektojn. La impreso eble ekzistas, ke Esperanto jam "fermis" chi tiun nom-procedon kontraù novaj vortoj de ne-eùropa deveno. Chi tiu impreso ne estas prava. Se popoloj el diversaj lingvaj fonoj ne povus partopreni en la "nomado" de sia propra mondo en sia propra mondlingvo, kiamaniere sentos ili intiman rilaton al tiu mondlingvo ? Sed ili ja povas partopreni. Esperanto estas malferma al ili. Tamen, eble estas chi tiu subkonscia impreso de fermiteco donita de la historia kaj geografia fonto de Esperanto kaj de la historie kondichitaj sintenoj de ghiaj parolantoj, sed forlasita en la malferma stukturo de la lingvo mem, kiu kaùzas la oftan plendon de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto kaj sekve kontribuas al ghia malrapida kresko.

Estas grave, ke esperantistoj komprenu la realecon de la situacio : Esperanto ne estas limigita al la Okcidento, aùgramatike aù vortare.

Parenteze, chi tiu distingo inter gramatiko kaj vortaro ankaù permesas al ni doni pli definitivan kaj pozitivan signifon al la shajne kritikemaj diroj de `Abdu'l-Bahá ke Esperanto havas "chiujn potencialajn kvalitojn por ighi mondlingvo", sed ke unu homo sola ne povas krei mondlingvon, kaj ke komitato estus necesa por pli verki ghi. Ne estas la gramatiko de Esperanto kiu speciale bezonas shanghi por ighi pli universala. Estas la vortaro kiu bezonas kreski kun la kontribuoj speciale de la popoloj de la Tria Mondo. Esperanto nun havas sian propran  komitaton por superrigardi la evoluon de la vortaro, kaj esperantistoj nun estas kreske konsciaj pri la neceso al popoloj de la Tria Mondo partopreni en la uzado de Esperanto kaj plirichigi la lingvon per novaj vortoj kaj konceptoj. Finfine, Zamenhof mem forrifuzis la ideon, ke li "kreis" sian lingvon Dio simile. Li sin nomis nur la "iniciatoro" de Esperanto, ne ghia "kreinto."

Ekzistas, tamen, pli filozofia amplekso al chi tiu kontraùstaro de "tro-Okcidenteco," kiun ni devas atenti. Pluraj personoj sentas, ke la tuta substantiva-verba-modifa strukturo, kiu karakterizas Esperanton kune kun preskaù chiuj lingvoj, kondukas al serioze malprava maniero rigardi la mondon. Ili supozas, ke eble iuj aspektoj de realeco estas pli bone spegulitaj de aliaj konstruoj, ekzemple en la lingvoj de amerikaj indianoj aù de la japanoj. Ili preferus ne agi ghis kiam oni evoluigos pli "idealan" lingvon.

Tiu chi kontraùstaro, kvankam tre teoria, efektive nin memorigas pri la nepreciza sed universala konstato, ke niaj lingvoj ne kapablas esprimi la samtempajn kompleksojn de tio, kio vere okazas en nia emocia kaj intelekta vivo. Bedaùrinde, chi tiu malkapablo estas esence propra al la lingvo bazita je linia sinsekvo de signoj (ekzemple, vortoj) por esprimi ghiajn signifojn.

La fakto, do, ke Esperanto ne estas universala lingvo laù la filozofia senco ne signifas ke ghi nek povus nek devus farighi universala laù la eduka senco. Ni devas ankaù konstati, ke la grandaj diferencoj inter lingvoj ne melhelpas la fakton, ke iIi chiuj havas kelkajn komunajhojn : "Chiuj lingvoj havas vortojn aù vort-similajn elementojn kunmetitajn laùregule en frazojn ; chiuj konataj lingvoj distingas iamaniere substantiv-similajn kaj verb-similajn frazkonstru-partojn ; kaj chiuj konataj lingvoj kapablas enfiksi aù subigi unu frazon en alian. ..." (Enciklopedio Britannica, 1978, 10, p. 662.) Pro tio estas vere diri (kiel faras la supra referenca libro en sia artikolo pri komunikado,) ke iun ajn konatan lingvon oni povas uzi, sen grandaj modifoj, por diri preskaù chion, kion oni povas diri en iu ajn alia lingvo. Esperanto, provita per 90-jara uzado, ne estas escepto. Eduke, tio chi estas grava punkto : la universaligho de Esperanto ne povas per si mem trudi nenian ideologion aù vidpunkton de realeco. Esperanto ne tordos ies percepton de realeco pli ol iu ajn alia lingvo.

Resume, la "tro-Okcidenteca" argumento kontraù Esperanto, kiu estas ofta, bazighas je filozofie kaj sociologie valida deziro inkluzivi chiujn popolojn en tutmonda, demokrata lingvo-konstruada procedo. Chi tiu deziro, tamen, kunighas kun malprava impreso, ke Esperanto ne kapablas fari tion. Denove, la vera malsukceso estas ne en la lingvo, sed en niaj kapoj kaj en nia manko de iniciatemo por havigi la simplajn faktojn.

Kontraùstaro : La angla jam estas la internacia lingvo  ñ

Nenia dubo : la angla povus farigh almenaù la neoficiala internacia lingvo, se sufiche da tempo kaj energio estus dedichitaj al ghi. Ankaù estas nenia dubo, ke ghi jam estas tre disvastighinta en kelkaj uzoj. Ekzemple, de 40% ghis 60% de la tuta scienca literaturo, depende de la specifa areo, estas skribita angle (neklare estas, tamen, chu chi tiu procento nun kreskas aù ne). Inter aeroplan-pilotoj, la angla estas preskaù universala, kaj multnombraj turistejoj chirkaù la mondo provizas al la anglo-parolantaj vizitantoj.

La anglan parolas indighene proksimume 300.000.000 personoj. Ghi estas la dua lingvo instruita plej ofte en lernejoj. En 1974, Gage kaj Ohanessian taksis, ke 115.000.000 neindighenoj cheestis klasojn pri angla-kiel-dua-lingvo. La takso rimarkis, tamen, ke oni ghenerale spertis, ke, depende de chu la anglan oni uzis kiel ilon de instruado en la klaso aù chu ghi estis nur la studobjekto de la klaso, nur de triono ghis dekono de la studantoj finis la klasojn havante "utilan scipovon" pri la lingvo ("ESOL Enrollments Throughout the World." Linguistic Reporter, 16, 9 (novembro 1974), pp. 13-16).

Esence, la influo de la brita imperio estintece kaj de la usona ekonomia, politika kaj scienca povo estantece donis superecon al la angla en multaj areoj kuntrenitaj en internaciaj komunikoj. Malgraù chi tiu supereco, tamen, tute ne estas probable al la angla farighi la oficiala internacia lingvo, kaj eble ghi neniam farighos tiel. Unu kialo estas klara : naciismo en la "tria mondo" kaj la deziro por etnika grup-identeco forte kontraùstaras oficialan akcepton de antaùa kolonia lingvo. Multaj landoj, inkluzive Pakistanon kaj Hindujon (kun siaj 14 oficialaj lingvoj,) "maloficlaligis" la anglan, ech kvankam oni ankoraù instruas ghin en la lernejo-sistemo kaj uzas ghin kiel komunan lingvon inter la intelektularo.

En la chefaj internaciaj forumoj, oni kreske emfazas lingvan diversecon, denove, pro la doktrino de la "suverena egaleco de shtatoj" kaj pro la pliighanta koincido de lingva kaj nacia identeco. Tial, la angla nenial ajn emos ricevi oficialan ekskluzivan akcepton, ekzemple en la Unuighintaj Nacioj, kie oni antaùnelonge aldonis la araban kiel sesan oficialan lingvon.

La Eùropaj Komunumoj ankaù funkcias pere de ses oficialaj lingvoj ; racia unuigho chi tie ankaù ne estas antaùvidebla. (1)

La dua kialo kontraù la normigo de la angla kiel oficiala internacia lingvo estas la lernoshargho, kiun tio chi metus sur la homaron. D-ro G. F. Makkink ("The World Communication Problem", Universala Esperanto-Asocio) kalkulis, ke, je la supozo ke oni povas lerni Esperanton en kvinono de la tempo bezonata por lerni la anglan, la tuta kiomo da tempo kaj energio necesa por instrui Esperanton al la tuta mondo estas 4.5-oble malpli ol la tuta kiomo necesa por instrui la anglan al la 90% de la mondo kiu ghin ankoraù ne parolas. La grandega kiomo da tempo kaj energio, kiun, tra la jaroj, oni povus shpari per Esperanto, povus esti uzita por aliaj studoj.

La nunaj kurttempaj avantaghoj lerni la anglan por profesiaj aù komercaj karieroj estas, kompreneble, evidentaj.

Registare patronita programo enkondukanta Esperanton kiel mondlingvon en chiuj aspektoj de homa vivo, inkluzive de la teknika "biblioteko" de la mondo, postulus, laù lingvisto Mario Pei, 20 ghis 30 jarojn. Ghis kiam uzo de Esperanto povus "ghisrapidumighi", lerno de la angla aldone al Esperanto estus necesa. Dum mallonga tempo, ni eble, do, bezonus du helplingvojn char, malgraù la fakto, ke Esperanto ech nun havas bibliotekon de pli ol 10000 tradukitaj aù originalaj libroj, la privata karaktero de ghia ghisnuna subteno malhelpis la plenan evoluigon de la teknika terminaro nun necesa por aktiva uzo en multaj specialighintaj areoj. Evoluigo de tia terminaro, tamen, prezentas neniujn gravajn teoriajn malfacilajhojn kaj povus esti facile farita se oni provizus la necesajn rimedojn.

Resume, la angla estas internacia lingvo por iaj grupoj kaj profesioj. La perspektivo por ghia oficialigo kiel internacia lingvo estas tre nebuleca pro ghia politika historio. Lia lerno-malfacileco malhelpemas ghian privatan akcepton kiel mondlingvon. En ambaù okazoj, ghia nereguleco farus tre gravan lernosharghon al la tutmonda publiko. La diro, ke Esperanton oni ne bezonas char la angla jam estas universala inter profesiuloj kaj aeroplan-pilotoj, forgesas distingi inter universaleco inter profesiuloj kaj universaleco por la tuta homaro, de kiu la profesiuloj estas nur tre malgranda procento. Ghi ankaù ignoras la grandajn longtempajn avantaghojn ofertitajn de Esperanto kaj ghia lernofacileco - avantaghoj, kiuj, tra la jaroj, sumos al la shparo de miloj da milionoj da person-jaroj da studo.

Aliaj Kontraùstaroj  ñ

Pluraj personoj kontraùstaras Esperanton char aùdighas onidiro, ke ghi estas "tro malfacila" al Orientanoj, aù ke ghi estas pli malfacila al iuj por lerni ol al aliaj. Responde, oni konstatu, ke, pro diferencoj en alfabetoj, gramatiko-stiloj, kaj vortaroj inter la etnaj lingvoj, neniu mondlingvo estos egale lern-facila al chiuj homoj aù homgrupoj. La vera demando kiun oni devas fari estas, "Kompare kun aliaj etnaj lingvoj, kiom facila estas lerni Esperanton ?" La respondo estas klara : Esperanto estas de kvin - ghis 20-oble pli facila lerni ol iu etna lingvo. Tio evidentighas en kelkaj esploroj kontrolitaj. Esperanto estas ne nur pli facile lernebla, ghi ech plifaciligas lernon de la pli komplikaj etnaj lingvoj char ghi provizas klaran modelon, kiu, post kiam oni komprenas ghin, helpas gvidi la lernanton tra la "esceptoj" kaj idiosinkrazioj de la etnaj lingvoj. Lerni Esperanton malpligrandigus la tempon necesa por lerni aliajn lingvojn.

Kelkaj personoj kontraùstaras, ke la vortaro de Esperanto ne sufichas por teknika laboro. Responde, kiel ni vidis antaùe, tio havas iom de vero - sed simple char karaktero de ghisnuna subteno de Esperanto emas malhelpi la evoluigon de plenaj teknikaj vortaroj. Vortaroj pri komerco, inghienierartoj, medicino, kaj diversaj sciencoj jam ekzistas ja, sed certe pli da laboro estas necesa. Plue, char la plimulto de la novaj sciencaj vortoj nun devenas el la angla, estus ghenerale facile Esperantigi la samajn radikojn. Ankaù, la logikeco kaj reguleco de vort-formado en Esperanto ege helpas la kreon de novaj vortoj.

Kelkaj personoj kontraùstaras, ke Esperanto ne estas "vivanta" aù "kultura" lingvo. Unue, responde, lingvoj ne estas "vivantaj" en ia biologia senco : ili estas nur sociaj art-farajhoj, "son-iloj." Tamen, chi tiuj iloj ja shanghighas tra la tempo, kaj evoluigas novajn esprimojn kaj konceptojn. En tiu senco Esperanto estas identa kun iu alia lingvo. Ghi estas en senchesa uzo. Oni eldonas po nova libro en Esperanto preskaù chiujn tri tagojn. Ghia vortaro kreskas, ghiaj stiloj shanghighadas, kaj novaj esprimoj senchese evoluas. Esperanto estas tiom "vivanta" kiom iu alia lingvo. Tradukoj de preskaù chiuj gravaj beletraj majstroverkoj nun estas haveblaj. Aldone, signifajn beletrajhojn oni verkis originale en Esperanto, kaj tradukoj el nekutimaj etnaj fontoj ankaù estas haveblaj Esperante. La akuzo, ke Esperanto ne estas "vivanta" aù kultura lingvo estas senbaza.

La Pozitiva-sed-Negativa Reago  ñ

Chio chi kondukas nin el la negativaj reagoj al Esperanto al la "pozitivaj-sed-negativaj" reagoj. Chi tie, oni ne kontraùstaras la ideon de universala lingvo, oni simple prokrastas konvenan agon. Oni diras, "Ho, estas bonega ideo, sed la homaro ne estas preta por ghi." Ofta variajho de tiu chi temo trovighas inter tiuj personoj kiuj diras, "Ni devas atendi ghis kiam naciestroj elektos helplingvon por universala uzo" - tiele ankoraù prokrastante la solvon ghis ia nedifinita estonteco, char naciestroj nuntempe ne estas seriozaj pri vera solvo de la lingvo-problemo. Dume, ghis tiu nedifinita dato, la homaro daùros suferi. ...

Tio, kio ofte okazigas tiun chi negativan elementon en alia pozitiva reago, estas ia neesprimita dubo pri Esperanto, aù, pli profunde, ia provo eviti la neceson agi pri ghi, fari ion pozitivan pri ghi, nome, lerni ghin kaj doni al ghi iom da tempo. Sed tiu chi "mi-estas-okupita" sindromo estas precize tio, kio malsuprentenas la homaron al ghia nuna acha nivelo. Tamen la principo de unueco implikas neeviteble la principon de universala respondeco. Chiu estas iome respondeca pri chio. Tiu chi sento de universala respondeco estas, efektive, la pordo al nia renaskigho en mondcivitanecon kaj proksimecon al Dio ; se ni preterlasas iri tra la pordo, se ni ne agas por la demando pri mondlingvo, ni senigas nin kaj nian homec-aron. "Se oni ne estas parto de la solvo, oni estas parto de la problemo." Sekve, nia devo estas certigi, ke ni estu tiel granda parto de la solvo kiel eble. Chion konsiderante, sindedicho lerni kaj uzi Esperanton implikas nur tiom malmulte aù tiom multe kiom oni deziras. Dedichi kelkajn horojn kaj kelkajn dolarojn ebligos al ni uzi la gramatikon sufiche bone por komenci skribi kaj legi neteknikajn leterojn helpe de vortaro. Esperanto estas la plej rudimenta ilo havebla por rompi lingvo-barierojn. Ekzistas nenio alia surtere kio povus doni tiel vastan komuniko-dividendon por tiel eta dedicho do tempo, peno kaj mono. Chu farighi parto de la lingvosolvo valoras 30 horojn de la tempo de tiuj personoj kiuj estas "pozitivaj-sed-negativaj" pri Esperanto ? Se ne 30 horoj, do kiom ? 20 ? 10 ? 5 ? Preskaù iom da tempo donos rezultojn.

La personoj kiuj estas "pozitivaj-sed-negativaj" estas la vasta plimulto de la homaro. Ili estas la alia flanko de la monero pri kial naciestroj tiom malemas helpi en la solvo de la lingvo-problemo. Estas tiu chi "silenta plimulto" kiu, kiam oni demandas al la ghenerala socio pri ghia opinio, donas la 80%-an subtenon por la ideo de universala helplingvo sed kiu, tamen, char ghi ne implikas sin ech minimume, ne realigas tiun 80%-an "subtenon" en 80%-an uzanto-kapablecon.

Preskaù chiu surterano estas persone libera, se ekzistas la financaj rimedoj, elekti lerni kaj uzi Esperanton propratempe, proprahejme, kaj proprarapidece. Tio koncernas komunistajn kiel ankaù nekomunistajn landojn. Oni ne bezonas ja lernejojn aù grandegajn registarajn subtenojn por Esperanto (kvankam tiuj chi ne malhelpus). Tio, kion ni ja bezonas por solvi la lingvoproblemon, estas aù registara subteno aù homoj kun sufiche da prudento, sufiche da intereso al la homaro, kaj suficha persona iniciatemo por lerni Esperanton propravole. Aù ambaù kune. Sekve estas grave, char ni ne havas registaran subtenon por Esperanto, ke "pozitiva-sed-negativuloj" vidu, kien iliaj "negativoj" kondukas nin. Se chiu "pozitiva-sed-negativa" skeptikulo memvole dedichus 30 horojn por lerni Esperanton, la lingvoproblemo atingus definitivan, percepteblan solvo-nivelon. Plie, la interlingvistikaj rimedoj por komenci tian decentrigitan strategion estas esence chemane. La sola nemateria bariero inter la nuntempa homaro kaj komenca mondlingvo-kapableco estas 30 horoj da studo por chiu skeptikulo. Se norma skeptikulo vivas 50 jarojn, ties persona komenca sindedicho necesa por helpi solvi unu el la plej malnovaj kaj tamen teorie plej simplaj problemoj de la homaro egalus :

[30 horoj] x [1 jaro] x [1 vivdaùro] x 100 = 0.00684% de sia vivo.
se [(24 horoj/tage) x (365 tagoj/jare) x (50jara daùro-vivo)]

Kiel absurde estas, ke chiu el ni ne povas memvole dedichi sep milonojn de unu procento de nia vivo por helpi al la homaro havi komunan lingvon ! Kompreneble, unuopa skeptikulo kiu rifuzas fari tion estas infinitezima parteto de la homaro ; sed lia sinteno estas la kashtruo per kiu la tuta homaro nuntempe senighas.

Fine, la skeptikulo havas nenian senkulpighon pri sia malemo helpi solvi la lingvo-problemon, escepte de nescio pri la faktoj. Lia tempdedicho estus minimuma. Chu li timas la registaron ? Sed estas tre malmultaj registaroj ankoraù aktive malhelpantaj la lernadon de Esperanto. Kondiche ke oni lernas ghin politike neùtrale (kaj la chefaj Esperantaj institucioj estas rigore neùtralaj), la malfacilajhoj akiri Esperantajn lern-materialojn estas chefe financaj, kaj, por popoloj en evoluighintaj landoj, ne troaj. (Por finance senrimedaj personoj, tamen, la situacio estas malsama, kaj helpo estas necesa por evoluigi programojn per neùtralaj kanalumoj por ke lern-materialoj povu farighi haveblaj al studantoj en chi tiuj areoj.)

Esperanto kaj Homaj Rajtoj  ñ

Flanke kun la gravega nuntempa socia principo de egaleco estas la principo de nediskriminacio, modernaj esprimoj de kiu trovighas en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (UDHR) (akceptita de la Ghenerala Asembleo de la Unuighintaj Nacioj en 1948) kaj la Eùropa  Konvencio pri Homaj Rajtoj (aprobita de la Konsilio de Eùropo en 1950), kaj ankaù en la Charto de la Unuighintaj Nacioj :
Artikolo 1, kie oni mencias homajn rajtojn kaj privilegiojn "sen distingo rilate al raso, sekso, lingvo, aù religio".
Artikolo 2 de la UDHR diras : "Chiu estas rajtigita al chiuj rajtoj kaj privilegioj pravigitaj de tiu chi Deklaracio, sen ia distingo, kiel raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika aù alia opinio, nacia aù socia deveno, proprietajho, nasko, aù alia stato."
Artikolo 19 de la UDHR priparolas liberecon de opinio kaj esprimo : "Chiu havas la rajton al libereco de opinio kaj esprimo ; chi tiu rajto inkluzivas liberecon havi opiniojn sen malhelpo kaj serchi, ricevi, kaj komuniki informon kaj ideojn per ia medio kaj senkonsidere al landlimoj."

Oni povas nomi chion chi la "rajto de komunikado".

Inter la aliaj komplikaj diskutoj pri chi tiu rajto, la demando elstaras, kiel povas la publiko ne nur ricevi informon libere, sed ankaù partopreni en la komunikada procedo ?

Strange, ne estas chiam rekonite, ke la demando pri lingvo mem estas fundamenta al la tuta diskuto pri chi tiu rajto de komunikado : sen iom da lingva unueco, komunikado estas preskaù neebla. De kia valoro estas "rajto," kiun, pro lingva malunueco, oni ne povas utiligi ? Ekster chiuj konsideroj de komunik-satelitaj kaj mirindaj teknikajhoj, estas la simpla demando : kiun lingvon ni parolos komunume ? Artikolo 19 de la UDHR mencias landlimojn kiel barierojn al komunikado, sed, kiel skribas Humphrey Tonkin, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en sia antaùe citita verko "Defining Language as a World Problem", "la plej grandaj obstakloj en la vojo de efika internacia komunikado estas defendeblaj ne tiuj de politikoj aù ekonomiko, sed la obstaklo de lingvo".

La rajto de komunikado sen konsidero pri landlimoj, vidita rilate al ghia graveco por la tuta procedo de mondcivitana edukado, evidentigas, ke naciaj shtatoj havas devon helpi al siaj naciaj civitanoj komuniki ne nur je la nacia nivelo, sed ankaù je la internacia, tutmonda nivelo. Sed chu la nacia shtato faras justecon al siaj civitanoj kiam ghi insistas pri la konfuzo de ses oficialaj lingvoj ? Tute ne. Esperanto povas esti neestimeble valora chi tie, char ghi povas venki super chi tiu konfuzo kaj meti chiujn lernantojn che la sama kunlaborema nivelo : kiam chiu devos lerni la internacian lingvon, neniu havos avantaghon, kaj popoloj kaj kulturoj povos senti egalecon inter si.

La Lingvo-Problemo en Bahaa Chirkaùteksto  ñ

Kio estas la specifa bahaa chirkaùteksto de la lingvo-problemo ?

La ideo de universala dua lingvo estas eminenta inter la Instruoj de Dio por nia nova Epoko, tiel eminenta ke Bahá'u'lláh skribas pri ghi en la Plej Sankta Libro (Kitáb-i-Aqdas) ; dirante, ke ghia efektivigo signalus la maturighon de la homa speco. En la Tabuleto Ishráqát (Bahá'í World Faith, p. 199), Li nomas ghin la plej granda ilo por la iluminado de la mondo.

Estas, eble, nur stranga koincido, ke Zamenhof komencis sian laboron pri ia internacia lingvo en la sama tempo (1873) en kiu Bahá'u'lláh skribis pri tiu chi temo en la Plej Sankta Libro.

Iuokaze, kiam Esperanto unue eldonighis en 1887, ghia disvastigho rapidis. Ne estas maleble, ke novajhoj pri Esperanto atingis al Bahá'u'lláh antaù Lia morto en 1892. En 1891, Li skribis, en Sia lasta chefverko, Epistle to the Son of the Wolf :

Unu tagon, en Konstantinopolo, Kamál Pashao (unu el la turkaj altranguloj che la kortego de Sultano `Abdu'l-`Azíz) vizitis chi tiun Persekutaton. Nia konversacio temis pri aferoj profitodonaj al la homaro. Li diris, ke li lernis kelkajn lingvojn. Responde Ni rimarkis : "Vi malshparis vian vivon. Decas al vi kaj al la aliaj altranguloj de la Registaro kunvenigi anaron kaj elekti unu el la diversaj lingvoj, kaj, ankaù, unu el la ekzistantaj skriboj, aù krei novan lingvon kaj novan skribon, instruendaj al infanoj en lernejoj tra la mondo. Tiamaniere, ili akirus nur du lingvojn, unu sian propran patrolingvon, la alia la lingvon en kiu parolus chiuj popoloj de la mondo. Se homoj firme tenus tion kio estas menciita, la tutan teron oni konsiderus kiel unu landon, kaj la popoloj estus sensharghitaj kaj liberigitaj disde la neceso akiri kaj instrui diversajn lingvojn." En Nia cheesto, li konsentis, kaj ech montris grandan ghojon kaj tutan kontentighon. Ni tiam diris al li meti chi tiun aferon antaù la altranguloj kaj ministroj de la Registaro, por ke ghi efektivighu tra la diversaj landoj. Tamen, kvankam li ofte revenis por vidi Nin post tio, li neniam denove aludis al chi tiu temo, kvankam tio kio estis sugestita kondukas al la konkordo kaj la unueco de la popoloj de la mondo. Ni ja esperas ke la Persa Registaro adoptos kaj efektivigos ghin. Nuntempe, nova lingvo kaj nova skribo estas elpensitaj. Se vi deziras, Ni komunikos ilin al vi.

La aludo pri "nova lingvo kaj nova skribo" estas farita en vershajne senmetafora chirkaùteksto, char ghi temas pri la senmetafora lingvo-problemo, sed ekzistas nenia "nova lingvo" el la plumo de Bahá'u'lláh. La vortoj, do, estas mistifikaj krom se ili aludas al lingvo jam kreita de iu alia. La solaj du "novaj lingvoj" en chi tiu tempo estis Volapük, kiu jam estis mortanta, kaj Esperanto, kiu rapide kreskadis ghis la unua mondmilito. Logika ebla ligulo estas Profesoro E. G. Browne, kiu vizitis Bahá'u'lláh'n en kvar sinsekvaj tagoj en aprilo 1890, post la eldonigho de Esperanto kaj antaù la revelacio de Epistle to the Son of the Wolf.

Estas preskaù certe, ke `Abdu'l-Bahá sciis pri Esperanto antaù Sia vojagho al la Okcidento en aùgusto 1911. En la tempo de Sia liberigho el la malliberejo en Akreo en septembro 1908, `Abdu'l-Bahá renkontis multajn Okcidentanojn, kaj Esperanto jam havis kvar mondkongresojn. En decembro 1911, kiam Esperanto aghis nur 24 jarojn (sed, signife, post ghia grava sed kurttempa regreso fare de la Idistoj), `Abdu'l-Bahá jam diris, ke Li estis instruinta al la bahaanoj de la Oriento studi Esperanton (vidu chi tiun verkon). Dek jarojn poste, kiel registrighis en "Star of the West", 2, 18, 7 februaro 1921 , Li diris :

La pIej grava servo al la mondo de la homaro estas starigi internacian helplingvon. Ghi farighos la kaùzo de la trankvilo de la komunumo de la homaro. Ghi farighos la kaùzo de la disvastigho de sciencoj kaj artoj inter la nacioj de la mondo. Ghi estos la kaùzo de la progreso kaj evoluo de la rasoj.

Alifoje, en "Parizaj Paroloj," Li diris : "Tial respekto Esperanton, char ghi estas la komenco de la efekivigo de unu el la plej gravaj leghoj de Bahá'u'lláh, kaj ghi devas daùre plibonighadi kaj perfektighadi" (emfazoj de BEL). Ni jam vidis, ke estas chefe la vortaro de Esperanto kiu povas "plibonighadi."

Chi tiuj diroj de `Abdu'l-Bahá estas tre fortaj. Neniam `Abdu'l-Bahá laùdis ian alian movadon tiom kiom Li laùdis Esperanton - kaj tiutempe ghi estis nur juna movado.

Ni scias, ke, post la morto de `Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi ankaù instigis al la bahaanoj lerni Esperanton, kaj ke li ech mem almenaù iom lernis ghin. Tipa inter la diroj de la Gardanto, Shoghi Effendi, pri Esperanto estas la jena :

Esperanto estas vaste uzita, pli ol iu ajn simila lingvo, tute tra la mondo, kaj la bahaanojn instigis kaj la Majstro kaj la Gardanto lerni ghin kaj Esperantigi bahaan literaturon. Oni ne estas certa, ke ghi estos la elektita lingvo estonteca ; sed pro tio, ke ghi estas la plej disvastighinta lingvo kaj oriente kaj okcidente, ni certe daùru kunlabori kun ghiaj anoj, lernu paroli ghin, kaj Esperantigu bahaan literaturon. (Bahá'í News, 12/1945) (emfazoj de BEL)

Tiuj chi vortoj ankaù estas fortaj, kaj favoraj al Esperanto.

Diroj de `Abdu'l-Bahá kiuj Esprimas "Rezervojn" pri Esperanto  ñ

Malgraù la eksterordinaraj laùdoj donitaj de `Abdu'l-Bahá al Esperanto, Li ankaù faris kelkajn dirojn, kiuj shajne esprimas "rezervojn" pri Esperanto. Strange, multaj bahaanoj shajne opinias ke pro tio ili devas atendi ghis kiam alia, "pli bona" lingvo aperos, aù ghis kiam la naciestroj finfine decidos fari ion. Kiam oni rigardas la aferon en perspektivo, oni facile povas vidi ke chi tiuj "rezervoj" implicas nenion ajn morteman en Esperanto, kaj kontraùe, subtenas ghian uzadon flanke de la bahaanoj.

`Abdu'l-Bahá faris tri tipojn de "rezervoj" pri Esperanto :
* ke neniu homo sola povas krei mondlingvon
* ke Esperanton oni devas fari pli universala
* ke eble ia "komitato" elektita de mondestroj elektus aù kreus mondlingvon

Responde, ni jam vidis, ke la unua "rezervo" estas tute en akordo kun chiuj Esperantistoj kaj kun Zamenhof mem, kiu sin nomis nur la "iniciatoro," ne la "kreinto" de Esperanto. La unua diro estas ja nur fakto, ne vera rezervo pri Esperanto. Zamenhof iniciatis nur la bazan strukturon de Esperanto kune kun simpla vortaro. La restajho estas la verko de aliaj.

Due, ni jam vidis, ke ekzistas neniu gramatiko kiu estas universala inter chiuj lingvoj, kaj ke Esperanto havas gramatikajn ecojn similajn al tiuj, kiuj trovighas en la turka kaj china lingvoj, kaj ke io ajn, kion oni povas diri en unu lingvo, estas ankaù direbla en iu alia lingvo. Do, ni ne bezonas "universalan gramatikon". Tio, kion ni ja bezonas, estas pli de "enmeto" el kulturoj kaj popoloj de la mondo kiuj ne estas de eùropa deveno, kaj kiuj povas aldoni siajn proprajn unikajn konceptojn kaj vortradikojn al la Esperanta mond-vortaro. Ni vidis, ke tia universaligho estas ebla en Esperanto, kaj nuntempe efektive okazas. Ni bahaanoj devas ne eviti Esperanton simple char ghi ne estas tiel universalighinta kiel ghi povas esti. Kontraùe, ni povas helpi en tia afero ! Ju pli oni uzas kaj disvastigas Esperanton, des pli ghi universalighos vortare.

Trie, la eblo de la "komitato" elektita de naciestroj. Certe ni povas vidi, ke neniu "komitato" elektita de naciestroj okazos ghis kiam la naciestroj decidos fari ion pri lingvo. Kiam ili decidos ? Certe ne baldaù. Kiam ili finfine decidos fari ion, kion ili instrukcios al sia "komitato" ? Ili instrukcios : "Aù elektu ekzistantan lingvon, aù kreu novan." Se Esperanto, fare de la penoj de konsciaj mondcivitanoj, jam universalighis tra multaj partoj de la mondo, kial la komitato shanghus ghin ? Kaj, se la komitato, pro iu nekonata kialo, decidos ke ghi devos shanghi ion en Esperanto, kiom de la lingvo estus shanghita ? 5% ? 10% ? 20% ? La elekto de la "komitato" de la estonteco dependas de ni, kaj de tio, kion ni faras en la estanteco por alporti lingvan unuecon al nia mondkomunumo.

Ne vanaj estis la vortoj de `Abdu'l-Bahá, "la amo kaj laboro dedichitaj al Esperanto ne estos perditaj. ..." (emfazoj de BEL). Esperanto estas firma bazo por mondlingvo, por nia mondlingvo : `Abdu'l-Bahá sciis, pri kio Li parolas.

Nun, kun la Bahaa Esperanto-Ligo, ni povas antaùenighi kun granda rapideco al la celo de bahaa lingvo-unueco.

1. La kostoj de lingva malunueco en chi tiuj forumoj estas grava procento de siaj funkciadaj elspezoj. Ekzemple, Mark Starr taksis, ke ghenerale de 15% ghis 20% de la bugheto de la Unuighintaj Nacioj kaj ghiaj agentejoj sin rilatas iamaniere al la kostoj de lingva diverseco (Mark Starr, "UN kaj Ni," eldonas Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de la Universala Esperanto-Asocio, n-ro 6). La UN-Oficejo de Konferencaj Servoj uzis 56% de sia 1975a bugheto de 23.000.000 $ por tradukado kaj interpretado. (Humphrey Tonkin, "Defining Language as a World Problem : The Role of Non-Governmental Organizations," prezentita che la 18a Chiujara Kunveno, Internaciaj Studoj-Asocio, Marto 1977). Starr kalkulis, ke je iaj specifaj UN-okazoj, ghis 75% de la kostoj estas lingvo-rilataj. En la Eùropaj Komunumoj, plene duono de la tuta laborantaro - pli ol 2000 personoj - estas dungitaj en la lingvaj servoj (Tonkin, verko citata supre).  ñ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >