Reveno al BEL

LA INTERNACIA BAHAA KOMUNUMO
Modelo por la Homara Unuigho


Religia projekto de Zamenhof.

Homara unueco helpe de internacia lingvo.

Religia unueco.

Modela komunumo.

Spiritaj kaj moralaj instruoj.

Socia kaj ekonomia disvolvigho.

Statistikoj de la bahaa komunumo.

Bahaa Internacia Komunumo



Religia Projekto de Zamenhof.

Zamenhof kreis modelon de monda lingvo. Li tamen esence celis fratan tutmondan komunumon. Unikan modelon de tia komunumo formas la internacia bahaanaro. La internacia bahaa komunumo estas samtempe plene tutmonda, pleje diverseca kaj mirige unueca. Chu jen al kio strebis L. L. Zamenhof ? Por Zamenhof Esperanto esence estis ilo por atingi celon multe pli grandan ol lingve sin reciproke komprenantaj homoj. Li celis " interfratigitan homaron ".

Konvinkite ke " la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion ", li ech provis apud la internacia lingvo vivigi ankaù universalan etikon kiel ponton inter la diversaj religioj. Tiu lia Homaranismo-projekto de " politika-religia kredo " tamen neniam vere efektivighis.

La plej juna filino de Zamenhof, Lidia, sin konsideris la heredanto de la idearo de sia patro. Meze de la dudekaj jaroj shi konvinkighis, ke la idealo de tutmonda socio unuigita per la sama kredo realighas en la bahaa komunumo. Shi sekve bahaanighis kaj fidele servadis al Bahaismo ghis la malfelicha vivofino en la nazia amaspereigejo en Treblinka.

Reveno al la Komenco.


Homara unueco helpe de internacia lingvo

Por garantii la transvivon de la homaro urghe bezonatas :
1 ) rekono de la unueco de la tuta homaro,
2 ) akordigho inter religio kaj scienco,
3 ) samrajteco inter virinoj kaj viroj,
4 ) aliro por chiuj al edukado kaj profesia trejnado,
5 ) eliminado de la ekstremoj de richeco kaj povreco,
6 ) la realigo de universala paco.

Survoje al daùriva tutmonda socio krome esencas laù Bahaismo la enkonduko de internacia helpa lingvo. Bahá'u'lláh postulis : " Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de chiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. ... Tio chi kaùzos unuecon ... kaj montrighos la plej granda ilo por antaùenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu! "

Kaj en oktobro 1995 la Bahaa Internacia Komunumo (NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron) jene sin direktis al Unuighintaj Nacioj: " Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo. " " Ni antaùvidas, ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruigho en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aù lingvoj de chiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ghenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter chiuj anoj de la homara familio."

Reveno al la Komenco
Religia unueco

Centra inter la bahaaj spiritaj instruoj estas la principo de la unueco de Dio kaj la unueco de la religioj : estas nur unu sola Dio kaj la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaghistoj aù Manifestighoj de tiu unu sola Dia Realeco : far Abrahamo, Moseo, Krishno, Zoroastro, Budho, Jesuo, Mahometo kaj Bahá'u'lláh, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por gvidi la homaron.

La spirita esenco de chiuj grandaj religioj estas laù Bahaismo la sama : ke la homo estas kreita por koni kaj adori Dion kaj por realigi la " Regnon de Dio " surtere. Ja diversas la sociaj instruoj de la unuopaj religioj char ili sin adaptas al la bezonoj de la epoko en kiu ili estighas. Tiuj diferencoj tamen ne dividu sed richigu. La bahaa perspektivo estas do optimisma; ghi konsideras la akumulitajn spertojn kaj saghojn de la sinsekve estighintaj religioj kiel fundamenton de " chiam antaùenighanta kulturo". La devizo estu: " unueco en diverseco."

Reveno al la Komenco
Modela komunumo

Aktuale chirkaù 6 milionoj membras en la internacia bahaa komunumo. Ili reprezentas pli ol 2000 etnajn kaj tribajn grupojn kaj vivas en ch. 130.000 lokoj praktike chie en la mondo. Bahaanoj venas el chiuj klasoj kaj rasoj. Ili sin dedichas al la antaùenigo de la homara interfratigho kaj unuigho surbaze de klara, ampleksa kaj inspira vizio pri nia komuna estonteco.

Unuigas la bahaanojn la kora ligigho al la sama transcenda fonto, la kredo je Bahá'u'lláh kiel Dia sendito por la hodiaùa epoko, kaj unika organiza strukturo per kiu ili sin mem estras tra elektitaj konsilioj, la lokaj kaj naciaj Spiritaj Asembleoj kaj la Universala Domo de Justeco, la plej supera
organo kun sia sidejo en la internacia bahaa centro en Haifa/Israelo.

Reveno al la Komenco
Spiritaj kaj moralaj instruoj

Antaùkondicho por la unuigho kaj interfratigho de la homaro estas persona transformigho. Tiucele Bahá'u'lláh donis universalajn spiritajn kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj klopodas sekvi.

Kerna inter tiuj estas la individua, sendependa serchado de la vero: chiu estas alvokata forlasi superstichojn kaj antaùjughojn, senraciajn tradiciojn kaj blindan imitadon por memstare strebi al la vero.

Orientighi je la Kreinto estas centra neceso. Tial Bahá'u'lláh instigas chiutage preghi kaj studi la sanktajn skribojn, meditadi kaj unufoje jare fasti.

Bahá'u'lláh ankaù faris dietajn rekomendojn kaj malpermesis la konsumadon de alkoholo kaj aliaj substancoj, kiuj malutilas al la sano aù ech ghin detruas. Li celis la plej bonan korpan, mensan kaj spiritan evoluon de chiu unuopulo kaj de la tuta socio.

Pro tio Li ankaù ellaboris ampleksan etikon kaj moralon kaj i.a. malpermesis mortigi, shteli, damaghi, mensogi, adulti kaj malchasti, kaj emfazis la gravecon esti honesta kaj fidinda, modesta kaj prudenta, eviti klachojn kaj kalumniojn kaj servadi al la homaro.

Al la centraj instruoj de Bahá'u'lláh apartenas la bezono je morala kaj spirita edukado de infanoj kaj ke la kernon de la komunuma vivo devas formi harmoniaj familioj. Bahá'u'lláh ankaù postulis, ke chiu per profesia okupigho kontribuu al la socia bono. Samtempe Li levis al rango de diservo laboron plenumitan en konscio de servado al la socio.

Reveno al la Komenco
Socia kaj ekonomia disvolvigho

Bahaajn porevoluajn aktivecojn iniciatas aù bahaaj administraj institucioj aù individuoj aù grupoj. Kune tiuj aktivecoj kontribuas al tutmonda diskonigo de bahaa aliro al socia kaj ekonomia disvolvigho. Aktuale da tiaj aktivecoj distingeblas tri kategorioj.

1 ) Aktivecoj de limigita daùro

La plej multaj bahaaj klopodoj pri socia kaj ekonomia disvolvigho estas relative simplaj aktivecoj de limigita daùro je kiuj en vilaghoj kaj urboj tra la mondo bahaanoj reagas per la aplikado de spiritaj principoj al la problemoj kaj defioj en iliaj hejmlokoj. Tiaj aktivecoj originas aù el la bahaaj komunumoj mem aù estas respondoj al kunlaborinvitoj far aliaj organizajhoj. Takseblas, ke da tiaj aktivecoj estis chirkaù 1.460 en la jaro 1998. Ili inkludis arbarigajn kaj mediopurigajn projektojn, sano-staciojn, laborgrupojn kaj seminariojn pri temoj kiel rasa unueco aù antaùenigo de la virinoj, kaj mallongajn trejnkursojn.

2 ) Daùraj projektoj

La dua kategorio de bahaaj aktivecoj por socia kaj ekonomia disvolvado konsistas el proksimume 300 daùraj projektoj. La plej multaj el ili estas lernejoj; aliaj traktas terenojn kiel: alfabetigo, baza sanedukado, imunigado, drogmisuzado, infanprizorgado, akrikulturo, medioprotektado aù mikroentreprenoj. Kelkaj el tiuj projektoj estas estrataj far evoluo- organizajhoj kaj havas la potencialon kreski laù amplekso kaj graveco.

3 ) Organizajhoj kun la kapablo entrepreni kompleksajn aktivecojn

Certaj bahaaj evoluoprojektoj akiris staton de evoluoorganizajhoj kun relative kompleksaj programstrukturoj kaj signifa influo. Ili sisteme trejnas homojn kaj gvidas surbaze de kunordigita, interfaka maniero diversajn aktivecojn reage al problemoj de lokaj komunumoj kaj regionoj. Al tiu chi kategorio ankaù apartenas kelkaj institucioj - precipe ankaù grandaj lernejoj - kiuj, malgraù ke ili okupighas pri nur unu tereno, havas la potencialon esti signife influa. En tiu chi kategorio trovighas aktuale 33 da tiaj organizajhoj, kiuj trovighas sur chiuj kontinentoj de la terglobo.

Reveno al la Komenco
Statistike (stato: 1998)

Tutmonda nombro da bahaanoj: pli ol 5 milionoj

Landoj / dependaj teritorioj kie la Bahaa Kredo estas establita: 190 landoj kaj 45 teritorioj

Kontinentaj Konsilantoj: 81        Helpkonsilantoj tra la tuta mondo: 990

Naciaj / Regionaj Spiritaj Asembleoj: 175

Lokaj Spiritaj Asembleoj kaj ilia geografia distribuo laù kontinentoj : Afriko  4.053;  Azio  3.897;  Amerikoj  3.520;  Eùropo  958;  Aùstralazio 804;  chiuj kune  13.232

Lokoj kie vivas bahaanoj: 131.933

Triboj, rasoj kaj etnaj grupoj reprezentataj en la bahaa komunumo: 2.112

Lingvoj al kiuj skriboj de Bahá'u'lláh estas tradukitaj: 802

Bahaaj eldonejoj: 31

Reveno al la Komenco
La internacia reprezenta institucio: B.I.K. / B.I.C.

Bahaa Internacia Komunumo / Bahá'í International Community

Bahaa Internacia Komunumo / Bahá'í International Community (BIK/BIC) estas neregistara organizajho akreditita kun konsila statuso che UNO kaj reprezentanta la tutmondan bahaanaron. Ghi havas plurajn buroojn en diversaj mondopartoj:
* Internacian sekretariaton en la bahaa monda centro en Hajfo, Israelo
* Oficejojn por publika informado en la bahaa monda centro en Hajfo (Israelo) kaj  en Parizo  (Francio)
* UNO-oficejojn en Novjorko, Usono (kun oficejoj pri medioprotaktado kaj la promociadon de virinoj) kaj Ghenevo, Svisio

BIK/BIC - publika agado :

Dum sia pli ol kvindekjara ekzisto BIK/BIC publikigis vastan gamon da deklaroj kaj dokumentoj, kiuj traktas praktike chiujn temojn okupantaj la internacian socian kaj politikan vivon. Inter la temoj traktitaj estas: monda paco, homara estonteco, evolupolitiko, medioprotektado, UN-reformado, egalrajteco kaj partnereco inter virinoj kaj viroj, antaùenigo de la statuso de virinoj kaj knabinoj kaj certigo de iliaj rajtoj, junularo, senperfortaj familioj, eleminado de rasismo, socia kaj ekonomia disvolvigho, morala kaj spirita evoluo, homaj rajtoj, alfabetigo, protekado de minoritatoj, civila socio, scienco, teknologio, kulturo, arto, religia toleremo, mondcivitanismo.

BIK/BIC tra i.a. sia hejmpagho www.bahai.org alirebligas tiajn dokumentojn kaj krome amplekse informas pri la instruoj kaj principoj de Bahaismo kaj la trajtoj, evoluoj kaj aktivecoj de la tutmonda bahaa komunumo. Ankaù peras ghi kontakton al la preskaù 200 bahaaj Naciaj aù Regionaj Spiritaj Asembleoj, kiuj povas eventuale liveri tradukojn de tiuj tekstoj kaj doni
informojn pri Bahaismo kaj pri la bahaa komunumo en tiu lando en la koncerna(j) lingvo(j).

Ankaù eldonas BIK/BIC la kvaronjaran novajhleteron ONE COUNTRY, kiu prezentas la tutmondan disvolvighon kaj agadojn de la bahaa komunumo, dokumentas aktualajn eventojn kaj evoluojn precipe che UNO kaj en la internacia politika kaj socia vivo kaj ankaù vaste traktas diversajn tiurilatajn temojn. ONE COUNTRY aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, china, franca, germana, hispana, rusa). Por informoj, provekzemplero aù abono oni turnighu al :

ONE COUNTRY, Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza,
Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, <1country@bic.org> <http://www.onecountry.org>

Reveno al BEL. / al la Komenco
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >